La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
DOROTEO KAJ LA SORĈISTO EN OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
POR konsiderinda distanco la vojo kondukis rekte supren laŭ milda deklivo, kaj la vagantoj tiom bone progresis ke ili komencis fervore esperi, kredante ke ili preskaŭ tuj vidos sunbriladon. Sed post longa tempo ili subite trovis grandan rokon kiu blokis la irejon kaj neebligis ke ili pluen iru eĉ unu paŝon.
Ĉi tiu roko estis aparta de la cetero de la monto kaj moviĝadis, konstante rivoluante kvazaŭ sur pivoto. Kiam ili unue proksimiĝis al ĝi solida muro estis antaŭ ili; sed baldaŭ ĝi rivoluis ĝis aperis larĝa, glata vojo tra ĝi al la alia flanko. Tio aperis tiom subite ke ili estis nepretaj uzi ĝin, unue, kaj lasis ke la roka muro denove rivoluu antaŭ ol ili decidis trairi. Sed ili sciis nun ke ekzistas eskapejo do ili atendis pacience ĝis la vojo duan fojon aperis.
La infanoj kaj la Sorĉisto impetis trans la moviĝantan rokon kaj saltis en la preteran koridoron, alteriĝante sekure kvankam iomete senspire. Jaĉjo la kaleŝoĉevalo estis lasta, kaj la roka muro preskaŭ kaptis lin; ĉar ĝuste kiam li saltis sur la plankon de la pretera koridoro la muro svingiĝis trans ĝi kaj malfiksita ŝtono kiun la radoj de la kaleŝo frapis falis en la mallarĝan fendeton kie la roko turniĝas, kaj fiksiĝis tie.
Ili aŭdis disigan, grincan sonon, laŭtan klakon, kaj la girroko ekhaltis kun sia plej larĝa surfaco fermanta la vojon de kiu ili venis.
“Ne gravas,” diris Zeb, “ni ja ne volas retreniri.”
“Mi ne certas pri tio,” respondis Doroteo. “La patrina drako eble malsupren venos kaj kaptos nin ĉi tie.”
“Estas eble,” akordis la Sorĉisto, “se montriĝos ke ĉi tiu estas la vojo kutime uzata de ŝi. Sed mi ekzamenadis ĉi tiun tunelon, kaj mi ne trovis spurojn de la trairado de tiom granda besto.”
“Do ni estas sekuraj,” diris la knabino, “ĉar se la drako uzas la alian vojon ŝi tute ne povos kapti nin nun.”
“Kompreneble ne, mia kara. Sed necesas konsideri ion alian. La patrina drako verŝajne konas la vojon al la surfaco de la tero, kaj se ŝi iris laŭ la alia vojo sekve ni elektis la malĝustan vojon,” diris la Sorĉisto, penseme.
“Ve!” kriis Doroteo. “Vere estus misfortune, ĉu ne?”
“Tre. Krom se ĉi tiu vojo ankaŭ kondukas al la supro de la tero,” diris Zeb. “Rilate al mi, se ni sukcesos foriri el ĉi tie mi ĝojos ke ĝi ne estas la vojo uzata de la drako.”
“Ankaŭ mi,” respondis Doroteo. “Sufiĉas ke tiuj malĝentilaj draketoj riproĉas geneaologiojn. Neniu scias kion farus la patrino.”
Ili baldaŭ rekomencis iri, rampante malrapide laŭ nova kruta deklivo. La lanternoj komencis senbriliĝi, kaj la Sorĉisto verŝis la restantan oleon el unu en la alian, tiel ke la sola lumo daŭros pli longe. Sed ilia veturo estis preskaŭ finita, ĉar post nelonge ili atingis malgrandan kavon de kiu ne ekzistis alia elirejo.
