La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. ILI RENKONTAS LA LIGNAJN GARGOJLOJN

ALIA senspira grimpo portis niajn aventurantojn al tria ebena loko kie estis breĉo en la monto. Elrigardante ili povis vidi nur ruliĝantajn arojn de nuboj, tiom dikaj ke ili kaŝis ĉion alian.

Sed la veturantoj bezonis ripozi, kaj dum ili sidis sur la roka planko la Sorĉisto palpis en sia poŝo kaj elprenis la naŭ porketojn. Ĝojigis lin trovi ke ili nun estas videblaj, kio pruvis ke ili jam pasis for de la influo de la magia Valo de Vo.

“Ho, denove ni povas vidi unu la alian!” kriis unu, ĝoje.

“Jes,” ĝemis Heŭreka; “kaj ankaŭ mi povas vidi vin denove, kaj tio ege malsatigas min. Bonvolu, S-ro Sorĉisto, permesi min manĝi nur unu dikan porketon.

Mi certas ke la aliaj sufiĉas al vi!”

“Kia fia sovaĝa besto!” kriis porketo; “eĉ kvankam ni ja estis bonaj amikoj kaj kune ludis!”

“Kiam mi ne malsatas, mi amas ludi kun vi ĉiuj,” diris la katido modeste; “sed kiam mia stomako estas malplena ŝajnas ke nenio plenigus ĝin tiom bone kiel dika porketo.”

“Kaj ni plene fidis vin!” diris alia el la naŭ, riproĉe.

“Kaj kredis vin respektinda!” diris alia.

“Ŝajnas ke ni eraris,” deklaris tria, rigardante la katidon timoplene, “neniu kun tioma murdemo apartenu al nia grupo, laŭ mia opinio.”

“Vidu, Heŭreka,” komentis Doroteo, riproĉeme, “vi akiras malamikojn. Katidoj ja dece faras kelkajn agojn, sed mi neniam aŭdis pri katido kiu manĝas porkon, tute neniam kaj neniel.”

“Sed ĉu vi iam vidis tiajn porketojn antaŭ nun?” demandis la katido. “Ili estas ne pli grandaj ol musoj, kaj mi certas ke estas dece ke mi manĝu musojn.”

“Ne gravas la grandeco, kara; gravas la speco,” respondis la knabino. “Ĉi tiuj estas dorlotbestoj de Sro Sorĉisto, same kiel vi estas mia dorlotbesto, kaj ne estus pli dece ke vi manĝu ilin ol ke Jaĉjo manĝu vin.”

“Kaj precize tion mi faros se vi ne ĉesos ĝeni tiujn pilketojn de porko,” diris Jaĉjo, rigardante la katidon per siaj rondaj, grandaj okuloj. “Se vi damaĝos eĉ unu el ili mi plenmaĉos vin tuj.”

La katido rigardis la ĉevalon penseme, kvazaŭ volante scii ĉu aŭ ne li estas serioza.

“Tiukaze,” ŝi diris, “mi ne plu ĝenos ilin. Al vi ne restas multaj dentoj, Jaĉjo, sed la malmultaj kiujn vi havas estas sufiĉe akraj por ege tremigi min. Do la porketoj estos tute ekster danĝero, kiom koncernas min.”

“Tute ĝuste, Heŭreka,” komentis la Sorĉisto, serioze. “Ni ĉiuj estu unu feliĉa familio kaj amu unu la alian.”

Heŭreka oscedis kaj streĉis sin.

“Mi de ĉiam amas la porkidojn,” ŝi diris, “sed ili ne amas min.”

“Neniu povas ami timaton,” asertis Doroteo. “Se vi dece kondutos, kaj ne timigos la porketojn, mi certas ke ili iom post iom multe amos vin.”

La Sorĉisto nun remetis la naŭ etulojn en sian poŝon kaj oni rekomencis la veturon.

“Ni devas esti preskaŭ ĉe la supro nun,” diris la knabo, dum ili lace grimpis la senluman, ŝraŭbecan ŝtuparon.

