La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

9. ILI BATALAS LA NEVIDEBLAJN URSOJN

LA fremduloj sidiĝis tre volonte ĉe la tablo, ĉar ili estis ĉiuj malsataj kaj la teleroj nun estis plenaj de bongustaj manĝaĵoj. Antaŭ ĉiu sidanto estis telero sur kiu estis bongustaspekta dama-frukto, kaj la parfumo kiu odoris el la fruktoj estis tiom alloga kaj dolĉa ke ili sentis tre grandan tenton manĝi la frukton kaj nevidebliĝi.

Sed Doroteo satigis sin per aliaj manĝaĵoj, kaj ŝiaj akompanantoj agis same, rezistante la tenton.

“Kial vi ne manĝas la damaojn?” demandis la voĉo de la virino.

“Ni ne volas malv’debliĝi,” respondis la knabino.

“Sed se vi restos videblaj la ursoj vidos vin kaj manĝos vin,” diris juna voĉo knabina, kiu apartenis al unu el la infanoj. “Ni la loĝantoj ĉi tie multe preferas esti nevideblaj, ĉar ni ankoraŭ povas ĉirkaŭpremi kaj kisi unu la alian, kaj estas tute sekuraj kontraŭ la ursoj.”

“Kaj ne necesas ke ni tiom atentu pri niaj vestoj,” komentis la viro.

“Kaj panjo ne scias ĉu aŭ ne mia vizaĝo estas malpura!” aldonis la alia infana voĉo, gaje.

“Sed mi devigas vin lavi ĝin kiam ajn mi memoras,” diris la patrino; “ĉar tute sendube via vizaĝo estas malpura, Ianu, negrave ĉu aŭ ne mi vidas ĝin.”

Doroteo ridis kaj etendis siajn manojn.

“Venu ĉi tien, mi petas – Ianu kaj via fratino – por ke mi palpu vin,” ŝi petis.

Ili volonte venis al ŝi, kaj Doroteo metis siajn manojn sur iliajn vizaĝojn kaj formojn kaj decidis ke unu estas knabino proksimume samaĝa kiel ŝi, kaj la alia knabo iom pli malgranda. La hararo de la knabino estis mola kaj leĝera kaj ŝia haŭto tiom glata kiel sateno. Kiam Doroteo dolĉe tuŝis ŝiajn nazon kaj orelojn kaj lipojn ili ŝajnis bone kaj delikate formitaj.

“Se mi povus vidi vin mi certas ke vi estus bela,” ŝi deklaris.

La knabino ridis, kaj ŝia patrino diris:

“Ni ne estas vantaj en la Valo de Vo, ĉar ni ne povas montri nian belecon, kaj bona agado kaj agrablaj manieroj beligas nin por niaj konatoj. Tamen ni povas vidi kaj ŝati la belon de la naturo, la delikatajn florojn kaj arbojn, la verdajn kampojn kaj la klaran bluon de la ĉielo.”

“Kion pri la birdoj kaj bestoj kaj fiŝoj?” demandis Zeb.

“La birdojn ni ne povas vidi, ĉar ili amas manĝi la damaojn tiom kiom ni; sed ni aŭdas iliajn dolĉajn kantojn kaj ĝuas ilin. Nek ni povas vidi la kruelajn ursojn, ĉar ankaŭ ili manĝas la fruktojn. Sed la fiŝojn kiuj naĝas en niaj riveretoj ni povas vidi, kaj ofte ni kaptas kaj manĝas ilin.”

“Ŝajnas al mi ke vi havas multon por feliĉigi vin eĉ dum vi estas nevideblaj,” komentis la Sorĉisto.

“Tamen, ni preferas resti nevideblaj dum ni estas en via valo.”

Ĝuste tiam Heŭreka envenis, ĉar ĝis nun ŝi promenadis ekstere kun Jaĉjo; kaj kiam la katido vidis la tablon pretan kun manĝaĵoj ŝi kriis:

“Nun vi devas manĝigi min, Doroteo, ĉar mi duone mortas pro malsato.”

