La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. LA NAŬ PORKETOJ

ANONCIS Ozma, post la matenmanĝo, ke ŝi ordonis ke estu ferio tra la tuta Smeralda Urbo, honore al ŝiaj vizitantoj.

La popolo informiĝis ke ilia malnova Sorĉisto revenis al ili kaj ĉiuj fervoris revidi lin, ĉar li ĉiam estis plejamato. Do unue estu granda procesio tra la stratoj, kaj post tio la maljuna vireto petiĝu fari kelkajn sorĉaĵojn en l a granda Tronoĉambro de la palaco. En la posttagmezo estos ludoj kaj konkuroj.

La procesio estis tre impona. Unua estis La Imperia Korneta Bando de Oz, vestita per smeraldoverdaj veluraj uniformoj kun balteoj de pizverda sateno kaj butonoj kun grandegaj facetitaj smeraldoj. Ili ludis la Nacian Himnon nomitan “La Oza Scintilanta Standardo”, kaj post ili estis la standardoportantoj kun la Reĝa standardo. Tiu standardo estis dividita en kvar egalajn partojn, unu estis ĉielblua, alia palruĝa, tria lavenda kaj kvara blanka. En la centro estis granda smeraldoverda stelo, kaj sur ĉiuj kvar partoj estis kudritaj scintilaĵetoj kiuj brilis bele en la sunlumo. La koloroj reprezentis la kvar landojn de Oz, kaj la verda stelo la Smeraldan Urbon.

Tuj post la reĝaj standardoportantoj venis la Princino Ozma en sia reĝa kaleŝo, kiu estis el oro ornamita per smeraldoj kaj diamantoj elegante dismetitaj. La kaleŝon tiris tiokaze la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, ornamitaj per grandegaj ruĝetaj kaj bluaj bantoj. En la kaleŝo rajdis Ozma kaj Doroteo, tiu en belega vestaro kaj portante sur la kapo sian reĝan diademon; kaj la knabineto el Kansas portis ĉirkaŭ sia talio la Magian Zonon kiun ŝi kaptis iam de la Reĝo de la Knomoj.

Post la kaleŝo sekvis la Birdotimigilo rajdanta la Segĉevalon, kaj la popolo hurais lin preskaŭ tiom laŭte kiom sian belan Regantinon. Post li marŝis per regulaj, ŝanceliĝantaj paŝoj, la fama maŝinulo nomita Tiktoko, kies risortojn streĉis Doroteo por la okazo. Tiktoko moviĝis per horloĝa mekanismo, kaj konsistis tute el polurita kupro. Efektive li apartenis al la knabino el Kansas, kiu multe respektis lian pensadon kiam ĝi estis ĝuste streĉita kaj funkciigita; sed ĉar la kuprulo estus senutila ie ajn ol en felando Doroteo lasis ke Ozma gardu lin, kaj ŝi certigis ke oni taŭge prizorgu lin.

Sekvis dua bando, nomita la Reĝa Kortega Bando, ĉar la anoj ĉiuj loĝis en la palaco. Ili surhavis blankajn uniformojn kun veraj diamantaj butonoj kaj ludis

“Kio estas Oz sen Ozma?” tre dolĉe.

Post ili marŝis Profesoro Ŝancel-Insekto, kun grupo de studentoj el la Reĝa Kolegio de Scienca Atletiko.

La knaboj havis longajn hararojn kaj striitajn puloverojn kaj kriis sian kolegian krion je ĉiu dua paŝo, kio multe kontentigis la rigardantaron, kiu ĝojis pro tiu pruvo ke iliaj lungoj bone statas.

La brile polurita Stana Lignohakisto sekvis, antaŭ la Reĝa Armeo de Oz kiu konsistis el dudek ok oficiroj, de Generaloj ĝis Kapitanoj. Ordinaraj soldatoj ne ekzistis en la armeo ĉar ĉiuj estis tiom kuraĝaj kaj lertaj ke ili promociiĝis unu post la alia ĝis ne plu estis ordinaruloj. Jaĉjo kaj la kaleŝo sekvis, la maljunan kaleŝoĉevalon direktis Zeb dum la Sorĉisto staradis sur la benko kaj klinis sian kalvan kapon dekstren kaj maldekstren responde al la huraoj de la popolo, kiu dense apudestis lin.

