La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20. ZEB REIRAS AL LA RANĈO

EFEKTIVE Heŭrekan multe surprizis trovi ke ŝi plu estas malaprobata; sed tiel estis, eĉ kvankam ŝi ne manĝis la porketon. Ĉar la Ozanoj sciis ke la katido intencis fari la krimon, kaj ke nur akcidento malhelpis ŝin plenumi ĝin; tial eĉ la Malsata Tigro preferis ne esti kun ŝi. Oni malpermesis al Heŭreka vagi en la palaco kaj ŝi devis resti en la ĉambro de Doroteo; do ŝi komencis petegi sian mastrinon sendi ŝin al alia loko kie ŝi estos pli feliĉa.

Doroteo mem multe volis reiri hejmen, do ŝi promesis al Heŭreka ke ili ne longe plu restos en la lando Oz.

La sekvan vesperon post la proceso la knabineto petigis ke Ozma permesu ŝin rigardi per la ŝorĉita bildo, kaj la Princino volonte konsentis. Ŝi kondukis la infanon al la ĉambro kaj diris:

“Esprimu vian deziron, kara, kaj la bildo montros al vi la scenon kiun vi deziras vidi.”

Tiel Doroteo trovis, per la sorĉita bildo, ke Onklo Henriko jam reiris al la kultivejo en Kansas, kaj ŝi ankaŭ vidis ke kaj li kaj Onklino Em portas funebrajn vestojn, ĉar ili kredis sian nepineton mortigita de la tertremo.

“Vere,” diris la knabino, maltrankvile, “mi nepre reiru kiel eble plej baldaŭ al miaj propraj parencoj.”

Zeb ankaŭ volis vidi sian hejmon, kaj kvankam li ne trovis funebrantojn, kiam li vidis la Ranĉon Hugson en la bildo li sopiris reiri tien.

“Ĉi tiu estas bonega lando, kaj mi amas ĉiujn loĝantojn ĉi tie,” li diris al Doroteo. “Sed, laŭfakte, ŝajne ne decas ke Jaĉjo kaj mi estu en felando, kaj la maljuna ĉevalo petegas min reiri hejmen ekde kiam li perdis en la konkuro. Do se vi povos trovi metodon fari tion, ni multe dankos vin.”

“Ozma povos fari tion, facile,” respondis Doroteo.

“Morgaŭ matene mi reiros al Kansas kaj vi povos iri al Kalifornio.”

image-069
“MI MULTEGE DANKAS VIN PRO VIAJ KOMPLEZOJ”

Tiu lasta vespero estis tiom plezuriga ke la knabo neniam forgesos ĝin, neniam dum sia tuta vivo. Ĉiuj kunestis (escepte de Heŭreka) en la belaj ĉambroj de la Princino, kaj la Sorĉisto prezentis kelkajn novajn trukojn, kaj la Birdotimigilo rakontadis, kaj la Stana Lignohakisto kantis amkanton per belsona, metala voĉo, kaj ĉiuj ridis kaj multe ĝuis. Poste Doroteo streĉis la risortojn de Tiktoko kaj li dancis ĵigon por distri la grupon, kaj post tio la Flava Kokino rakontis kelkajn proprajn aventurojn kun la Reĝo de la Knomoj en la Lando Ev.

La Princino donis bongustegajn manĝaĵojn al tiuj kiuj kapablas manĝi, kaj kiam la enlitiĝa horo de Doroteo alvenis la grupo disiris post interŝanĝo de multaj amikemaj sentoj.

La sekvan matenon ĉiuj grupiĝis por la fina adiaŭo, kaj multaj oficistoj kaj palacanoj venis por rigardi la imponajn ceremoniojn.

Doroteo tenis Heŭrekan en siaj brakoj kaj ame adiaŭis siajn amikojn.

“Nepre revenu, iam,” diris la malgranda Sorĉisto; kaj ŝi promesis fari tion se eblos.

“Sed Onklo Henriko kaj Onklino Em bezonas ke mi helpu ilin,” ŝi pludiris, “do mi neniam povos foresti dumlonge de la kultivejo en Kansas.”

Ozma surportis la Magian Zonon; kaj, kiam ŝi adiaŭe kisis Doroteon kaj esprimis sian deziron, la knabineto kaj ŝia katido malaperis tujtuje.

“Kie ŝi estas?” demandis Zeb, iom konfuzita pro la subita okazo.

“Ŝi jam salutas siajn onklon kaj onklinon en Kansas,” respondis Ozma, ridetante.

Nun Zeb venigis Jaĉjon, jam jungitan al la kaleŝo, kaj sidiĝis sur la benkon.

“Mi multege dankas vin pro viaj komplezoj,” diris la knabo, “kaj ĉar vi savis mian vivon kaj resendos min hejmen post la multaj ĝuplenaj spertoj ĉi tie. Mi opinias ke ĉi tiu estas la plej bela lando en la mondo; sed ĉar ni ne estas feoj Jaĉjo kaj mi opinias ke ni nepre estu kie decas – tio estas ĉe la Ranĉo. Adiaŭ al ĉiuj!”

Li ekskuiĝis kaj frotis siajn okulojn. Jaĉjo trotadas laŭ la bone konata vojo, skuante siajn orelojn kaj voston kontente. Tuj antaŭ ili estas la barilpordoj de la Ranĉo Hugson, kaj Onklo Hugson nun elvenas kaj staras kun siaj brakoj suprenetenditaj kaj kun malferma buŝo, rigardante surprizegite.

“Jadi, jadi! Estas Zeb – kaj ankaŭ Joĉjo!” li kriis.

“Kie en la mondo vi estis, mia knabo?”

“Nu, en la mondo, Onklo,” respondis Zeb, ridante.

image-070


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.