La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. LA PLEKTITA VIRO DE PIRAMIDA MONTO

TURANTA antaŭ ili estis konusforma monto tiom alta ke ĝia pinto perdiĝis en la nuboj. Rekte frontanta la lokon kie Jaĉjo haltis estis arka malfermaĵo kondukanta al larĝa ŝtuparo. La ŝtupoj estis ĉizitaj en la rokoj interne de la monto, kaj ili estis larĝaj kaj ne tre krutaj, ĉar ili ŝraŭbmaniere ĉirkaŭiris, kaj ĉe la arka malfermaĵo kie komenciĝis la ŝtuparo la cirklo estis tre granda. Ĉe la piedo de la ŝtuparo estis afiŝo kiu tekstis:

AVERTO.

Ĉi tiuj ŝtupoj konduas al laLando de la Gargojloj.

DANĜERO! NE ENIRU.

“Kiel Jaĉjo povos tiri la kaleŝon supren laŭ tiom da ŝtupoj?” demandis Doroteo, sobre.

“Tute facile,” deklaris la ĉevalo, henante malestime.

“Tamen, mi ne deziras tiri pasaĝerojn. Vi ĉiuj devos marŝi.”

“Kion se la ŝtupoj fariĝos pli krutaj?” proponis Zeb, dubeme.

“Nu, tiukaze vi simple devos puŝi la ĉarradojn,” anoncis Jaĉjo.

“Ni provu,” diris la Sorĉisto. “Neniu alia rimedo ekzistas por eliri la Valon de Vo.”

Do ili komencis supreniri la ŝtupojn, Doroteo kaj la Sorĉisto estis la unuaj, sekvis Jaĉjo tirante la kaleŝon, kaj lasta estis Zeb zorgante ke nenio okazu al la jungilaro.

La lumo estis nebrila, kaj baldaŭ ili supreniris en plenan mallumon, tiel ke la Sorĉisto devis uzi siajn lanternojn por lumigi la vojon. Sed tio ebligis ke ili senhalte iru ĝis ili atingis ebenan lokon kie estis fendo en la flanko de la monto kiu enlasis kaj lumon kaj aeron. Rigardante tra ĉi tiu aperturo ili povis vidi la Valon de Vo kuŝantan multe sube, tiel ke la dometoj aspektis ludiloj, pro sia malproksimeco.

Ripozinte dum kelkaj momentoj ili rekomencis grimpi, kaj ankoraŭ la ŝtupoj estis larĝaj kaj sufiĉe malaltaj por ke Jaĉjo tiru la kaleŝon facile. La maljuna ĉevalo anhelis iom, kaj ofte devis halti por repovi spiri.

Dum tiuj okazoj ili ĉiuj volonte atendis lin, ĉar daŭre grimpi ŝtupojn neeviteble dolorigas la krurojn.

Ili ŝraŭbiris, ĉiam irante supren, dum longa tempo.

La lumoj de la lanternoj nebrile montris la vojon, sed la iro estis malgaja, kaj al ili plaĉis kiam larĝa radio de lumo antaŭ ili certigis ke ili proksimiĝas al dua ebena loko.

Tie unu flanko de la monto havis grandan truon, kvazaŭ la buŝon de kaverno, kaj la ŝtupoj ĉesis ĉe la proksima rando de la planko kaj rekomencis supreniri ĉe la kontraŭa rando.

La aperturo en la monto estis ĉe la flanko kontraŭa al la Valo de Vo, kaj niaj veturantoj rigardis strangan scenon. Sub ili estis vasta spaco, ĉe kies malsupro estis nigra maro kun ruliĝantaj ondegoj, tra kiuj langetoj de flamo konstante suprenĵetiĝis. Tuj super ili, kaj preskaŭ samaltaj kiel ilia platformo, estis aroj de ruliĝantaj nuboj kiuj konstante ŝanĝis sian pozicion kaj siajn kolorojn. La bluoj kaj grizoj estis vere belaj, kaj Doroteo rimarkis ke sur la nubaroj sidas aŭ kuŝas lanecaj, ombraj formoj de belaj uloj kiuj sendube estas la Nubfeoj. Mortemuloj kuj staras sur la tero kaj rigardas la ĉielon ofte ne povas vidi tiujn formojn, sed niaj amikoj estis tiom proksimaj al la nuboj ke ili observis la delikatajn feojn tre klare.