Do la tuta procesio estis granda sukceso, kaj kiam ĝi jam reiris al la palaco la civitanoj gregiĝis en la granda Tronoĉambro por rigardi la Sorĉiston faranta siajn trukojn.

La unua ago de la malgranda ĉarlatano estis ke li aperigis malgrandan blankan porketon el sub sia ĉapelo kaj ŝajnigis disapartigi ĝin tiel ke estis du. Li ripetis tiun agon ĝis ĉiuj naŭ porketoj videblis, kaj ili tiom ĝojis esti ekster lia poŝo ke ili ĉirkaŭkuradis tre vigle. La belaj bestetoj estus mirindaĵo ĉie, do la rigardantoj estis tiom mirigitaj kaj ĝojigitaj de sia sperto kiom eĉ la Sorĉisto dezir us. Kiam li remalaperigis ilin Ozma deklaris sin bedaŭra ke ili foriris, ĉar ŝi volas unu el ili kiel dorlotbeston kun kiu ŝi povos ludi. Do la Ŝorĉisto ŝajnigis preni unu el la porketoj el la hararo de la Princino (efektive, li kaŝe prenis ĝin el sia interna poŝo) kaj Ozma ridetis gaje kiam la besto komfortiĝis en ŝiaj brakoj, kaj ŝi promesis pretigi smeraldan kolumon por ĝia dika kolo kaj teni la krietulon ĉiam proksima por ke ĝi amuzu ŝin.

Poste oni rimarkis ke la Sorĉisto ĉiam faras sian plejamatan trukon per ok porketoj, sed ŝajne tio plaĉis al la rigardantaro kiom naŭ.

En sia ĉambreto malantaŭ la Tronoĉambro la Sorĉisto trovis grandan nombron da trukiloj kiujn li postlasis kiam li foriris en la balono, ĉar neniu okupis la ĉambron dum li forestis. Estis sufiĉe por ebligi al li prepari plurajn novajn trukojn kiujn li lernis de kelkaj ĵonglistoj en la cirko, kaj li pasigis parton de la nokto pretigante ilin. Do li sekvigis la trukon pri la naŭ porketoj per pluraj aliaj mirigaĵoj kiuj multe ĝojigis la rigardantaron kaj ŝajne tute ne gravis al la homoj ĉu aŭ ne la Sorĉisto estas ĉarlatano, se nur li sukcese amuzis ilin. Ili aplaŭdis ĉiujn liajn trukojn kaj je la fino de la prezento ili petegis lin ne reforiri kaj forlasi ilin.

“Tiukaze,” diris la vireto, serioze, “mi nuligos ĉiujn miajn planitajn prezentojn antaŭ la kronitaj kapoj de Eŭropo kaj Ameriko kaj dediĉos min al la popolo de Oz, ĉar mi tiom amas vin ĉiujn ke mi ne povas malakcepti iun ajn vian peton.”

Kiam la rigardintaro estis forsendita kun tiu promeso, niaj amikoj partoprenis kun Princino Ozma en multedetala lunĉo en la palaco, kie eĉ la Tigro kaj la Leono ricevis elegantajn manĝaĵojn kaj Jaĉjo la Kaleŝoĉevalo manĝis sian avengrion el ora bovlo kun sep vicoj de rubioj, safiroj kaj diamantoj sur la rando.

En la posttagmezo ili ĉiuj iris al granda kampo ekster la urbopordoj kie la ludoj okazos. Estis bela baldakeno sub kiu sidu Ozma kaj ŝiaj gastoj kaj rigardu la homojn konkursi kaj salti kaj lukti. Estu certa ke la homoj de Oz plejbone ludis kiam tiom honorenda grupo rigardis, kaj fine Zeb proponis lukti kun malgranda Manĝtulo kiu ŝajne estis la ĉampiono.