La infanoj emis timi vidante la malgrandan beston, kiu memorigis ilin pri la ursoj, sed Doroteo komfortigis ilin dirante ke Heŭreka estas dorlotbesto kaj ne povus damaĝi eĉ se ŝi volus. Tiupunkte, ĉar la aliaj jam antaŭ nun estis sin movintaj for de la tablo, la katido saltis sur la seĝon kaj metis siajn piedojn sur la tukon por vidi kio estas manĝebla. Surprize al ŝi, nevidata mano kaptis ŝin kaj tenis ŝin pendanta en la aero. Heŭreka timfreneziĝis, kaj strebis grati kaj mordi, do la postan momenton ŝi falis sur la plankon.

“Ĉu vi vidis tion, Doroteo?” ŝi anhelegis.

“Jes, kara,” ŝia mastrino respondis; “homoj loĝas en ĉi tiu domo, kvankam ni ne povas vidi ilin. Kaj vi devas pli bone konduti, Heŭreka, alie io eĉ pli malbona okazos al vi.”

Ŝi metis teleron da manĝaĵoj sur la plankon kaj la katido manĝis avide.

“Donu al mi tiun belodoran frukton kiun mi vidis sur la tablo,” ŝi petegis, kiam ŝi finlekis la teleron.

“La fruktoj estas damaoj,” diris Doroteo, “kaj vi neniam eĉ gustumu ilin, Heŭreka, alie vi fariĝos nev’debla kaj ni tute ne povos vidi vin.”

La katido rigardis haveme la mapermesitan frukton.

“Ĉu dolorigas esti nev’debla?” ŝi demandis.

“Mi ne scias,” Doroteo respondis; “sed multe dolorigus al mi perdi vin.”

“Nu, bone, mi ne tuŝos ĝin,” decidis la katido; “sed nepre tenu ĝin for de mi, ĉar la odoro multe tentas.”

“Ĉu vi povas diri al ni, sinjoro aŭ sinjorino,” diris la Sorĉisto, parolante al la aero ĉar li ne sciis ĝuste kie la nevidataj homoj staras, “ĉu ekzistas metodo foriri el via bela Valo kaj reatingi la surfacon de la Tero?”

“Nu, oni povas facile foriri el la Valo,” respondis la voĉo de la viro; “sed por tio vi devos eniri multe malpli agrablan landon. Rilate al la supro de la tero, mi neniam aŭdis ke eblas fari tion, kaj se vi sukcesus atingi ĝin vi plej verŝajne forfalus.”

“Ho, ne,” diris Doroteo, “ni estis tie, kaj ni scias.”

“La Valo de Vo estas certe ĉarma loko,” komentis la Sorĉisto; “sed ni ne povas esti longe kontentaj en alia lando ol nia propra. Eĉ se ni renkontos malagrablajn lokojn survoje necesas, por atingi la surfacon de la tero, senhalte moviĝi tiudirekten.”

“Tiukaze,” diris la viro, “estos plej bone ke vi transiru nian Valon kaj grimpu la spiralan ŝtuparon interne de la Piramida Monto. La supro de tiu monto perdiĝas en la nuboj, kaj kiam vi atingos ĝin vi estos en la terura Lando de Nulo, kie la Gargojloj loĝas.”

“Kio estas Gargojloj?” demandis Zeb.

“Mi ne scias, juna sinjoro. Nia plej granda Ĉampiono, Overman-Anu, iam grimpis la spiralan ŝtuparon kaj batalis naŭ tagojn kontraŭ la Gargojloj antaŭ ol eskapi ilin kaj reveni; sed li neniam akceptis priparoli la terurajn ulojn, kaj post nelonge urso kaptis lin kaj manĝis lin.”

La vagantojn iom senkuraĝigis tiu malgajiga raporto, sed Doroteo diris kun ĝemo:

“Se la sola metodo reiri hejmen estas renkonti la Gurglojn, sekve ni devos renkonti ilin. Ili ne povas esti pli aĉaj ol la Fia Sorĉistino aŭ la Reĝo de la Knomoj.”

