La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

5. DOROTEO PLUKAS LA PRINCINON

TIUTEME la vortoj de la malvarma kaj malseka vegetala Princo ne tre komfortigis, kaj dum li parolis li turnis sin kaj foriris.

La infanoj, malgajaj kaj malfeliĉaj, pretis sekvi lin sed la Sorĉisto delikate tuŝis la ŝultron de Doroteo.

“Atendu!” li flustris.

“Kial?” demandis la knabino.

“Ni pluku la Reĝan Princinon,” diris la Sorĉisto. “Mi certas ke ŝi estas tute matura, kaj tuj kiam ŝi vivos ŝi estos la Reganto, kaj eble ŝi traktos nin pli agrable ol intencas tiu senkora Princo.”

“Jes!” krietis Doroteo, fervore. “Ni pluku ŝin dum ni havas oportunon, antaŭ ol la viro kun la stelo revenos.”

Do kune ili klinis sin super la grandan arbuston kaj ĉiu el ili prenis unu manon de la bela Princino.

“Tiru!” kriis Doroteo, kaj dum ili tiris la reĝa damo klinis sin al ili kaj la tigo rompiĝis kaj apartiĝis de ŝiaj piedoj. Ŝi tute ne estas multepeza, do la Sorĉisto kaj Doroteo sukcesis delikate mallevi ŝin al la tero.

La bela ulo tuj viŝis siajn okulojn per siaj manoj, ordigis vagintan harbuklon kiu estis misaranĝita, kaj ĉirkaŭrigardinte la ĝardenon gracie riverencis al la ĉeestantoj kaj diris, per dolĉa sed unutona voĉo:

“Mi multe dankas vin.”

“Ni salutas vian Reĝan Moŝton!” kriis la Sorĉisto, klinante sin kaj kisante ŝian manon.

Ĝuste tiam la voĉo de la Princo aŭdiĝis, li kriis ke ili rapidu, kaj post momento li revenis, sekvate de multaj regatoj.

Tuj la Princino turniĝis por rigardi lin, kaj kiam li vidis ke ŝi estis plukita la Princo ekhaltis tremante.

“Sinjoro,” diris la Reĝa Damo, tre digne, “vi forte mistraktis min, kaj eĉ plu mistraktus min se ĉi tiuj fremduloj ne savus min. Mi estis preta por plukiĝo dum la tuta pasinta semajno, sed ĉar vi estis egoisma kaj deziris daŭrigi vian kontraŭleĝan regadon, vi lasis min stari silente sur mia arbusto.”

“Mi ne sciis ke vi jam maturiĝis,” respondis la Princo, mallaŭtavoĉe.

“Donu al mi la Stelon de Reĝeco!” ŝi ordonis.

Malrapide li prenis la brilantan stelon de sia propra brovo kaj metis ĝin sur tiun de la Princino. La tuta popolo riverencis antaŭ ŝi, kaj la Princo turnis sin kaj formarŝis sola. Kio okazis al li poste, niaj amikoj neniam sciis.

La Mangabua popolo nun aranĝis sin kiel procesion kaj marŝis direkte al la vitra urbo por eskorti la novan regantinon al ŝia palaco kaj por okazigi la ceremoniojn taŭgajn por la evento. Sed kvankam la procesia popolo marŝis sur la tero la Princino marŝis en la aero tuj super iliaj kapoj, por montri ke ŝi estas supera kaj pli honorinda ol siaj regatoj.

Neniu nun laŭŝajne atentis la fremdulojn, do Doroteo kaj Zeb kaj la Sorĉisto lasis la grupon forpasi kaj poste promenis solaj en la vegetalajn ĝardenojn. Ili ne serĉis transmarŝi la pontojn trans la riveretojn, sed kiam ili atingis rivereton ili paŝis alten kaj marŝis en la aero al la alia flanko. Por ili tio estis tre interesa sperto, kaj Doroteo diris:

“Kial ni povas tiom facile marŝi en la aero?”

“Eble,” respondis la Sorĉisto, “estas ĉar ni tiom proksimas al la centro de la tero, kie la efiko de gravito estas tre malgranda. Sed mi rimarkis ke multaj kuriozaj eventoj okazas en felandoj.”

“Ĉu ĉi tiu estas felando?” demandis la knabo.

“Kompreneble jes,” respondis Doroteo, senhezite.

“Nur en felando estus veg’talaj homoj; kaj nur en felando povus Heŭreka kaj Jaĉjo paroli kiel ni.”

“Vere,” diris Zeb, penseme.

En la vegetalaj ĝardenoj ili trovis la fragojn kaj melonojn, kaj plurajn aliajn nekonatajn sed bongustegajn fruktojn, kiujn ili manĝis avide. Sed la katido konstante postulis de ili lakton aŭ viandon, kaj finomis la Sorĉiston ĉar li ne povis per magio venigi al ŝi teleron da lakto.

Dum ili sidis sur la herbo rigardante Jaĉjon, kiu ankoraŭ okupadis sin per manĝado, Heŭreka diris:

“Mi tute ne kredas ke vi estas Sorĉisto!”

“Vi pravas,” respondis la vireto, “vi plene pravas.

