La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3. LA ALVENO DE LA SORĈISTO

LA pordejo de la vitra palaco estis sufiĉe larĝa por la eniro de la ĉevalo kaj la kaleŝo, do Zeb ŝoforis rekte tra ĝi kaj la infanoj trovis sin en alta salono kiu estis tre bela. La popolo tuj sekvis kaj formis cirklon ĉirkaŭ la flankoj de la vasta halo, lasante la ĉevalon kaj kaleŝon kaj la viron kun la stelo okupi la centron de la halo.

“Venu al ni, ho Gŭig!” vokis la viro, per laŭta voĉo.

Tuj nubo de fumo aperis kaj ruliĝis trans la plankon, poste ĝi malrapide etendiĝis kaj supreniris en la kupolon, malkovrante strangan personon sidantan sur vitra trono tuj antaŭ la nazo de Jaĉjo. Lia formo estis tute simila al tiu de la aliaj loĝantoj de ĉi tiu lando kaj liaj vestoj diferencis de iliaj nur per sia helega flava koloro.

Sed li tute ne havis harojn, kaj sur liaj kapo kaj vizaĝo kaj sur la dorso de liaj manoj kreskis akraj dornoj kiaj tiuj sur la branĉoj de rozarbustoj. Eĉ estis dorno sur la pinto de lia nazo kaj li aspektis tiom komika ke Doroteo ridis kiam ŝi vidis lin.

La Magiisto, aŭdinte la ridon, rigardis la knabineton per malvarmaj, kruelaj okuloj, kaj lia rigardo seriozigis ŝin jam tuj.

“Kial vi aŭdacis trudi vin, malbonvenajn, en la izolan landon de la Mangabuoj?” li demandis severtone.

“Ĉar ni ne povis eviti tion,” diris Doroteo.

“Kial vi fie kaj defie sendis la Pluvon de Ŝtonoj por fendi kaj rompi niajn domojn?” li pludiris.

“Ni ne sendis ĝin,” deklaris la knabino.

“Pruvu tion!” kriis la Magiisto.

“Ne necesas ke ni pruvu,” respondis Doroteo, indigne. “Se vi estus inteligenta vi scius ke kaŭzis tion la tertremo.”

“Ni scias nur ke hieraŭ trafis nin Pluvo de Ŝtonoj, kiu multe damaĝis kaj vundis kelkajn niajn loĝantojn.

Hodiaŭ okazis plia Pluvo de Ŝtonoj, kaj nelonge post tio vi venis inter nin.”

“Rilate al tio,” diris la viro kun la stelo, rigardante rigide la Magiiston, “vi diris al ni hieraŭ ke ne okazos dua Pluvo de Ŝtonoj. Sed ĝi ĵus okazis kaj estis eĉ pli detrua ol la unua. Kiel valoras via sorĉado se ĝi ne povas prave informi nin?”

“Mia sorĉado ja prave informas!” deklaris la dornkovrita viro. “Mi diris ke okazos nur unusola Pluvo de Ŝtonoj. La dua estis Pluvo de Homoj-kajĈevalo-kaj-Ĉaro. Kaj kelkaj ŝtonoj akompanis ilin.”

“Ĉu okazos pli da Pluvoj?” demandis la viro kun la stelo.

“Ne, mia Princo.”

“Nek ŝtonoj nek homoj?”

“Ne, mia Princo.”

“Ĉu vi estas certa?”

“Tute certa, mia Princo. Mia sorĉado certigas min.”

Ĝuste tiam viro kuris en la halon kaj parolis al la Princo farinte malaltan riverencon.

“Pli da mirindaĵoj en la aero, Moŝto,” diris li.

Tuj la Princo kaj lia tuta popolo gregis el la halo en la straton, por vidi kio okazos. Doroteo kaj Zeb saltis el la kaleŝo kaj kure sekvis ilin, sed la Magiisto restis trankvila sur sia trono.

Alte en la aero estis objekto simila al balono. Ĝi ne estis tiom alta kiel la brilanta stelo de la ses koloraj sunoj, sed ĝi subeniris malrapide tra la aero – tiom malrapide ke unue ĝi apenaŭ ŝajnis moviĝi.

La homamaso staris senmove kaj atendis. Nenion alian ili povis fari, ĉar foriri kaj forlasi tiun strangan vidaĵon estus neeble; nek ili povus iel rapidigi ĝian falon. La terinfanoj estis nerimarkataj, ĉar ili estis preskaŭ same altaj kiel tipaj Mangabuoj, kaj la ĉevalo restis en la Domo de la Magiisto, kun Heŭreka dormanta sur la benko de la kaleŝo.