“Sed memoru ke kunestis la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto por helpi vin konkeri tiujn malamikojn,” sugestis la Sorĉisto. “Ĝuste nun, mia kara, eĉ ne unu batalisto estas en via grupo.”

“Ho, mi supozas ke Zeb povus batali se necesus.

Ĉu ne, Zeb?” demandis la knabineto.

“Eble; se estus necese,” respondis Zeb, dubeme.

“Kaj vi havas la multartikan glavon per kiu vi hakis la veg’talan Magiiston en du partojn,” la knabino diris al la vireto.

“Vere,” li respondis; “kaj en mia valizo estas aliaj utilaĵoj per kiuj eblus batali.”

“Kion plej timas la Gargojloj estas bruo,” diris la voĉo de la viro. “Nia Ĉampiono diris al mi ke kiam li kriis sian batalkrion la uloj tremis kaj retiris sin, hezitante daŭrigi la batalon. Sed ili estis multaj, kaj la Ĉampiono ne povis multe batali ĉar li devis ŝpari sian spiron por batalado.”

“Tre bone,” diris la Sorĉisto; “ni ĉiuj povas krii pli bone ol ni batalas, do ni verŝajne venkos la Gargojlojn.”

“Sed diru al mi,” diris Doroteo, “kial tia brava Ĉampiono lasis ke la ursoj manĝu lin? Kaj se li estis nev’debla, kaj la ursoj nev’deblaj, kiu scias ke ili efektive manĝis lin?”

“La Ĉampiono mortigis dek unu ursojn siatempe,” respondis la nevidata viro; “kaj ni scias ke tio estas vera ĉar kiam ulo mortas la nevidebla sorĉo de la dama-frukto ĉesas aktivi, kaj la mortigito estas klare videbla per ĉiuj okuloj. Kiam la Ĉampiono mortigis urson ĉiu povis vidi ĝin; kaj kiam la ursoj mortigis la Ĉampionon ni ĉiuj vidis plurajn pecojn de li disŝutitajn, kompreneble ili remalaperis kiam la ursoj manĝis ilin.”

Ili nun adiaŭis la afablajn sed nevideblajn homojn de la dometo, kaj ili rekomencis sian veturon, kiam la viro indikis al ili altan, piramidforman monton aliflanke de la Valo, kaj informis ilin kiel veturi por atingi ĝin.

Ili sekvis la bedon de larĝa rivero kaj pasis plurajn aliajn belajn dometojn; sed kompreneble ili vidis neniun, nek iu parolis al ili. Fruktoj kaj floroj kreskis abunde ĉie, kaj ili vidis multajn el la bongustegaj damaoj kiujn tiom amis la popolo de Vo.

Ĉirkaŭ la tagmezo ili haltis por lasi ke Jaĉjo ripozu en la ombro de bela fruktarbaro, kaj dum ili plukis kaj manĝis kelkajn ĉerizojn kaj prunojn kreskantajn tie softa voĉo subite diris al ili:

“Estas ursoj proksime. Atentu.”

La Sorĉisto tuj elprenis sian glavon, kaj Zeb ekprenis la ĉeval-vipon. Doroteo grimpis en la kaleŝon, kvankam Jaĉjo estis maljungita kaj paŝtadis sin iom for.

La posedanto de la nevidata voĉo ridis leĝere kaj diris:

“Vi ne povos eskapi la ursojn tiel.”

“Kiel ni povos eskapi?” demandis Doroteo, nervoze, ĉar nevidata danĝero estas ĉiam la plej malfacile frontata.

“Vi devos uzi la riveron,” estis la respondo. “La ursoj ne atakos surrivere.”

“Sed ni dronus!” kriis la knabino.

