La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
KIAM Doroteo rekonsciiĝis, ili ankoraŭ faladis, sed malpli rapide. La tegmento de la kaleŝo kaptis la aeron kiel paraŝuto aŭ ombrelo plenigita de vento, kaj retenis ilin tiel ke ili flosis malsupren moviĝante tiel milde ke ne estis tre malagrable. Plej malplaĉa estis ilia timo trafi la fundon de ĉi tiu fendego en la tero, kaj la natura teruriĝo ke subita morto superregos ilin neatendite. Kraŝsono post kraŝsono eĥis alte super iliaj kapoj, dum la tero rekuniĝis kie ĝi fendiĝis, kaj ŝtonoj kaj argilaj blokoj brue hajlis ĉirkaŭ ili ĉiuflanke. Tiujn ili ne povis vidi, sed ili povis senti ilin frapadi la tegmenton de la kaleŝo, kaj Jaĉjo kriegis preskaŭ kiel homo kiam ŝtono trafis lian ostecan korpon. Ili efektive ne damaĝis la kompatindan ĉevalon, ĉar ĉio kune faladis; nur la ŝtonoj kaj rubaĵo falis pli rapide ol la ĉevalo kaj la kaleŝo, kiujn malrapidigis la aerpremo, tiel ke la terurata besto efektive timis pli ol li vundiĝis.
Kiom longe daŭris tio, Doroteo eĉ ne povis konjekti, ĉar ŝi estis tro konfuzita. Sed post kelka tempo, dum ŝi rigardis antaŭen en la nigran abismon kun rapide batanta koro, ŝi komencis malklare vidi la formon de la ĉevalo Jaĉjo – lia kapo alta en la aero, liaj oreloj rektaj kaj liaj longaj kruroj disetenditaj ĉiudirekten dum li faladis tra spaco. Ankaŭ, turninte sian kapon, ŝi trovis ke ŝi povas vidi la apudan knabon, kiu ĝis nun restis egale silenta kiel ŝi mem.
Doroteo ĝemis kaj komencis pli trankvile spiradi. Ŝi komencis rekoni ke morto ne atendas ŝin, nunmomente, kaj ke ŝi nur komencas novan aventuron, kiu verŝajne estos egale kurioza kaj malkutima kiel la jamaj spertoj.
Kun tiu penso en sia menso, la knabino kuraĝiĝis kaj klinis sian kapon trans la flankon de la kaleŝo por trovi el kie venas la stranga lumo. Multe malsuper ŝi ŝi trovis ses grandajn brilantajn pilkojn pendantajn en la aero. La meza kaj plej granda estis blanka, kaj memorigis al ŝi la sunon. Ĉirkaŭ ĝi estis aranĝitaj, kiel la kvin pintoj de stelo, la aliaj kvin brilantaj pilkoj; unu estis rozkolora, unu viola, unu flava, unu blua kaj unu oranĝa. Tiu belega grupo de koloraj sunoj radiadis ĉiudirekten, kaj dum la ĉevalo kaj kaleŝo – kun Doroteo kaj Zeb – malsuprenfalis senpaŭze kaj pliproksimiĝis al la lumoj, la radioj komencis delikate koloriĝi kiel ĉielarko, kaj fariĝis ĉiumomente pli klaraj ĝis la tuta spaco estis forte lumigata.
Doroteo ne povis multon diri, pro sia konfuziĝo, sed ŝi vidis unu el la grandaj oreloj de Jaĉjo fariĝi viola kaj la alia roza, kaj miris ĉar lia vosto estas flava kaj lia korpo havas striojn de bluo kaj oranĝkoloro kiaj la strioj de zebro. Post tio ŝi rigardis Zebon, kies vizaĝo estas blua kaj kies hararo estas palruĝeta, kaj ekridis mallaŭte kaj iom nervoze.
“Ridigas, vere!” ŝi diris.
La knabo alarmiĝis kaj liaj okuloj grandiĝis. Tra la centro de la vizaĝo de Doroteo estis larĝa verda strio kie la blua kaj flava lumoj kuniĝis, kaj ŝia aspekto ŝajne pliigis lian timon.
“Mi-mi tute n-n-e vidas ion ridigan!” li balbutis.
ĈEVALO, KALEŜO KAJ ĈIO MALSUPRENFALIS
Ĝuste tiam la kaleŝo komencis malrapide surflankiĝi, kaj ankaŭ la ĉevalo malrektiĝis. Sed ili plu faladis, kune, kaj la knabo kaj la knabino tute facile restis sur la benko, same kiel antaŭe. Ili renversiĝis, kaj plu turniĝis ĝis ili denove estis ĝustapoziciaj.
