La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

13. LA KAVO DE LA DRAKETOJ

NIAJ amikoj jam estis longe preter la malamikoj kaj sukcesis resti longe preter, ĉar per siaj ok flugiloj ili povis flugi tiom rapide kiel la Gargojloj. Dum la tuta veturo al la roko la lignuloj sekvis ilin, kaj kiam Jaĉjo fine surteriĝis ĉe la aperturo de la kaverno, la ĉasantoj estis ankoraŭ iom longe malantaŭ ili.

“Sed mi timas ke ili tamen kaptos nin,” diris Doroteo, tre ekscitite.

“Ne; ni devas malebligi tion,” deklaris la Sorĉisto. “Rapide, Zeb, helpu min detiri tiujn lignajn flugilojn!”

Ili detiris la flugilojn, kiujn ili ne plu bezonis, kaj la Sorĉisto amasigis ilin tuj ekster la enirejo de la kaverno. Post tio li verŝis la kerosenon restintan en la oleujo, kaj per alumeto flamigis la amason.

La flamoj eksaltis tuj kaj la fajro komencis fumi kaj muĝi kaj kraki ĝuste kiam la granda armeo de lignaj Gargojloj alvenis. La uloj retiris sin tuj, plenaj de timo kaj teruriĝo; ĉar fajro, vere terura, neniam antaŭe vidiĝis en la tuta historio de ilia ligna lando.

En la arkaĵo estis pluraj pordoj kondukantaj al diversaj ĉambroj konstruitaj en la monto, kaj Zeb kaj la Sorĉisto levis tiujn lignajn pordojn de la ĉarniroj kaj ĵetis ĉiujn sur la flamojn.

“Tio estos dumlonge bariero,” diris la vireto, ridetante afable per sia tuta ĉifita vizaĝo pro la sukceso de la taktiko. “Eble la flamoj bruligos tiun tutan mizeran lignan landon, kaj se tio okazos la perdo estos tre eta kaj oni neniam rimarkos la maleston de la Gargojloj. Sed venu, miaj infanoj; ni esploru la monton kaj trovu kiun vojon sekvi por eskapi el ĉi tiu kaverno, kiu fariĝas preskaŭ tiom varmega kiel bakforno.”

Ĉagrene al ili en ĉi tiu monto ne estis ordinara ŝtuparo per kiu ili povus grimpi al la surfaco de la tero. Ia dekliva tunelo suprenkondukis ilin iom, kaj ili trovis ĝian plankon kaj malglata kaj kruta. Post tio subita turniĝo kondukis ilin en mallarĝan koridoron tra kiu la kaleŝo ne povis iri. Tio haltigis kaj ĝenis ilin provizore, ĉar ili ne volis postlasi la kaleŝon. En ĝi estis iliaj valizoj kaj ĝi estis utila rajdoveturilo kiam ajn ili trovis bonajn vojojn, kaj ĉar ĝi akompanis ilin ĝis nun ili sentis devon reteni ĝin. Do Zeb kaj la Sorĉisto ekkomencis depreni la radojn kaj la supraĵon, kaj post tio ili parte turnis la kaleŝon por ke ĝi okupu laŭeble malmultan spacon. Pro tio ili sukcesis, per la helpo de la pacienca kaleŝoĉevalo, tiri la veturilon tra la mallarĝa parto de la koridoro. La distanco ne estis granda, fortune, kaj kiam la vojo plilarĝiĝis ili rekunmetis la kaleŝon kaj iris pli komforte. Sed la vojo estis nur serio de breĉoj aŭ fendoj en la monto, kaj ĝi zigzagis ĉiudirekten, deklivante unue supren kaj poste malsupren ĝis ili tute ne sciis ĉu ili estas pli proksimaj al la supro de la tero ol kiam ili komencis antaŭ horoj.

“Ĉiuokaze,” diris Doroteo, “ni ’skapis de tiuj aĉaj Gurgloj, kaj tio almenaŭ iom komfortigas!”

“Verŝajne la Gargojloj ankoraŭ okupas sin per klopodoj estingi la fajron,” respondis la Sorĉisto. “Sed eĉ se ili sukcesus fari tion ili trovus tre malfacila flugadon inter ĉi tiuj rokoj; do mi certas ke ni ne plu bezonas timi ilin.”

image-047
“NU, ESTAS DRAKO!”

Kelkfoje ili atingis profundan fendon en la planko, kio tre danĝerigis la pluiron; sed restis oleo en la lanternoj por lumigi, kaj la fendoj ne estis sufiĉe larĝaj por malebligi ke ili transsaltu. Kelkfoje ili devis transgrimpi amasojn da nefiksitaj rokoj, kie Jaĉjo apenaŭ povis treni la kaleŝon. Dum tiuj okazoj Doroteo, Zeb kaj la Sorĉisto ĉiuj puŝis, kaj levis la radojn trans la plej malglatajn lokojn; tiel ke ili sukcesis, per laborego, plu iri. Sed la grupeto estis kaj laca kaj senkuraĝigita kiam fine, ĉirkaŭirinte severan angulon, la vagantoj trovis sin en vasta kavo kiu arkis alte super iliaj kapoj kaj havis glatan, ebenan plankon.

