La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. MIRINDA ESKAPO

FORTUNE dum kelka tempo la malamikoj hezitis renovigi la atakon.

Sed post tio kelkaj el ili antaŭeniris ĝis nova pafo el la revolvero de la Sorĉisto retrenirigis ilin.

“Tre bone,” diris Zeb. “Ni forkurigis ilin nun, tute certe.”

“Sed nur provizore,” respondis la Sorĉisto, malfeliĉe skuante sian kapon.

“Tiuj revolveroj pafas po ses kuglojn, sed kiam ili estos uzitaj ni estos senhelpaj.”

image-042
LA SORĈISTO PAFIS AL LA GREGO

La Gargojloj ŝajne konsciis pri tio, ĉar ili multfoje resendis kelkajn ulojn por ataki la fremdulojn kaj devigi la vireton pafi per siaj revolveroj. Tiel neniu el ili estis ŝokita per la terura bruego pli ol unufoje, ĉar la ĉefgrupo restis tre for kaj ĉiufoje nova grupeto devis iri batali. Kiam la Sorĉisto jam pafis ĉiujn siajn dekdu kuglojn li tute ne damaĝintis la malamikojn, krom ke li ŝoketis kelkajn per la bruo, do li ne estis pli proksima al venko ol je la komenco de la batalo.

“Kion ni faru nun?” demandis Doroteo, anksie.

“Ni kriegu – ĉiuj kune,” diris Zeb.

“Kaj samtempe batalu,” aldonis la Sorĉisto. “Ni staru proksime al Jaĉjo, tiel ke li povos helpi nin, kaj ĉiu el ni prenu armilon kaj faru sian plejeblon. Mi uzos mian glavon, kvankam ĝi ne multe valoras por ĉi tiu batalo. Doroteo devos preni sian sunombrelon kaj subite malfermi ĝin kiam la lignuloj atakos ŝin. Mi havas nenion por vi, Zeb.”

“Mi uzos la reĝon,” diris la knabo, kaj li tiris sian kaptiton el la kaleŝo. La brakoj de la ligita Gargojlo estis etenditaj longe foren de ĝia kapo, do kiam Zeb prenis ĝiajn pojnojn li trovis ke la reĝo estas bone utiligebla kiel batilo. La knabo estis pli forta ol kutimas je infano tiuaĝa, ĉar li ĉiam laboris sur kultivbieno; do li verŝajne montriĝos pli danĝera ol la Sorĉisto kontraŭ la malamikoj.

Kiam la sekva grupo de Gargojloj antaŭeniris, niaj aventurantoj komencis kriegadi kvazaŭ freneziĝintaj.

Eĉ la katido akre kriis terure kaj samtempe Jaĉjo la kaleŝo-ĉevalo henis laŭte. Tio senkuraĝigis la malamikojn dum iom da tempo, sed la defendantoj baldaŭ fariĝis senspiraj. Rimarkinte tion, kaj ankaŭ ke ne plu aŭdiĝas la teruraj “bam”-oj de la revolveroj, la Gargojloj antaŭeniris en svarmo densa kiel de abeloj, tiel ke la aero estis plena per ili.

Doroteo kaŭris sur la tero kaj malfermis sian sunombrelon, kiu preskaŭ kovris ŝin kaj estis bona protektilo. La klingo de la glavo de la Sorĉisto rompiĝis en dekon da eroj kiam li unuafoje batis la lignulojn. Zeb batadis per la Gargojlo kiun li uzis kiel stabon ĝis li subenfaligis dekojn da malamikoj; sed finfine ili grupiĝis ĉirkaŭ lin tiom dense ke li ne plu havis spacon en kiu li povus svingi siajn brakojn. La ĉevalo faris mirindan piedbatadon kaj eĉ Heŭreka helpis kiam ŝi saltis sur la Gargojlojn kaj gratis kaj mordis ilin kvazaŭ linko.