Laŭaspekte li estis duoble tiomaĝa kiom Zeb, ĉar li havis longan pintan barbon kaj surportis pintan ĉapelon kun sonoriletoj ĉirkaŭ la rando, kiuj sonetis gaje dum li moviĝis. Sed kvankam la Manĝtulo estis apenaŭ sufiĉe alta por atingi ŝultron de Zeb li estis tiom forta kaj lerta ke li kuŝigis la knabon surdorsen sur la tero trifoje tre facile.

Zebon multe surprizis la malvenko, kaj kiam la bela Princino ridis pro li kun sia popolo li proponis boksi kun la Manĝtulo, kaj la malgranda Ozulo volonte akceptis. Sed kiam Zeb unuafoje sukcesis forte boksi liajn orelojn la Manĝtulo sidiĝis sur la teron kaj ploris ĝis la larmoj fluis laŭlonge de lia barbo, ĉar li vundiĝis. Tio ridigis Zebon, siavice, kaj komfortigis la knabon trovi ke Ozma ridis tiom gaje pro sia larmanta regato kiom antaŭe pro li.

Ĝuste tiam la Birdotimigilo proponis konkuron inter la Segĉevalo kaj la Kaleŝoĉevalo; kaj kvankam ĉiuj aliaj gajiĝis pro tiu sugesto la Segĉevalo retiris sin, dirante:

“Tia konkuro ne estus justa.”

“Certe ne,” aldonis Jaĉjo, iom malestime; “tiuj lignaj kruretoj viaj estas eĉ ne duone tiom longaj kiom la miaj.”

“Ne gravas tio,” diris la Segĉevalo, modeste; “ĉar mi neniam laciĝas, sed vi ja.”

“Ba!” kriis Jaĉjo, rigardante tre malrespekte la alian;

“ĉu vi eĉ unu momenton imagas ke tia misfarita ĉevalimitaĵo kia vi povas kuri tiom rapide kiom mi?”

“Mi ne scias, certe,” respondis la Segĉevalo.

“Tion ni volas trovi,” komentis la Birdotimigilo.

“La celo de konkuro estas trovi kiu venkos – nu, tion pensas mia bonega cerbo.”

“Unufoje, kiam mi estis juna,” diris Jaĉjo, “mi estis konkurĉevalo, kaj venkis ĉiun kiu aŭdacis defii min.

Mi naskiĝis en Kentukio, sciu, de kie estas la plej bonaj kaj plej aristokrataj ĉevaloj.”

“Sed nun vi estas maljuna, Jaĉjo,” sugestis Zeb.

“Maljuna! Nu, mi sentas min juna ĉevalido hodiaŭ,” respondis Jaĉjo. “Se nur estus vera ĉevalo ĉi tie kontraŭ kiu mi povus konkuri, mi montrus belan venkon al la popolo, mi certigas al vi.”

“Do kial ne konkuri kontraŭ la Segĉevalo?” demandis la Birdotimigilo.

“Li timas,” diris Jaĉjo.

“Ho, ne,” respondis la Segĉevalo. “Mi nur diris ke ne estus juste. Sed se mia amiko la Vera Ĉevalo volas entrepreni konkuron mi estas tute preta.”

Do ili maljungis Jaĉjon kaj forprenis la selon de la Segĉevalo, kaj la du neatendite konkurantaj bestoj staris flank’-al-flanke por komenci.

“Kiam mi diros ‘Ek!’” Zeb kriis al ili, “komencu kaj kuru ĝis vi atingos tiujn tri arbojn tie for.

Ĉirkaŭiru ilin kaj revenu. La unua kiu pasos la lokon kie sidas la Princino estos la venkinto. Ĉu vi pretas?”

“Mi supozas ke estos dece ke mi lasu la lignan stultulon antaŭkuri,” grumblis Jaĉjo.

“Forgesu tion,” diris la Segĉevalo. “Mi faros kion mi povos.”