La kavo estis ronda kaj ĉirkaŭ ĝia rando, proksime al la tero, aperis grupoj de nebrilaj flavaj lumoj, po do, ĉiam flank’-al-flankaj. Ili unue estis senmovaj, sed baldaŭ ili komencis plibriliĝi kaj skuiĝi malrapide unuflanken poste aliflanken kaj poste supren kaj malsupren.

“Kia loko estas ĉi tiu?” demandis la knabo, kiu klopodis vidi pli klare tra la senlumo.

“Mi ne povas eĉ konjekti,” respondis la Sorĉisto, kiu ankaŭ ĉirkaŭrigardadis malfacile.

“Huf!” voĉaĉis Heŭreka, arkante sian dorson ĝis ŝiaj haroj rekte staris; “loĝejo de aligatoroj, aŭ krokodiloj, aŭ ia alia terura ulo! Ĉu vi ne vidas iliajn terurajn okulojn?”

“Heŭreka vidas pli bone en la lumo ol ni,” flustris Doroteo. “Diru al ni, kara, kiel aspektas la uloj?” ŝi demandis, parolante al sia dorlotbesto.

“Mi efektive ne povas priskribi ilin,” respondis la katido, tremante. “Iliaj okuloj aspektas pasteĉujoj kaj iliaj buŝoj aspektas karbositeloj. Sed iliaj korpoj ne aspektas tre grandaj.”

“Kie ili estas?” demandis la knabino.

“En niĉetoj tute ĉirkaŭ la rando de ĉi tiu kaverno. Ho, Doroteo – vi ne povas imagi kiaj aĉuloj ili estas! Ili estas pli malbelaj ol la Gargojloj.”

“Ta-ta-ta! atentu ne kritiki viajn proksimulojn,” diris raspa voĉo apuda. “Efektive vi mem estas iom malbelaj uloj, kaj mi estas certa ke panjo ofte diris al ni ke ni estas la plej belaj uloj en la tuta mondo.”

Aŭdante tiujn vortojn niaj amikoj turnis sin laŭ la direkto de la sono, kaj la Sorĉisto tenis siajn lanternojn por ke la lumo vidigu unu el la niĉetoj en la roko.

“Nu, estas drako!” li krietis.

“Ne,” respondis la posedanto de la grandaj flavaj okuloj kiuj palpebrumadis je ili senpaŭze; “vi eraras pri tio. Ni esperas kreskinte iam esti drakoj, sed ĝuste nun ni estas nur draketoj.”

“Kio estas tio?” demandis Doroteo, rigardante timoplene la grandan skvaman kapon, la oscedantan buŝon kaj la grandajn okulojn.

“Junaj drakoj, kompreneble; sed ni ne rajtas nomi nin veraj drakoj antaŭ ol plene kreski,” estis la respondo. “La grandaj drakoj estas tre fieraj, kaj opinias ke infanoj ne multe gravas; sed panjo diras ke iam ni ĉiuj estos tre fortaj kaj gravaj.”

“Kie estas via patrino?” demandis la Sorĉisto, maltrankvile ĉirkaŭrigardante.

“Ŝi iris al la supro de la tero por trovi manĝaĵojn por ni. Se ŝi bone sukcesos ŝi alportos por ni elefanton, aŭ du rinocerojn, aŭ eble kelkdek homojn por malgrandigi nian malsaton.”

“Ho; ĉu vi malsatas?” demandis Doroteo, retirante sin.

“Multe,” diris la draketo, kunfrapante siajn makzelojn.

“Kaj – kaj – ĉu vi manĝas homojn?”

“Jes ja, kiam ni povas akiri ilin. Sed jam de pluraj jaroj ili estas maloftaj kaj ni kutime devas kontenti per elefantoj aŭ bubaloj,” respondis la ulo, per bedaŭroplena tono.

“Kiomjara vi estas?” demnandis Zeb, kiu rigardadis la flavajn okulojn kvazaŭ fascinate.

“Tre juna, mi bedaŭras diri; kaj ĉiuj miaj gefratoj kiujn vi vidas ĉi tie estas proksimume samaĝaj kiel mi.

Se mi ĝuste memoras, ni fariĝis sesdek-ses-jaraj antaŭhieraŭ.”

“Sed tio ne estas junaĝo!” kriis Doroteo, miroplene.

“Ne?” malrapide diris la draketo; “al mi ĝi ŝajnas tre beba aĝo.”

“Kiom aĝas via patrino?” demandis la knabino.

“Patrino aĝas proksimume dumil jarojn; sed ŝi malzorge miskalkulis sian aĝon antaŭ kelkaj jarcentoj kaj forgesis kalkuli plurcent jarojn. Ŝi estas iom fierema, sciu, kaj timas maljuniĝi, estante vidvino kaj ankoraŭ relative juna.”

