La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

19. LA SORĈISTO DENOVE TROMPAS

ANTAŬ la tria horo la Tronoĉambro estis plenplena pro civitanoj, viroj, virinoj kaj infanoj kiuj fervoris vidi la grandan proceson.

Princino Ozma, vestita per sia plej eleganta ŝtata robo, sidis sur la grandioza smeralda trono, kun sia juvelkovrita sceptro en la mano kaj sia brilanta diademo sur la frunto. Malantaŭ ŝia trono staris la dudek ok oficiroj de de ŝia armeo kaj multaj oficialuloj de la reĝa domo. Dekstre de ŝi sidis la kurioze diversspeca ĵurio-bestoj, vivantaj pupoj kaj homoj – ĉiuj tre seriozaj, pretaj aŭskulti la parolojn. La katido estis en granda kaĝo ĝuste antaŭ la trono, kie ŝi sidis sur siaj gluteoj kaj rigardadis tra la bariloj la homaron ĉirkaŭan, ŝajne tute feliĉa.

Nun, je signalo de Ozma, la Ŝancel-Insekto sin levis kaj parolis al la ĵurio. Lia tono estis pompa kaj li tien kaj tien arogante paŝis dum li absurde provis ŝajni digna.

“Via Reĝa Moŝto kaj Kuncivitanoj,” li komencis; “la malgranda kato kiun vi vidas kaptita antaŭ vi estas akuzata pri la krimo de planita murdo kaj post tio manĝo de la dika porketo de nia estimata Regantino – aŭ eble ŝi unue manĝis kaj poste murdis ĝin. Ambaŭokaze temas pri grava krimo kiu meritas solenan punon.”

“Ĉu vi celas diri ke mia katido devos esti sola en tombo?” demandis Doroteo.

“Ne interrompu, knabineto,” diris la Ŝancel-

Insekto. “Kiam mi bonorde aranĝis miajn pensojn mi ne volas ke iu misordigu aŭ konfuzu ilin.”

“Se viaj pensoj ja estus bonkvalitaj ili ne estus konfuzeblaj,” komentis la Birdotimigilo, serioze. “Miaj pensoj –”

“Ĉu oni juĝas pensojn aŭ katidojn ĉi tie?” demandis la Ŝancel-Insekto.

“Oni juĝas unu katidon,” respondis l a Birdotimigilo, “sed via parolmaniero jugas nin ĉiujn.”

“La Oficiala Akuzisto daŭrigu,” vokis Ozma de sia trono, “kaj bonvolu ne interrompi lin.”

“La krimulo kiu nun sidas antaŭ la tribunalo lekante siajn piedojn,” rekomencis la Ŝancel-Insekto,

“delonge deziris kontraŭleĝe manĝi la dikan porketon, kiu estis malpli granda ol muso. Kaj fine ŝi fiplanis satigi sian fiapetiton por porkaĵo. Mi povas vidi ŝin, per mia menso –”

“Kion vi diras?” demandis la Birdotimigilo.

“Mi povas vidi ŝin per mia menso –”

“La menso ne havas okulojn,” deklaris la Birdotimigilo. “Ĝi estas blinda.”

“Via Moŝto,” kriis la Ŝancel-Insekto, petante la helpon de Ozma, “ĉu aŭ ne mia menso povas vidi?”

“Se jes, ne eblas vidi ĝian okulon,” diris la Princino.

“Tute vere,” respondis la Ŝancel-Insekto, riverencante. “Mi diras ke per mia menso mi vidas la krimulon rampi nevidate en la ĉambron de nia Ozma kaj kaŝi sin, kiam neniu rigardis, ĝis la Princino foriris kaj la pordo fermita. Tiam la murdisto estis sola kun sia senprotekta viktimo, la dika porketo, kaj mi vidas ŝin salti sur la senkulpan besteton kaj plenmanĝi ĝin –”

“Ĉu vi ankoraŭ vidas per via menso?” demandis la Birdotimigilo.

“Certe; laŭ kiu alia maniero mi povus vidi ĝin? Kaj ni scias ke estas vere, ĉar depost tiu tempo neniu porketo troviĝas.”

image-067
HEŬREKA ĈE LA TRIBUNALO

“Mi supozas ke se la kato malaperus, anstataŭ la porketo, via menso vidus la porketon manĝi la katon,” sugestis la Birdotimigilo.