“Ek!” kriis Zeb; kaj je tiu vorto la du ĉevaloj saltis antaŭen kaj la konkuro komenciĝis.

image-060
LA SORĈISTO PRENIS PORKETON EL LA HARARO DE OZMA

image-061
LA TIGRO FRAPEGIS ŜULTRON DE JAĈJO

La grandaj hufoj de Jaĉjo movis sin rapidege, kaj kvankam li ne aspektis gracia li kuris farante grandan honoron al sia Kentucky-genealogio. Sed la Segĉevalo estis pli rapida ol la vento. Ĝiaj lignaj kruroj moviĝis tiom rapide ke ili estis preskaŭ nevideblaj, kaj kvankam multe malpli granda ol la kaleŝoĉevalo ĝi transiris la teron multe pli rapide. Antaŭ ol ili atingis la arbojn la Segĉevalo estis multe antaŭ Jaĉjo, kaj la ligna besto revenis al la komencloko kaj estis fervore huraata de la Ozanoj antaŭ ol Jaĉjo venis anhelegante al la baldakeno kie la Princino kaj ŝiaj amikoj sidis.

Mi bedaŭras raporti ke Jaĉjo ne nur hontis pro sia malvenko sed dum momento li malsukcesis regi sian koleron. Dum li rigardis la komikan vizaĝon de la Segĉevalo li imagis ke tiu ulo ridas pro li; do pro neregebla kolero li turnis sin kaj feroce batis per sia piedo, tiel ke lia rivalo falis kapsuben sur la teron, kaj unu el la kruroj kaj la maldekstra orelo rompiĝis.

La sekvan momenton la Tigro kaŭriĝis kaj saltigis sian grandan korpon tra la aero rapide kaj malrezisteble kiel kuglo el kanono. La besto frapegis ŝultron de Jaĉjo kaj kaŭzis ke la miranta kaleŝoĉevalo ruliĝu ripete, dum la rigardantoj laŭtege kaj ĝoje kriis, ĉar ilin ege malplaĉis la fivenĝo kiun li faris.

Kiam Jaĉjo rekonsciiĝis kaj sidiĝis li trovis la Malkuraĝan Leonon unuflanke kaj la Malsatan Tigron aliflanke, kaj iliaj okuloj ardadis kiel fajro.

“Mi certe pardonpetas,” diris Jaĉjo, humile. “Mi miskondutis piedbatante la Segĉevalon, kaj mi bedaŭras ke mi koleris je li. Li venkis en la konkuro, kaj juste venkis; sed kion povas fari karna ĉevalo konkure kun senlaca ligna besto?”

Aŭdinte tiun pardonpeton la Tigro kaj la Leono ĉesis batadi per siaj vostoj kaj reiris al la flanko de la Princino digne.

“Neniu damaĝu amikon nian antaŭ ni,” grumblis la Leono; kaj Zeb kuris al Jaĉjo kaj flustris ke se li ne regos sian koleron estonte li verŝajne disŝiriĝos.

Nun la Stana Lignohakisto tranĉis rektan kaj fortan branĉon de arbo per sia brilanta hakilo kaj faris novan kruron kaj novan orelon por la Segĉevalo; kaj kiam ili estis firme fiksitaj al ĝi Princino Ozma prenis la diademon de sia kapo kaj metis ĝin sur la kapon de la konkurvenkinto. Diris ŝi:

“Mia amiko, mi premias vin pro via rapido, kaj proklamas vin Princo de Ĉevaloj, ĉu de ligno ĉu de karno; kaj de nun ĉiu alia ĉevalo – almenaŭ en la Lando Oz–taksiĝu imitaĵo, kaj vi la vera Ĉampiono de via raso.”

Oni denove aplaŭdis pro tio, kaj post tio Ozma remetigis la juvelitan selon sur la Segĉevalon kaj mem rajdis la venkinton retre al la urbo ĉe la antaŭo de la granda procesio.

“Pli bone mi estu feo,” grumblis Jaĉjo, dum li malrapide hejmentiris la kaleŝon; “ĉar esti nur ordinara ĉevalo en felando signifas esti tute senvalora.

Ĉi tiu ne estas loko por ni, Zeb.”

“Tamen estas bonfortune ke ni sukcesis veni ĉi tien,” diris la knabo; kaj Jaĉjo pensis pri la senluma kavo, kaj akordis kun li.

image-062


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.