La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. LA VEGETALA REGNO

ANTAŬ ol akompani lin, la Sorĉisto viŝis la malsekon de sia glavo kaj dispecigis ĝin kaj remetis la pecojn en la ledan ujon.

Post tio, la viro kun la stelo ordonis ke kelkaj el la popolo portu la du partojn de la Magiisto al la publikaj ĝardenoj.

Jaĉjo eklevis siajn orelojn kiam li aŭdis ke ili iros al la ĝardenoj, kaj volis akompani ilin, kredante ke eble li trovos ion taŭgan por manĝo; do Zeb mallevis la kovrilan tegmenton de la kaleŝo kaj invitis la Sorĉiston kunveturi. La benko estis pli ol sufiĉe granda por la malgranda vireto kaj la du infanoj, kaj kiam Jaĉjo komencis forpaŝi el la halo la katido saltis sur lian dorson kaj sidis tie tute kontente.

Do la procesio moviĝis tra la stratoj, unuaj estis la portantoj de la Magiisto, sekvis la Princo, post li estis Jaĉjo tiranta la kaleŝon en kiu estis la fremduloj, kaj lasta estis la grego da homoj sen koroj kiuj nek povis rideti nek sulki la frunton.

En la vitra urbo estis pluraj tre bonaj stratoj, ĉar tre multaj personoj loĝis en tiu urbo; sed trairinte ilin la procesio atingis larĝan ebenaĵon kovritan per ĝardenoj kaj akvumatan de multaj belaj riveretoj kiuj trafluis ĝin. Padoj trairis la ĝardenojn, kaj trans kelkajn riveretojn kondukis ornamaj vitraj pontoj.

Doroteo kaj Zeb nun eliris la kaleŝon kaj marŝis apud la Princo, por pli bone vidi kaj ekzameni la florojn kaj plantojn.

“Kiu konstruis la belajn pontojn?” demandis la knabineto.

“Neniu konstruis ilin,” respondis la viro kun la stelo. “Ili kreskas.”

“Kurioze,” diris ŝi. “Ĉu ankaŭ kreskis la vitraj domoj en via urbo?”

“Kompreneble,” li respondis. “Sed necesis multaj jaroj por ke ili kresku tiom grandaj kaj belaj kiel nun.

Tial ni tiom koleras pro la Pluvo de Ŝtonoj veninta por rompi niajn turojn kaj fendi niajn tegmentojn.”

“Ĉu vi ne povas ripari ilin?” ŝi demandis.

“Ne; sed ili perkreske reboniĝos, post iom da tempo, kaj ni devos atendi tion.”

Ili unue trairis multajn belajn florĝardenojn, kiuj kreskis plejproksime al la urbo; sed Doroteo apenaŭ povis rekoni kiaspecaj floroj kreskas, ĉar la koloroj konstante ŝanĝiĝis pro la ŝanĝiĝantaj lumoj de la ses sunoj. Floro estis palruĝa dum unu sekundo, blanka dum la sekva, kaj poste blua aŭ flava; kaj estis same kiam ili atingis la plantojn, kiuj havis larĝajn foliojn kaj kreskis tre proksime al la tero.

Kiam ili paŝis sur herba kampo Jaĉjo tuj malsupren etendis sian kapon kaj komencis mordeti.

“Bela lando, ĉu,” li gumblis, “kie respektinda ĉevalo devas manĝi ruĝetan herbon!”

“Violan,” diris la Sorĉisto, kiu estis en la kaleŝo.

“Nun ĝi estas blua,” plendis la ĉevalo. “Efektive, mi manĝas ĉielarkaspektan herbaron.”

“Kia estas la gusto?” demandis la Sorĉisto.

“Efektive tute ne malbona,” diris Jaĉjo. “Se ili donos al mi multon, mi ne plendos pro ĝia koloro.”

La grupo jam atingis ĵuse plugitan kampon, kaj la Princo diris al Doroteo:

“Jen kie ni plantas.”

Pluraj Mangabuoj antaŭenvenis kun vitraj spadoj kaj fosis truon en la tero. Post tio ili enmetis la du partojn de la Magiisto kaj kovris lin. Kaj post tio aliaj personoj alportis akvon de rivereto kaj akvumetis la teron.

“Li ĝermos tre baldaŭ,” diris la Princo, “kaj kreskinte fariĝos granda arbusto, de kiu ni iam povos pluki plurajn tre bonajn magiistojn.”

“Ĉu via tuta popolo kreskas sur arbustoj?” demandis la knabo.