Sed tiom da perarmila batado tute ne sukcesis. La lignuloj vindis siajn longajn brakojn ĉirkaŭ Zebon kaj la Sorĉiston kaj firme tenis ilin. Ili kaptis Doroteon sammaniere, kaj granda nombro da Gargojloj kroĉiĝis al la kruroj de Jaĉjo, kaj tiom pezigis lin ke la kompatinda besto fariĝis senhelpa. Heŭreka furioze kuregis por eskapi kaj rapidis trans la teron kvazaŭ fulmo; sed ridetaĉanta Gargojlo fluge sekvis ŝin kaj kaptis ŝin antaŭ ol ŝi povis iri tre foren.

Ĉiu el ili antaŭsupozis nenion alian ol tuja morto; sed surprize al ili la lignuloj flugis enaeren portante ilin kaj portis ilin tre foren, trans multegajn kilometrojn da ligna teritorio, ĝis ili atingis lignan urbon. La domoj de tiu urbo estis multangulaj, estante kvadrataj kaj sesflankaj kaj okflankaj. Ili estis, laŭforme, turaj kaj la plej bonaj el ili aspektis malnovaj kaj iomete eroditaj de la vetero; sed ĉiuj estis fortaj kaj fortikaj.

La kaptintoj portis la kaptitojn al unu el tiuj domoj kiuj havis nek pordojn nek fenestrojn sed nur unu larĝan aperturon plejsupre sub la tegmento. La Gargojloj malmilde puŝis ilin en la aperturon, kie estis platformo, kaj post tio forflugis lasante ilin. Ĉar ili ne havis flugilojn la fremduloj ne povis forflugi, kaj se ili saltus el tioma alto ili tute certe mortus. La uloj estis sufiĉe lertaj por rezoni tiel, kaj ilia sola eraro estis supozo ke teruloj ne povus superi tiajn ordinarajn malfacilojn.

La Gargojloj alportis Jaĉjon kun la aliaj, kvankam necesis multaj Gargojloj por porti la grandan beston tra la aero kaj meti lin sur la altan platformon, kaj ili enĵetis la kaleŝon post li ĉar ĝi apartenis al la grupo kaj la lignuloj tute ne konceptis por kio ĝi utilas kaj ĉu aŭ ne ĝi vivas. Post kiam la kaptinto de Heŭreka enĵetis la katidon sekve de la aliaj la lasta Gargojlo silente forflugis, lasante niajn amikojn kiuj denove nun povis spiradi.

“Kia terura batalo!” diris Doroteo, sukcesante spiradi kvankam neglate.

“Nu, eble ne,” ronronis Heŭreka, glatigante sian taŭzitan felon per sia piedo; “ni ne sukcesis damaĝi, sed neniu sukcesis damaĝi nin.”

“Dankaldie ni denove estas kunaj, eĉ kvankam ni estas kaptitoj,” ĝemis la knabineto.

“Mi demandas al mi kial ili ne tuj mortigis nin,” komentis Zeb, kiu perdis sian reĝon dum la batalo.

“Verŝajne ili volas uzi nin en ia ceremonio,” la Sorĉisto respondis, penseme; “sed estas ekster dubo ke ili intencas kiel eble plej mortigi nin.”

“Kiel eble plej mortaj estus tre tre mortaj, ĉu ne?” demandis Doroteo.

“Jes, kara. Sed ni ne maltrankvilu ĝuste nun. Ni ekzamenu nian karceron kaj trovu kia ĝi estas.”

La spaco sub la tegmento, kie ili staris, permesis ke ili rigardu ĉiun flankon de la alta konstruaĵo, kaj ili rigardis tre scivoleme al la urbo disetendiĝinta sub ili.

Ĉio videbla estis el ligno, kaj la sceno aspektis rigida kaj ekstreme malnatura.