“La Lando de la Gurgloj ne povas esti malproksima de la supro de la tero,” komentis Doroteo. “Ne estas tre plaĉe ĉi tie. Mi volonte reiros hejmen, mi certas.”

Neniu respondis ĉar ili trovis ke ili bezonas la tutan spiradon por la grimpo. La ŝtupoj jam fariĝis malpli larĝaj kaj Zeb kaj la Sorĉisto ofte devis helpi Jaĉjon tiri la kaleŝon de unu ŝtupo al alia, aŭ malhelpi ĝin ŝoviĝi kontraŭ la rokajn murojn.

Fine, tamen, nebrila lumo aperis antaŭ ili, kiu fariĝis pli klara kaj pli forta dum ili antaŭeniris.

“Dankaldie (Dank’-al-Di’), ni preskaŭ alvenis!” anhelis la malgranda Sorĉisto.

Jaĉjo, kiu estis antaŭ la aliaj, vidis la lastan ŝtupon antaŭ si kaj ŝovis sian kapon super la rokajn flankojn de la ŝtuparo. Li ekhaltis, parte kaŭriĝis kaj komencis retrenpaŝi, tiel ke li preskaŭ falis kun la kaleŝo sur la aliajn.

“Ni malsupreniru!” li diris, per sia raŭka voĉo.

“Absurde!” akre diris la laca Sorĉisto. “Kio estas al vi, maljunulo?”

“Ĉio,” grumblis la ĉevalo. “Mi ekrigardis tiun lokon, kaj ĝi ne estas taŭga loko por veraj uloj. Ĉio estas morta, tie – nek karno nek sango nek kreskaĵo ie ajn.”

“Ne gravas, ni ne povas retreniri,” diris Doroteo;

“kaj ni ja ne intencas resti tie.”

“Estas danĝere,” muĝis Jaĉjo, per obstina voĉo.

“Atentu, ĉevalo,” interrompis la Sorĉisto,

“malgranda Doroteo kaj mi jam estis en multaj strangaj landoj dum nia veturado, kaj ĉiam ni eskapis sendamaĝe. Ni eĉ estis en la eksterordinara Lando Oz – ĉu ne, Doroteo? – do ne multe gravas al ni kia estas la Lando de la Gargojloj. Antaŭeniru, Jaĉjo, kaj negrave kio okazos, ni eltenos ĝin.”

“Do bone,” respondis la ĉevalo; “jen via ekskurso, ne la mia; se misfortuno trafos vin, ne kulpos mi.”

Post tiu parolo li antaŭen klinis sin kaj trenis la kaleŝon supren laŭ la restantaj ŝtupoj. La aliaj sekvis kaj baldaŭ ili ĉiuj staris sur larĝa platformo kaj vidadis la plej kuriozan kaj surprizan pejzaĝon kiun iam vidis iliaj okuloj.

“La Lando de la Gargojloj estas tute ligna!” krietis Zeb; kaj tiel estis. La tero estis segeroj kaj la disŝutitaj ŝtoneroj estis malmolaj tuberoj de arboj, glatigitaj dum la forpaso de tempo. Vidiĝis malnovaj lignaj domoj, kun ĉizitaj lignaj floroj en la antaŭaj ĝardenoj. La arbotrunkoj kompreneble estis lignaj, sed la folioj de la arboj estis rabotaĵoj. La herbaĵoj konsistis el ligneroj, kaj kie nek herbo nek segeroj montriĝis estis solida ligna planko. Lignaj birdoj flirtis inter la arboj kaj lignaj bovinoj paŝtadis sin sur la ligna herbaro, sed plej mirigaj estis la lignaj homoj – la uloj nomataj Gargojloj.

Ili estis tre multaj, ĉar la regiono estis dense loĝata, kaj granda grupo de strangaj homoj proksime staris, rigardante akre la fremdulojn kiuj aperis el la longa spirala ŝtuparo.

