La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

16. JAĈIO LA KALEŜOĈEVALO

JAĈJO la Kaleŝoĉevalo trovis sin posedanta grandan ĉambron kun verda marmora planko kaj ĉizita marmora panelaĵo, kiu estis tiom pompaspekta ke ĝi imponus alian ulon. Jaĉjo akceptis ĝin kiel nur detaleton, kaj laŭ lia ordono la helpantoj forte frotis lian felon, kombis liajn kolharojn kaj voston, kaj lavis liajn hufojn kaj maleolojn. Post tio ili informis lin ke manĝo tuj sekvos kaj li respondis ke ili ne povus alporti ĝin tro rapide laŭ lia opinio.

Unue ili portis al li vaporantan teleron da supo, kiun la ĉevalo rigardis senplezure.

“Forportu tiun aĉaĵon!” li ordonis. “Ĉu vi kredas min salamandro?”

Ili tuj obeis, kaj nun alportis fajnan grandan rombon sur arĝenta telero, kun saŭco sur ĝi.

“Fiŝo!” kriis Jaĉjo, snufante. “Ĉu vi kredas min kato? For kun ĝi!”

La servantoj iom senkuraĝiĝis, sed baldaŭ ili alportis grandan pladon sur kiu estis dudek bone rostitaj koturnoj sur rostita pano.

“Nu, nu!” diris la ĉevalo, nun plene provokita. “Ĉu vi supozas min mustelo? Kiaj stultaj malsaĝuloj vi estas en la Lando Oz, kiajn aĉaĵojn vi manĝas! Ĉu nenio manĝinda ekzistas en ĉi tiu palaco?”

La tremantaj servistoj alvokis la Reĝan Intendanton kiu alrapidis kaj diris:

“Kion via Alteco volas por manĝi?”

“Alteco!” ripetis Jaĉjo, kiu ne kutimis al tiaj titoloj.

“Vi estas almenaŭ du metrojn alta, kaj tio estas pli alta ol ĉiu alia besto en ĉi tiu lando,” diris la Intendanto.

“Nu, mia Alteco deziras avenon,” deklaris la ĉevalo.

“Avenon? Ni ne havas naturan avenon,” la Intendanto diris, tre respektoplene. “Sed estas multa avengrio, kiun ni ofte kuiras por matenmanĝo.

Avengrio estas matenmanĝa nutraĵo,” pludiris la Intendanto, humile.

“Mi faros el ĝi vespermanĝan nutraĵon,” diris Jaĉjo.

“Alportu ĝin, sed je via vivo, ne kuiru ĝin!”

Komprenu ke la respekto per kiu oni honoris la trivitan maljunan kaleŝoĉevalon iom arogantigis lin, kaj li forgesis ke li estas gasto, ĉar oni neniam traktis lin alimaniere ol kiel serviston ekde lia naskiĝtago, ĝis lia alveno en la Lando Oz. Sed la reĝaj helpistoj ne atentis la mishumoron de la besto. Ili rapide miksis kuvon da avengrio kun iometo da akvo, kaj Jaĉjo manĝis ĝin tre avide.

Post tio la helpistoj amasigis tapiŝojn sur la planko, kaj la maljuna ĉevalo dormis sur la plej mola lito kiun li iam trovis dum sia tuta vivo.

En la mateno, tuj kiam tagiĝis, li decidis promeni kaj provi trovi herbon por matenmanĝo; do li paŝis trankvile tra la belan arkon de la pordejo, ĉirkaŭiris la angulon de la palaco, kie ĉiu ŝajne dormis, kaj ekfrontis la Segĉevalon.

Jaĉjo haltis abrupte, surprizite kaj mirigite. La Segĉevalo haltis samtempe kaj rigardis la aliulon per siaj kuriozaj elstaraj okuloj, kiuj estis nur tuberoj en la ŝtipo el kiu konsistis ĝia korpo. La kruroj de la Segĉevalo estis kvar stangoj fiksitaj en truoj boritaj en la ŝtipo; ĝia vosto estis branĉeto akcidente restinta; kaj ĝia buŝo kavaĵo hakita en unu fino de la korpo kiu elstaris iomete kaj utilis kiel kapo. La finoj de la lignaj kruroj estis kovritaj per solida oro, kaj la selo de Princino Ozma, kiu estis el ruĝa ledo ornamita per brilaj diamantoj, estis ligita al la mallerta korpo.

