La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15. MALNOVAJ AMIKOJ REKUNESTAS

MULTAJ servistoj vestitaj per belaj uniformoj staris pretaj bonvenigi la novevenintojn, kaj kiam la Sorĉisto grimpis el la kaleŝo bela knabino en verda robo kriis surprizite:

“Ho, estas Oz, la Mirinda Sorĉisto, reveninta!”

La vireto rigardis ŝin detale kaj poste prenis ambaŭ manojn de la knabino kaj premis ilin elkore.

“Jadi!” li krietis, “jen eta Ĵelea Konfitaĵ – aŭdaca kaj bela kiel antaŭe!”

“Kial ne, S-ro Sorĉisto?” demandis Ĵelea, riverencante. “Sed domaĝe vi ne povos regi la Smeraldan Urbon, kiel antaŭe, ĉar ni nun havas belan Princinon kiun ĉiu amas profunde.”

“Kaj la popolo malvolonte perdus ŝin,” aldonis alta soldato en la uniformo de Kapitan-Generalo.

La Sorĉisto turnis sin por rigardi lin.

“Ĉu iam vi havis verdan barbon?” li demandis.

“Jes,” diris la soldato; “sed mi razis ĝin antaŭ jaroj, kaj post tiam mi ne plu estas privato sed la Ĉefa Generalo de la Reĝaj Armeoj.”

“Tute bone,” diris la vireto. “Sed mi certigas al vi, mia bona popolo, ke mi ne deziras regi la Smeraldan Urbon,” li pludiris, serioze.

“Do vi estas tre bonvena!” kriis ĉiuj servistoj, kaj plaĉis al la Sorĉisto noti la respekton kun kiu la reĝaj servantoj riverencis antaŭ li. Tute ne forgesiĝis lia famo en la Lando Oz.

“Kie estas Doroteo?” demandis Zeb, maltrankvile, dum li grimpis el la kaleŝo kaj ekstaris apud sia amiko la malgranda Sorĉisto.

“Ŝi estas kun la Princino Ozma, en la privataj ĉambroj de la palaco,” respondis Ĵelea Konfitaĵ. “Sed ŝi ordonis ke mi bonvenigu vin kaj konduku vin al viaj loĝoĉambroj.”

La knabo ĉirkaŭrigardis per mirantaj okuloj. Tia grandiozeco kaj riĉo kia estis en ĉi tiu palaco estis pli ol li iam imagis, kaj li apenaŭ povis kredi ke la tuta belega ornamo estas reala kaj ne falsa.

“Kio okazos al mi?” demandis la ĉevalo, maltrankvile. Li vidis multe de la vivado en la urboj dum siaj junaj jaroj, kaj li sciis ke tiu reĝa palaco ne estas taŭga loko por li.

Perpleksigis eĉ Ĵelean Konfitaĵon, dum kelka tempo, scii ĝuste kion fari pri la besto. La verdan knabinon tiom mirigis vidi tiom malkutiman beston, ĉar ĉevalo ne estis konata en ĉi tiu Lando; sed la loĝantoj de la Smeralda Urbo kutimis miri pro strangaj vidaĵoj, do inspektinte la kaleŝoĉevalon kaj notinte la mildan aspekton de liaj grandaj okuloj la knabino decidis ne timi lin.

“Ne ekzistas staloj ĉi tie,” diris la Sorĉisto, “krom se kelkaj konstruiĝis post mia foriro.”

“Antaŭ nun ni neniam bezonis ilin,” respondis Ĵelea; “ĉar la Segĉevalo loĝas en ĉambro de la palaco, estante multe malpli granda kaj pli natura laŭ sia aspekto ol tiu granda besto kiun vi venigis kun vi.”

“Ĉu vi celas diri ke mi estas monstraĵo?” demandis Jaĉjo, kolere.

“Neniel,” ŝi rapide diris, “eble estas multaj aliaj bestoj similaj al vi en la loko el kiu vi venis, sed en Oz ĉia ĉevalo escepte de Segĉevalo estas malkutima.”

Tio iomete kontentigis Jaĉjon, kaj post kelka pensado la knabino decidis doni al la kaleŝoĉevalo ĉambron en la palaco, ĉar tiom granda konstruaĵo havas multajn ĉambrojn malofte uzatajn.