Iom post iom la balono kreskis, kio pruvis ke ĝi surgrundiĝas sur la Landon de la Mangabuoj.

Doroteon surprizis trovi kiom pacienca estas la popolo, ĉar ŝia propra koreto batadis rapide pro ekscitiĝo. Balono signifis por ŝi novan veninton de la surfaco de la tero, kaj ŝi esperis ke la veninto estos persono kapabla helpi ŝin kaj Zebon kontraŭ iliaj problemoj.

Post horo la balono estis sufiĉe proksima por ke ŝi povu vidi korbon pendantan de ĝi; post du horoj ŝi povis vidi kapon rigardantan trans la flankon de la korbo; post tri horoj la granda balono malrapide subiĝis sur la grandan placon sur kiu ili staris kaj haltis sur la vitra pavimo.

Malgranda viro saltis el la korbo, deprenis sian ĉapelon, kaj riverencis tre gracie al la aro da Mangabuoj ĉirkaŭ li. Li estis tre maljuna vireto, kaj lia kapo estis longa kaj tute kalva.

“Nu,” kriis Doroteo, mire, “jen Oz!”

La vireto rigardis ŝin kaj ŝajnis tiom surprizita kiom ŝi mem. Sed li ridetis kaj riverencis respondante:

“Jes, kara; mi estas Oz, la Granda kaj Terura. He?

Kaj vi estas malgranda Doroteo, de Kansas. Mi bone memoras vin.”

“Kiu estas?” flustris Zeb al la knabino.

“La mirinda Sorĉisto de Oz. Ĉu vi ne aŭdis pri li?”

Ĝuste tiam la viro kun la stelo venis kaj staris antaŭ la Sorĉisto.

“Sinjoro,” diris li, “ kial vi estas ĉi tie, en la Lando de la Mangabuoj?”

“Mi ne sciis kies lando ĝi estas, mia filo,” respondis la alia, agrable ridetante; “kaj, tute honeste, mi ne intencis viziti vin kiam mi komencis. Mi loĝas sur la tero, moŝto, kaj tio estas multe pli bona ol loĝi en ĝi; sed hieraŭ mi supreniris en balono, kaj kiam mi subeniris mi falis en grandan fendon en la tero, kaŭzitan de tertremo. Mi jam ellasis tiom da gaso el mia balono ke mi ne povis releviĝi, kaj post kelkaj minutoj la tero fermiĝis super mia kapo. Do mi plu malsupreniris ĝis mi atingis ĉi tiun lokon, kaj se vi montros al mi vojon por eliri, mi volonte foriros. Mi bedaŭras ĝeni vin; sed ne estis eviteble.”

La Princo atente aŭskultis. Diris li:

“Ĉi tiu infano, kiu venis de la krusto de la tero, kiel vi, nomis vin Sorĉisto. Ĉu Sorĉisto ne estas iom simila al Magiisto?”

“Eĉ pli bona,” respondis Oz, rapide. “Unu Sorĉisto valoras tri Magiistojn.”

“Ha, vi pruvos tion,” diris la Princo. “Ni, la Mangabuoj, havas, nuntempe, unu el la plej mirindaj Magiistoj kiuj iam plukiĝis de arbusto; sed li foje eraras. Ĉu vi foje eraras?”

“Neniam!” deklaris la Sorĉisto, aŭdace.

“Ho, Oz!” diris Doroteo; “vi multe eraris kiam vi estis en la eksterordinara Lando Oz.”

“Absurdaĵo!” diris la vireto, ruĝiĝante – kvankam ĝuste tiam radio de viola sunlumo lumigis lian rondan vizaĝon.

“Venu kun mi,” diris la Princo al li. “Mi volas ke vi renkontu nian Magiiston.”

Al la Sorĉisto ne plaĉis tiu invito, sed li ne povis rifuzi ĝin. Do li sekvis la Princon en la grandan kupolhavan halon, kaj Doroteo kaj Zeb sekvis ilin, kaj la grego da homoj ankaŭ eniris.

Jen la dorna Magiisto sidanta sur sia moŝta seĝo, kaj kiam la Sorĉisto vidis lin li komencis ridi, iom komike.

“Kia absurdaspekta ulo!” li diris.

“Eble li aspektas absurda,” diris la Princo, per sia trankvila voĉo; “sed li estas bonega Magiisto. Ĝenas min nur ke li tiom ofte eraras.”

