La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. LA TERTREMO

IUTAGE la trajno de San Francisko estis tre malfrua. Laŭprograme ĝi alvenu ĉe flankeniro Hugson je la noktomezo, sed jam estis la kvina horo kaj la griza krepusko komencis aperi en la oriento kiam la malgranda trajno malrapide rampis al la malfermita kabano kiu funkciis kiel stacidomo. Dum ĝi ekhaltis la konduktoro kriis laŭtavoĉe:

“Flankeniro Hugson!”

Tuj knabineto levis sin de sia seĝo kaj marŝis al la pordo de la vagono, portante kanan valizon per unu mano kaj rondan birdokaĝon kovritan per ĵurnaloj per la alia, kaj kun sunombrelo sub brako. La konduktoro helpis ŝin paŝi el la vagono kaj poste la trajnŝoforo rekomencis la motoron, tiel ke la trajno fumis kaj ĝemis kaj malrapide formoviĝis laŭ la reloj. Li tiom malfruis ĉar plurfoje dum la tuta nokto la solida tero tremis sub li, kaj la ŝoforo ĉiumomente timis ke la reloj pliapartiĝos kaj akcidento trafos liajn pasaĝerojn. Do li movis la vagonojn malrapide kaj atentoplene.

La knabineto staris senmove, rigardante ĝis la trajno malaperis post vojkurbiĝo; post tio ŝi turnis sin por vidi kie ŝi estas.

La kabano ĉe flankeniro Hugson estis malplena, krom ke troviĝis malnova ligna benko, kaj ne aspektis alloga. Dum ŝi atente rigardis per la malforta griza lumo nenia domo estis videbla proksime al la stacio, nek videblis iu ajn persono; sed post nelonge la infano rimarkis ĉevalon kaj kaleŝon starantaj apud grupo de arboj ne tre for. Ŝi marŝis direkte al ĝi kaj trovis la ĉevalon ligita al arbo kaj staranta senmove, kun la kapo pendanta preskaŭ ĝis la tero. Ĝi estis granda ĉevalo, alta kaj osteca, kun longaj kruroj kaj grandaj genuoj kaj piedoj. Ŝi povis facile kalkuli liajn ripojn kie ili videblis tra la haŭto de lia korpo, kaj lia kapo estis longa kaj aspektis multe tro granda, kvazaŭ ne intencita por lia korpo. Lia vosto estis mallonga kaj nekombita, kaj lia jungilaro estis plurloke rompita kaj rekunligita per kordoj kaj pecoj de drato. La kaleŝo aspektis preskaŭ nova, ĉar ĝi havis brilajn tegmenton kaj flankkurtenojn. Irinte antaŭ ĝin por povi internen rigardi, la knabino vidis knabon kunruliĝintan sur la benko, plene endorman.

Ŝi terenmetis la birdokaĝon kaj pikis la knabon per sia sunombrelo. Baldaŭ li vekiĝis, eksidiĝis kaj frotis siajn okulojn forte.

“Jen!” li diris, vidante ŝin, “ĉu vi estas Doroteo Gale?”

“Jes,” ŝi respondis, rigardante sombre liajn senordan hararon kaj palpebrumantajn grizajn okulojn. “Ĉu vi venis por porti min al la Ranĉo Hugson?”

“Kompreneble,” li respondis. “Trajno jamis?”

“Mi ne estus ĉi tie se ĝi ne jam venus,” ŝi diris.

Li ridis responde, kaj lia rido estis gaja kaj malkaŝa.

Saltinte el la kaleŝo li metis la valizon de Doroteo sub la benkon kaj ŝian birdokaĝon sur la plankon antaŭan.

“Kanarioj?” li demandis.

“Ne; nur Heŭreka, mia kateto. Mi opiniis ke estas plej facile porti ŝin tiel.”

La knabo kapjesis.

“Heŭreka estas stranga nomo por kato,” li komentis.

“Mi nomis mian kateton tiel ĉar mi trovis ĝin,” ŝi klarigis. “Onklo Henriko diras ke ‘Heŭreka’ signifas

‘Mi trovis ĝin’.”

“Nu, bone; ensaltu.”

Ŝi grimpis en la kaleŝon kaj li sekvis ŝin. Poste la knabo prenis la rimenojn, skuis ilin, kaj diris “Ek!”

La ĉevalo tute ne movis sin. Doroteo kredis vidi lin skueti unu pendantan orelon, sed neniel plu moviĝis.

“Ek-ek!” rekriis la knabo.

La ĉevalo restis senmove.

“Eble,” diris Doroteo, “se vi malligos lin, li ekiros.”

La knabo ridis gaje kaj elsaltis.

“Ŝajne mi plu duone dormas,” li diris, malligante la ĉevalon. “Sed Jaĉjo bone scias sian metion-ĉu ne, Jaĉjo?” karese frapetante la longa nazon de la besto.

Li denove eniris la kaleŝon kaj prenis la rimenojn, kaj la ĉevalo tuj retren movis sin de la arbo, turnis sin malrapide, kaj komencis trotadi laŭ la sablokovrita vojo kiu estis preskaŭ nevidebla en la malforta lumo.

“Mi kredis ke la trajno tute ne venos,” komentis la knabo. “Mi atendis ĉe tiu stacio dum kvin horoj.”