“Certe,” estis la respondo. “Ĉu la tuta popolo ne kreskas sur arbustoj en la loko el kie vi venis, sur la ekstero de la tero?”

“Mi neniam vidis ion tian.”

“Vere strange! Sed se vi akompanos min al unu el niaj popolĝardenoj mi montros al vi kiel ni kreskas en la Lando de la Mangabuoj.”

Evidentiĝis ke tiuj stranguloj, kvankam ili povis marŝi tra la aero tute facile, kutime moviĝis sur la tero laŭ la ordinara maniero. Ne estis ŝtuparoj en iliaj domoj, ĉar ili ne bezonis ŝtupojn, sed sur ebenaĵo ili kutime marŝis same kiel ni.

La grupeto de fremduloj nun sekvis la Princon trans ankoraŭ kelkajn vitrajn pontojn kaj laŭ pluraj padoj ĝis ili atingis ĝardenon ĉirkaŭitan de alta heĝo.

Jaĉjo rifuzis foriri el la kampo de herbaro, kie li fervore manĝadis; do la Sorĉisto grimpis el la kaleŝo kaj akompanis Zebon kaj Doroteon, kaj la katido sekvis ĝentile iliajn kalkanumojn.

Trans la heĝo ili trovis multajn vicojn de grandaj kaj belaj plantoj kun larĝaj folioj kurbiĝantaj ĝis la pintoj preskaŭ atingis la teron. En la centro de ĉiu planto kreskis delikate vestita Mangabuo, ĉar la vestoj de tiuj uloj kreskis sur ili kaj estis parto de iliaj korpoj.

La kreskantaj Mangabuoj estis ĉiadimensiaj, de la burĝono kiu ĵus fariĝis eta bebo ĝis la plenkreska kaj preskaŭ matura viro aŭ virino. Sur kelkaj arbustoj videblis ŝoso, burĝono, bebo, duone kreskinta persono kaj matura; sed eĉ tiuj kiuj estis pretaj por plukiĝi estis senmovaj kaj silentaj, kvazaŭ senvivaj. Tio komprenigis Doroteon pri kial ŝi trovis neniujn infanojn inter la Mangabuoj, kion ĝis nun ŝi tute ne povis klarigi al si.

“Niaj homoj akiras sian veran vivon nur kiam ili forlasas la arbustojn,” diris la Princo. “Rimarku ke ĉiu estas konektita al sia planto ĉe la plandumoj, kaj kiam ili estis plene maturaj estas facile apartigi ilin de la tigoj kaj tuj ili ekkapablas moviĝi kaj paroli. Du dum ilia kreskado oni ne povas diri ke ili vere vivas, kaj oni devas pluki ilin por ke ili fariĝu bonaj civitanoj.”

“Kiom da jaroj oni vivas, post la plukiĝo?” demandis Doroteo.

“Dependas de kiom atente ni prizorgas nin,” li respondis. “Se ni restas malvarmetaj kaj malseketaj, kaj ne akcidentas, ni ofte vivas kvin jarojn. Mi plukiĝis antaŭ pli ol ses jaroj, sed nia familio estas fama pro sia nekutime longa vivperiodo.”

“Ĉu vi manĝas?” demandis la knabo.

“Manĝas! Neniel. Niaj korpoj estas tute solidaj, kaj ne bezonas manĝi, ne pli ol bezonas terpomo.”

“Sed terpomoj kelkfoje ŝprosas,” diris Zeb.

“Ankaŭ ni, kelkfoje,” respondis la Princo; “sed oni opinias tion granda misfortuno, ĉar oni devas tuj planti nin.”

“Kie vi kreskis?” demandis la Sorĉisto.

“Mi montros al vi,” estis la respondo. “Ĉi tien, mi petas.”

Li kondukis ilin en alian pli malgrandan heĝan rondon, kie kresis unu granda kaj bela arbusto.

“Ĉi tiu,” diris li, “estas la Reĝa Arbusto de la Mangabuoj. Ĉiuj niaj Princoj kaj Regantoj kreskas sur ĉi tiu unika arbusto ekde la fono de la tempo.”

Ili staris antaŭ ĝi dum silenta admirado. Sur la centra tigo staris preta la figuro de knabino tiom belege formita kaj kolorita kaj kun tiom gracia esprimo en siaj delikataj konturoj ke Doroteo kredis ke ŝi neniam vidis tiom dolĉan kaj allogan ulon dum sia tuta vivo. La robo de la knabino estis mola kiel sateno kaj abundaj, delikataj puntaspektaj linioj ornamis la bruston kaj manikojn. Ŝia haŭto estis fajna kaj glata kiel polurita eburo, kaj ŝia sinteno esprimis kaj dignon kaj gracion.