“Ho, tio ne necesos,” diris la voĉo, kiu laŭ siaj malseveraj tonoj ŝajne apartenis al juna knabino. “Vi estas fremduloj en la Valo de Vo, kaj ŝajne ne konas niajn kutimojn; do mi klopodos savi vin.”

image-033
ESKAPAS LA NEVIDEBLAJN URSOJN

La postan minuton larĝfolia planto estis tirita el la grundo kie ĝi kreskis kaj tenata pendante en la aero antaŭ la Sorĉisto.

“Sinjoro,” diris la voĉo, “frotu ĉi tiujn foliojn sur la plandojn de viaj piedoj, kaj tiel vi povos marŝi sur la akvo sen sinki sub la surfacon. Tio estas sekreto kiun ne konas la ursoj, kaj ni la popolo de Vo kutime marŝas sur la akvo kiam ni vojaĝas, kaj tiel eskapas niajn malamikojn.”

“Dankon!” kriis la Sorĉisto, ĝoje, kaj tuj li frotis folion sur la plandumojn de la ŝuoj de Doroteo kaj de si. La knabino prenis folion kaj frotis ĝin sur la piedojn de la katido, kaj la reston de la planto ŝi donis al Zeb, kiu, frotinte ĝin sur siajn proprajn piedojn, zorge frotis ĝin sur ĉiujn kvar piedojn de Jaĉjo kaj poste sur la pneŭmatikojn de la kaleŝo. Li preskaŭ finis ĉi tiun lastan taskon kiam malalta muĝo estis subite aŭdata kaj la ĉevalo komencis ĉirkaŭsaltadi kaj bati feroce per siaj kalkanoj.

“Rapide! Al la akvo, aŭ vi perdiĝos!” kriis ilia nevidata amiko, kaj senhezite la Sorĉisto tiris la kaleŝon malsupren laŭ la rando kaj sur la larĝan riveron, ĉar Doroteo ankoraŭ sidis en ĝi kun Heŭreka en siaj brakoj. Ili tute ne sinkis, pro la kapabloj de la stranga planto kiun ili uzis, kaj kiam la kaleŝo estis en la mezo de la rivero la Sorĉisto reiris al la bordo por helpi Zebon kaj Jaĉjon.

La ĉevalo saltadis sovaĝe, kaj du-tri profundaj tranĉvundoj aperis sur ĝiaj flankoj, el kiuj la sango fluis libere.

“Kuru al la rivero!” kriis la Sorĉisto, kaj Jaĉjo rapide liberigis sin de siaj nevidataj tormentantoj per kelkaj tre fortaj piedbatoj kaj poste obeis. Tuj kiam li trotis sur la surfacon de la rivero li trovis sin ekster danĝero, kaj Zeb jam kuradis trans la akvon al Doroteo.

Dum la malgranda Sorĉisto turnis sin por sekvi li sentis varmegan spiron sur sia vango kaj aŭdis malaltan, ferocan muĝon. Tuj li komencis trapiki la aeron per sia glavo, kaj li sciis ke li frapis ion ĉar kiam li retiris la klingon, de ĝi gutadis sango. Kiam li la trian fojon puŝis la armilon aŭdiĝis laŭta muĝo kaj falo, kaj subite ĉe liaj piedoj aperis la formo de granda ruĝa urso, kiu estis preskaŭ granda kiel la ĉevalo kaj multe pli forta kaj feroca. La besto estis tute morta pro la glavpuŝoj, kaj rigardinte ĝiajn timigajn ungojn kaj akrajn dentojn la vireto turnis sin panike kaj rapidegis sur la akvon, ĉar aliaj minacaj muĝoj diris al li ke pli da ursoj proksimas.

Sur la rivero, tamen, la aventurantoj ŝajnis tute sekuraj. Doroteo kaj la kaleŝo flosis malrapide laŭ la rivero kun la akvofluo, kaj la aliaj rapidis rekuniĝi kun ŝi. La Sorĉisto malfermis sian valizon kaj elprenis plastron per kiu li riparis la vundojn kiujn Jaĉjo ricevis de la ungoj de la ursoj.