Tutdume Jaĉjo baraktis freneze, ĉiuj kvar kruroj batadis la aeron; sed kiam li trovis sin en sia antaŭa pozicio la ĉevalo diris, per pli trankvila tono:
“Nu, pli bone nun!”
Doroteo kaj Zeb rigardis unu la alian miroplene.
“Ĉu via ĉevalo scias paroli?” ŝi demandis.
“Neniam antaŭ nun,” respondis la knabo.
“Ili estis miaj unuaj vortoj,” vokis la ĉevalo, kiu aŭdis ilin, “kaj mi ne povas klarigi kial mi povis diri ilin. Vi certe danĝere implikis min, ĉu ne?”
“Rilate al tio, ni mem same implikiĝis,” respondis Doroteo gaje. “Sed ne gravas; io baldaŭ okazos.”
“Sendube,” grumblis la ĉevalo; “kaj ni bedaŭros tion.”
Zeb ektremis. Ĉio ĉi estis tiom terura kaj malreala ke li tute ne povis kompreni ĝin, do li bonkaŭze timis.
Rapide ili proksimiĝis al la flamantaj koloraj sunoj, kaj pasis ilin tre proksime. La lumo tiam estis tiom brila ke ĝi suferigis iliajn okulojn, kaj ili kovris siajn vizaĝojn per siaj manoj por eviti blindiĝon. Tamen ne estis varmo en la koloraj sunoj, kaj subirinte ilin la tegmento de la kaleŝo forŝildis multajn el la akraj radioj tiel ke la knabo kaj la knabino denove povis malfermi siajn okulojn.
“Ni nepre iam atingos la fundon,” komentis Zeb, profunde ĝemante. “Ni ne povos faladi por ĉiam, sciu.”
“Kompreneble ke ne,” diris Doroteo. “Ni estas ie en la centro de la tero, kaj plejverŝajne ni atingos la alian flankon post nelonge. Sed ĝi ja estas granda kaverno, ĉu ne?”
“Grandega!” respondis la knabo.
“Ni baldaŭ trafos ion,” anoncis la ĉevalo.
Aŭdinte tion ambaŭ etendis sian kapon trans la flankon de la kaleŝo kaj malsupren rigardis. Jes; grundo ja troviĝas sub ili; kaj ne tre for. Sed ili flosas tre, tre malrapide – tiom malrapide ke ne plu eblis nomi tion falo – kaj la infanoj havis pli ol sufiĉe da tempo por kuraĝiĝi kaj ĉirkaŭrigardi.
Ili vidis pejzaĝojn kun montoj kaj ebenaĵoj, lagoj kaj riveroj, tre similaj al tiuj sur la surfaco de la tero; sed la tuta sceno estis belege kolorigata de la multekoloraj lumoj de la ses sunoj. Jen kaj jen estis grupoj de domoj kiuj ŝajne konstruiĝis el klara vitro, ĉar ili tiom brilis.
“Mi certas ke ne estas danĝero,” diris Doroteo, per sobra voĉo. “Ni tiom malrapide falas ke ni ne povos esti frakasataj kiam ni suteriĝos, kaj ĉi tiu proksimiĝanta lando estas tre belaspekta.”
“Sed ni neniam reiros hejmen!” deklaris Zeb, kun forta ĝemo.
“Ho, mi ne certas pri tio,” respondis la knabino.
“Sed ni ne ĝenu nin pri tiaĵoj, Zeb; ĝuste nun ni ne povas helpi nin, sciu, kaj oni ĉiam diras al mi ke estas stulte alvoki problemojn.”
La knabo silentiĝis, ĉar li ne sciis respondi al tiom sencoplena parolo, kaj baldaŭ ambaŭ estis okupataj per rigardado al la strangaj scenoj etenditaj antaŭ ili.
Laŭaspekte ili falas rekte en la centron de granda urbo kiu havas multajn altajn konstruaĵojn kun vitraj kupoloj kaj akrepintaj spajroj. La spajroj estis kvazaŭ grandaj lancopintoj, kaj se ili falus sur spajron ili sendube grave vundiĝus.
La ĉevalo Jaĉjo ankaŭ vidis la spajrojn, kaj liaj oreloj stariĝis rekte pro timo, kaj al Doroteo kaj Zeb mankis spiro pro timatendo. Sed ne; ili flosis agrable sur larĝan, platan tegmenton, kaj finfine haltis.