“Verŝajne,” agnoskis la Ŝancel-Insekto. “Kaj nun, Kuncivitanoj kaj Bestoj de la Ĵurio, mi asertas ke tiom fia krimo meritas morton, kaj ke rilate al la feroca krimulo antaŭ vi – kiu nun lavas sian vizaĝon – la mortpuno aplikiĝu naŭfoje.”

Okazis multa aplaŭdado kiam la parolinto sidiĝis.

Post tio la Princino parolis tre severtone:

“Kaptito, kion vi diras? Ĉu vi kulpas aŭ ĉu vi ne kulpas?”

“Nu, tion vi mem devas decidi,” respondis Heŭreka. “Se vi povos pruvi min kulpa, mi senproteste mortos naŭfoje, sed mensa okulo tute nenion pruvas, ĉar la Ŝancel-Insekto ne havas menson, do ne povas mense vidi.”

“Ne gravas, kara,” diris Doroteo.

Post tio la Stana Lignohakisto stariĝis kaj diris:

“Respektata Ĵurio kaj amata Ozma, mi petas vin ne malame juĝi ĉi tiun felisan kaptiton. Mi opinias ke la senkulpa katido ne povas esti kulpa, kaj certe estas malafable akuzi ke lunĉo estas murdo. Heŭreka estas la dolĉa dorlotbesto de bela knabineto kiun ni ĉiuj admiras, kaj mildeco kaj senkulpeco estas ŝiaj ĉefaj virtoj. Rigardu la inteligentajn okulojn de la katido;” (nun Heŭreka fermis siajn okulojn dormeme) “rigardu ŝian ridetantan vizaĝon!” (Heŭreka nun minace voĉis kaj montris siajn dentojn) “atentu la teneran pozicion de ŝiaj molaj, vatitaj manetoj!” (Nun Heŭreka vidigis siajn akrajn ungojn kaj gratis la barilojn de la kaĝo.) “Ĉu tiom milda besto kulpe manĝus kamaradan besteton? Ne; milfoje, ne!”

“Ho, ĉesu paroli,” diris Heŭreka; “vi jam tro longe aŭdigis vin.”

“Mi strebas defendi vin,” riproĉis la Stana Lignohakisto.

“Do parolu sencoplene,” postulis la katido. “Diru ke estus stulte ke mi manĝu la porketon, ĉar mi estas sufiĉe inteligenta por scii kian tumulton tio kaŭzus.

Sed ne klopodu diri ke mi estas tro senkulpa por manĝi dikan porketon se mi povus kaŝe fari tion. Mi opinias ke ĝi bonege gustus.”

“Eble, laŭ uloj kapablaj manĝi,” komentis la Stana Lignohakisto. “Mi mem, ne konstruita por povi manĝi, ne havas propran sperton pri la afero. Sed mi memoras ke nia granda poeto iam diris:

‘Manĝi bongustas

Kaj plene justas;

Se l’ stomako rustas

Do ĝuo ĝustas.’

“Konsideru tion, amikoj en la Ĵurio, kaj vi facile decidos ke la katido estas malĝuste akuzita kaj devas liberiĝi.”

Kiam la Stana Lignohakisto sidiĝis neniu aplaŭdis lin, ĉar lia pledo ne estis tre konvinka kaj malmultaj kredis ke li pruvis la senkulpecon de Heŭreka. Kaj la Ĵurio – nu ĝiaj anoj interflustradis dum kelkaj minutoj kaj post tio ili nomis la Malsatan Tigron sia reprezentanto. La granda besto malrapide stariĝis kaj diris:

“Katidoj ne havas konsciencon, do ili manĝas ĉion kion ili volas. La Ĵurio kredas ke la blanka katido nomata Heŭreka kulpe manĝis la porketon poseditan de Princino Ozma, kaj rekomendas ke ŝi mortu pune pro la krimo.”

La juĝon de la Ĵurio oni akceptis kun granda aplaŭdo, kvankam Doroteo ploradis mizere pro la sorto de ŝia dorlotbesto. La Princino estis tuj ordononta ke oni dehaku la kapon de Heŭreka per la hakilo de la Stana Lignohakisto kiam tiu brila persono denove stariĝis kaj solene parolis al ŝi:

“Via Moŝto,” diris li, “vidu kiom facile eraras ĵurio.

Ne eblas ke la katido estu manĝinta vian porketon – ĉar jen ĝi!”

Li deprenis sian funelĉapelon kaj el sub ĝi prenis la malgrandan blankan porketon, kiun li suprentenis por ke ĉiuj klare vidu ĝin.