La Gargojloj estis tre malaltaj, malpli ol unu metron. Iliaj korpoj estis rondaj, iliaj kruroj mallongaj kaj dikaj kaj iliaj brakoj eksterordinare longaj kaj dikaj. Iliaj kapoj estis tro grandaj por iliaj korpoj kaj iliaj vizaĝoj estis konfesende malbelaspektaj. Kelkaj havis longajn kurbajn nazojn kaj mentonojn, malgrandajn okulojn kaj larĝajn, ridaĉantajn buŝojn.

Aliaj havis platajn nazojn, elstarajn okulojn, kaj orelojn formitajn kiel tiuj de elefanto. Vere estis multaj tipoj, apenaŭ du similis; sed ĉiuj estis egale malagrablaspektaj. La suproj de iliaj kapoj ne havis harojn, sed estis ĉizitaj laŭ diversaj fantaziaj formoj, kelkaj havis vicon de punktoj aŭ pilkoj ĉirkaŭ la supro, aliaj desegnoj similis florojn aŭ legomojn, kaj ankoraŭ aliaj havis kvadratojn kiuj aspektis pastobakaĵojn kructranĉitajn sur siaj kapoj. Ĉiuj surportis mallongajn lignajn flugilojn ligitajn al iliaj lignaj korpoj per lignaj ĉarniroj kun lignaj ŝraŭboj, kaj per tiuj flugiloj ili flugis rapide kaj senbrue tien kaj tien; iliaj kruroj malmulte utilis al ili.

Tiu senbrua moviĝo estis unu el la plej strangaj aspektoj de la Gargojloj. Ili absolute ne bruis, nek flugante nek volante paroli, kaj ili konversaciis plejparte per rapidaj signaloj faritaj per iliaj lignaj fingroj aŭ lipoj. Nek aŭdeblis ia ajn sono ie en la tuta ligna lando. La birdoj ne kantis, nek la bovinoj muĝis; tamen estis pli ol ordinara agado ĉie.

La grupo de tiuj strangaj uloj kiuj montriĝis apud la ŝtuparoj unue restis staranta kaj senmova, rigardante per okulaĉoj al la entrudiĝintoj kiuj tiom subite ekaperis en ilia lando. Siavice la Sorĉisto kaj la infanoj, la ĉevalo kaj la katido, ekzamenis la Gargojlojn samsilente atentoplene.

“Misaĵo okaos, mi certas,” komentis la ĉevalo.

“Maljungu min, Zeb, liberigu min de la kaleŝo, por ke mi povu komforte batali.”

“Jaĉjo pravas,” ĝemis la Sorĉisto. “Okazos misaĵo, kaj mia glavo ne estas sufiĉe forta por distranĉi tiujn lignajn korpojn – do mi devos elpreni miajn revolverojn.”

Li prenis sian valizon de la kaleŝo kaj, malferminte ĝin, li elprenis du mortigaspektajn revolverojn kiuj alarmis la infanojn.

“Kian damaĝon povus fari la Gurgloj?” demandis Doroteo. “Ili ne havas armilojn per kiuj damaĝi nin.”

“Ĉiu el iliaj brakoj estas ligna stabo,” respondis la vireto, “kaj mi certas ke la uloj celas misagi, pro la aspekto de iliaj okuloj. Eĉ ĉi tiuj revolveroj povus nur damaĝi kelkajn el iliaj lignaj korpoj, kaj post tio ili povos fari kion ili volas je ni.”

“Sed tiukaze, kial batalu?” demandis la knabino.

“Por ke mi mortu kun klara konscienco,” respondis la Sorĉisto, serioze. “Ĉiu devas agi laŭeble plej trafe; kaj mi faros tion.”

“Se nur mi havus batilon,” diris Zeb, kiu jam maljungis la ĉevalon.

“Se ni sciintus ke ni venos ĉi tien ni eble kunportus plurajn aliajn utilaĵojn,” respondis la Sorĉisto. “Sed nin iom neatendite trafis ĉi tiu aventuro.”

La Gargojloj retrenpaŝis iom kiam ili aŭdis la sonon de parolado, ĉar kvankam niaj amikoj parolis mallaŭte iliaj vortoj ŝajnis laŭtaj en la ĉirkaŭa silento.