“Mi kredas ke estos plejbone resti ĉe la rivero post nun,” diris Doroteo. “Se nia nekonata amiko nin ne avertus kaj dirus al ni kion fari, ni ĉiuj jam estus mortaj.”

“Tio estas vera,” konsentis la Sorĉisto, “kaj ĉar la rivero ŝajnas moviĝi direkte al la Piramida Monto ĝi estos nia plej facila vojo.”

Zeb denove jungis Jaĉjon al la kaleŝo, kaj la ĉevalo trotadis tirante ilin rapide sur la glata akvo. La katido unue timegis malsekiĝon, sed Doroteo mallevis ŝin kaj baldaŭ Heŭreka ludadis vigle apud la kaleŝo tute sen ia ajn timo. Unufoje malgranda fiŝo naĝis tro proksimen al la surfaco, kaj la katido kaptis ĝin per sia buŝo kaj manĝis ĝin pli rapide ol fulmo; sed Doroteo avertis ŝin zorgi pri kion ŝi manĝas en ĉi tiu valo de ŝorĉaĵoj, kaj neniuj aliaj fiŝoj senzorge naĝis al kaptodistanco.

Post plurhora veturo ili atingis lokon kie la rivero kurbiĝis, kaj ili trovis ke ili devos transiri kelkajn kilometrojn de la Valo antaŭ ol atingi la Piramidan Monton. Estis malmultaj domoj en ĉi tiu regiono, kaj malmultaj fruktarbaroj aŭ floroj, do niaj amikoj timis ke ili eble renkontos pli da sovaĝaj ursoj, kiujn ili nun sciis plenkore timegi.

“Vi devos kuri, Jaĉjo,” diris la Sorĉisto, “kaj kuri kiel eble plej rapide.”

“Bone,” respondis la ĉevalo; “mi faros mian plejeblon. Sed memoru ke mi estas maljuna, kaj miaj kuregaj tagoj jam antaŭ longe finiĝis.”

Ĉiuj tri eniris la ĉaron kaj Zeb prenis la rimenojn, kvankam Jaĉjo bezonis nenian gvidon. La ĉevalo ankoraŭ sentis la doloron de la akraj ungoj de la nevideblaj ursoj, kaj tuj kiam li estis sur la tero kaj direktis sin al la monto la penso ke pli da tiuj timigaj bestoj eble estas proksimaj agis kiel sprono kaj devigis lin galopadi tiel ke Doroteo devis reteni sian spiron.

Tiam Zeb, petole, faris muĝon similan al tiu de la ursoj, kaj Jaĉjo eklevis siajn orelojn kaj preskaŭ flugis.

Liaj ostecaj kruroj moviĝis tiom rapide ke estis malfacile vidi ilin, kaj la Sorĉisto tenegis la benkon kaj kriis “Halt!” kiel eble plej laŭte.

“Mi-mi tim’s ke li-li forkuras!” anhelegis Doroteo.

“Mi scias ke li forkuras,” diris Zeb; “sed neniu urso povos kapti lin se li daŭrigos tian kuradon – kaj la rimenoj aŭ la kaleŝo ne rompiĝos.”

Jaĉjo ne kuris du kilometrojn ĉiuminute; sed preskaŭ antaŭ ol ili konsciis pri sia pozicio li haltis ĉe la piedo de la monto, tiom subite ke la Sorĉisto kaj Zeb ambaŭ flugis trans la panelon kaj surteriĝis en la mola herbaro – kie ili ruliĝis plurfoje antaŭ ol halti.

Doroteo preskaŭ akompanis ilin, sed ŝi firme tenadis la feran relon de la benko, kaj tio savis ŝin. Ŝi premis la katidon, tamen, ĝis ĝi kriegis; kaj post tio la maljuna fiakro-ĉevalo faris kelkajn kuriozajn sonojn kiuj instigis la knabineton suspekti ke li ridas pri ili.

image-034


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.