Ozma ĝojegis kaj krietis, fervore:

“Donu al mi mian amatan beston, Noĉjo Hakisto!”

Kaj ĉiuj hurais kaj kunfrapis siajn manojn, ĝojaj ĉar la kaptito eskapis de morto kaj pruviĝis senkulpa.

Dum la Princino tenis la blankan porketon en siaj brakoj kaj karesis ĝian molan hararon ŝi diris:

“Liberigu Heŭrekan el la kaĝo, ĉar ŝi ne plu estas kaptito, sed nia bona amiko. Kie vi trovis mian mankantan besteton, Noĉjo Hakisto?”

“En ĉambro en la palaco,” li respondis.

“Justico,” komentis la Birdotimigilo, farante ĝemon,

“estas danĝera. Se vi ne hazarde trovintus la porketon, Heŭreka nepre kondamniĝus.”

“Sed justeco fine venkis,” diris Ozma, “ĉar jen mia besteto, kaj Heŭreka denove estas libera.”

“Mi rifuzas liberiĝi,” kriis la katido, per akra voĉo,

“krom se la Sorĉisto povas prezenti sian trukon per ok porketoj. Se li povos produkti nur sep, sekve ĉi tiu ne estas la perdita porketo sed alia.”

“Ĉit, Heŭreka!” avertis la Sorĉisto.

“Ne estu malsaĝa,” konsilis la Stana Lignohakisto,

“ĉar eble vi bedaŭros.”

“La porketo kiu apartenis al la Princino havis smeraldan kolumon,” diris Heŭreka, laŭte por ke ĉiu aŭdu.

“Tute vere!” krietis Ozma. “Do ĉi tiu ne povas esti tiu kiun donacis al mi la Sorĉisto.”

“Kompreneble ne; li havis naŭ, ensume,” deklaris Heŭreka; “kaj mi devas diri ke li estis treege avara, ne permesante ke mi manĝu kelkajn. Sed nun finiĝis ĉi tiu stulta proceso, do mi informos vin pri kio vere okazis al via amata porketo.”

Je tio ĉiu en la Tronoĉambro eksilentis, kaj la katido pludiris, per trankvila, moka tono:

“Mi konfesas ke mi ja intencis manĝi la malgrandan porkon; do mi rampis en la ĉambron kie ĝi estis dum la Princino vestadis sin kaj kaŝis min sub seĝo. Kiam Ozma foriris ŝi fermis la pordon kaj lasis sian besteton sur la tablo. Tuj mi alsaltis kaj ordonis al la porketo ke li ne kriu, ĉar li estos interne de mi post duona sekundo; sed neniu povas rezoni sukcese kun tiaj bestetoj. Anstataŭ resti kvieta, por ke mi komforte manĝu lin, li tiom tremis pro timo ke li falis de la tablo en grandan vazon kiu staris sur la planko. La vazo havis tre mallarĝan kolon, sed la buŝo de la vazo estis tre larĝa kvazaŭ bovlo. Unue la porketo fiksiĝis en la kolo de la vazo kaj mi kredis ke mi ja fine atingos lin, sed li trapuŝis sin kaj falis en la profundan malsupran parton – kaj mi supozas ke li plu estas tie.”

Ĉiujn mirigis tiu konfeso, kaj Ozma tuj sendis oficiron por alporti la vazon. Kiam li revenis la Princino rigardis interne de la mallarĝa kolo de la granda ornamaĵo kaj trovis sian perditan porketon, ĝuste kiel diris Heŭreka.

Ne eblis elpreni la besteton sen rompi la vason, do la Stana Lignohakisto frakasis ĝin per sia hakilo kaj liberigis la malgrandan kaptiton.

Tiam la homamaso tre fervore hurais kaj Doroteo ĉirkaŭbrakumis la katidon kaj diris al ŝi kiom ĝoja ŝi estas sciante ke ŝi estas senkulpa.

“Sed kial vi ne informis nin jam je la komenco?” ŝi demandis.

“Nu, tiuokaze ne estus amuze,” respondis la katido, oscedante.

Ozma redonis al la Sorĉisto la porketon, kiun li tiom afable donintis al Noĉjo Hakisto por anstataŭ la perditan, kaj post tio ŝi portis la propran al la ĉambroj de la palaco kie ŝi loĝis. Kaj nun, ĉar la proceso estis finita, la bonaj civitanoj de la Smeralda Urbo disiris al siaj hejmoj, tre kontentaj pro sia amuziĝo dum tiu tago.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.