Ilie unue ne komprenis sian misfortunon, ĉar iliajn korojn ĝojigis vidi sunradion venantan tra malgranda fendo en la tegmento de la kavo, multe super ili. Tio signifis ke ilia mondo – la reala mondo – ne estas tre malproksima, kaj ke la parado da danĝeraj aventuroj kiujn ili renkontis fine venigis ilin proksime al la surfaco de la tero, kio por ili estis hejmo. Sed kiam la aventurantoj pli detale ĉirkaŭrigardis ili trovis ke ili estas en fortika karcero el kiu ne eblos eskapi.
“Sed ni estas preskaŭ sur la tero denove,” kriis Doroteo, “ĉar jen la suno – la plej bela suno kiu brilas!” kaj ŝi indikis fervore la fendon en la fora tegmento.
“Preskaŭ sur la tero ne signifas ke ni estas tie,” diris la katido, per malkontenta tono. “Eĉ mi ne povus supreniri al tiu fendeto – nek tra ĝin se mi ja povus atingi ĝin.”
“Ŝajnas ke la vojo finiĝas ĉi tie,” anoncis la Sorĉisto, malgaje.
“Kaj ne eblas retreniri,” aldonis Zeb, fajfetante pro perplekseco.
“Mi certis ke finiĝos tiel,” komentis la maljuna kaleŝoĉevalo. “Oni ne falas en la mezon de la tero kaj poste revenas por rakonti siajn aventurojn – ne en la reala vivo. Kaj ĉio estas kontraŭnatura ĉar tiu kato kaj mi povas paroli vian lingvon, kaj kompreni viajn parolojn.”
“Ankaŭ la naŭ porketoj,” aldonis Heŭreka. “Ne forgesu ilin, ĉar eble mi ja devos manĝi ilin.”
“Mi jam antaŭe aŭdis bestojn paroli,” diris Doroteo,
“kaj nenia katastrofo okazis.”
“Ĉu iam antaŭe vi estis fermita en kavon, multe interne de la tero, kun nenia metodo eliri?” demandis la ĉevalo, serioze.
“Ne,” respondis Doroteo. “Sed ne perdu kuraĝon, Jaĉjo, ĉar mi certas ke ankoraŭ ne alvenis la fino de nia historio, tute ne.”
La mencio pri la porketoj memorigis al la Sorĉisto ke liaj dorlotbestoj lastatempe ne multe ĝuis sinekzercon, kaj sendube enuas pro sia enkarceriĝo en lia poŝo. Do li sidiĝis sur la planko de la kavo, elprenis la porketojn unu post la alia, kaj permesis ke ili ĉirkaŭkuru laŭ sia deziro.
“Miaj karaj,” li diris al ili, “bedaŭrinde mi multe malutilis al vi kaj vi neniam povos reeliri el ĉi tiu malgajiga kavo.”
“Kial?” demandis porketo. “Ni dumlonge estis en mallumo kaj estas dezirinde ke vi klarigu pri kio okazis.”
La Sorĉisto informis ilin pri la misfortuno kiu ĵus trafis la vagantojn.
“Nu,” diris alia porketo, “vi estas sorĉisto, ĉu ne?”
“Mi ja estas,” respondis la vireto.
“Do vi povos fari kelkajn ŝorĉojn kaj liberigi nin el ĉi tiu truo,” deklaris la etulo, tre fidoplene.
“Mi povus se mi estus vera sorĉisto,” respondis la mastro malĝoje. “Sed tia mi ne estas, karaj porĉinjoj (Porkĉjoj + porknjoj); mi estas ĉarlatan-sorĉisto.”
“Absurdaĵo!” kriis pluraj porketoj, kune.
“Demandu al Doroteo,” diris la vireto, indigne.
“Estas tute vere,” respondis la knabino, serioze.
“Nia amiko Oz estas nur ĉarlatana sorĉisto, ĉar iam li pruvis tion al mi. Li povas fari mirigaĵojn – se li scias la kielon. Sed li tute ne povas sorĉi se li ne havas ilojn kaj maŝinojn.”