De ilia platformo ŝtuparo kondukis suben en la domon, kaj la infanoj kaj la Sorĉisto esploris ĝin, lumiginte lanteron por montri la vojon. Pluraj etaĝoj de vakaj ĉambroj estis la rezulto de la serĉo, sed nenio pli; do post iom da tempo ili revenis al la platformo.

Se estus pordoj aŭ fenestroj en la malsupraj ĉambroj, aŭ se la tabuloj de la domo ne estus tiom dikaj kaj fortikaj, eskapo estus facila; sed resti en la malsupra parto de la domo estis kiel esti en kelo aŭ la kargejo de ŝipo, kaj al ili ne plaĉis la mallumo nek la odoro de malsekeco.

En ĉi tiu lando, kiel en ĉiu alia kiun ili vizitis sub la surfaco de la tero, estis neniu nokto, konstanta kaj forta lumo venadis el iu nekonata fonto. Elrigardante ili povis observi en kelkaj proksimaj domoj, kie estis abundaj malfermaj fenestroj, la formojn de la lignaj Gargojloj moviĝantaj en siaj loĝejoj.

“Ŝajne nun estas ilia ripozotempo,” komentis la Sorĉisto. “Ĉiu homo bezonas ripozon, eĉ se ili konsistas el ligno, kaj ĉar ne ekzistas noktoj ĉi tie ili elektas tempoperiodon dum la tago por dormi aŭ ripozi.”

“Mi mem dormemas,” komentis Zeb, oscedante.

“Nu, kie estas Heŭreka?” kriis Doroteo, subite.

Ili ĉirkaŭrigardis, sed la katido tute ne estis trovebla.

“Ŝi eliris promeni,” diris Jaĉjo, per malagrabla tono.

“Kie? Sur la tegmento?” demandis la knabino.

“Ne; ŝi simple ektenis la lignon per siaj ungoj kaj grimpis malsupren sur la flankoj de ĉi tiu domo ĝis ŝi atingis la teron.”

“Ŝi ne povus grimpi malsupren, Jaĉjo,” diris Doroteo. “Grimpi signifas iri supren.”

“Laŭ kiu?” demandis la ĉevalo.

“Mia instruistino diris tion, kaj ŝi multon scias, Jaĉjo.”

“Oni kelkfoje diras ‘malsupren grimpi’ kiel vortfiguron,” komentis la Sorĉisto.

“Nu, ĉi tiu estis kat-figuro,” diris Jaĉjo, “kaj ŝi iris malsupren, negrave ĉu ŝi grimpis aŭ rampis.”

“Ve! Heŭreka estas tre senzorga,” krietis la knabino, tre malfeliĉe. “La Gurgloj kaptos ŝin, tute certe!”

“Ha, ha!” ridis la maljuna kaleŝo-ĉevalo; “ili ne estas ‘Gurgloj,’ knabineto; ili estas Gargojloj.”

“Ne gravas; ili kaptos Heŭrekan, negrave kia estas ilia nomo.”

“Tute ne,” diris la voĉo de la katido, kaj Heŭreka mem alrampis trans la randon de la platformo kaj sidiĝis trankvile sur la plankon.

“Do kie vi estis, Heŭreka?” demandis Doroteo, severe.

“Mi rigardadis la lignulojn. Ili estas vere ridindaj, Doroteo. Ĝuste nun ili ĉiuj enlitiĝas, kaj – kion vi supozas? – ili malagrafas la ĉarnirojn de siaj flugiloj kaj metas ilin en angulon ĝis ilia revekiĝo.”

“Kion? La ĉarnirojn?”

“Ne; la flugilojn.”

“Tio,” diris Zeb, “klarigas kial ili uzas ĉi tiun domon kiel karceron. Se Gargojloj miskondutas, kaj devas enkarceriĝi, oni portas ilin ĉi tien kaj malagrafas iliajn flugilojn kaj retenas ilin ĝis ili promesas bone konduti.”

La Sorĉisto aŭskultintis tre detale kion diris Heŭreka.