Do Zeb maljungis Jaĉjon, kaj pluraj el la servistoj kondukis la ĉevalon al la malantaŭo, kie ili elektis belan ĉambron kiun li rajtos uzi.

Tiam Ĵelea diris al la Sorĉisto:

“Via propra ĉambro – kiu estis malantaŭ la granda Trono-Ĉambro – vakas ekde kiam vi foriris de ni. Ĉu vi volas rehavi ĝin?”

“Jes ja!” respondis la vireto. “Estos kvazaŭ mi denove estas hejme, ĉar mi loĝis en tiu ĉambro dum multaj, multaj jaroj.”

Li sciis la vojon al ĝi, kaj servisto sekvis lin, portante lian valizon. Zeb ankaŭ eskortiĝis al ĉambro – tiom granda kaj bela ke li preskaŭ timis sidi en la seĝoj aŭ kuŝi sur la lito, por ne malpliigi ilian elegantecon. En la ŝrankoj li trovis multajn altmodajn kostumojn el riĉaj veluroj kaj brokaĵoj, kaj unu el la helpantoj diris ke li vestu sin per kiuj ajn vestaĵoj plaĉas al li kaj li pretiĝu manĝi kun la Princino kaj Doroteo post unu horo.

Pordo malfermiĝis de la ĉambro en grandiozan banĉambron kiu havis marmoran kuvon plenan de parfumita akvo; do la knabo, ankoraŭ preskaŭstupora pro la impono de la ĉirkaŭaĵoj, indulgis sin per bona bano kaj poste elektis ruĝbrunan veluran kostumon kun arĝentaj butonoj por anstataŭi lian propran malpuran kaj multe uzitan vestaron. Estis silkaj ŝtrumpoj kaj molledaj pantofloj kun diamantaj bukloj por akompani lian novan kostumon, kaj kiam li estis plene vestita Zeb aspektis multe pli digna kaj impona ol iam antaŭe dum sia vivo.

Li estis preta kiam helpanto venis eskorti lin al la Princino; li sekvis modeste kaj kondukiĝis en ĉambron pli delikatan kaj allogan ol grandiozan. Tie li trovis Doroteon sidanta apud juna knabino tiom eksterordinare bela ke la knabo ekhaltis kun anhelo de admiro.

Sed Doroteo ekstaris kaj kuris preni la manon de sia amiko, kaj tiris lin senhezite al la bela Princino, kiu ridetis plej gracie al sia gasto. Poste eniris la Sorĉisto, kaj lia ĉeesto malpliigis la embarasiĝon de la knabo. La vireto estis vestita per nigra veluro, kun multaj brilantaj smeraldaj ornamaĵoj sur sia brusto; sed lia kalva kapo kaj lia ĉifoplena vizaĝo aspektigis lin pli amuza ol impona.

Ozma tre volis renkonti la faman viron kiu konstruigis la Smeraldan Urbon kaj unuigis la Manĝtulojn, Gilikulojn, Kvelulojn kaj Palpbrumojn kiel unu popolon; do kiam ĉiuj kvar sidis ĉe la manĝotablo la Princino diris:

“Bonvolu diri al mi, S-ro Sorĉisto, ĉu vi nomis vin Oz laŭ la nomo de ĉi tiu granda lando, aŭ ĉu vi kredas ke mia lando nomiĝas Oz laŭ via nomo. Mi delonge volas demandi al vi pri tio, ĉar vi estas el fremda gento kaj mia propra nomo estas Ozma. Neniu, mi certas, povus pli bone klarigi tiun misteron ol vi.”

“Estas vere,” respondis la malgranda Sorĉisto; “do plezurigos min klarigi mian rilaton al via lando. Unue, mi devas informi vin ke mi naskiĝis en Omaha, kaj mia patro, kiu estis politikisto, nomis min Oskaro Zoroastro Padrigo Isaako Normano Georgo Luizo Omero Kepelo Ambrozio Portio Ogao-Ogao estis la lasta nomo ĉar li ne povis elpensi pli da nomoj. Kune ĝi estis terure longa nomo per kiu pezigi kompatindan senkulpan infanon, kaj unu el la plej malfacilaj lecionoj kiujn mi devis lerni estis memori mian propran nomon. Kiam mi plenkreskis mi simple nomis min O. Z., ĉar la aliaj komencliteroj estis P-I-N-G-L-O-K-A-P-O; kaj tio literumas ‘pinglokapo’, kio insultas mian inteligenton.”

