La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

18. LA PROCESO KONTRAŬ LA KATIDO HEŬREKA

SEKVIS pluraj tagoj da festado kaj gajeco, ĉar tiom malnovaj amikoj ne ofte renkontiĝis kaj multo estis rakontenda kaj diskutenda inter ili, kaj multaj amuzaĵoj ĝuendaj en ĉi tiu plaĉega lando.

Ozma ĝojis ke Doroteso estas apud ŝi, ĉar knabinoj ŝiaaĝaj kun kiuj la Princino povus dece amikiĝi estis tre malmultaj, kaj ofte la juna Regantino de Oz estis solsenta pro manko de kompaninoj.

La trian matenon post la alveno de Doroteo, dum ŝi sidis kun Ozma kaj iliaj amikoj en gastakcepta ĉambro, diskutante siajn iamajn aventurojn, la Princino diris al sia servistino:

“Bonvolu iri al mia buduaro, Ĵelea, kaj prenu la blankan porketon kiun mi lasis sur mia galanteritablo.

Mi volas ludi per ĝi.”

Ĵelea tuj foriris por plenumi la taskon, kaj ŝi tiom longe estis for ke ili preskaŭ forgesis ŝian devon kiam la verderoba knabino revenis kun vizaĝo montranta ĉagreniĝon.

“La porketo ne troveblas, via Moŝto,” diris ŝi.

“Ne troveblas!” krietis Ozma. “Ĉu vi certas?

“Mi serĉis en ĉiu parto de la ĉambro,” la servistino respondis.

“Ĉu la pordo ne estis fermita?” demandis la Princino.

“Jes, via Moŝto; mi certas ke jes; ĉar kiam mi malfermis ĝin la blanka katido de Doroteo elrampis kaj suprenkuris la ŝtuparon.”

Aŭdinte tion, Doroteo kaj la Sorĉisto alarmite rigardis unu al la alia, ĉar ili memoris kiom ofte Heŭreka volegis manĝi porketon. La knabineto tuj stariĝis.

“Venu, Ozma,” ŝi diris, maltrankvile; “ni mem iru serĉi la porketon.”

Do la du iris al la vestiĝoĉambro de la Princino kaj zorge serĉis en ĉiu angulo kaj inter la vazoj kaj korboj kaj ornamaĵoj kiuj staris diversloke en la bela buduaro.

Sed nenian spuron ili povis trovi de la besteto kiun ili serĉis.

Doroteo jam preskaŭ larmadis, kaj Ozma estis kolera kaj indigna. Kiam ili revenis al la aliaj la Princino diris:

“Estas preskaŭ certe ke mian belan porketon manĝis tiu fikatido, kaj se tio estas vera la kriminto estas punenda.”

“Mi ne kredas ke Heŭreka farus tian fiagon!” kriis Doroteo, tre malfeliĉa. “Bonvolu iri kaj alporti mian katidon, Ĵelea, kaj ni aŭskultu kion ŝi diros pri la afero.”

La verda knabino forrapidis, sed baldaŭ ŝi revenis kaj diris:

“La katido rifuzas veni. Ŝi minacis elgrati miajn okulojn se mi tuŝos ŝin.”

“Kie ŝi estas?” demandis Doroteo.

“Sub la lito en via propra ĉambro,” estis la respondo.

Do Doroteo kuris al sia ĉambro, kaj trovis la katidon sub la lito.

“Venu al mi, Heŭreka!” ŝi diris.

“Ne,” respondis la katido, per malobeema tono.

“Ho Heŭreka! Kial vi miskondutas?”

La katido ne respondis.

“Se vi ne venos al mi tuj,” daŭrigis Doroteo, provokite, “mi prenos mian Magian Zonon kaj volos ke vi estu en la Lando de la Gurgloj.”

“Kial vi volas min?” demandis Heŭreka, kiun alarmis tiu minaco.

“Vi devos iri al Princino Ozma. Ŝi volas paroli kun vi.”

“Bone,” respondis la katido, elrampante. “Mi ne timas Ozman, nek iun alian.”

Doroteo reportis ŝin en siaj brakoj al kie sidis la aliaj silente, malfeliĉe kaj penseme.

“Diru al mi, Heŭreka,” diris la Princino milde: “ĉu vi manĝis mian belan porketon?”

“Mi rifuzas respondi tian stultan demandon,” asertis Heŭreka, minace.

“Sed jes, kara, vi respondos,” Doroteo deklaris. “La porketo malaperis, kaj vi kuris el la ĉambro kiam Ĵelea malfermis la pordon. Do, se vi ne estas kulpa, Heŭreka, vi devas diri al la Princino kial vi estis en ŝia ĉambro, kaj kio okazis al la porketo.”

“Kiu akuzas min?” demandis la katido, defie.

“Neniu,” respondis Ozma. “Nur viaj agoj akuzas vin. La fakto estas ke mi lasis mian malgrandan dorlotbeston en mia vestiĝoĉambro kuŝantan dormante sur la tablo; kaj vi iel kaŝe eniris sen mia scio. Kiam la pordo estis poste malfermita vi elkuris kaj kaŝis vin – kaj la porketo tie ne estis.”

“Ne estas mia afero,” grumblis la katido.

“Ne estu impertinenta, Heŭreka,” admonis Doroteo.

“Vi mem estas impertinentaj,” diris Heŭreka, “kiam vi akuzas min pri krimo kiam vi ne povas pruvi ĝin kaj nur konjektas.”