“Ĉu ili estas realaj?” demandis Zeb, per respektoplena voĉo.

“Kompreneble,” respondis Doroteo, mallaŭte. “Ili estas la Nubfeoj.”

“Ili aspektas kvazaŭ trikoto,” komentis la knabo, rigardante intense. “Se mi premus iun el ili, nenio restus el ĝi.”

En la malplena speco inter la nuboj kaj la nigra, bolanta maro longe sube, videblis kelkfoje strangaj birdoj flugantaj rapide tra la aero. Tiuj birdoj estis enormaj, kaj memorigis Zebon pri la rocoj (Speco de monstra birdo fantazia.) pri kiuj li legis en Mil kaj Unu Noktoj. Ili havis ferocajn okulojn kaj akrajn ungojn kaj bekojn, kaj la infanoj esperis ke neniu el ili decidos eniri la kavernon.

“Nu, nekredeble!” subite diris la malgranda Sorĉisto. “Kio povas esti?”

Ili turnis sin kaj trovis viron starantan sur la planko en la centro de la kavo, kiu riverencis tre ĝentile kiam li vidis ke li estas rimarkita. Li estis tre maljuna viro, treege ĝiba; sed plej strangaj estis liaj blanka hararo kaj barbo. Ili estis tiom longaj ke ili atingis liajn piedojn, kaj la hararo kaj la barbo estis zorge multbukle plektitaj, kaj ĉe la fino de ĉiu plektaĵo estis alligita banto el kolora rubando.

“El kie vi venis?” demandis Doroteo, miroplene.

“El nenie,” respondis la viro kun plektaĵoj; “ne lastatempe. Iam mi loĝis sur la surfaco de la tero, sed de multaj jaroj mi funkciigas mian fabrikon ĉi tie – duone al la supro de Piramida Monto.”

“Ĉu ni atingis nur la duonon de la vojo?” demandis la knabo, per senkuraĝigita tono.

“Mi kredas ke tiel, junuleto,” respondis la plektita viro. “Sed ĉar mi iras nek supren nek malsupren ekde mia alveno, mi ne povas esti tute certa ke estas ekzakte la duono.”

“Ĉu vi havas fabrikon ĉi tie?” demandis la Sorĉisto, kiu ekzamenis la strangan personon tre detale.

“Sendube,” diris la alia. “Mi estas granda inventisto, sciu, kaj mi fabrikas miajn produktaĵojn en ĉi tiu senhoma loko.”

“Kion vi produktas?” demandis la Sorĉisto.

“Nu, mi fabrikas Diversspecajn Flirtojn por flagoj kaj standardoj, kaj altegradajn Susurojn por la silkaj roboj de damoj.”

“Mi supozis ke tiel,” diris la Sorĉisto, ĝemante. “Ĉu ni rajtas ekzameni kelkajn el tiuj varoj?”

image-036
LA NUBFEOJ

image-037
LA PLEKTITA VIRO

“Jes ja, bonvolu veni en mian butikon,” kaj la plektita viro turnis sin kaj kondukis en malpli grandan kavon, kie li evidente loĝis. Tie, sur alta breto, estis pluraj diversdimensiaj kartonaj skatoloj, ĉiu ligita per katuna ŝnuro.

“Ĉi tiu,” diris la viro, prenante skatolon kaj tre delikate manipulante ĝin, “enhavas 120 susurojn – sufiĉajn por damo dum plena jaro. Ĉu vi volas aĉeti ĝin, kara?” li demandis, riverencante antaŭ Doroteo.