“Certe neniu povus kulpigi vin pro via mallongigo de via nomo,” diris Ozma, simpatie. “Sed ĉu vi ne preskaŭ tro mallongigis ĝin?”

“Eble,” respondis la Sorĉisto. “Kiam mi estis juna mi forlasis mian hejmon kaj aniĝis al cirko. Mi proklamis min Sorĉisto kaj faris ventroparolajn trukojn.”

“Kion signifas tio?” demandis la Princino.

“Mi ĵetas mian voĉon en kiujn ajn objekton laŭ mia deziro, tiel ke ŝajnas ke la objekto parolas kaj ne mi.

Ankaŭ mi komencis suprenirojn en balono. Sur mian balonon kaj sur ĉiujn aliajn aĵojn kiujn mi uzis en la cirko mi pentris la du literojn: ‘O. Z.’, por indiki ke ili apartenas al mi.

“Unu tagon mia balono forkuris portante min kaj venigis min trans la dezertojn al ĉi tiu bela lando. Kiam oni vidis min malsupreniri el la ĉielo ili kompreneble kredis min ia supera ulo, kaj riverencis antaŭ mi. Mi diris al ili ke mi estas Sorĉisto, kaj montris al ili kelkajn facilajn trukojn kiuj mirigis ilin; kaj kiam ili vidis la literojn pentritajn sur la baloto ili nomis min Oz.”

“Nun mi komencas kompreni,” diris la Princino, ridetante.

“Tiutempe,” pludiris la Sorĉisto, rapide manĝante sian supon dum li parolis, “estis kvar apartaj landoj en ĉi tiu Lando, ĉiu el la kvar estis regata de Sorĉistino. Sed oni kredis mian potencon pli granda ol tiu de la Sorĉistinoj; kaj eble la Sorĉistinoj ankaŭ kredis tion, ĉar ili neniam kuraĝis oponi min. Mi ordonis ke oni konstruu la Smeraldan Urbon precize kie la kvar landoj renkontiĝis, kaj kiam ĝi estis kompletigita mi anoncis min Reganto de la Lando Oz, kiu inkluzivis ĉiujn kvar landojn de la Manĝtuloj, la Gilikuloj, la Palpbrumoj kaj la Kveluloj. Mi pace regis ĉi tiun Landon dum multaj jaroj, ĝis mi maljuniĝis kaj volegis denove vidi mian indiĝenan urbon. Do kiam Doroteo estis unue blovita de ciklono al ĉi tiu loko mi aranĝis foriri kun ŝi en balono; sed la balono eskapis tro frue kaj reportis min solan. Post multaj aventuroj mi atingis Omahan, sed tie mi trovis ke ĉiuj miaj malnovaj amikoj jam mortis aŭ foriris. Do, ĉar mi havis nenion alian fareblan, mi reaniĝis al cirko, kaj supreniradis en balono ĝis la tertremo kaptis min.”

“Vere miriga historio,” diris Ozma; “sed ŝajne vi ne komprenas ke estas iom pli en la historio de la lando Oz – eble ĉar neniu informis vin pri ĝi. Multajn jarojn antaŭ ol vi venis ĉi tien ĉi tiu Lando estis unuigita kun unusola Reganto, kiel nun, kaj la nomo de la Reganto ĉiam estis ‘Oz’, kio en nia lingvo signifas

‘Granda kaj Bona’; aŭ, se la Reganto hazarde estis virino, ŝi ĉiam nomiĝis ‘Ozma’. Sed iam kvar Sorĉistinoj kune decidis detronigi la reĝon kaj mem regi la kvar partojn de la regno; do unu tagon dum la Reganto, mia praavo, ĉasadis, unu Fisorĉistino nomita Mombi ŝtelis lin kaj forportis lin, kaj tenis lin kaŝita kaj firme kaptita. Tiam la Sorĉistinoj dividis la regnon, kaj regis ĝiajn kvar partojn ĝis vi venis ĉi tien. Tial la popolo tiom ĝojis vidi vin, kaj kial ili supozis, pro la literoj, ke vi estas la laŭrajta reganto.”