Kiam Jaĉjo sentis ion firman sub siaj piedoj la kruroj de la kompatinda besto tiom tremis ke li apenaŭ povis stari; sed Zeb tuj saltis el la kaleŝo sur la tegmenton, kaj li tiom mallertis kaj rapidis ke li piedfrapis la birdokaĝon de Doroteo; ĝi ruliĝis sur la tegmenton tiel ke la planko malfiksiĝis. Tuj ruĝeta katido rampis el la renversita kaĝo, sidiĝis sur la vitra tegmento, kaj oscedis kaj palpebrumis per siaj rondaj okuloj.
“Ho,” diris Doroteo. “Jen Heŭreka.”
“Mi neniam antaŭe vidis ruĝetan katon,” diris Zeb.
“Heŭreka ne estas ruĝeta; ŝi estas blanka. La stranga lumo kolorigas ŝin.”
“Kie estas mia lakto?” demandis la katido, supren rigardante en la vizaĝon de Doroteo. “Mi preskaŭ mortas pro malsato.”
“Ho, Heŭreka! Ĉu vi scias paroli?”
“Paroli? Ĉu mi parolas? Mirige, mi kredas ke jes.
Estas vere strange,” diris la katido.
“Estas tute malĝuste,” diris Zeb, serioze. “Bestoj ne kapablas paroli. Sed eĉ maljuna Jaĉjo paroladas ekde nia akcidento.”
“Al mi tute ne ŝajnas malĝuste,” komentis Jaĉjo, per siaj grumblaj tonoj. “Almenaŭ, tio ne estas tiom malĝusta kiom aliaj eventoj. Nun kio okazos al ni?”
“Mi ne scias,” respondis la knabo, miroplene ĉirkaŭrigardante.
La domoj de la urbo konsistis tute el vitro, tiom klara kaj travidebla ke oni povis trarigardi la murojn tiel facile kiel fenestron. Doroteo vidis, sub la tegmento sur kiu ŝi staras, plurajn ĉambrojn uzatajn kiel ripozoĉambrojn, kaj eĉ kredis povi vidi plurajn kuriozajn formojn kunkuŝantajn en la anguloj de tiuj ĉambroj.
Pro frakasiĝo estis granda truo en la tegmento apud ili, kaj vitreroj diskuŝis ĉiudirekte. Proksima spajro estis rompita kaj la fragmentoj kuŝis kiel monteto apud ĝi. Aliaj konstruaĵoj estis diversloke fenditaj aŭ iliaj anguloj estis rompitaj; sed evidente ili iam estis tre belaj, antaŭ ol tiuj akcidentoj detruis ilian perfektecon. La ĉielarkaj koloroj de la sunoj trafis la vitran urbon agrable kaj donis al la konstruaĵoj multajn delikatajn kaj ŝanĝiĝantajn kolortonojn kiujn vidi estis tre plezurige.
Sed neniu sono interrompis la silenton ekde la alveno de la fremduloj, krom iliaj propraj voĉoj. Ili komencis demandi al si ĉu neniu loĝas en ĉi tiu belega urbo de la interna mondo.
Subite viro troviĝis en truo en la tegmento apud tiu sur kiu ili staras kaj paŝis al klara videbleco. Li ne estis tre granda persono, sed bonforma kaj li havis belan vizaĝon – trankvila kaj serena kiel la vizaĝo de altkvalita portreto. Lia vestaro streĉe sekvis liajn konturojn kaj li estis belege vestita per brilantaj tonoj de verdo, kiuj variis laŭ la variado de la sunradioj sed ne ricevis sian tutan koloron el la sunaj radioj.
La viro jam faris unu aŭ du paŝojn sur la vitra tegmento antaŭ ol rimarki la ĉeeston de la fremduloj; sed tiam li abrupte haltis. Estis esprimo nek de timo nek de surprizo sur lia trankvila vizaĝo, sed certe li kaj miris kaj timis; ĉar post kiam liaj okuloj rigardis la mallertan formon de la ĉevalo dum momento li rapide marŝis al la plej malproksima rando de la tegmento, kun sia kapo turnita por transŝultre rigardi la strangan beston.
“Atentu!” kriis Doroteo, kiu rimarkis ke tiu bela viro ne rigardas al kie li paŝas; “atentu, vi falos!”
Sed li tute ne atentis ŝian averton. Li atingis la randon de la alta tegmento, antaŭenmetis unu piedon en la aeron, kaj marŝis sur la liberan spacon tiom trankvile kiom se li estus sur firma tero.
