La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8. LA VALO DE VOĈOJ

BELEGA valo bonvenigis ilin fine de ilia veturo tra la vitra monto. Ĝi havis formon kia tiu de la interna parto de grandega taso, kun alia severa monto videbla transe, kaj facilaj, belaj verdaj montetoj ambaŭfine. La tuta valo estis aranĝita kun belaj gazonoj kaj ĝardenoj, kiujn transiris ŝtoneraj padoj, kaj kun aretoj de belaj dignaj arboj tie kaj tie tra la tuta pejzaĝo. Ankaŭ estis fruktarbaroj sur kiuj estis bongustegaj fruktoj tute nekonataj en nia mondo. Allogaj riveretoj kun kristala akvo fluis brilante inter la florkovritaj bordoj, kaj dismetitaj sur la valo estis dekoj de la plej arkaikaspektaj pitoreskaj dometoj kiujn iam vidis niaj veturantoj. Neniuj domoj estis en grupoj, kiel vilaĝoj aŭ vilaĝetoj; ĉiu havis proprajn grandajn kortojn kaj estis ĉirkaŭata de fruktarbaroj kaj ĝardenoj.

Dum la novevenintoj rigardadis tiun elegantegan scenon ilin ravis ĝia beleco kaj la odoro kiu plenigis la mildan aeron, kiun ili dankeme spiris post la karcereca atmosfero de la tunelo. Pluraj minutoj uziĝis per silenta admirado antaŭ ol ili rimarkis du tre unikajn kaj nekutimajn faktojn pri ĉi tiu valo. Unu, ke ĝin lumigis io nevidebla; ĉar nek suno nek luno estis en la arka blua ĉielo, kvankam ĉiu objekto estis iluminata per klara kaj perfekta lumo. La dua kaj eĉ pli unika fakto estis la manko de ĉia ajn loĝanto en ĉi tiu belega loko. El sia alta pozicio ili povis vidi la tutan valon, sed ne eĉ unusolan moviĝantan objekton ili povis vidi. Ĉio aspektis mistere dezerta.

La monto ĉiflanke ne estis vitra, sed konsistis el ŝtono simila al granito. Malgraŭ iom da malfacileco kaj da danĝero Jaĉjo tiris la kaleŝon trans la nefiksitajn rokojn ĝis atingi la subajn verdajn gazonojn, kie komenciĝis la padoj kaj fruktarbaroj kaj ĝardenoj. La plej proksima dometo estis ankoraŭ for.

“Eksterordinare bele, ĉu ne?” kriis Doroteo, per ĝoja voĉo, dum ŝi saltis el la kaleŝo kaj lasis Heŭrekan kuri ludante sur la velureca herbaro.

“Jes ja!” respondis Zeb. “Ni estis bonfortunaj pro nia fuĝo for de tiuj aĉaj vegetaluloj.”

“Ne estus malagrable,” komentis la Sorĉisto, ĉirkaŭrigardante, “devi loĝi ĉi tie por ĉiam. Ni ne povus trovi pli belan lokon, mi certas pri tio.”

Li prenis la porketojn el sia poŝo kaj lasis ilin kuradi sur la herbaro, kaj Jaĉjo gustumis buŝplenon da verdaj folioj kaj deklaris ke li estas tre kontenta pri la nova kamparo.

“Tamen ni ne povas marŝi en la aero ĉi tie,” vokis Heŭreka, kiu provis malsukcese; sed la aliaj kontentis marŝante sur la tero, kaj la Sorĉisto diris ke sendube ili estas pli proksimaj al la surfaco de la tero ol en la lando Mangabua, ĉar ĉio estis pli hejmsimila kaj natura.

“Sed kie estas la homoj?” demandis Doroteo.

La vireto nee skuis sian kalvan kapon.

“Ne povas imagi, mia kara,” li respondis.

Ili aŭdis la subitan pepadon de birdo, sed ili ne povis trovi la beston ie ajn. Malrapide ili marŝis laŭ la pado cele la plej proksiman dometon, la porketoj kuradis kaj petole ludadis apud ili kaj Jaĉjo paŭzis je ĉiu paŝo por nova buŝpleno da herbo.