“Sed, tiutempe,” diris la Sorĉisto, penseme, “du Bonaj Sorĉistinoj kaj du Fisorĉistinoj regis en la lando.”

“Jes,” respondis Ozma, “ĉar bona Sorĉistino jam konkeris Mombin en la Nordo kaj Glinda la Bona jam konkeris la Fisorĉistinon en la Sudo. Sed Mombi ankoraŭ estis la karcerestro de mia praavo, kaj poste de mia patro. Kiam mi naskiĝis ŝi transformis min en knabon, esperante ke neniu rekonos min kaj scios ke mi estas la laŭrajta Princino de la Lando Oz. Sed mi eskapis ŝin kaj estas nun la Reganto de mia popolo.”

“Mi multe ĝojas pro tio,” diris la Sorĉisto, “kaj esperas ke vi kalkulos min unu el viaj plej fidelaj kaj admirantaj regatoj.”

“Ni ŝuldas multon al la Mirinda Sorĉisto,” pludiris la Princino, “ĉar vi konstruis ĉi tiun belegan Smeraldan Urbon.”

“Via popolo konstruis ĝin,” li respondis. “Mi nur estris la laboron, kiel ni diras en Omaha.”

“Sed vi regis ĝin saĝe kaj bone dum multaj jaroj,” diris ŝi, “kaj pro tio la popolo fieras pri via magia arto.

Do, ĉar vi nun estas tro maljuna por ĉirkaŭvagadi kaj labori en cirko, mi proponas al vi hejmon ĉi tie dum via tuta restanta vivo. Vi estos la Oficiala Sorĉisto de mia regno, kaj oni traktos vin plenrespekte kaj plejkompleze.”

“Mi akceptas vian afablan proponon dankeme, gracia Princino,” la vireto diris, per milda voĉo, kaj ĉiuj povis vidi ke larmoj estis en liaj akrevidaj maljunaj okuloj. Por li estis tre signifoplena ĉi tia hejmo.

“Li estas, tamen, nur ĉarlatana Sorĉisto,” diris Doroteo, ridetante al li.

“Kaj tia estas la plej sendanĝera Sorĉisto,” respondis Ozma, senhezite.

“Oz povas fari bonajn mirigaĵojn, ĉu aŭ ne fraŭdajn,” diris Zeb, kiu nun sentis sin pli trankvila.

“Li amuzu nin per siaj mirigaĵoj morgaŭ,” diris la Princino. “Mi sendis mesaĝistojn por alvoki ĉiujn malnovajn amikojn de Doroteo ke ili renkontu kaj bonvenigu ŝin, kaj ili sendube alvenos tre baldaŭ.”

Efektive, tuj post la fino de la manĝo enrapidis la Birdotimigilo, por ĉirkaŭbrakumi Doroteon per siaj pajloplenigitaj brakoj kaj diri al ŝi kiom li ĝojas revidi ŝin. La Sorĉisto estis ankaŭ plej elkore bonvenigata de la pajlulo, kiu estis grava persono en la Lando Oz.

“Kiel fartas via cerbo?” demandis la malgranda ĉarlatano, dum li premis la molajn, pajloplenajn manojn de sia malnova amiko.

image-053
DOROTEO KAJ OZMA

“Ĝi bone funkcias,” respondis la Birdotimigilo. “Mi plene certas, Oz, ke vi donis al mi la plej bonan cerbon en la mondo, ĉar mi povas pensi per ili tage kaj nokte, kiam ĉiuj aliaj cerboj profunde dormas.”

“Dum kiom da tempo vi regis la Smeraldan Urbon post mia foriro?” estis la sekva demando.

“Dum longa tempo, ĝis knabino nomita Generalo Zingibra konkeris min. Sed Ozma baldaŭ konkeris ŝin, per la helpo de Glinda la Bona, kaj post tio mi komencis loĝi kun Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto.”

Ĝuste tiam laŭta gakado aŭdiĝis ekster la ĉambro; kaj, kiam servisto malfermis la pordon kaj riverencis, flava kokino enmarŝis. Doroteo antaŭenkuris kaj kaptis la lanugan birdon per siaj brakoj, samtempe farante ĝojkrion.

“Ho, Vilĉinjo!” ŝi diris; “kiom dika kaj eleganta vi kreskis!”

“Kial ne?” demandis la kokino, per akra, klara voĉo.