“Mi komprenas tion,” konsentis Doroteo. Post momento da pensado ŝi demandis: “Ĉu ni estas amikoj aŭ malamikoj? Mi volas demandi, ĉu vi afablos al ni aŭ deziros manĝi nin?”

“Tiurilate, ni draketoj volontege manĝus vin, mia infano; sed domaĝe patrino ligis niajn vostojn al la rokoj ĉe la fonoj de niaj individuaj kavoj, tiel ke ni ne povas elrampi por preni vin. Se vi decidos pliproksimiĝi ni englutos vin fulmorapide; sed se vi ne faros tion vi restos tute sekuraj.”

La voĉo de la ulo enhavis sonon de bedaŭro, kaj aŭdinte tiujn vortojn la aliaj draketoj ĉiuj ĝemis malgaje.

Doroteo sentis sin malpli malkvieta. Post mallonga paŭzo ŝi demandis:

“Kial via patrino ligis viajn vostojn?”

“Nu, kelkfoje ŝi ĉasadas, tre for, dum pluraj semajnoj, kaj se ni ne estus ligitaj ni rampus sur la tuta monto kaj interbatalus kaj multe petolus. Patrino kutime scias kion ŝi faras, sed ĉifoje ŝi eraris; ĉar vi nepre eskapos de ni krom se vi tro proksimiĝos, kaj verŝajne vi ne faros tion.”

“Neniel!” diris la knabineto. “Ni ne volas ke tiaj bestaĉoj manĝu nin.”

“Permesu ke mi diru,” respondis la draketo, “ke vi iom malĝentile finomas nin, sciante ke ni ne povas refuti viajn insultojn. Ni opinias nin tre belaspektaj, ĉar patrino diris tion al ni, kaj ŝi scias. Kaj ni estas de bonega familio kaj mi defias ke homo montru ke li havas pli elegantan geneaologion, ĉar la nia etendiĝas ĝis antaŭ dudek mil jaroj, al la epoko de la fama Verda Drako de Atlantido, kiu vivis dum epoko kiam la homaro ankoraŭ ne estis kreita. Ĉu vi povas pretendi egalan geneaologion, knabineto?”

“Nu,” diris Doroteo, “mi naskiĝis sur kultivbieno en Kansas, kaj mi supozas ke tio estas tutegale

’spektinda kaj fiera kiel loĝado en kavo kun la vosto ligita al roko. Se ne, mi devos toleri mian malegalecon, jen la afero.”

“Gustoj varias,” murmuris la draketo, malrapide faligante siajn skvamajn palpebrojn sur siajn flavajn okulojn, ĝis ili aspektis duonlunaj.

Denove kuraĝaj pro konstato ke la bestoj ne povas rampi el siaj rokpoŝoj, la infanoj kaj la Sorĉisto nun uzis iom da tempo ekzamenante ilin pli detale. La kapoj de la draketoj estis grandaj kiel bareloj kaj kovritaj de malmolaj, verdecaj skvamoj kiuj brilis pro la lumo de la lanternoj. Iliaj antaŭaj kruroj, kiuj kreskis tuj malantaŭ iliaj kapoj, ankaŭ estis fortaj kaj grandaj; sed iliaj korpoj estis malpli grandaj laŭ sia cirkonferenco ol iliaj kapoj, kaj iom post iom fariĝis maldikaj laŭ sia longo ĝis iliaj vostoj estis maldikaj kiel ŝulaĉo. Doroteo pensis, ke se ili bezonis sesdek ses jarojn por kreski tiom, necesos ankoraŭ plena jarcento antaŭ ol ili rajtos nomi sin drakoj, kaj al ŝi tio ŝajnis longa atendo por plene kreski.

“Laŭ mia penso,” diris la Sorĉisto, “estus plejbone foriri de ĉi tiu loko antaŭ ol la patrindrako revenos.”

“Ne rapidu,” vokis unu el la draketoj; “patrino volonte renkontos vin, mi certas.”

“Eble vi pravas,” respondis la Sorĉisto, “sed ni iom strange ne volonte renkontas fremdulojn. Ĉu vi bonvolos diri al ni kiudirekten iris via patrino por atingi la supron de la tero?”

“Ne decas demandi al ni tion,” deklaris alia draketo. “Ĉar, se ni dirus la veron, eble vi tute eskapus de ni; kaj se ni dirus al vi malveron ni estus malbonkondutaj kaj meritus puniĝon.”

“Sekve,” decidis Doroteo, “ni devos mem laŭeble trovi kiel eliri.”

Ili trairis la tutan kavernon, restante bondistance de la palpebrumantaj flavaj okuloj de la draketoj, kaj baldaŭ trovis ke du vojoj kondukas de la muro kontraŭa al la loko kie ili eniris. Ili elektis unu el ili hazarde kaj rapidis laŭ ĝi kiel eble plej rapide, ĉar ili tute ne sciis kiam la patrina drako revenos kaj multe fervoris ne renkonti ŝin.

image-048


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.