La knabino, tre surprizita, kuris por klini sin trans la randon de la tegmento, kaj vidis la viron marŝadi rapide tra la aero direkte al la tero. Baldaŭ li atingis la straton kaj malaperis tra vitra pordejo en unu el la vitraj konstruaĵoj.
“Vere strange!” ŝi laŭte diris, dum ŝi profunde enspiris.
“Jes; sed tre plezurige, malgraŭ la strangeco,” komentis la malgranda voĉo de la katido, kaj Doroteo turninte sin trovis sian malgrandan dorlotbeston marŝanta en la aero preskaŭ metron for de la rando de la tegmento.
“Revenu, Heŭreka!” ŝi vokis, alarmite, “nepre vi mortos.”
“Mi havas naŭ vivojn,” diris la katido, ronronante nelaŭte dum ĝi cirkle promenadis kaj post tio revenis al la tegmento; “sed mi ne povus perdi eĉ unu el ili per falo en ĉi tiu lando, ĉar vere mi ne povus sukcese fali eĉ se mi volus.”
“Ĉu la aero subtenas vian pezon?” demandis la knabino.
“Kompreneble; ĉu vi ne vidas?” kaj denove la katido vagis en la aeron kaj retren al la rando de la tegmento.
“Estas mirinde!” diris Doroteo.
“Eble ni lasu Heŭrekan malsupreniri al la strato por trovi iun kiu helpos nin,” proponis Zeb, kiu eĉ pli miregis ol Doroteo pro tiuj strangaj eventoj.
“Eble ni mem povos marŝi sur la aero,” respondis la knabino.
Zeb retrentiris sin tremante.
“Mi ne kuraĝus provi,” li diris.
“Eble Jaĉjo provos,” daŭrigis Doroteo, rigardante la ĉevalon.
“Kaj eble ne!” respondis Jaĉjo. “Mi tiom faladis tra la aero por nun esti kontenta sur ĉi tiu tegmento.”
“Sed ni ne falis sur la tegmenton,” diris la knabino;
“kiam ni atingis ĝin ni flosadis tre malrapide, kaj mi preskaŭ certas ke ni povos suben flosi al la strato sen damaĝo. Heŭreka bone marŝas sur la aero.”
“Heŭreka pezas nur kelkcent gramojn,” respondis la ĉevalo, per senrespekta voĉo, “kaj mi pezas multcent mil.”
“Vi ne pezas kiom vi bezonas, Jaĉjo,” komentis la knabino, skuante sian kapon dum ŝi rigardis la beston.
“Vi estas ege maldika.”
“Ho, nu; mi estas maljuna,” diris la ĉevalo, pendigante sian kapon malfeliĉe, “ kaj mi spertis multajn ĉagrenojn dum mia vivo, etulo. Dum tre multaj jaroj mi tiradis publikan fiakron en Ĉikago, kaj tio maldikigus ĉiun ajn.”
“Li manĝas sufiĉe por dikiĝi, mi certas,” diris la knabo, seriozatone.
“Ĉu? Ĉu vi memoras min manĝi hodiaŭ?” grumblis Jaĉjo, kvazaŭ malaprobante la diron de Zeb.
“Neniu el ni manĝis,” diris la knabo; “kaj dum ĉi tia danĝero estas stulte diskuti manĝadon.”
“VENU, JAĈJO! ESTAS SENDANĜERE”
“Nenio povas esti pli danĝera ol manko de manĝo,” deklaris la ĉevalo, snufante pro la riproĉo farita de lia juna mastro; “kaj ĝuste nun neniu scias ĉu ekzistas aveno en ĉi tiu stranga lando. Se jes, verŝajne ĝi estas vitra aveno!”
“Ho, ne!” krietis Doroteo. “Mi vidas multajn belaspektajn ĝardenojn kaj kampojn sube, ĉe la rando de ĉi tiu urbo. Sed mi volegas trovi rimedon por atingi la teron.”
“Kial ne suben marŝi?” demandis Heŭreka. “Mi egale malsatas kiel la ĉevalo, kaj mi volas mian lakton.”
“Ĉu vi volas kunprovi, Zeb?” demandis la knabino, sin turninte al sia kompano.
Zeb hezitis. Li ankoraŭ estis blankvizaĝa kaj timoplena, ĉar tiu terura aventuro malkvietigis lin kaj nervozigis kaj ĉagrenis lin. Sed li ne volis ke la knabineto kredu lin malkuraĝa, do li paŝis malrapide antaŭen al la rando de la tegmento.