“Dankon, mia kara, pro via pravigo de mi,” respondis la Sorĉisto, dankeme. “Akuzo ke mi estas vera sorĉisto, kia mi ne estas, estas kalumnio kiun mi ne senproteste akceptos. Sed mi estas unu el la plej grandiozaj ĉarlatan-sorĉistoj en la tuta historio, kaj vi konstatos tion kiam ni estos jam mortaj pro malsato kaj niaj ostoj estos disĵetitaj sur la plankon de ĉi tiu soleca kavo.”
“Mi kredas ke ni tute nenion konstatos kiam tio okazos,” komentis Doroteo, kiu multe pripensadis.
“Sed mi ne intencas jam nun disĵeti miajn ostojn, ĉar mi bezonas ilin, kaj vi verŝajne ankaŭ bezonas la viajn.”
“Ni tute ne povas eskapi,” ĝemis la Sorĉisto.
“Eble ni ne povas,” respondis Doroteo, ridetante al li, “sed aliaj povas fari kion ni ne povas. Feliĉiĝu, amikoj. Mi certas ke Ozma helpos nin.”
“Ozma!” krietis la Sorĉisto. “Kiu estas Ozma?”
“La knabino kiu regas la eksterordinaran Landon Oz,” estis la respondo. “Ŝi estas mia amikino, ĉar mi renkontis ŝin en la Lando Ev antaŭ nelonge, kaj veturis al Oz kun ŝi.”
“Duafoje?” demandis la Sorĉisto, tre interesate.
“Jes. Kiam mi unuafoje iris al Oz mi trovis vin tie, kaj vi regis la Smeraldan Urbon. Vi supreniris en balono kaj eskapis de ni, kaj mi reiris al Kansas per paro da magiaj arĝentaj ŝuoj.”
“Mi memoras tiujn ŝuojn,” diris la vireto, kapjesante. “Iam ili apartenis al la Fisorĉistino. Ĉu vi portis ilin kun vi?”
“Ne; mi perdis ilin ie en la aero,” klarigis la infano.
“Sed kiam mi iris al Oz la duan fojon mi posedis la Magian Zonon de la Reĝo de la Knomoj, kaj ĝi estas multe pli potenca ol la Arĝentaj Ŝuoj.”
“Kie estas tiu Magia Zono?” demandis la Sorĉisto, kiu aŭskultis tre interesate.
“Ozma havas ĝin; ĉar ĝia potenco ne efikas en banala, ordinara lando kia Usono. Ĉiu en felando kia la Lando Oz povas fari ĉion ajn per ĝi; do mi lasis ĝin kun mia amikino la Princino Ozma, kiu uzis ĝin por deziri ke mi estu en Aŭstralio kun Onklo Henriko.”
“Kaj ĉu sukcesis?” demandis Zeb, mirante pro kion li aŭdis.
“Kompreneble; tuje. Kaj Ozma havas sorĉitan bildon en sia ĉambro kiu montras al ŝi precize la scenon kie estas ĉiu amiko ŝia, kiam ajn ŝi volas. Ŝi nur bezonas diri: ‘Mi volas scii kion Tiu-ajn faras,’ kaj tuj la bildo montras al ŝi kie estas ŝia amiko kaj kion faras tiu amiko. Jen vera magio, S-ro Sorĉisto; ĉu ne?
Nu, ĉiutage je la kvara horo Ozma promesis rigardi min per tiu bildo, kaj se mi bezonas helpon mi faru por ŝi certan signon kaj ŝi surmetos la Magian Zonon de la Reĝo de la Knomoj kaj volos ke mi estu kun ŝi en Oz.”
“Ĉu vi volas diri ke Princino Ozma vidos ĉi tiun kavon per sia sorĉita bildo, kaj vidos nin ĉiujn ĉi tie, kaj kion ni faras?” demandis Zeb.
“Kompreneble; je la kvara horo,” ŝi respondis, ridante pro lia surprizesprimo.
“Kaj kiam vi signos ŝi portos vin al si en la Lando Oz?” pludiris la knabo.