La okuloj de Jaĉjo elstaris tiom kiom tiuj de la Segĉevalo, kaj li rigardis la ulon kun siaj oreloj rektaj kaj lia longa kapo retirita ĝis ĝi kuŝis kontraŭ lia arka kolo.

image-056
“JADI, KIA ULO VI ESTAS?”

Kun tiu komika pozicio la du ĉevaloj malrapide ĉirkaŭiris unu la alian dum kelka tempo, ĉiu estis nekapabla kompreni kio estas la strangaĵo kiun ĝi nun la unuan fojon vidas. Subite Jaĉjo kriis:

“Jadi, kia ulo vi estas?”

“Mi estas Segĉevalo,” respondis la alia.

“Ho; mi kredas ke mi aŭdis pri vi,” diris la kaleŝoĉevalo; “sed vi estas malsimila al kion mi anticipis vidi.”

“Tion mi ne dubas,” la Segĉevalo komentis, per fiera tono. “Oni opinias min tre malkutima.”

“Tute prave. Sed malfortikaĵo kia vi ne rajtas vivi.”

“Ne kulpas mi,” respondis la alia, iom ĉagrenite.

“Ozma ŝutis magian pulvoron sur min, kaj mi devis vivi. Mi scias ke mi ne multe valoras; sed mi estas la sola ĉevalo en la tuta Lando Oz, do oni tre respektas min.”

“Vi, ĉevalo!”

“Ho, ne vera ĉevalo, kompreneble. Tute ne ekzistas ĉi tie veraj ĉevaloj. Sed mi estas bonega imitaĵo.”

Jaĉjo indigne henis.

“Rigardu min!” li kriis. “Mi estas vera ĉevalo!”

La ligna besto eksaltetis, kaj poste detale ekzamenis la alian.

“Ĉu eblas ke vi estas Vera Ĉevalo?” li murmuris.

“Ne nur eblas sed veras,” respondis Jaĉjo, al kiu plaĉis la impreso kreita de li. “Tion pruvas fajnaj punktoj. Ekzemple, rigardu la longajn harojn sur mia vosto, per kiu mi povas forviŝi muŝojn.”

“Muŝoj neniam ĝenas min,” diris la Segĉevalo.

“Kaj rimarku miajn grandajn fortajn dentojn, per kiuj mi manĝas herbon.”

“Mi ne bezonas manĝi,” komentis la Segĉevalo.

“Ankaŭ ekzamenu mian larĝan bruston, kiu ebligas ke mi plene, profunde spiru,” diris Jaĉjo, fiere.

“Mi ne bezonas spiri,” respondis la alia.

“Ne; al vi mankas multaj plezuroj,” komentis la kaleŝoĉevalo, kompate. “Vi ne konas la plezuron de forviŝo de muŝo kiu mordis vin, nek la ĝojon manĝi bongustegan manĝaĵon, nek kontenton pro longa spiro de freŝa, pura aero. Eble vi estas imitaĵo de ĉevalo, sed tre maladekvata.”

“Ho, mi ne povas esperi simili vin,” ĝemis la Segĉevalo. “Sed min ĝojigas finfine renkonti Veran Ĉevalon. Vi estas certe la plej bela ulo kiun iam mi vidis.”

Tiu parolo plene plaĉis Jaĉjon. Neniam antaŭe iu nomis lin bela. Diris li:

“Via ĉefa problemo, mia amiko, estas ke vi konstruiĝis el ligno, kaj mi supozas ke vi ne kulpas pri tio. Veraj ĉevaloj, kia mi, konsistas el karno kaj sango kaj ostoj.”

“Mi tute bone vidas la ostojn,” respondis la Segĉevalo, “kaj ili estas admirindaj kaj klaraj. Ankaŭ mi vidas la karnon. Sed mi supozas ke la sango estas ie interne.”