Ozma nun multe koleris pro la konduto de la katido. Ŝi alvokis sian Kapitan-Generalon, kaj kiam la longa, maldika oficiro venis ŝi diris:

“Forportu ĉi tiun katidon al karcero, kaj tenu ŝin sekure enfermitan en ĝi dum ŝi atendos leĝan proceson kontraŭ ŝi pro akuzo pri murdo.”

Do la Kapitan-Generalo prenis Heŭrekan de la brakoj de la nun ploranta Doroteo kaj malgraŭ la minacoj kaj gratoj de la katido portis ĝin al la karcero.

“Kion ni faru nun?” demandis la Birdotimigilo, ĝemante, ĉar tia krimo malfeliĉigis la tutan grupon.

“Mi vokos la Tribunalon kunveni en la Tronoĉambro je la tria horo,” respondis Ozma. “Mi mem estos la juĝisto, kaj la katido estos juste juĝata.”

“Kio okazos se ŝi estas kulpa?” demandis Doroteo.

“Ŝi devos morti,” respondis la Princino.

“Naŭfoje?” demandis la Birdotimigilo.

“Tiomfoje kiom necesos,” estis la respondo. “Mi petas ke la Stana Lignohakisto defendu la enkarcerigiton, ĉar li havas tiom molan koron ke mi certas ke li faros ĉion eblan por savi ŝin. Kaj la Ŝancel-

Insekto estos la Oficiala Akuzisto, ĉar li estas tiom erudita ke neniu povas trompi lin.”

image-064
PORTRETO DE LA SORĈISTO DE OZ

“Kiuj estos la ĵurio?” demandis la Stana Lignohakisto.

“Estu pluraj bestoj en la ĵurio,” diris Ozma, “ĉar bestoj komprenas unu la alian pli bone ol ni homoj komprenas ilin. Do la ĵurio konsistu el la Malkuraĝa Leono, la Malsata Tigro, Jaĉjo la Kaleŝoĉevalo, la Flava Kokino, la Birdotimigilo, la Sorĉisto, Tiktoko la Maŝinulo, la Segĉevalo, kaj Zeb de la Ranĉo Hugson.

Jen naŭ personoj, laŭ la postulo de la leĝo, kaj mia tuta popolo rajtos eniri por aŭskulti la atestojn.”

Ili nun disiris por prepari la malfeliĉan ceremonion; ĉar kiam ajn oni devas alvoki la leĝon malfeliĉo preskaŭ senescepte sekvas – eĉ en felando kia Oz. Sed estas dirende ke la popolo de tiu Lando estis kutime tiom bonkonduta ke ne ekzistis eĉ unu advokato inter ili, kaj jam de multaj jaroj la Reganto ne bezonis juĝi kriminton. La krimo murdo estas la plej fiega krimo, do granda ekscitiĝo okazis en la Smeralda Urbo kiam oni informiĝis pri la arestiĝo kaj juĝiĝo de Heŭreka.

La Sorĉisto, kiam li reiris al sia propra ĉambro, estis profunde pensema. Li tute ne dubis ke Heŭreka ja manĝis la porketon, sed li komprenis ke oni ne povas plene fidi katidon ĉar laŭ sia naturo ĝi detruas kaj manĝas malgrandajn bestojn kaj eĉ birdojn, kaj la malsovaĝaj katoj kiujn ni havas en niaj domoj hodiaŭ estas idoj de la sovaĝaj ĝangalkatoj – vere tre ferocaj bestoj. La Sorĉisto sciis ke se la dorlotbesto de Doroteo pruviĝus kulpa kaj kondamniĝus morti la knabineto estus treege malfeliĉa; do, kvankam li lamentis la morton de la porketo tiom kiom ĉiu alia, li decidis savi la vivon de Heŭreka.

Alvokinte la Stanan Lignohakiston la Sorĉisto kondukis lin al angulo kaj flustris:

“Mia amiko, via devo estas defendi la blankan katidon kaj strebi savi ŝin, sed mi opinias ke vi malsukcesos ĉar Heŭreka jam delonge volas manĝi porketon, tion mi plencerte scias, kaj mi kredas ke ŝi ne povis rezisti tiun tenton. Tamen ŝia kondamniĝo kaj morto ne revivigus la porketon, sed nur malfeliĉigus Doroteon. Do mi intencas pruvi la senkulpecon de la katido per trompo.”

Li prenis el sia interna poŝo unu el la restantaj ok porketoj kaj daŭrigis:

“Ĉi tiun besteton vi kaŝu sekure ie, kaj se la ĵurio decidos ke Heŭreka kulpas do aperigu ĉi tiun porketon kaj pretendu ke ĝi estas la perdita besto. Ĉiuj naŭ porketoj precize samaspektas, sekve neniu povos disputi vian pretendon. Tiu trompo savos la vivon de Heŭreka, kaj ĉiuj el ni povos denove esti feliĉaj.”

“Mi ne amas trompi miajn amikojn,” respondis la Stana Lignohakisto; “tamen, mia mola koro insistas ke mi savu la vivon de Heŭreka, kaj mi povas kutime fidi ke mia koro pravas. Do mi obeos vian ordonon, amiko Sorĉisto.”

Post iom da pensado li metis la porketon en sian funelforman ĉapelon, kaj remetis la ĉapelon sur sian kapon kaj reiris al sia ĉambro por mediti sian paroladon al la ĵurio.

image-065


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.