Baldaŭ ili atingis malaltan planton kiu havis larĝajn, etendiĝantajn foliojn, en kies centro kreskis unusola frukto proksime granda kiel persiko. La frukto estis tiom fajnkolora kaj tiom odoroplena, kaj aspektis tiom alloga kaj bongusta ke Doroteo haltis kaj diris:

“Laŭ via supozo, kio estas?”

La porketoj rapide flaris la frukton, kaj antaŭ ol la knabino povis etendi sian manon por pluki ĝin ĉiu el la naŭ uletoj alkuris kaj komencis manĝi ĝin tre fervore.

“Nu, bona frukto,” diris Zeb, “evidente, ĉar tiuj bubetoj tiom avide manĝis ĝin.”

“Kie ili estas?” demandis Doroteo, miroplene.

Ĉiuj ĉirkaŭrigardis, sed la porketoj plene malaperis.

“Jadi!” kriis la Sorĉisto; “sendube ili forkuris. Sed mi ne vidis ilin foriri; ĉu vi?”

“Ne!” respondis la knabo kaj la knabino, kune.

“Venu, – poĉjo (Porkĉjo), poĉjo, poĉjo!” vokis ilia mastro, malkviete.

Pluraj muĝetoj kaj krietoj tuj aŭdiĝis apud liaj piedoj, sed la Sorĉisto ne povis vidi eĉ unu porketon.

“Kie vi estas?” li demandis.

“Nu, tute apud vi,” diris eta voĉo. “Ĉu vi ne vidas nin?”

image-030
“ĈU VERE ESTAS HOMOJ EN ĈI TIU ĈAMBRO?”

“Ne,” respondis la vireto, senkomprene.

“Ni vidas vin,” diris alia porketo.

La Sorĉisto klinis sin kaj elmetis manon, kaj tuj li sentis la etan dikan korpon de unu el la bestoj. Li prenis ĝin, sed li ne povis vidi kion li tenas.

“Estas tre strange,” diris li, sobre. “La porketoj iel kurioze fariĝis nevideblaj.”

“Pro ke ili manĝis tiun persikon!” kriis la katido.

“Ĝi ne estis persiko, Heŭreka,” diris Doroteo. “Mi nur esperas ke ĝi ne estis venena.”

“Ĝi estis bonega, Doroteo,” vokis unu el la porketoj.

“Ni manĝos tiom da ili kiom ni povos trovi,” diris alia.

“Sed ni mem nepre ne manĝu ilin,” la Sorĉisto avertis la infanojn, “por ke ni ne ankaŭ fariĝu nevideblaj kaj tiel perdu unu la alian. Se ni trovos denove tiun strangan frukton ni nepre evitu ĝin.”

Vokinte la porketojn al si li levis ĉiun el ili, unu post la alia, kaj metis ilin en sian poŝon; ĉar kvankam li ne povis vidi ilin tamen li povis senti ilin, kaj kiam li butonumis sian mantelon li sciis ke ili almenaŭ provizore estas sekuraj.

La veturantoj nun rekomencis marŝi cele la dometon, kiun ili baldaŭ atingis. Ĝi estis bela, grimpantaj plantoj kreskis dense sur la larĝa antaŭa verando. La pordo staris malferma kaj tablo troviĝis en la fronta ĉambro, kun kvar seĝoj apud ĝi. Sur la tablo estis teleroj, tranĉiloj kaj forkoj, kaj teleroj de pano, viando kaj fruktoj. La viando estis fume varmega kaj la tranĉiloj kaj forkoj strange movadis sin saltante tien kaj tien tre enigme. Sed ŝajne ne eĉ unu persono estis en la ĉambro.

“Tre kurioze!” diris Doroteo, kiu kun Zeb kaj la Sorĉisto nun staris en la pordejo.

Eksono de gaja ridado respondis al ŝi, kaj la tranĉiloj kaj forkoj falis sur la telerojn brue. Unu el la seĝoj repuŝiĝis de la tablo, kaj tio tiom mirigis kaj misteris ke Doroteo sentis tenton forkuri pro timo.

“Venis fremduloj, panjo!” kriis la akra kaj infana voĉo de iu nevidato.

“Tion mi vidas, kara,” respondis alia voĉo, mola kaj virineca.

“Kion vi volas?” demandis tria voĉo, per severa, malafabla tono.