“Estus bone se ni mem havus tiajn malfikseblajn flugilojn,” li diris.

“Ĉu ni povus flugi per ili?” demandis Doroteo.

“Mi kredas ke jes. Se la Gargojloj povas malagrafi la flugilojn do la kapablo flugi apartenas al la flugiloj mem, kaj ne al la lignaj korpoj de la surportantoj. Do, se ni havus la flugilojn, ni verŝajne flugus tiom bone kiom ili – almenaŭ dum ni restos en ilia lando kaj influataj de ĝia magio.”

“Sed kiel povi flugi helpus nin?” demandis la knabino.

“Venu,” diris la vireto, kaj li kondukis ŝin al angulo de la konstruaĵo. “Ĉu vi vidas tiun grandan rokon kiu staras sur la tiea flanko de monteto?”

“Jes; ĝi estas tre distanca, sed mi povas vidi ĝin,” ŝi respondis.

“Nu, en tiu roko, kiu turas en la nubojn, estas arka pasejo tre simila al tiu kiun ni eniris kiam ni grimpis la spiralan ŝtuparon de la Valo de Vo. Mi prenos mian vidilon, kaj tiam vi povos pli klare vidi ĝin.”

Li alportis malgrandan sed tre potencan teleskopon, kiu estis en lia valizo, kaj per ĝi la knabineto klare vidis la aperturon.

“Kien ĝi kondukas?” ŝi demandis.

“Tion mi ne scias,” diris la Sorĉisto; “sed certe ni ne estas multe for de la surfaco de la tero, kaj tiu enirejo eble kondukas al alia ŝtuparo kiu rekondukos nin al la supro de la mondo, kie ni laŭprave devus esti. Do, se ni havus la flugilojn, kaj povus eskapi de la Gargojloj, ni povus flugi al tiu roko kaj saviĝi.”

“Mi venigos al vi la flugilojn,” diris Zeb, kiu aŭskultis tre atente. “Se la katido montros al mi kie ili estas.”

“Sed kiel vi malsupreniros?” demandis la knabino, miroplene.

image-043
LA BATALO KONTRAŬ LA GARGOJLOJ

Responde, Zeb komencis malligi la jungilaron de Jaĉjo, rimenon post rimeno, kaj li kunbuklis ilin ĝis li faris el ili longan ledan bendon kiu atingos la teron.

“Mi povos malsupren grimpi tion tute certe,” li diris.

“Neniel,” komentis Jaĉjo, kun scintileto en siaj rondaj okuloj. “Eble vi malsupren iros, sed vi povos nur supren grimpi.”

“Nu, mi grimpos kiam mi revenos,” diris la knabo, ridante. “Nun, Heŭreka, montru al mi la vojon al tiuj flugiloj.”

“Vi devos esti tre senbrua,” avertis la katido, “ĉar se vi eĉ iometete bruos la Gargojloj vekiĝos. Ili povas aŭdi eĉ pinglon fali.”

“Mi ne faligos pinglon,” diris Zeb.

Li jam ligis unu finaĵon de la rimeno al rado de la kaleŝo, kaj nun li lasis ĝin pendi trans la rando de la domo.

“Zorgu,” avertis Doroteo, fervore.

“Tion mi faros,” diris la knabo, kaj li lasis sin gliti trans la randon.

La knabino kaj la Sorĉisto klinis sin kaj rigardis Zebon tre zorgoplene malsupreniri, manon post mano, ĝis li staris sur la tero malsupre. Heŭreka kroĉis sin al la ligna flanko de la domo per siaj ungoj kaj malsupreniris facile. Poste ili kunrampis por eniri la malaltan pordejon de najbara konstruaĵo.

La rigardantoj atendis senspire ĝis la knabo reaperis, kun siaj brakoj nun plenaj de la lignaj flugiloj.

