La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6. LA MANGABUOJ MONTRIĜAS DANĜERAJ

KIAM la Sorĉisto vekiĝis la ses koloraj sunoj ankoraŭ briladis sur la Landon de la Mangabuoj same kiel ĉiam depost lia alveno. La vireto, bone dorminte, sentis sin ripozinta kaj refreŝigita, kaj rigardante tra la vitra muro de la ĉambro li vidis Zebon sidanta sur sia benko kaj oscedanta. Do la Sorĉisto eniris al li.

“Zeb,” diris li, “mia balono ne plu utilas en ĉi tiu stranga lando, do plejbone estos lasi ĝin sur la placo kien ĝi falis. Sed en la korbo estas kelkaj aĵoj kiujn mi volas gardi kun mi. Bonvolu venigi al mi mian valizon, du lanternojn, kaj skatolon da keroseno kiu estas sub la benko. Nenion alian en ĝi mi tre volas.”

Do la knabo volonte plenumis tiun taskon, kaj kiam li revenis Doroteo jam estis veka. Tiam la trio interkonsiliĝis por decidi kion nun fari, sed li ne povis elpensi metodon plibonigi ilian staton.

“Al mi ne plaĉas ĉi tiuj veg’talaj homoj,” diris la knabineto. “Ili estas malvarmaj kaj malrigidaj, kiaj ĝardena brasiko, malgraŭ ilia beleco.”

“Mi akordas kun vi. Estas ĉar mankas varma sango en ili,” komentis la Sorĉisto.

“Kaj ili ne havas korojn; do ili ne kapablas ami – eĉ ne sin mem,” deklaris la knabo.

“La Princino estas belaspekta,” daŭrigis Doroteo, penseme; “sed efektive ŝi ne multe plaĉas al mi. Se ekzistus alia loko al kiu ni povus iri, mi volonte irus tien.”

“Sed ĉu ja ekzistas alia loko?” demandis la Sorĉisto.

“Mi ne scias,” ŝi respondis.

Ĝuste tiam ili aŭdis la grandan voĉon de Jaĉjo la fiakro-ĉevalo voki ilin, kaj irinte al la pordejo kondukanta al la kupolo ili vidis la Princinon kaj gregon de ŝiaj regatoj enirintajn la Domon de la Magiisto.

Do ili malsupreniris por saluti la belan vegetalan virinon, kiu diris al ili:

“Mi konsultadis miajn konsilistojn pri vi vianduloj, kaj ni decidis ke vi ne apartenas al la Lando de la Mangabuoj kaj devas malresti ĉi tie.”

“Kiel ni povos foriri?” demandis Doroteo.

“Nu, kompreneble vi ne povas foriri; do vi estas detruendaj,” estis la respondo.

“Kiel?” demandis la Sorĉisto.

“Ni ĵetos la tri homojn inter vi en la Ĝardenon de la Grimpoplantoj,” diris la Princino, “kaj ili baldaŭ dispremos vin kaj glutos viajn korpojn por pligrandigi sin. La bestojn kiuj estas kun vi ni pelos al la montoj kaj metos en la Nigran Abismon. Tiam ne plu ekzistos en nia lando ĝiaj malbonvenaj vizitantoj.”

“Sed vi bezonas Magiiston,” diris la Sorĉisto, “kaj neniu el la kreskantaj estas jam sufiĉe matura por plukiĝo. Mi estas pli potenca ol ĉiu dornkovrita magiisto kiu iam kreskis en via ĝardeno. Kial detruu min?”

“Estas vere ke ni bezonas Magiiston,” agnoskis la Princino, “sed oni informis min ke unu el la niaj estos preta por plukiĝo post nur kelkaj tagoj, por anstataŭi Gŭigon, kiun vi disdividis antaŭ ol li estis preta por plantiĝo. Ni vidu viajn artojn, kaj la sorĉojn kiujn vi kapablas. Post tio mi decidos ĉu aŭ ne detrui vin kun la aliaj.”

Je tio la Sorĉisto riverencis antaŭ la popolo kaj ripetis sian trukon per kiu li aperigis la naŭ porketojn kaj remalaperigis ilin. Li faris tion vere tre lerte, kaj la Princino rigardis la strangajn porketojn kvazaŭ ili mirigis ŝin tiom kiom eblus mirigi vegetalan personon.