“Precize tiel; per la Magia Zono.”
“Do,” diris la Sorĉisto, “vi saviĝos, malgranda Doroteo; kaj tio multe ĝojigas min. Ni aliaj mortos multe pli feliĉe sciante ke vin maltrafis nia mizera sorto.”
“Mi ne mortos feliĉe!” protestis la katido. “Mi neniam povis trovi ian feliĉigon en morto, kvankam oni diras ke kato havas naŭ vivojn do devas morti naŭfoje.”
“Ĉu vi jam mortis iam?” demandis la knabo.
“Ne, kaj mi ne volas komenci,” diris Heŭreka.
“Ne malkvietiĝu, kara,” Doroteo krietis, “mi tenos vin en miaj brakoj, kaj kunportos vin.”
“Ankaŭ prenu nin!” kriis la naŭ porketoj, ĉiuj samtempe.
“Eble mi povos,” respondis Doroteo. “Mi provos.”
“Ĉu vi ne ankaŭ povos teni min en viaj brakoj?” demandis la kaleŝoĉevalo.
Doroteo ridis.
“Pli bone ol tio,” ŝi promesis, “mi povos facile savi vin ĉiujn, kiam mi mem estos en la Lando Oz.”
“Kiel?” ili demandis.
“Per la Magia Zono. Mi nur bezonos voli ke vi estu kun mi, kaj vi ekestos tie – sekuraj en la reĝa palaco!”
“Bone!” kriis Zeb.
“Mi konstruigis tiun palacon, kaj ankaŭ la Smeraldan Urbon,” komentis la Sorĉisto, per pensema tono, “kaj mi volonte revidus ilin, ĉar mi estis tre feliĉa inter la Manĝtuloj kaj la Palpbrumoj kaj Kveluloj kaj Gilikuloj.”
“Kiuj estas ili?” demandis la knabo.
“La kvar nacioj kiuj loĝas en la Lando Oz,” estis la respondo. “Ĉu ili afable traktus min se mi reirus tien?”
“Kompreneble ke jes!” deklaris Doroteo. “Ili ankoraŭ fieras pro sia ekssorĉisto, kaj ofte afable parolas pri vi.”
“Ĉu eble vi scias kio okazis al la Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo?” li demandis.
“Ili ankoraŭ loĝas en Oz,” diris la knabino, “kaj estas tre gravaj personoj.”
“Kaj la Malkuraĝa Leono?”
“Ho, li ankaŭ loĝas tie, kun sia amiko la Malsata Tigro; kaj Vilĉinjo estas tie, ĉar ŝi preferis tiun lokon pli ol Kansason, kaj rifuzis akompani min al Aŭstralio.”
“Domaĝe mi ne konas la Malsatan Tigron kaj Vilĉinjon,” diris la Sorĉisto, kapneante. “Ĉu Vilĉinjo estas knabino?”
“Ne; ŝi estas flava kokino, kaj tre bona amikino mia. Vi nepre amos Vilĉinjon, kiam vi konos ŝin,” asertis Doroteo.
“Viaj amikoj estas kvazaŭ menaĝerio,” komentis Zeb, maltrankvile. “Ĉu vi ne povus voli ke mi estu en pli sendanĝera loko ol Oz?”
“Ne estu maltrankvila,” respondis la knabino.
“Efektive vi amegos la ulojn en Oz, kiam vi konos ilin. Kioma horo estas, S-ro Sorĉisto?”
La vireto rigardis sian horloĝon – grandan arĝentan horloĝon kiun li portis en sia veŝtopoŝo.
“Duonan post la tria,” li diris.
“Do ni devos atendi duonan horon,” ŝi pludiris;
“sed post tiam ne estos longe antaŭ ol ni ĉiuj portiĝos al la Smeralda Urbo.”
Ili sidis silente pensante dum kelka tempo. Post tio Jaĉjo abrupte diris:
“Ĉu ekzistas ĉevaloj en Oz?”