Doroteo etendis al li manon kaj Zeb antaŭen etendis unu piedon kaj lasis ĝin en la aero iom trans la rando de la tegmento. Ĝi ŝajnis sufiĉe firma por surtretado, do li kuraĝiĝis kaj antaŭen movis la alian piedon. Doroteo sekvis lin, tenante lian manon, kaj baldaŭ ambaŭ marŝadis tra la aero, kaj la katido petoladis apud ili.
“Venu, Jaĉjo!” vokis la knabo. “Estas sendanĝere.”
Jaĉjo rampis al la rando de la tegmento por transrigardi, kaj estante saĝa ĉevalo kaj tre sperta, li decidis ke li povas iri kien iras la aliaj. Do, snufante kaj henante kaj skuetante sian mallongan voston li trotis de la tegmento en la aeron kaj tuj komencis flosi suben al la strato. Lia granda pezo faligis lin pli rapide ol marŝis la infanoj, kaj li pasis ilin suben irante; sed kiam li atingis la vitran pavimon li tiom leĝere suriĝis ke li tute ne sentis ŝokon.
“Nu, nu!” diris Doroteo, forte enspirante. “Kia stranga lando, ja vere!”
Homoj komencis veni tra la vitraj pordoj por rigardi la novulojn, kaj baldaŭ granda nombro kuniĝis. Inter ili estis viroj kaj virinoj, sed neniu infano, kaj ĉiu persono estis belforma kaj alloge vestita kaj havis mirinde belan vizaĝon. Ne troviĝis malbelulo en la tuta grupego, sed al Doroteo ne multe plaĉis la aspekto de la homoj ĉar iliaj vizaĝoj ne estis pli esprimpovaj ol la vizaĝoj de pupoj. Ili nek ridetis nek sulkis la frunton, nek montris timon nek surprizon nek scivolemon nek amikecon. Ili nur rigardadis la fremdulojn, ĉefe Jaĉjon kaj Heŭrekan, ĉar ili neniam antaŭe vidis ĉevalon aŭ katon kaj la infanoj laŭ siaj eksteraĵoj similis al ili mem.
Baldaŭ viro portanta brilantan stelon en la nigra hararo tuj super lia frunto aniĝis al la grupo. Li ŝajnis aŭtoritatulo, ĉar la aliaj retrentiris sin por doni al li lokon. Direktinte siajn trankvilajn okulojn unue al la bestoj kaj poste al la infanoj li diris al Zeb, kiu estis iomete pli alta ol Doroteo:
“Diru, entrudinto, ĉu vi kaŭzis la Pluvon de Ŝtonoj?”
Dum momento la knabo ne sciis kion la demando celas. Sed poste li memoris la ŝtonojn kiuj falis kun ili kaj pasis ilin longe antaŭ ol ili atingis ĉi tiun lokon, kaj li respondis:
“Ne, sinjoro; ni nenion kaŭzis. Ĝin kaŭzis la tertremo.”
La viro kun la stelo staris senmove dum kelka tempo pripensante tiun parolon. Poste li demandis:
“Kio estas tertremo?”
“Mi ne scias,” diris Zeb, ankoraŭ konfuzita. Sed Doroteo, rimarkante lian perplekson, respondis:
“Skuiĝo de la tero. En ĉi tiu tertremo granda fendo malfermiĝis, kaj ni trafalis – ĉevalo, kaleŝo, ĉio – kaj la ŝtonoj liberiĝis kaj falis kun ni.”
La viro kun la stelo rigardis ŝin per siaj trankvilaj, senesprimaj okuloj.
“La Pluvo de Ŝtonoj multe damaĝis nian urbon,” li diris; “kaj ni kulpigos vin, se vi ne povos pruvi senkulpecon.”
“Kiel ni faru tion?” demandis la knabino.
“Mi ne povas diri. Estas via tasko, ne mia. Vi devos iri al la Domo de la Magiisto, kiu rapide konstatos la veron.”
“Kie estas la Domo de la Magiisto?” la knabino demandis.
“Mi kondukos vin. Venu!”
Li turnis sin kaj marŝis laŭ la strato, kaj post momento da hezito Doroteo prenis Heŭrekan en siajn brakojn kaj grimpis en la kaleŝon. La knabo sidiĝis apud ŝin kaj diris: “Ek, Jaĉjo.”
Dum la ĉevalo trotadis, tirante la kaleŝon, la homoj de la vitra urbo faris spacon por ili kaj procesiis post ili. Malrapide ili moviĝis laŭ unu strato kaj laŭ alia, turnante sin tien kaj tien, ĝis ili atingis malplenan placon en kies mezo estis granda vitra palaco kun centra kupolo kaj kvar altaj spajroj sur ĉiu angulo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.