“Mi neniam eraras.” respondis la Magiisto.

“Antaŭ nur nelonge vi diris al mi ke ne plu okazos Pluvo de Ŝtonoj nek de Homoj,” diris la Princo.

“Nu, kio eraras?”

“Jen nova persono veninta el la aero, kio pruvas ke vi eraris.”

“Unu persono ne estas homoj”, diris la Magiisto.

“Se du venus el la ĉielo vi eble pravus dirante ke mi eraris; sed se neniu alia aperos, mi insistos ke mi pravis.”

“Vere lerte,” diris la Sorĉisto, jesante per sia kapo kvazaŭ plaĉite. “Min ĝojigas trovi ĉarlatanojn interne de la tero, same kiel sur ĝia surfaco. Ĉu iam vi laboris en cirko, frato?”

“Ne,” diris la Magiisto.

“Vi profite aniĝu al cirko,” deklaris la vireto serioze.

“Mi estas ano de la Grandaj Kunigitaj Spektakloj de Bailum & Barney – tri ringoj en unu tendo kaj menaĝerio ĉe la flanko. Tre bona grupo, mi certigas al vi.”

“Kion vi faras?” demandis la Magiisto.

“Mi supreniras en balono, kutime, por logi rigardontojn al la cirko. Sed ĵus okazis al mi malbona sperto: mi malsuprenvenis el la ĉielo, maltrafis la solidan teron, kaj surgrundiĝis pli malalte ol mi intencis. Sed ne gravas. Ne ĉiu homo havas oportunon vidi vian Landon de la Gabazuoj.”

“Mangabuoj,” diris la Magiisto, korektante lin. “Se vi estas Sorĉisto vi devus kapabli ĝuste nomi onin.”

“Ho, mi estas Sorĉisto; ne dubu pri tio. Tiel bona Sorĉisto kiel vi estas Magiisto.”

“Mi ankoraŭ ne scias tion,” diris la alia.

“Se vi povos pruvi ke vi estas pli bona,” diris la Princo al la vireto, “mi faros vin Ĉefsorĉisto de ĉi tiu regno. Alie –”

“Kio okazos alie?” demandis la Sorĉisto.

“Mi malebligos vian pluan vivadon, kaj mi malpermesos ke oni plantu vin,” respondis la Princo.

“Tio ne ŝajnas vere plaĉa,” diris la vireto, rigardante la stelhavanton maltrankvile. “Sed ne gravas. Mi superos Pikulaĉon, facile.”

“Mi nomiĝas Gŭig,” diris la Magiisto, turnante siajn senkompatajn, kruelajn okulojn al sia rivalo.

“Imitu la magion kiun mi faros.”

Li skuetis dornan manon kaj tuj aŭdiĝis la tintado de sonoriletoj ludantaj dolĉan muzikon. Tamen, ne grave kien ŝi rigardis, Doroteo ne povis trovi sonorilojn en la granda vitra halo.

La Mangabua popolo aŭskultis, sed ne tre interesiĝis. Gŭig kutimis fari tian sonigon por pruvi ke li estas magiisto.

Nun estis la vico de la Sorĉisto, do li ridetis al la rigardantoj kaj petis:

“Iu bonvolu prunti al mi ĉapelon.”

Neniu pruntis, ĉar la Mangabuoj ne uzis ĉapelojn, kaj Zeb perdis la sian, iel, dum sia flugo tra la aero.

“Ahem!” diris la Sorĉisto, “iu bonvolu prunti al mi poŝtukon.”

Sed ili ankaŭ ne havis poŝtukojn.

“Bone,” komentis la Sorĉisto. “Do mi uzos mian propran ĉapelon. Nun, afablaj rigardantoj, atentu zorge. Rimarku ke nenio estas kaŝita en mia maniko nek sur mia korpo. Ankaŭ mia ĉapelo estas tute malplena.” Li deprenis sian ĉapelon kaj renversis ĝin, fortante skuante ĝin.

“Mi rigardu,” diris la Magiisto.

Li prenis la ĉapelon kaj zorge ekzamenis ĝin, kaj poste redonis ĝin al la Sorĉisto.

“Nun,” diris la vireto, “mi kreos ion el nenio.”

Li metis sian ĉapelon sur la vitran plankon, transmovis sian manon, kaj post tio forprenis la ĉapelon; vidiĝis malgranda blanka porketo ne pli granda ol muso, kiu komencis ĉirkaŭkuradi tien kaj tien kaj muĝeti kaj krieti per akra voĉeto.