“Nur unu,” respondis Doroteo, “kaj li estas segĉevalo.”
“Li estas kio?”
“Segĉevalo. Princino Ozma iam vivigis lin per sorĉopulvoro, kiam ŝi estis knabo.”
“Ĉu Ozma iam estis knabo?” demandis Zeb, mire.
“Jes; fisorĉistino sorĉis ŝin, tiel ke ŝi ne povis regi sian regnon. Sed nun ŝi estas knabino, kaj la plej dolĉa, plej bela knabino en la tuta mondo.”
“Segĉevalo estas ilo sur kiu oni segas tabulojn,” komentis Jaĉjo, kun snufo.
“Jes, kiam ĝi ne vivas,” konsentis la knabino. “Sed ĉi tiu segĉevalo trotas tiom rapide kiom vi, Jaĉjo; kaj li ankaŭ estas tre saĝa.”
“Pa! Mi konkuros kontraŭ la mizera ligna azeno iam ajn!” kriis la kaleŝoĉevalo.
Doroteo ne respondis al tio. Ŝi sentis ke Jaĉjo scios pli pri la Segĉevalo poste.
Tempo sufiĉe malrapidis, laŭ la fervoraj atendantoj, sed fine la Sorĉisto anoncis ke la kvara horo alvenis, kaj Doroteo ekprenis la katidon kaj komencis fari la signalon pri kiu ili interkonsentis, al la tre fora, nevidata Ozma.
“Ŝajne nenio okazas,” diris Zeb, dubeme.
“Nu, Ozma bezonas tempon por surmeti la Magian Zonon,” respondis la knabino.
Apenaŭ dirinte tiujn vortojn, ŝi subite malaperis el la kavo, kaj kun ŝi iris la katido. Tute ne estis bruo, nek averto. Unu momenton Doroteo sidadis apud ili kun la katido sur siaj genuoj, la postan momenton nur la ĉevalo, la porketoj, la Sorĉisto kaj la knabo restis en la subtera karcero.
DOROTEO FARIS LA SIGNALON
“Mi kredas ke ni baldaŭ sekvos ŝin,” anoncis la Sorĉisto, multe trankviligita; “ĉar mi scias iom pri la magio de la felando nomata la Lando Oz. Ni estu pretaj, ĉar eble oni transportos nin tre baldaŭ.”
Li remetis la porketojn sekuraj en sia poŝo kaj li kaj Zeb eniris la kaleŝon kaj sidis atendante sur la benko.
“Ĉu dolorigos?” demandis la knabo, per voĉo kiu iomete tremis.
“Tute ne,” respondis la Sorĉisto. “Ĉio okazos pli rapide ol palpebrumo.”
Kaj tiel ja okazis.
La kaleŝoĉevalo ektremis kaj Zeb komencis froti siajn okulojn por certigi ke li ne dormas. Ĉar ili estis sur la stratoj de bela smeralde verda urbo, kuŝanta en mirige plaĉa verda lumo kiu nekutime plaĉis iliajn okulojn, kaj ĉirkaŭataj de feliĉaspektaj homoj vestitaj per belegaj verd-kaj-oraj kostumoj laŭ multaj eksterordinaraj modoj.
Antaŭ ili estis la juvelkovritaj antaŭpordoj de grandioza palaco, kaj nun la pordoj malrapide malfermiĝis kvazaŭ invitante ilin eniri la korton, kie belegaj floroj kreskis kaj belaj fontoj ĵetis siajn arĝentokolorajn akverojn en la aeron.
Zeb skuis la rimenojn por veki la kaleŝoĉevalon el sia mirostuporo, ĉar oni komencis ĉirkaŭveni kaj rigardegi la fremdulojn.
“Ek!” kriis la knabo, kaj je tiu vorto Jaĉjo malrapide trotis en la korton kaj tiris la kaleŝon laŭlonge de la juvelkovrita vojo al la granda enirejo de la reĝa palaco.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.