La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SUPLEMENTO

Eksterordinara flugo sur la dorso de aglo trans Francujon ĝis Gibraltaro. Trans Sudan kaj Nordan Amerikon, la polusajn regionojn, kaj returne al Anglujo dum tridek ses horoj.

Ĉirkaŭ la komenco de la regado de lia moŝto la nuna reĝo mi havis aferon kun malproksima parenco de mi, kiu tiam loĝis sur la insulo Thanet; temis pri familia disputo, kredeble ne baldaŭ finiĝonta. Mi kutimiĝis dum mia loĝado tie, kiam la vetero estis bona, promeni ĉiumatene. Post kelkaj tiaj ekskurso.j mi rimarkis objekton sur tre granda altaĵo en distanco de proksimume kvin kilometroj; mi plilongigis tien mian promenon kaj trovis ruinojn de antikva templo. Mi alproksimiĝis al ĝi kun admiro kaj mirego. La postsignoj de majesteco kaj belegeco, kiuj ankoraŭ restis, estis videblaj pruvoj de ĝia antaŭa grandiozeco; tie mi ne povis min deteni de lamento pri la detruo kaj ruiniĝo, kiun kaŭzas la tempo, pri kio tiu iam belega konstruaĵo donis tian melankolian ateston.

Mi promenis ĉirkaŭ ĝi kelkajn fojojn, meditante pri la sendaŭreco kaj kadukiĝemo de ĉiuj surteraĵoj; ĉe la orienta fino es.tis restaĵoj de alta turo, preskaŭ dek du metrojn alta, superkreskita de hedero, kaj ĝia supraĵo ŝajnis esti plata; mi ekzamenis ĝin ĉiuflanke tre detale, pensante, ke se mi povos atingi la supron, mi ĝuos plej allogan vidaĵon de la ĉirkaŭa pejzaĝo.

Instigita de tiu espero, mi decidis atingi, se eble, la supron; tion mi fine efektivigis pere de la hedero, kvankam ne sen granda malfacileco kaj danĝero. Mi trovis la supraĵon kovrita per hedero, escepte de granda fendo en la mezo. Rigardinte kun agrabla miro la belaĵojn de arto kaj naturo, kiuj kune riĉigis la scenon, mi scivole deziris sondi la fendon en la mezo, por sciiĝi pri ĝia profundeco, suspektante, ke ĝi kredeble komunikiĝas kun ne esplorita subtera kaverno en la monteto; sed ne havante ŝnuregon, mi ne sciis, kiel agi. Pripensinte la aferon dum iom da tempo, mi decidis enĵeti ŝtonon kaj aŭskulti la eĥon. Trovinte ŝtonon, kiu taŭgis por mia celo, mi lokis min super la aperturo, metante miajn piedojn sur ambaŭ flankojn, kaj kliniginte, por aŭskulti, mi enĵetis la ŝtonon.

Tuj poste mi aŭdis bruetadon malsupre, kaj subite monstra aglo eligis sian kapon rekte kontraŭ mia vizaĝo, kaj leviĝante per ne rezistebla forto, ĝi forportis min sidantan sur ĝiaj ŝultroj.

Mi tuj ĉirkaŭprenis ĝian kolon, kiu estis sufiĉe granda por tute plenigi miajn brakojn, kaj ĝiaj flugiloj, kiam ili estis etenditaj, havis la longecon de naŭ metroj de unu ekstremo ĝis la alia. Dum ĝi leviĝis en reĝula ascendo, mia sidloko estis tute komforta, kaj mi ĝuis kun neesprimebla plezuro la malsupran vidaĵon. La aglo ŝvebis super Margate dum iom da tempo kaj estis vidata de kelkaj personoj; multaj pafoj estis celataj al ĝi; unu kuglo trafis la kalkanumon de mia ŝuo, sed tute ne difektis min. La aglo tiam direktiĝis al la Dover-krutaĵo kaj tie surteri ĝis. Mi volis deagliĝi, sed tio estis malebligata per subita muskedara pafado de taĉmento da ŝipsoldatoj, kiuj sin ekzercis sur la marbordo; la kugloj flugis super mian kapon kaj kraketis sur la plumojn de la aglo kiel hajleroj, tamen mi ne povis vidi, ke ĝi ricevis vundon. Ĝi tuj reascendis kaj flugis super la maro al Calais, sed tiel alte, ke la markolo ŝajnis esti ne pli larĝa ol la rivero Tamizo ĉe la Londona ponto. Post kvaronhoro mi trovis min super densa arbaro en Francujo, kie la aglo malleviĝis tre rapide. Tio igis min gliti ĝis la malantaŭa parto de ĝia kapo; sed ĝi flugis sur grandan arbon kaj levis sian kapon, kaj tiam mi revenis sur mian antaŭan sidlokon, sed mi ne vidis eblecon liberigi min sen danĝero de mortiĝo per falo; tial mi decidis sidi firme, pensante, ke ĝi portos min al la Alpoj aŭ al iu alia alta monto, kie mi povos deagliĝi sen danĝero. Post ripozo de kelkaj minutoj ĝi ekflugis, flugis kelkajn fojojn ĉirkaŭ la arbaro kaj kriis sufiĉe laŭte, por esti aŭdata trans la Kanalo. Post kelkaj minutoj samspeca aglo leviĝis el la arbaro kaj flugis rekte al ni; ĝi rigardis min kun evidentaj signoj de malplezuro kaj venis tre proksime al mi. Post kelkfoja ĉirkaŭflugo ambaŭ sin direktis sudokcidenten. Mi baldaŭ rimarkis, ke tiu, sur kiu mi rajdis, ne povis flugi tiel rapide, kiel la alia, sed iom kliniĝis al la tero pro mia pezo; ĝia kunulo, rimarkinte tion, turniĝis kaj lokiĝis en tia pozicio, ke la alia povis meti sian kapon sur ĝian dorson; tiamaniere ili iris ĝis la tagmezo, kiam mi vidis tre klare la rokon de Gibraltaro.