Sed poste ŝi diris:

“Mi aŭdis pri tiu mirinda magio. Sed ĝi faras nenion valoran. Kion alian vi kapablas fari?”

La Sorĉisto strebis pensi. Li kunmetis la partojn de la tranĉa parto de sia glavo kaj starigis ĝin tre lerte sur la pinto de sia nazo. Sed eĉ tio ne kontentigis la Princinon.

Ĝuste tiam lia okulo ekvidis la lanternojn kaj la skatolon da keroseno kiujn Zeb alportis el la korbo de la balono, kaj tiuj ordinaraĵoj donis al li lertan ideon.

“Via Moŝto,” diris li, “mi nun pruvos mian magion per la kreo de du sunoj kiujn vi neniam antaŭe vidis; ankaŭ mi montros Detruiston multe pli timigan ol viaj Grimpoplantoj.”

Do li metis Doroteon unuflanken de si kaj la knabon aliflanken kaj metis lanternon sur ambaŭ iliajn kapojn.

“Ne ridu,” li flustris al ili, “ĉar tio ruinigus la imponon de mia magio.”

Post tio, tre digne kaj kun aspekto de granda graveco sur sia ĉifita vizaĝo, la Sorĉisto elprenis sian skatoleton de alumetoj kaj fajrigis la du lanternojn.

image-024
“NUN, PRINCINO,” EKDIRIS LA SORĈISTO

Ilia brilo estis tre malforta kompare kun la radiado de la ses grandaj koloraj sunoj; tamen ili brilis firme kaj klare. Tio multe imponis la Mangabuojn ĉar ili antaŭe neniam vidis lumon ne venintan rekte el iliaj sunoj.

Post tio la Sorĉisto verŝis flaketon de oleo el la ujo sur la vitran plankon, kie ĝi kovris larĝan surfacon.

Kiam li fajrigis la oleon cent flamaj langoj ekbrulis, kaj la efekto estis vere impona.

“Nun, Princino,” ekdiris la Sorĉisto, “tiuj konsilistoj viaj kiuj volis ĵeti nin en la Ĝardenon de Grimpoplantoj paŝu en ĉi tiun lumocirklon. Se ili bone konsilis vin, kaj pravis, ili tute ne suferos damaĝon. Sed se iu konsilis vin erare, la lumo velkigos lin.”

Al la konsilistoj de la Princino tute ne plaĉis ĉi tiu provo; sed ŝi ordonis ke ili paŝu en la flamon kaj unu post la alia ili faris tion, kaj estis tiom bruligitaj ke baldaŭ la aero estis tute plena de odoro simila al tiu de rostitaj terpomoj. Kelkaj Mangabuoj falis kaj estis tirendaj el la fajro, kaj ĉiuj tiom velkis ke necesos tuj planti ilin.

“Sinjoro,” diris la Princino al la Sorĉisto, “vi estas pli potenca ol ĉiu Magiisto konita de ni. Ĉar estas evidente ke mia popolo miskonsilis min, mi ne ĵetos vin, la tri homojn, en la timigan Ĝardenon de la Grimpoplantoj; sed necesos peli viajn bestojn en la Nigran Abismon en la monto, ĉar miaj regatoj tute ne povas toleri ilin ĉeeston.”

Al la Sorĉisto tiom plaĉis savi la du infanojn kaj sin ke li nenion diris kontraŭ tiu dekreto; sed post la foriro de la Princino kaj Jaĉjo kaj Heŭreka protestis ke ili ne volas iri en la Nigran Abismon, kaj Doroteo promesis fari ĉion eblan por savi ilin de tia sorto.

Dum du aŭ tri tagoj post tio–se ni nomas tagoj la periodojn inter dormoj, ĉar ne estis nokto por dividi la horojn en tagojn–niaj amikoj tute ne estis ĝenitaj.

Ili eĉ estis permesataj pace loĝi en la Domo de la Magiisto kvazaŭ ĝi apartenus al ili, kaj vagi en la ĝardenoj serĉante manĝaĵojn.

Unufoje ili proksimiĝis al la barita Ĝardeno de la Grimpoplantoj, kaj marŝinte alten en la aero ili subrigardis ĝin tre interesate. Ili vidis aron da grimpoplantoj implikitaj kaj tordiĝantaj kaj kunturniĝantaj kvazaŭ aro de grandaj serpentoj. Ĉion tuŝitan de la grimpoplantoj ili dispremis, kaj niaj aventurantoj vere dankis pro sia eskapo el la neceso ĵetiĝi inter ilin.