Plej ĝuste parolante, mi devas agnoski ke mi ne estas Sorĉisto, nur ĉarlatano.”

“La Sorĉisto de Oz estas ĉarlatano jam de la komenco,” akordis Doroteo. “Mi konas lin jam de tre longe.”

“Se estas tiel,” diris la knabo, “kiel li povis fari tiun mirigan trukon per la naŭ porketoj?”

“Ne scias,” diris Doroteo, “sed certe estis trompo.”

“Tute vere,” deklaris la Sorĉisto, kapjesante al ŝi.

“Necesis trompi tiun malbelan Magiiston kaj la Princon, kaj ankaŭ ilian stultan popolon; sed mi volonte agnoskas antaŭ vi, miaj amikoj, ke ja estis nur truko.”

“Sed mi vidis la porketojn per miaj propraj okuloj!” kriis Zeb.

“Ankaŭ mi,” ronronis la katido.

“Jes ja,” respondis la Sorĉisto. “Vi vidis ilin ĉar ili ekzistas. Ili estas en mia interna poŝo nun. Sed kiam mi disŝiris ilin kaj rekunmetis ilin, tio estis nur mantruko.”

“Ni vidu la porkojn,” diris Heŭreka, fervore.

La vireto zorge palpis en sia poŝo kaj eltiris la porketojn, metante ilin sur la herbon, unu post la alia, kie ili ĉirkaŭkuradis kaj manĝetis la maldikajn foliojn.

“Ankaŭ ili malsatas,” li diris.

“Ho, karaj bestetoj!” kriis Doroteo, prenante kaj karesante unu el ili.

“Atentu!” diris la porketo, per krio, “vi tropremas min!”

“Nekredeble!” murmuris la Sorĉisto, rigardante siajn bestetojn tre surprizite. “Ili vere parolas!”

“Bonvolu, ĉu mi rajtas manĝi porketon?” demandis la katido, per pleda voĉo. “Mi ege masatas.”

“Nu, Heŭreka!” diris Doroteo, riproĉe, “kia kruela demando! Estus fie manĝi tiujn karajn etulojn.”

“Nepre jes!” muĝetis alia porketo, rigardante la katidon malkviete; “katoj estas tre kruelaj.”

“Mi ne estas kruela,” respondis la katido, oscedante.

“Nur malsata.”

“Vi ne rajtas manĝi miajn porketojn, eĉ se vi mortas pro malsato,” deklaris la vireto, per tre severtona voĉo.

“Mi havas nenion alia per kio pruvi ke mi estas sorĉisto.”

“Kiel ili fariĝis tiom etaj?” demandis Doroteo. “Mi neniam antaŭe vidis tiom etajn porkojn.”

“Ili venas de la Insulo Malgrand-Et,” diris la Sorĉisto, “kie ĉio estas malgranda ĉar ĝi estas malgranda insulo. Ŝipisto portis ilin al Los Angeles kaj mi pagis al li naŭ cirkobiletojn por ili.”

“Sed kion mi manĝos?” ploregis la katido, sidante antaŭ Doroteo kaj plede rigardante ŝian vizaĝon. “Ne estas bovinoj ĉi tie, por doni lakton; nek musoj, nek eĉ lokustoj. Kaj se mi ne povos manĝi la porketojn, kial ne tuj plantu min por kreskigi katenojn?”

“Mi kredas,” diris la Sorĉisto, “ke estas fiŝoj en ĉi tiuj riveretoj. Ĉu al vi plaĉas fiŝoj?”

“Fiŝoj!” kriis la katido. “Ĉu al mi plaĉas fiŝoj? Ho, ili estas pli bonaj ol porketoj – eĉ ol lakto!”

“Do eble mi povos kapti kelkajn por vi,” diris li.

“Sed ĉu ili ne estos veg’talaj, same kiel ĉio ĉi tie?” demandis la katido.

“Mi kredas ke ne. Fiŝoj ne estas bestoj, kaj ili estas malvarmaj kaj malsekaj kiel la vegetaloj mem.

Ekzistas neniu kaŭzo, laŭ mia kompreno, ke ili ne ekzistu en la akvoj de ĉi tiu stranga lando.”

Do la Sorĉisto fleksis pinglon kiel hokon kaj prenis el ŝia poŝo longan pecon de kordo kiel fiŝŝnuron. Kiel logilon li povis trovi nur brile ruĝan burĝonon de floro; sed li sciis ke estas facile trompi fiŝojn se io brila atentigas ilin; do li decidis provi la burĝonon. Ĵetinte la finon de la ŝnuro en la akvon de proksima rivereto li baldaŭ sentis subitan tiron kio indikis al li ke fiŝo mordis kaj estas kaptita per la fleksita pinglo; do la vireto retiris la ŝnuron kaj, efektive, la fiŝo venis kun ĝi kaj estis sekure lokigita sur la tero, kie ĝi komencis saltadi tre ekscitite.