La popolo rigardis intense, ĉar ili antaŭ tiam neniam vidis porkon, nek grandan nek malgrandan.

La Sorĉisto etendis siajn manojn, kaptis la besteton, kaj tenante ĝian kapon per dikfingro kaj ordinara fingro kaj ĝian voston per la alia dikfingro kaj ordinara fingro, li disŝiris ĝin, kaj tuj ĉiu el la du partoj fariĝis tuta, aparta porketo.

La metis unu el ili sur la plankon, tiel ke ĝi povis ĉirkaŭkuradi, kaj disŝiris la alian, tiel ke estis tri porketoj; kaj ankoraŭ unu el tiuj estis disŝirita, tiel ke estis kvar porketoj. La Sorĉisto plu faris tion ĝis naŭ porketoj kuradis antaŭ liaj piedoj, krietante kaj muĝetante tre komike.

“Nun,” diris la Sorĉisto de Oz, “kreinte ion el nenio, mi refaros nenion el io.”

Dirinte tion li kaptis du porketojn kaj kunpuŝis ilin, tiel ke ili fariĝis nur unu. Post tio li kaptis alian porketon kaj puŝis ĝin en la unuan, kaj ĝi malaperis.

Simile, unu post la alia, la naŭ porketoj estis kunpuŝitaj ĝis restis nur unu besteto. Tiun la Sorĉisto metis sub sian ĉapelon kaj mistike signis super ĝi.

Kiam li deprenis sian ĉapelon, la lasta porketo estis tute malaperinta.

La vireto riverencis al la silenta grego kiu rigardis lin, kaj post tio la Princo diris, per sia malvarma, trankvila voĉo:

“Vi vere estas mirinda Sorĉisto, kaj via potenco estas pli granda ol tiu de mia Magiisto.”

“Li ne longe restos mirinda Sorĉisto,” komentis Gŭig.

“Kial ne?” demandis la Sorĉisto.

“Ĉar mi ĉesigos vian spiradon,” estis la respondo.

“Mi rimarkas ke vi estas kurioze konstruita, kaj ke se vi ne spiras vi ne povas vivi.”

La vireto ŝajnis maltrankvila.

“Kiom da tempo vi bezonos por ĉesigi mian spiradon?” li demandis.

“Ĉirkaŭ kvin minutojn. Mi komencos nun. Zorge rigardu min.”

Li komencis fari strangajn signojn kaj gestojn al la Sorĉisto; sed la vireto ne longe rigardis lin. Anstataŭe, li tiris ledan ujon el sia poŝo kaj prenis el ĝi plurajn akrajn tranĉilojn, kiujn li kunigis, unu post la alia, ĝis ili fariĝis longa glavo. Li almetis tenilon, sed jam spirado estis tre malfacila por li, ĉar la sorĉo de la Magiisto komencis efiki.

Do la Sorĉisto ne perdis pli da tempo, sed saltante antaŭen li levis la akran tranĉilon, svingis ĝin unudufoje ĉirkaŭ sian kapon, kaj forte tranĉis per bato kiu dividis la korpon de la Magiisto en precize du egalajn partojn.

Doroteo kriis kaj kredis ke ŝi vidos fiaĉan rezulton; sed dum la du partoj de la Magiisto aparte falis sur la plankon ŝi vidis ke en li tute ne estas ostoj aŭ sango, kaj ke la tranĉita parto de li aspektas tre simila al brasiko aŭ terpomo.

“Li estas vegetala!” kriis la Sorĉisto, miroplene.

“Kompreneble,” diris la Princo. “Ĉiu estas vegetala, en ĉi tiu lando. Ĉu vi ne estas ankaŭ vegetala?”

“Ne,” respondis la Sorĉisto. “Ĉiuj homoj sur la surfaco de la tero estas viandaj. Ĉu via Magiisto mortos?”

“Certe, sinjoro. Li jam mortis, kaj li velkos tre rapide. Do ni devos planti lin tuj, por ke aliaj Magiistoj kresku sur lia arbusto,” pludiris la Princo.

“Kion signifas tio?” demandis la Sorĉisteto, tre konfuzite.

“Se vi akompanos min al niaj publikaj ĝardenoj,” respondis la Princo, “mi klarigos al multe pli facile ol ĉi tie la misterojn de nia Vegetala Regno.”

image-018

LA SORĈISTO TRANĈIS LA MAGIISTON EN DU PARTOJN


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.