La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. EN LA NIGRAN ABISMON KAJ EL-EN

KIAM ili venis al la monto ĝi montriĝis severa, turanta bloko de alta verda vitro, kaj aspektis nekredeble morna kaj forpuŝa.

Duone al la supro estis oscedanta kaverno, nigra kiel la nokto post la limo de la atingo de la ĉielarkaj radioj de la koloraj sunoj.

La Mangabuoj pelis la ĉevalon kaj la katidon kaj la porketojn en tiun nigran truon kaj, enpuŝinte ankaŭ la kaleŝon – ĉar ŝajne kelkaj el ili trenis ĝin el la tre fora kupolita halo–ili komencis starigi grandajn vitrajn rokojn, unu super la alia, en la enirejon, tiel ke la enkarcerigitoj ne povos reeliri.

“Estas aĉe!” ĝemegis Jaĉjo. “Verŝajne estas la fino de niaj aventuroj.”

“Se la Sorĉisto estus ĉi tie,” diris unu el la porketoj, larmante amare, “li ne lasus nin tiom suferi.”

“Ni devus esti vokintaj lin kaj Doroteon kiam oni unue atakis nin,” aldonis Heŭreka. “Sed ne gravas; kuraĝon, amikoj, kaj mi iros informi niajn mastrojn pri kie vi estas, kaj instigi ilin savi vin.”

La buŝo de la truo nun estis preskaŭ plenigita, sed la katido eksaltis tra la restanta aperturo kaj tuj rapidis en la aeron. La Mangabuoj vidis ŝin eskapi, kaj pluraj el ili levis siajn dornojn kaj ĉasis ŝin tra la aero. Sed Heŭreka estis malpli peza ol la Mangabuoj, kaj kvankam ili povis supreniri nur tridek metrojn super la tero la katido trovis ke ŝi povas supreniri preskaŭ sesdek metrojn. Do ŝi kuris trans iliajn kapojn ĝis ŝi trovis ke ili estas multe malantaŭe kaj sube kaj ŝi atingis la urbon kaj la Domon de la Magiisto. Tie ŝi eniris la fenestron de Doroteo en la kupolo kaj vekis ŝin.

Tuj kiam la knabineto sciis kio okazis ŝi vekis la Sorĉiston kaj Zebon, kaj tuj ili preparis eliri por savi Jaĉjon kaj la porketojn. La Sorĉisto portis sian valizon, kiu estis tre multepeza, kaj Zeb portis la du lanternojn kaj la oleujon. La kana valizo de Doroteo estis ankoraŭ sub la benko de la kaleŝo, kaj bonfortune la knabo ankaŭ metis la jungilaron en la kaleŝon kiam li forprenis ĝin de Jaĉjo por ke la ĉevalo povu kuŝiĝi kaj ripozi. Do la knabino bezonis porti nur la katidon, kiun ŝi tenis proksima al sia brusto kaj provis komfortigi, ĉar ĝia malgranda koro ankoraŭ bategis rapide.

Kelkaj el la Mangabuoj vidis ilin tuj kiam ili eliris la Domon de la Magiisto; sed kiam ili komencis marŝi direkte al la monto la vegetala popolo permesis ke ili pluiru sen ĝeno, tamen oni grege sekvis ilin por ke ili ne retreniru.

Post nelonge ili proksimiĝis al la Nigra Abismo, kie multe okupata svarmo da Mangabuoj, kiujn estris ilia Princino, plenigadis la enirejon per vitraj rokoj.

“Haltu, mi ordonas!” kriis la Sorĉisto, per kolera tono, kaj tuj li komencis malkonstrui la rokojn por liberigi Jaĉjon kaj la porkidojn. Anstataŭ malhelpi lin fari tion ili malantaŭe staris silente ĝis li faris sufiĉe grandan truon en la bariero, kaj tiam laŭ ordono de la Princino ili ĉiuj saltis antaŭen kaj etendis siajn akrajn dornojn.

image-027
TRA LA NIGRA ABISMO

Doroteo saltetis en la enirejon por eviti pikiĝon, kaj Zeb kaj la Sorĉisto, spertinte kelkajn pikojn de la dornoj, volonte sekvis ŝin. Tuj la Mangabuoj komencis rekonstrui per la rokoj el vitro, kaj kiam la vireto ekkomprenis ke ili entombiĝos en la monto li diris al la infanoj:

“Miaj karaj, kion ni faru? Elsaltu kaj batalu?”