“Ni spertis multajn tertremojn,” diris Doroteo. “Ĉu vi ne sentis la teron tremi?”

“Jes; sed tio estas kutima en Kalifornio,” li respondis. “Ne multe timigas nin.”

image-011
DOROTEO PIKIS LA KNABON PER SIA SUNOMBRELO

“La konduktoro diris ke li neniam spertis pli fortan.”

“Ĉu? Sendube okazis dum mi dormis,” li diris, penseme.

“Kiel fartas Onklo Henriko?” ŝi demandis, post paŭzo dum kiu la ĉevalo plu trotadis per longaj, regulaj paŝoj.

“Sufiĉe bone. Li kaj Onklo Hugson multe ĝuas la viziton.”

“Ĉu Sinjoro Hugson estas via onklo?” ŝi demandis.

“Jes. Onklo Vilĉjo Hugson edzinigis la fratinon de la edzino de via Onklo Henriko; do verŝajne ni estas prakuzoj,” diris la knabo, per amuzoplena tono. “Mi laboras por Onklo Vilĉjo ĉe la Ranĉo, kaj li pagas al mi ses dolarojn monate, kaj loĝkostojn.”

“Ĉu ne granda sumo?” ŝi demandis, dubeme.

“Nu, granda sumo por Onklo Hugson, sed ne por mi. Mi bonege laboras. Mi laboras egalebone kiel mi dormas,” li aldone diris, ridante.

“Kiel vi nomiĝas?” demandis Doroteo, pensante ke al ŝi plaĉas la maniero de la knabo kaj la gaja tono de lia voĉo.

“Ne bela nomo,” li respondis, kvazaŭ iomete honta.

“Mia plena nomo estas Zebedja; sed oni nomas min simple ‘Zeb’. Vi vizitis Aŭstralion, ĉu ne?”

“Jes; kun Onklo Henriko,” ŝi respondis. “Ni atingis San Franciskon antaŭ unu semajno, kaj Onklo Henriko iris rekte al Ranĉo Hugson por viziti dum mi restis dum kelkaj tagoj en la urbo kun kelkaj amikoj kiujn ni renkontis.”

“Kiom da tagoj vi vizitos nin?” li demandis.

“Nur unu tagon. Morgaŭ Onklo Henriko kaj mi devos rekomenci iri al Kansas. Ni jam forestis dumlonge, vi scias, do ni fervore volas reiri hejmen.”

La knabo frapis la grandan, ostecan ĉevalon per sia vipo kaj aspektis pensema. Post tio li komencis diri ion al sia malgranda kompanino, sed antaŭ ol li povis paroli la kaleŝo komencis balanciĝi danĝere de flank’ al flank’ kaj la tero ŝajnis leviĝi antaŭ ili. La postan minuton okazis muĝo kaj akra kraŝsono, kaj Doroteo vidis ke flanke de ŝi la tero larĝe fendiĝas kaj poste rekuniĝas.

“Jadi!” ŝi kriis, firme tenante la feran relon de la benko. “Kio estis?”

“Tio estis giganta tertremo,” respondis Zeb, kun blankiĝinta vizaĝo. “Ĝi preskaŭ pereigis nin tiam, Doroteo.”

La ĉevalo jam ekhaltis, kaj staris firme kiel roko.

Zeb skuis la rimenojn kaj urĝis lin ekiri, sed Jaĉjo obstinis. La knabo svingis la vipon kaj tuŝis la flankon de la besto per ĝi, kaj post mallaŭta protestoĝemo Jaĉjo komencis malrapide paŝi laŭ la vojo.

Nek la knabo nek la knabino denove parolis dum pluraj minutoj. Estis sento de danĝero en la aero, kaj ĉiun trian aŭ kvaran momenton la tero skuiĝis fortege.

La oreloj de Jaĉjo staris rektaj sur lia kapo kaj ĉiu muskolo de lia granda korpo estis streĉita dum li trotis hejmen. Li nerapide paŝis, sed sur liaj flankoj ŝaŭmeroj komencis vidiĝi kaj ofte li tremis kiel folio.

La ĉielo denove ombriĝis kaj la vento sonis strange lamente dum ĝi blovis trans la valon.

Subite aŭdiĝis ŝira sono, kaj la tero ekfendiĝis ĝuste sub la starloko de la ĉevalo. Henante terurate la besto falis en la abismon, kuntirante la kaleŝon kaj veturantojn.

Doroteo ekprenis la tegmenton de la kaleŝo firme kaj ankaŭ la knabo. La subita falo en spacon plene konfuzis ilin tiel ke ili ne povis pensi.

Nigreco kovris ilin ĉiuflanke, kaj dum senspira silento ili atendis la finon de la falo kiam ili frakasiĝos kontraŭ pintajn rokojn aŭ kiam la tero refermiĝos super ili kaj ili restos enterigitaj por ĉiam.

La terura sento de falado, la nigreco kaj la timigaj bruoj, estis pli ol Doroteo povis toleri kaj dum kelkaj momentoj la knabineto senkonsciiĝis. Zeb, ĉar li estis knabo, ne svenis, sed li multe timiĝis, kaj firme tenegis la benkon de la kaleŝo, kredante ke ĉiu momento estos la lasta momento de lia vivo.

image-012


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.