Ĉar la aero estis klara, malgraŭ nia granda alteco, la supraĵo de la tero aspektis kiel landkarto, kie tero, maro, lagoj, riveroj, montoj ktp. estis perfekte distingeblaj; kaj havante iom da geografia scio, mi bone povis konstati, en kiu parto de la terglobo mi trovas min.

Dum mi konsideris ĉi tiun mirindan vidaĵon, terura bruego subite komenciĝis en la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj post momento mi estis ĉirkaŭita de miloj da etaj nigraj, groteskaj, terurigaj kreitaĵoj, kiuj premegis min ĉiuflanke tiel, ke mi ne povis movi manon nek piedon; sed ni ne estis en ilia posedo pli longe ol dek minutojn, kiam mi ekaŭdis la plej ĝojigan muzikon, kiun oni povas al si imagi. Ĝi subite ŝanĝigis en bruon plej teruran kaj laŭtegan, al kiu la bruego de kanono aŭ la plej laŭta krako de tondro ne havas plian similecon, ol la mildaj zefiroj de vespero al la plej terura uragano; sed la mallongeco de ĝia daŭro malebligis ĉiujn tiujn fatalajn efikoj, kiuj estas kaŭzataj ĉe longedaŭreco de tiu fenomeno.

La muziko komencigis, kaj mi vidis grandan nombron de la plej belaj etaj kreitaĵoj kapti la aliajn kaj ĵeti ilin kun granda forto en ion similan al flartabakujo, kiun ili tuj fermis, kaj unu el ili forĵetis ĝin kun nekredebla rapideco; tiam, turninte sin al mi, la kreitaĵo diris, ke tiuj, kiujn ili kaptis, estis bando da diabloj, kiuj forvagis de sia kutima loĝejo, kaj ke la ujo, en kiun ili estas metitaj, flugos kun egala rapideco dum dek mil jaroj, poste ĝi krevos per si mem, kaj la diabloj reakiros siajn liberecon kaj kapablojn, kiujn ili havis antaŭ la nuna momento.

Kiam ĝi finis sian rakonton, la muziko tuj ĉesis, kaj ĉiuj malaperis, lasante min en spirita stato, kiu preskaŭ fariĝis malesperiga.

Kiam mi iomete retrankviliĝis kaj rigardis antaŭ min kun neesprimebla plezuro, mi rimarkis, ke la agloj pretiĝis por surteriĝi sur la pinto de Tenerifo. Ili malsuprenflugis sur la supron de roko, sed ne vidante eblecon de saviĝo, mi decidis resti, kie mi estis. La agloj sidiĝis, ŝajne lacigitaj; tiam la varmego de la suno baldaŭ igis ilin endormiĝi, kaj mi ne povis longe rezisti al ĝia ensorĉiga potenco. En la malvarmeto de la vespero, kiam la suno retiris sin sub la horizonton, mi estis vekita el la dormo per movo de la aglo sub mi, kaj etendinte min sur ĝia dorso, mi leviĝis kaj reprenis mian vojaĝan pozicion; tiam ambaŭ ekfunkciigis siajn flugilojn, kaj reprenante sian antaŭan pozicion, ili direktis sin al Sudameriko. Ĉar la luno brilegis klare la tutan nokton, mi havis bonegan superrigardon al ĉiuj insuloj en tiuj maroj.