“Mia robo ne estas silka,” ŝi diris, ridetante.

“Ne gravas. Kiam vi malfermos la skatolon la susuroj elflugos, negrave ĉu aŭ ne vi surportas silkan robon,” diris la viro, serioze. Li prenis alian skatolon.

“En ĉi tiu,” li pludiris, “estas multaj diversaj flirtoj. Ili estas valoregaj por flirtigi flagojn dum senventa tago.

Vi, sinjoro,” turnante sin al la Sorĉisto, “nepre havu ĉi tiun kolekton. Provinte miajn varojn vi neniam volos nehavi ilin, mi certas.”

“Mi ne kunportis monon,” diris la Sorĉisto, eviteme.

“Mi ne volas monon,” respondis la plektita viro,

“ĉar mi ne povus elspezi ĝin en ĉi tiu dezerta loko eĉ se mi havus. Sed mi multe deziras bluan harrubandon.

Rimarku ke miaj plektaĵoj estas ligitaj per flavaj, palruĝaj, brunaj, ruĝaj, verdaj, blankaj kaj nigraj; sed mankas al mi bluaj rubandoj.”

“Mi alportos tion!” kriis Doroteo, kiu kompatis la viron; do ŝi rekuris al la kaleŝo kaj prenis el sia valizo belan bluan rubandon. Plezurigis ŝin vidi kiom brilis la okuloj de la plektita viro kiam li ricevis tiun trezoron.

“Vi multe, multe feliĉigis min, kara!” li kriis; kaj li insistis ke la Sorĉisto prenu la skatolon da flirtoj kaj la knabineto akceptu la skatolon da susuroj.

“Eble vi bezonos ilin, iam,” li diris, “kaj ja ne utilas ke mi fabriku ĉitiaĵojn krom se iu utiligas ilin.”

“Kial vi forlasis la surfacon de la tero?” demandis la Sorĉisto.

“Mi ne povis eviti tion. La rakonto estas malfeliĉa, sed se vi strebos deteni viajn larmojn mi informos vin.

Sur la tero mi fabrikis Importitajn Truojn por Usona Svisa Fromaĝo, kaj mi agnosku ke mi provizis altkvalitan varon kiun oni fervore aĉetadis. Ankaŭ mi faris la porojn por poroplenaj plastroj kaj altkvalitajn truojn por pastoringoj kaj butonoj. Fine mi inventis novan Alĝustigeblan Fostotruon, kiu, laŭ mia supozo, riĉigos min. Mi fabrikis grandan nombro da tiuj fostotruoj, kaj ĉar mi ne havis sufiĉan lokon por gardi ilin, mi metis ilin unu sur la alian kaj metis la plejsupran en la teron. Tiel estiĝis eksterordinare longa truo, kiel vi povas imagi, kaj ĝi etendiĝis longe en la teron; kaj, dum mi klinis min klopodante vidi la fundon, mi malekvilibriĝis kaj enfalis. Domaĝe, la truo kondukis rekte en la vastan spacon kiun vi vidas ekster ĉi tiu monto; sed mi sukcesis kapti rokopinton kiu etendiĝis de ĉi tiu kaverno, kaj tiel mi savis min de falo kapantaŭen en la nigrajn subajn ondojn, kie la flamaj langoj kiuj elsaltas nepre konsumus min. Do ĉi tie mi faris mian hejmon; kaj kvankam ĝi estas senhoma mi distras min per fabrikado de flirtoj kaj susuroj, kaj tiel mi tre ĝue vivas.”

Kiam la plektita viro kompletigis sian strangan rakonton Doroteo preskaŭ ridis, ĉar ĝi estis tro absurda; sed la Sorĉisto frapetis sian frunton indikante ke li opinias la kompatindan viron freneza. Do ili ĝentile adiaŭis lin, kaj reiris al la ekstera kaverno por rekomenci sian veturon.

image-038


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.