“Mi vivas per la graso de la lando – ĉu ne, Ozma?”

“Vi havas kion ajn vi deziras,” diris la Princino.

Ĉirkaŭ la kolo de Vilĉinjo estis ĉeno de belaj perloj, kaj sur ŝiaj kruroj estis braceletoj el smeraldoj. Ŝi komfortigis sin sur la genuoj de Doroteo ĝis la katido faris ĵaluzan koleran minacan sonon kaj alsaltis kun akraj ungoj feroce malkovritaj por bati Vilĉinjon. Sed la knabineto tiom severe frapis la koleran katidon ke ĝi forsaltis sen kuraĝo grati.

“Fi! Heŭreka,” kriis Doroteo. “Ĉu tiel vi traktas miajn amikojn?”

“Vi havas tre strangajn amikojn, ŝajnas al mi,” respondis la katido, per malafabla tono.

“Same ŝajnas al mi,” diris Vilĉinjo, malestime, “se tiu aĉa kato estas amiko via.”

“Atentu!” diris Doroteo, severe. “Mi malpermesas kvereladon en la Lando Oz, tion mi certigas al vi!

Ĉiuj kunloĝas pace ĉi tie, kaj ĉiu amas ĉiun alian; kaj krom se vi du, Vilĉinjo kaj Heŭreka, pardonon petos unu de la alia kaj interamikiĝos, mi prenos mian Magian Zonon kaj volos ke vi ambaŭ reportiĝu hejmen, senpokaste. Jen la afero!”

Ilin ambaŭ multe timigis tiu minaco, kaj ili cede promesis bone konduti. Sed neniam rimarkiĝis post tio ke ili estas bonaj amikoj, malgraŭ ĉio.

Kaj nun alvenis la Stana Lignohakisto, lia korpo estis plej bele nikelkovrita, tiel ke ĝi brilegis pro la forta lumo en la ĉambro. La Stana Lignohakisto amis Doroteon plej tenere, kaj bonvenigis ĝoje la revenon de la malgranda maljuna Sorĉisto.

“Sinjoro,” diris li al la Sorĉisto, “mi ne povus sufiĉe danki vin pro la bonega koro kiun vi iam donis al mi.

Ĝi akiris por mi multajn amikojn, tion mi certigas al vi, kaj ĝi batas tiom amikeme kaj ame hodiaŭ kiel en la komenco.”

“Min plezurigas aŭdi tion,” diris la Sorĉisto. “Mi timis ke ĝi ŝimkovriĝos en tiu stana korpo via.”

“Tute ne,” respondis Noĉjo Hakisto. “Ĝi bonege konserviĝas en mia hermetika brusto.”

Zeb estis iom retirema kiam oni unue prezentis lin al ĉi tiuj stranguloj; sed ili estis tiom amikemaj kaj sinceraj ke li baldaŭ komencis multe admiri ilin, kaj eĉ trovis kelkajn bonajn trajtojn en la flava kokino.

Sed li denove nervoziĝis kiam oni anoncis la sekvan vizitanton.

“Jen,” diris Princino Ozma, “mia amiko S-ro M. P.

Ŝancel-Insekto, P. E., kiu helpis min iam kiam mi multe suferis, kaj estas nun la Dekano de la Reĝa Kolegio de Atleta Scienco.”

“Ha,” diris la Sorĉisto; “min plezurigas renkonti tiom gravan personon.”

“M. P.,” diris la Ŝancel-Insekto, pompe, “signifas Multe Pligrandigita; kaj P. E. signifas Plene Edukita.

Mi estas, efektive, tre granda insekto, kaj sendube la plej inteligenta ulo en ĉi tiu larĝa regno.”

“Bonege vi kaŝas tion,” diris la Sorĉisto. “Sed mi neniel dubas vian deklaron.”

“Neniu dubas ĝin, sinjoro,” respondis la Ŝancel-

Insekto, kaj preninte libron el sia poŝo la stranga insekto turnis sian dorson al la grupo kaj sidiĝis en angulo por legi.

Neniun ĝenis tiu malĝentileco, kiu eble ŝajnus pli neakceptebla se temus pri persono malpli plene edukita; do ili tuj forgesis lin kaj komencis gajan konversacion kiu bone amuzis ilin ĝis la horo por enlitiĝo.

image-054


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.