“Kiel utilus?” respondis Doroteo. “Mi egalvolonte mortus ĉi tie kiel vivus inter tiuj kruelaj kaj senkoraj uloj.”

“Tion mi sentas ankaŭ,” komentis Zeb, frotante siajn vundojn. “Mi plensufiĉe spertis la Mangabuojn.”

“Bone,” diris la Sorĉisto; “mi aprobas kion ajn vi decidos. Sed ni ne povos longe vivi en ĉi tiu kaverno, tio estas certa.”

Rimarkinte ke la lumo malfortiĝas li prenis siajn naŭ porketojn, karese frapetis la dikan kapeton de ĉiu el ili, kaj zorge metis ilin en sian internan poŝon.

Zeb lumigis alumeton kaj fajrigis unu el la lanternoj. La radioj de la koloraj sunoj nun por ĉiam estis elŝlositaj, ĉar la lastaj breĉoj estis jam plenigitaj en la muro kiu apartigis ilian karceron de la Lando de la Mangabuoj.

“Kiom granda estas ĉi tiu truo?” demandis Doroteo.

“Mi esploros ĝin por trovi,” respondis la knabo.

Do li portis la lanternon en la internon longadistance, dum Doroteo kaj la Sorĉisto sekvis apud li. Ili supozis ke ili trovos la finon de la kaverno, sed, anstataŭe, ĝi deklivetis supren tra la granda vitra monto, laŭ direkto kiu promesis konduki ilin al la flanko kontraŭ la lando Mangabua.

“Ne malbona vojo,” komentis la Sorĉisto, “kaj se ni sekvos ĝin eble ĝi kondukos nin al pli komforta loko ol ĉi tiu nigra poŝo en kiu ni nun troviĝas. Mi supozas ke la vegetalaj homoj ĉiam timis eniri la kavernon pro ĝia senlumeco; sed ni havas lanternojn por lumigi la vojon, do mi proponas ke ni komencu marŝi kaj trovu kien kondukas ĉi tiu tunelo en la monto.”

La aliaj volonte konsentis pri tiu sencohava propono, kaj tuj la knabo komencis jungi Jaĉjon al la kaleŝo. Kiam ĉio estis preta la trio sidiĝis en la kaleŝo kaj Jaĉjo komencis zorgoplene sekvi la vojon, Zeb ŝoforis dum la Sorĉisto kaj Doroteo tenis po unu brilantan lanternon tiel ke la ĉevalo povu vidi kien iri.

Kelkfoje la tunelo estis tiom mallarĝa ke la radoj de la kaleŝo frotis la flankojn; poste ĝi larĝiĝis kiel strato; sed la planko plejparte estis glata, kaj dumlonge ili veturis sen akcidento. Jaĉjo kelkfoje haltis por ripozi, ĉar la grimpado estis dekliva kaj laciga.

“Certe ni jam iris tiom alten kiel la sunoj,” diris Doroteo. “Mi ne sciis ke ĉi tiu monto estas tiom alta.”

“Nu certe ni estas tre multe for de la Lando de la Mangabuoj,” aldonis Zeb; “ĉar ni oblikve foriras de ĝi ekde la komenco.”

Sed ili plu senpaŭze veturis, kaj ĝuste kiam Jaĉjo estis preskaŭ tutlaca pro sia longa marŝado la vojo subite plilumiĝis, kaj Zeb estingis la lanternojn por ŝpari la oleon.

Ĝojigis ilin trovi ke blanka lumo nun salutas ilin, ĉar ili ĉiuj enuis pro la koloraj ĉielarkaj lumoj kiuj, post kelka tempo, dolorigis iliajn okulojn per siaj konstante ŝanĝiĝantaj radioj. La flankoj de la tunelo aperis antaŭ ili kiel la interno de longa teleskopo, kaj la planko fariĝis pli ebena. Jaĉjo rapidigis siajn lantiĝintajn paŝojn pro tiu promeso de rapida finiĝo de la senluma koridoro, kaj post nur kelkaj momentoj ili eliris la monton kaj trovis sin vizaĝ’-al-vizaĝe kun nova kaj ĉarma lando.

image-028


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.