Sed tuj kiam la konversacio ĉesis, la ridetaĉantaj, malbelaj uloj leviĝis grege kaj flugis rapide kontraŭ la fremdulojn, kun siaj longaj brakoj antaŭetenditaj kiel la buspritoj de aro de velboatoj. La ĉevalo precipe allogis ilian atenton, ĉar ĝi estis la plej granda kaj plej stranga besto kiun ili iam vidis; do ĝi fariĝis la celo de ilia unua atako.

Sed Jaĉjo estis preta por ili, kaj kiam li vidis ilin veni li turnis siajn kalkanojn kontraŭ ilin kaj komencis piedbatadi kiom eble plej forte. Krak! kraŝ! bum! sonis liaj fervestitaj hufoj kontraŭ la lignaj korpoj de la Gargojloj, kaj ili batiĝis tien kaj alien tiom forte ke ili disiris kiel pajleroj en la vento. Sed la bruego ŝajnis por ili tiom terura kiom la kalkanoj de Jaĉjo, ĉar ĉiu kiu povis sin turnis rapide kaj forflugis tre foren. La aliaj unu post la unua sukcesis levi sin de la tero kaj rapide rekuniĝis kun siaj kamaradoj, tiel ke dum momento la ĉevalo kredis ke li venkis facile en la batalo.

Sed la Sorĉisto ne tiom certis.

“Ne eblas vundi tiujn lignulojn,” li diris, “kaj Jaĉjo nur sukcesis iomete damaĝi ilin per disigo de kelkaj splitoj el iliaj nazoj kaj oreloj. Tio ja ne povus malpli malbeligi ilin, kaj mia opinio estas ke ili baldaŭ renovigos la atakon.”

“Kio forpelis ilin?” demandis Doroteo.

“La bruo, kompreneble. Ĉu vi ne memoras ke la Ĉampiono eskapis de ili per kriado?”

“Eble ankaŭ ni eskapu per malsupreniro de la ŝtupoj,” sugestis la knabo. “Ni havas sufiĉan tempon, ĝuste nun, kaj mi preferus fronti la nev’deblajn ursojn ol tiujn lignajn diabletojn.”

“Ne,” respondis Doroteo, firme, “ni ne retreniru, ĉar tiuokaze ni neniam atingus nian hejmon. Ni batalu.”

“Tion mi konsilas,” diris la Sorĉisto. “Ili ankoraŭ ne venkis nin, kaj Jaĉjo valoras tiom kiom tuta armeo.”

Sed la Gargojloj estis sufiĉe lertaj por ne ataki la ĉevalon la sekvan fojon. Ili antaŭeniris en granda grego, al kiu aliĝis granda nombro da aliaj Gargojloj, kaj ili flugis rekte super la kapon de Jaĉjo al la loko kie staras la aliaj.

La Sorĉisto levis unu el siaj revolveroj kaj pafis al la grego da malamikoj, kaj la pafo sonegis kiel tondro en tiu silenta loko.

Kelkaj el la lignuloj falis rekte sur la teron, kie ili tremis per ĉiu membro; sed la plej multaj sukcesis turni sin kaj eskapi denove tre foren.

Zeb kuris kaj levis unu el la Gargojloj kiu kuŝis plej proksime al li. La supro de ĝia kapo estis ĉizita por aspekti krono kaj la kuglo de la Sorĉisto frapis precize la maldekstran okulon, kiu estis malmola ligna tubero. Duono de la kuglo estis fiksita en la ligno, do la bato kaj la subita bruo faligis la ulon, multe pli ol vera vundiĝo. Antaŭ ol tiu kronita Gargojlo rekonsciiĝis Zeb vindis rimenon plurfoje ĉirkaŭ ĝian korpon, ligante ĝiajn flugilojn kaj brakojn tiel ke ĝi ne povis movi sin. Post tio, liginte la lignulon firme, la knabo buklis la rimenon kaj ĵetis sian kaptiton en la kaleŝon. Jam antaŭ tiam la aliaj ĉiuj forrapidis.

image-040


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.