“Kiu estas?” demandis la Sorĉisto, scivoleme.

La Princo ĝis nun rigardadis fikse la knabinon sur la arbusto. Nun li respondis, kaj estis nuanco de maltrankvileco en liaj malvarmaj tonoj:

“Ŝi estas la Registo kiu sekvos min, ĉar ŝi estas Reĝa Princino. Kiam ŝi fariĝos tute matura mi devos cedi la suverenecon de la Mangabuoj al ŝi.”

“Ĉu ŝi ne estas jam tute matura?” demandis Doroteo.

Li hezitis.

“Ne tute,” diris li, finfine. “Nur post pluraj tagoj ŝi bezonos plukiĝi, almenaŭ tiel mi taksas la aferon. Mi tute ne fervoras cedi mian oficon kaj plantiĝi, certu pri tio.”

“Verŝajne ne,” deklaris la Sorĉisto, per kapgesto indikante sian komprenon.

“Jen unu el la plej malagrablaj partoj de niaj vegetalaj vivoj,” pludiris la Princo, ĝemante, “ke dum ni estas tute plejkapablaj ni devas cedi al aliaj, kaj kovriĝi en la tero por ŝprosi kaj kreski kaj naski aliajn homojn.”

“Mi certas ke la Princino estas preta por plukiĝo,” asertis Doroteo, dum ŝi atente rigardis la belan knabinon sur la arbusto. “Ŝi jam estas plej perfekta.”

“Ne gravas,” respondis la Princo, tre rapide, “ŝi povos atendi ankoraŭ kelkajn tagojn, kaj estas plej bone ke mi mem regu por ke mi povu taŭge malestigi vin, fremdulojn kiuj venis neinvitite al nia lando kaj estas tuj priagendaj.”

“Kiel vi pritraktos nin?” demandis Zeb.

“Pri tio mi ankoraŭ ne plene decidis,” estis la respondo. “Mi kredas ke mi daŭrigos ĉi tiun Sorĉiston ĝis nova Magiisto estos preta, ĉar li ŝajnas tre lerta kaj eble estos utila por ni. Sed vi aliaj estas iel detruendaj, kaj ne eblos planti vin, ĉar mi ne volas ke ĉevaloj kaj katoj kaj viandaj personoj kresku tra la tuta lando.”

“Ne ĝenu vin,” diris Doroteo. “Mi certas ke ni ne kreskus sub la tero.”

“Sed kial detrui miajn amikojn?” demandis la malgranda Sorĉisto. “Kial ne lasi ilin vivi?”

“Ne decas ke ili estu ĉi tie,” respondis la Princo.

“Ili tute ne rajtas esti interne de la tero.”

“Ni ne petis veni ĉi tien; ni falis,” diris Doroteo.

“Tio ne senkulpigas vin,” deklaris la Princo, malvarmatone.

La infanoj rigardis unu la alian perplekse, kaj la Sorĉisto ĝemis. Heŭreka frotis sian vizaĝon per piedo kaj diris per sia mallaŭta, ronrona voĉo:

“Li ne bezonos detrui min, ĉar se mi ne baldaŭ manĝos mi mortos pro malsato, kaj li ne plu bezonos ĝeni sin pri mi.”

“Se li plantus vin, eble kreskus katarioj,” proponis la Sorĉisto.

“Ho, Heŭreka! Eble ni povos trovi por vi kelkajn laktariojn por ke vi manĝu,” diris la knabo.

“Fu!” minactonis la katido; “mi ne tuŝus tiajn aĉaĵojn!”

“Vi ne bezonas lakton, Heŭreka,” komencis Doroteo; “vi jam estas sufiĉe kreskinta por manĝi ian ajn nutraĵon.”

“Se kie ĝi estas?” diris Heŭreka.

“Ankaŭ mi malsatas,” diris Zeb. “Sed mi rimarkis kelkajn fragojn kiuj kreskas en unu el la ĝardenoj, kaj kelkajn melonojn aliloke. Ĉi tiuj homoj ne manĝas tiaĵojn, do eble dum ni retreniros ili permesos ke ni manĝu ilin.”

“Ne gravas via malsato,” interrompis la Princo.

“Post nur kelkaj minutoj mi ordonos ke vi detruiĝu, do vi ne bezonos detrui niajn belajn melonplantojn kaj berarbustojn. Sekvu min, mi petas, por renkonti vian finon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.