“Ĝuste tiel,” diris Jaĉjo.

“Por kio ĝi utilas?” demandis la Segĉevalo.

Jaĉjo ne sciis, sed li ne volis konfesi tion al la Segĉevalo.

“Se io vundas min,” li respondis, “la sango elfluas por indiki kie mi vundiĝis. Vi, kompatindulo! eĉ ne povas sangi kiam vi vundiĝis.”

“Sed mi ne povas vundiĝi,” diris la Segĉevalo.

“Kelkfoje mi iomete rompiĝas, sed estas facile ripari kaj bonordigi min. Kaj mi neniam eĉ sentas rompon aŭ spliton.”

Jaĉjo preskaŭ sentis tenton envii la lignan ĉevalon pro ĝia nekapablo senti doloron; sed la ulo estis tiom absurde malnatura ke li decidis ke li neniuokaze akceptus fariĝi kia ĝi.

“Kial viaj ŝuoj estas el oro?” li demandis.

“Princino Ozma faris tion,” estis la respondo; “kaj tio helpas ke miaj kruroj ne triviĝu. Ni multe kunaventuris, Ozma kaj mi, kaj ŝi amas min.”

La kaleŝoĉevalo estis respondonta kiam subite li eksaltis kaj henis pro teruriĝo kaj staris tremante kiel folio. Ĉar ĉirkaŭ la angulo venis du enormaj sovaĝaj bestoj, paŝantaj tiom senbrue ke ili apudestis antaŭ ol li konsciis pri ilia ĉeesto. Jaĉjo jam kuradis laŭ la vojo por eskapi kiam la Segĉevalo elkriis:

“Haltu, mia frato! Haltu, Vera Ĉevalo! Ili estas amikoj, kaj ne misagos kontraŭ vin.”

Jaĉjo hezitis, rigardante la bestojn timoplene. Unu estis enorma Leono kun klaraj, inteligentaj okuloj, flavbruna kolhararo bone zorgita, kaj korpo kia flava pluŝo. La alia estis granda Tigro kun purpuraj strioj ĉirkaŭ sia supla korpo, kaj okuloj videblaj tra la duone fermitaj palpebroj kvazaŭ fajraj karboj. La gigantaj formoj de tiuj monarkoj de la arbaro kaj ĝangalo sufiĉis por teruri la plej kuraĝan koron, kaj ne estas mirinde ke Jaĉjo timis renkonti ilin.

Sed la Segĉevalo prezentis ilin al la fremdulo per trankvila tono, dirante:

“Ĉi tiu, nobla Ĉevalo, estas mia amiko la Malkuraĝa Leono, kiu estas la Brava Reĝo de la Arbaro, sed samtempe fidela vasalo de Princino Ozma.

Kaj ĉi tiu estas la Malsata Tigro, la Teroro de la Ĝangalo, kiu avidas manĝi dikajn bebojn sed lia koncscienco malebligas tion. Ĉi tiuj reĝaj bestoj estas ambaŭ varmaj amikoj de malgranda Doroteo kaj venis al la Smeralda Urbo por bonvenigi ŝin al nia felando.”

Aŭdinte tiujn vortojn Jaĉjo decidis perforte venki sian alarmiĝon. Li klinis sian kapon laŭeble digne antaŭ la sovaĝaspektaj bestoj, kiuj reciproke kapklinis amike.

“Ĉu vi akordas ke la Vera Ĉevalo estas belega besto?” demandis la Segĉevalo admire.

“Sendube temas pri gusto,” respondis la Leono.

“En la arbaro oni opinius lin nebela, ĉar lia vizaĝo estas etendita kaj lia kolo estas nenecese longa. Liaj artikoj, mi observas, estas ŝvelintaj kaj trograndaj, kaj al li mankas karno kaj li estas multjaraĝa.”

“Kaj ege malmola,” aldonis la Malsata Tigro, per malfeliĉa voĉo. “Mia konscienco tute ne permesus ke mi manĝu tiom malmolan viandon kia la Vera Ĉevalo.”