“Nu, nu!” diris la Sorĉisto; “ĉu vere estas homoj en ĉi tiu ĉambro?”

“Kompreneble,” respondis la vira voĉo.

“Kaj – pardonu la stultan demandon – sed, ĉu ĉiu el vi estas nevidebla?”

“Certe,” la virino respondis, ripetante sian mallaŭtan, fluan ridadon. “Ĉu vin surprizas ke vi ne povas vidi la homojn de Vo?”

“Nu, jes,” balbutis la Sorĉisto. “Ĉiuj homoj antaŭe viditaj de mi estis tre klare videblaj.”

“Do el kie vi venis?” demandis la virino, per scivolema tono.

“Ni devus esti sur la surfaco de la tero,” klarigis la Sorĉisto, “sed antaŭ nelonge, dum tertremo, ni falis en fendon kaj surteriĝis en la Lando de la Mangabuoj.”

“Aĉuloj!” kriis la virina voĉo. “Mi aŭdis pri ili.”

“Ili pelis nin sur monton,” pludiris la Sorĉisto; “sed ni trovis tunelon kondukantan ĉi tien, do ni venis ĉi tien. Ĝi estas bela loko. Kiel vi nomas ĝin?”

“Ĝi estas la Valo de Vo.”

“Dankon. Ni ankoraŭ ne vidis homojn post nia alveno, do ni venis al ĉi tiu domo por demandi pri la vojo.”

“Ĉu vi malsatas?” demandis la virina voĉo.

“Mi volonte manĝus,” diris Doroteo.

“Ankaŭ mi,” aldonis Zeb.

“Sed ni ne volas trudi nin, mi certigas al vi,” la Sorĉisto ĝentile komentis.

“Ne ĝenu vin pri tio,” respondis la vira voĉo, pli agrabla ol antaŭe. “Vi estas bonvena manĝi.”

Dum li parolis lia voĉo tiom proksimiĝis al Zeb ke li retrensaltis alarmite. Du infanaj voĉoj ridis gaje pro tio, kaj Dortoteo nun estis certa ke ne estas danĝero inter tiom leĝerkoraj homoj, eĉ kvankam tiuj homoj ne estis videblaj.

“Kia kurioza besto manĝas la herbon de mia gazono?” demandis la voĉo de la viro.

“Tio estas Jaĉjo,” diris la knabino. “Li estas ĉevalo.”

“Por kio li utilas?” estis la sekva demando.

“Li tiras la kaleŝon kiu, kiel vi vidas, estas ligita al li, kaj ni veturas en la kaleŝo anstataŭ marŝi,” ŝi klarigis.

“Ĉu li povas batali?” demandis la voĉo de la viro.

“Ne! li povas tre forte bati per siaj kalkanoj, kaj iomete mordi; sed Jaĉjo ne povas verdire batali,” ŝi respondis.

“Do la ursoj atakos lin,” diris unu infana voĉo.

“Ursoj!” kriis Doroteo. “Ĉu estas ursoj ĉi tie?”

“Jen unu problemo en nia lando,” respondis la nevidebla viro. “Multaj grandaj kaj ferocaj ursoj vagas en la Valo de Vo, kaj kiam ili povas kapti iun el ni ili manĝas nin; sed ĉar ili ne povas vidi nin, ni malofte kaptiĝas.”

“Ĉu ankaŭ la ursoj estas nevideblaj?” demandis la knabino.

“Jes; ĉar ili manĝas la dama-fruktojn, kiel ĉiu ĉi tie, kaj tio neebligas ke vidu ilin iu okulo, ĉu homa ĉu besta.”

“Ĉu la dama-fruktoj kreskas sur malalta arbusto, kaj aspektas iom similaj al persiko?” demandis la Sorĉisto.

“Jes,” estis la respondo.

“Se ĝi nevidebligas vin, kial vi manĝas ĝin?”

Doroteo demandis.

“Pro du kialoj, kara,” la voĉo de la virino respondis.

“La dama-frukto estas la plej bongusta el ĉiuj kreskaĵoj, kaj kiam ĝi malvidebligas nin la ursoj ne povas trovi nin por manĝi nin. Sed nun, karaj vagantoj, via lunĉo estas sur la tablo, do bonvolu sidiĝi kaj manĝi kiom vi volas.”

image-031


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.