Kiam li venis al kie pendas la rimeno li kunligis la flugilojn al la finaĵo de la rimeno, kaj la Sorĉisto tiris ilin supren. Poste li remallevis la rimenon por ke Zeb grimpu per ĝi. Heŭreka rapide sekvis lin, kaj baldaŭ ili ĉiuj kune staris sur la platformo, kaj apud ili estis ok el la multevaloraj lignaj flugiloj.

La knabo ne plu dormemis, sed estis plena de energio kaj ekscitiĝo. Li rekunmetis la jungilaron kaj jungis Jaĉjon al la kaleŝo. Post tio, per helpo de la Sorĉisto, li klopodis ligi kelkajn flugilojn al la maljuna kaleŝoĉevalo.

Tio ne estis facila tasko, ĉar duono de ĉiu ĉarniro mankis, ĝi estis ankoraŭ fiksita al la korpo de la Gargojlo kiu uzis ĝin. Tamen la Sorĉisto denove malfermis sian valizon – kiu klare enhavis mirigan nombron da diversaj aĵoj – kaj eltiris bobenon da forta drato, per kiu ili sukcesis ligi kvar flugilojn al la jungilaro de Jaĉjo, du proksime al lia kapo kaj du proksime al lia vosto. Ili estis iom malfirmaj, tamen sufiĉe sekuraj se la rimenoj efektive ne rompiĝos.

image-044
JAĈJO FLUGIS FOR DE LA PLATFORMO

La aliajn kvar flugilojn ili ligis al la kaleŝo, po du ĉiuflanke, ĉar la kaleŝo devos porti grandan pezon, de la infanoj kaj la Sorĉisto dum ili flugos tra la aero.

Tiu preparado ne postulis multe da tempo, sed la Gargojloj komencis vekiĝi kaj ĉirkaŭmoviĝi, kaj baldaŭ kelkaj el ili serĉos siajn mankantajn flugilojn.

Do la kaptitoj decidis tuj foriri de sia karcero.

Ili eniris la kaleŝon, Doroteo tenadis Heŭrekan sekura sur siaj genuoj. La knabino sidis sur la mezo de la benko, kun Zeb kaj la Sorĉisto flanke de ŝi.

Kiam ĉio estis preta la knabon skuis la rimenojn kaj diris:

“Forflugu, Jaĉjo!”

“Kiujn flugilojn mi skuu unue?” demandis la kaleŝoĉevalo, necerte.

“Skuu ĉiujn samtempe,” sugestis la Sorĉisto.

“Kelkaj el ili estas malrektaj,” obĵetis la ĉevalo.

“Ne gravas; ni stiros per la flugiloj sur la kaleŝo,” diris Zeb. “Nur ekflugu kaj celu tiun rokon, Jaĉjo; kaj ne perdu pli da tempo.”

Do la ĉevalo ĝemis, samtempe skuis siajn kvar flugilojn, kaj flugis for de la platformo. Doroteo iom timis pri la ebla sorto de la veturo, ĉar estis tre nervoziga la maniero laŭ kiu Jaĉjo arkigis sian kolon kaj disetendis siajn ostecajn krurojn dum li flirte baraktis movi sin tra la aero. Li ankaŭ ĝemis kvazaŭ timoplene, kaj la flugiloj terure grincis ĉar la Sorĉisto forgesis oleumi ilin; sed ili akordis relative bone kun la flugiloj de la kaleŝo, tiel ke ili bonege progresis jam de la komenco. La sola plendaĵo estis ke ili bilance moviĝis, kvazaŭ sur roka vojo anstataŭ tial glate kiel eble tra la aero.

Ĉefe estis, tamen, ke ili flugis, flugis rapide eĉ kvankam iom malglate, cele al la roko.

Baldaŭ kelkaj Gargojloj vidis ilin kaj tuj kungrupigis bandon por ĉasi la eskapantajn kaptitojn; tiel ke kiam Doroteo rerigardis ŝi vidis ilin veni kvazaŭ granda nubo kiu preskaŭ nigrigas la ĉielon.

image-045


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.