La fiŝo estis dika kaj ronda, kaj ĝiaj skvamoj brilis kiel bele ĉizitaj juveloj dense kunmetitaj; sed mankis tempo por zorge ekzameni ĝin, ĉar Heŭreka saltis kaj kaptis ĝin inter siaj ungoj, kaj post nur kelkaj momentoj ĝi tute ne plu estis videbla.

image-021

EN LA ĜARDENO DE LA MANGABUOJ

“Ho, Heŭreka!” kriis Doroteo, “ĉu vi manĝis la ostojn?”

“Se ĝi havis ostojn, mi manĝis ilin,” respondis la katido, kontente, dum ĝi lavis sian vizaĝon post la manĝo. “Sed mi kredas ke tiu fiŝo ne havis ostojn, ĉar mi ne sentis ilin grati mian gorĝon.”

“Vi estis tre avida,” diris la knabino.

“Mi estis tre malsata,” respondis la katido.

La porketoj staris kunpremitaj en grupo, rigardante tiun scenon per timoplenaj okuloj.

“Katoj estas bestaĉoj!” diris unu el ili.

“Mi ĝojas ne esti fiŝo!” diris alia.

“Ne timu,” Doroteo murmuris, trankvilige, “mi ne permesos ke la katido damaĝu vin.”

Subite ŝi memoris ke en angulo de ŝia valizo estas unu-du biskvitoj restantaj el ŝia lunĉo en la trajno, kaj ŝi iris al la kaleŝo kaj elprenis ilin. Heŭreka altenŝovis sian nazon je tia manĝaĵo, sed la porketoj kriis ĝojoplene vidante la biskvitojn kaj rapidege englutis ilin.

“Nun ni reiru al la urbo,” proponis la Sorĉisto. “Se Jaĉjo sufiĉon manĝis de la ruĝeta herbo.”

La fiakro-ĉevalo, kiu paŝtis sin apude, levis sian kapon kun ĝemo.

“Mi volis manĝi multon dum mi havis oportunon,” diris li, “ĉar verŝajne estos longa atendo ĝis posta manĝo, en ĉi tiu stranga lando. Sed mi pretas foriri, nun, kiam ajn vi volas.”

Do, kiam la Sorĉisto remetis la porketojn en sian internan poŝon, kie ili kunpremis sin kaj endormiĝis, la trio grimpis en la kaleŝon kaj Jaĉjo komencis la reiron al la urbo.

“Kie ni loĝos?” demandis la knabino.

“Mi kredas ke mi transprenos la Domon de la Magiisto,” respondis la Sorĉisto; “ĉar la Princo diris, dum aŭskultis lia popolo, ke li restigos min ĝis ili plukos novan Magiiston, kaj la nova Princino nur supozos ke ni laŭrajte loĝas tie.”

Ili akceptis tiun planon, kaj kiam ili atingis la grandan placon Jaĉjo tiris la kaleŝon tra la pordegon de la kupolita halo.

“Ĝi ne aspektas tre hejmeca,” diris Doroteo, rigardante la senmeblan ĉambron. “Sed ĝi ja estas loĝejo.”

“Kial estas tiuj truoj supre?” demandis la knabo, indikante kelkajn malfermaĵojn proksimajn al la plejsupro de la kupolo.

“Ili aspektas pordoj,” diris Doroteo; “sed mankas ŝtuparoj por atingi ilin.”

“Vi forgesas ke ŝtuparoj ne estas bezonataj,” rimarkis la Sorĉisto. “Ni suprenmarŝu, por trovi kien kondukas la pordoj.”

Dirinte tion li komencis marŝi en la aeron cele al la altaj malfermaĵoj, kaj Doroteo kaj Zeb sekvis lin.

Estis tia grimpado kian oni spertas kiam oni marŝas supren laŭ monteto, kaj ili estis preskaŭ senspiraj kiam ili atingis la vicon de malfermaĵoj, kiujn ili trovis esti pordejoj lasantaj eniron en koridorojn en la supra parto de la domo. Post tiuj koridoroj ili trovis multajn malgrandajn ĉambrojn konektitajn al la koridoroj, kelkaj estis meblitaj per vitraj benkoj, tabloj kaj seĝoj.

Sed tute mankis litoj.

“Eble ĉi tiuj homoj neniam dormas,” diris la knabino.

“Nu, ŝajne tute ne ekzistas nokto en ĉi tiu lando,”

Zeb respondis. “Tiuj koloraj sunoj estas en precize la sama loko kie ili estis kiam ni alvenis, kaj se ne estas subsubiro ne povas esti nokto.”

“Tute vere,” konsentis la Sorĉisto. “Sed delonge mi ne dormas, kaj mi estas laca. Do mi intencas kuŝiĝi sur unu el tiuj malmolaj vitraj benkoj kaj dormeti.”

“Ankaŭ mi,” diris Doroteo, kaj ŝi elektis ĉambreton ĉe la fino de la koridoro.

Zeb reiris malsupren por maljungi Jaĉjon, kiu, kiam li trovis sin libera, ruliĝis kelkfoje kaj post tio endormiĝis dum Heŭreka premis sin komforte al lia granda, osteca korpo. Post tio la knabo reiris al unu el la supraj ĉambroj, kaj malgraŭ la malmoleco de la vitra benko baldaŭ estis en la lando de dormo.

image-022


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.