Kiam ajn la Sorĉisto endormiĝis li prenis la naŭ porketojn el sia poŝo kaj lasis ilin ĉirkaŭkuradi sur la planko de lia ĉambro por amuzi sin kaj iom ekzerci sin; kaj unufoje ili trovis lian vitran pordon parte malfermita kaj promenis en la koridoron kaj post tio en la malsupran parton de la granda kupolo, marŝante tra la aero tiom facile kiel Heŭreka. Ili jam konis la katidon, do ili rapidis al kie ŝi kuŝas apud Jaĉjo kaj komencis petoladi kaj ludi kun ŝi.

La fiakro-ĉevalo, kiu neniam longe dormis seninterrompe, sidiĝis sur siaj koksoj kaj aprobe rigardis la porketojn kaj la katidon.

“Ne tro malmilde!” li vokis, kiam Heŭreka renversis dikan porketon per piedbato; sed tio neniam ĝenis la porketojn, kiuj multe ĝuis la ludon.

Subite ili suprenrigardis kaj trovis la ĉambron plena de la silentaj, solenokulaj Mangabuoj. Ĉiu el la vegetaluloj portis branĉon kovritan de akraj dornoj, kiun ili defie puŝis al la ĉevalo, la katido kaj la porketoj.

“He–ĉesigu la stultaĵon!” Jaĉjo muĝis, kolere; sed pikite unu-dufoje li levis sin sur siajn kvar krurojn kaj formovis sin de la dornoj.

La Mangabuoj staris ĉirkaŭ ilin laŭ solidaj vicoj, sed lasis malferman spacon kiu permesis iri al la pordejo de la halo; do la bestoj malrapide retreniris ĝis ili trovis sin pelitaj el la ĉambro kaj en la straton. Tie estis pli da vegetaluloj kun dornoj, kaj silente ili urĝis la nun timoplenajn bestojn laŭlonge de la strato. Jaĉjo devis tre zorgi por ne paŝi sur la porketojn, kiuj kuris sub liaj piedoj muĝante kaj kriante, dum Heŭreka, fivoĉante kaj mordante kontraŭ la dornoj puŝitaj al ŝi, ankaŭ strebis protekti la belajn uletojn. Malrapide sen senpaŭze la senkoraj Mangabuoj plupelis ilin ĝis trapasi la urbon kaj la ĝardenojn kaj atingi la larĝajn ebenaĵojn kiuj kondukis al la monto.

“Kion ili ja celas?” demandis la ĉevalo, saltante por eskapi dornon.

“Nu, ili pelas nin al la Nigra Abismo, en kiun ili minacis ĵeti nin,” respondis la katido. “Se mi estus granda kiel vi, Jaĉjo, mi batalus ĉi tiujn mizerajn naporadikojn!”

“Kiel vi farus tion?” demandis Jaĉjo.

“Mi batus per iu el tiuj longaj kruroj kaj ferŝuitaj piedoj.”

“Bone,” diris la ĉevalo; “tion mi faros.”

Post momenteto li subite retrenpaŝis cele al la aro da Mangabuoj kaj batis per siaj malantaŭaj kruroj kiom eble plej forte. Deko da ili kunfrapiĝis kaj falis surteren, kaj vidinte sian sukceson Jaĉjo multfoje piedbatis, kurante en la vegetalan aron, frapante ilin ĉiudirekten kaj forkurigante la aliajn celantajn eskapi de liaj feraj kalkanumoj. Heŭreka helpis lin flugante kontraŭ la vizaĝojn de la malamikoj kaj gratante kaj mordante furioze, kaj la katido ruinigis tiom da vegetalaj surfacoj ke la Mangabuoj timis ŝin tiom kiom la ĉevalon.

Sed la malamikoj tro multis kaj ne estis longe forpeleblaj. Jaĉjo kaj Heŭreka laciĝis, kaj kvankam la batalkampo estis dike kovrita de dispremitaj kaj damaĝitaj Mangabuoj, niaj bestaj amikoj fine devis cedi kaj lasi sin peliĝi al la monto.

image-025


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.