“Min ĝojigas tio,” diris Jaĉjo; “ĉar ankaŭ mi havas konsciencon, kaj ĝi ordonas ke mi ne krevu vian kranion per mia fortega piedo.”

Se li supozis timigi la strian beston per tia parolo li eraris. La Tigro ŝajnis rideti, kaj malrapide palpebrumis per unu okulo.

“Vi havas bonan konsciencon, amiko Ĉevalo,” ĝi diris, “kaj se vi obeos ĝiajn ordonojn ĝi multe protektos vin de damaĝo. Iun tagon mi lasos ke vi provu krevi mian kranion, kaj poste vi scios pli pri tigroj ol nun.”

“Ĉiu amiko de Doroteo,” komentis la Malkuraĝa Leono, “nepre ankaŭ estas nia amiko. Do ni ĉesu paroli pri krevado de kranio kaj konversaciu pri pli plaĉaj temoj. Ĉu vi jam matenmanĝis, Sinjoro Ĉevalo?”

“Ankoraŭ ne,” respondis Jaĉjo. “Sed jen abundaj trifolioj, do se vi pardonos min mi nun manĝos.”

“Li estas vegetarano,” komentis la Tigro, dum la ĉevalo komencis maĉi la trifoliojn. “Se mi povus manĝi herbon mi ne bezonus konsciencon, ĉar mi tute ne sentus tenton manĝi bebojn kaj ŝafidojn.”

Ĝuste tiam Doroteo, kiu frue leviĝis kaj aŭdis la voĉojn de la bestoj, elkuris bonvenigi siajn malnovajn amikojn. Ŝi ĉirkaŭbrakumis kaj la Leonon kaj la Tigron kun fervora ĝojo, sed ŝajnis ami la Reĝon de la Bestoj iom pli ol lian malsatan amikon, ĉar ŝi de pli longe konis lin.

Kiam ili jam longe indulgis sin per longa parolado kaj Doroteo rakontis al ili pri la terura tertremo kaj ŝiaj ĵusaj aventuroj, la matenmanĝo-sonorilo sonis de la palaco kaj la knabineto eniris por reesti kun siaj homaj kamaradoj. Dum ŝi eniris la grandan halon voĉo vokis, per iom malmilda tono:

“Kion? Ĉu vi revenis?”

“Jes,” ŝi respondis, ĉirkaŭrigardante por trovi el kie venas la voĉo.

“Kial vi revenis?” estis la sekva demando, kaj la okuloj de Doroteo trafis kornohavan kapon pendantan sur la muro ĝuste super la kameno, kaj vidis ĝiajn lipojn sin movi.

“Jadi!” ŝi krietis. “Mi kredis ke vi estas ŝtofoplena.”

“Tiel estas,” respondis la kapo. “Sed iam mi estis parto de la Gumpo sur kiun Ozma ŝutis la Vivopulvoron. Mi estis tiam dum kelka tempo la Kapo de la plej bona Flugmaŝino iam ekzistinta, kaj ni faris multajn mirindaĵojn. Poste oni disigis la Gumpon kaj metis min sur ĉi tiun muron; sed mi ankoraŭ povas paroli kiam mi emas, kio ne okazas ofte.”

“Estas tre strange,” diris la knabino. “Kio vi estis kiam vi unue vivis?”

“Tion mi forgesis,” respondis la Kapo de la Gumpo, “kaj mi opinas ke ne multe gravas. Sed venas Ozma; do mi prefere silentu, ĉar al la Princino malplaĉas mia babilado ekde kiam ŝi ŝanĝis sian nomon de Tip al Ozma.”

Ĝuste tiam la knabina Reganto de Oz malfermis la pordon kaj salutis Doroteon per bonmateneca kiso. La malgranda Princino aspektis freŝa kaj rozeca kaj bonspirita.

“La matenmanĝo atendas, kara,” ŝi diris, “kaj mi malsatas. Do ni ne atendigu ĝin eĉ unu minuton.”

image-057

image-058
JAĈJO STARIS TREMANTE KIEL FOLIO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.