Ĉirkaŭ tagiĝo ni atingis tiun parton de la granda amerika kontinento, kiu estas nomata Tero Firma; ni malleviĝis sur la supraĵon de tre alta monto. La luno, kiu estis malproksime en la okcidento kaj kovrita de malhelaj nuboj, jam ne donis pli ol sufiĉan lumon por ebligi al mi vidi specon de arbetaro ĉirkaŭe, portanta frukton, kiu similis brasikon kaj per kiu la agloj komencis sin nutri avide. Mi provis konstati nian situacion, sed nebuloj kaj pasantaj nuboj envolvis min en la plej densa mallumo, kaj la sceno fariĝis pli terura per la laŭtega blekado de sovaĝaj bestoj, el kiuj kelkaj ŝajnis esti tute proksimaj; tamen mi decidis resti sur mia sidloko, supozante, ke la aglo forportos min, se iu el ili provos malamikan atencon.

Kiam taglumo komencis aperi, mi decidis ekzameni la frukton, de kiu manĝis la agloj, kaj ĉar kelkaj pendis tiel, ke mi povis facile atingi ilin, mi elprenis mian tranĉilon kaj detranĉis pecon; imagu mian grandan surprizon, kiam mi vidis, ke ĝi havas la aspekton de rostita bovaĵo, regule alternanta en grasa kaj muskola partoj! Mi gustumis ĝin kaj trovis ĝin bongusta, kaj kun granda plezuro mi poste detranĉis kelkajn grandajn pecojn kaj metis ilin en mian poŝon, kie mi trovis pankruston, portitan kun mi el Margate; mi elprenis ĝin kaj trovis tri muskedokuglojn, kiuj eniĝis en ĝin sur la Doverkrutaĵo.

Mi elprenis ilin, kaj detranĉante kelkajn pliajn pecojn, mi manĝis bonege de la pano kaj malvarma viandofrukto.

Poste mi detranĉis du el la plej grandaj fruktoj kreskantaj apud mi, kaj kunligante ilin per unu el miaj ŝtrumpligiloj, mi pendigis ilin sur la kolon de la aglo por alia okazo, ankaŭ plenigante miajn poŝojn.

Dum mi aranĝis tiujn aferojn, mi ekvidis grandan specon de frukto, kiu havis la aspekton de plenblovita veziko, kun kiu mi volis provi eksperimenton; kiam mi pikis unu el ili per mia tranĉilo, elfluegis pura likvoro, simila al holanda juniperbrando, kiun la agloj avide trinkis de sur la tero. Mi tranĉis la vezikon tiel rapide kiel eble kaj savis en ĝia fundo proksimume duonlitron, kiun mi gustumis, kaj mi ne povis distingi inter ĝi kaj la plej bona monta vino. Mi eltrinkis ĝin kaj tre refreŝi ĝis. En tiu tempo la agloj komencis ŝanceliĝi kontraŭ la arbetaro.

Mi penis resti sur mia sidloko, sed baldaŭ mi estis ĵetata el kelka distanco en la arbetaron. Kiam mi provis leviĝi, mi metis mian manon sur grandan erinacon, kiu okaze kuŝis surdorse en la herbo; ĝi tuj fermiĝis ĉirkaŭ mia mano tiel, ke estis neeble forskui ĝin. Mi frapis ĝin kelkfoje sur la teron sen efiko; sed dum mi okupiĝis per tio, mi aŭdis brueton inter la arbetoj, kaj rigardante supren, mi vidis grandegan beston en distanco de tri metroj; mi ne povis defendi min, sed mi etendis ambaŭ manojn, kiam ĝi atakis min, kaj ĝi ekkaptis la manon, ĉirkaŭ kiu la erinaco estis fiksita. Mia mano baldaŭ liberi ĝis, kaj mi forkuris kelkan distancon; tiam mi vidis la beston subite fali kaj morti kun la erinaco en sia gorĝo. Kiam la danĝero forpasis, mi iris por vidi la aglojn kaj trovis ilin kuŝantaj sur la herbejo en profunda dormo, ebriigitaj de la likvoro, kiun ili trinkis. Efektive, mi mem estis iom influita de ĝi, kaj vidante, ke ĉio estas trankvila ĉirkaŭe, mi komencis serĉi plian kvanton, kiun mi baldaŭ trovis, kaj detranĉinte du grandajn vezikojn, ampleksantajn po kvin litroj, mi kunligis ilin kaj pendigis ilin sur la kolon de la dua aglo, kaj du pli malgrandajn mi ligis per ŝnuro ĉirkaŭ mia talio. Kolektinte bonegan provizon da manĝaĵoj kaj rimarkante, ke la agloj jam komencas. revekiĝi, mi denove suragliĝis. Post duonhoro ili leviĝis majeste de la loko, tute ne atentante sian ŝarĝon. Ĉiu el ili reprenis sian antaŭan pozicion, kaj direktante sin norden, ili transiris la Golfon de Meksikio, eniris Nordan Amerikon kaj flugis rekte al la polusaj regionoj, kio donis al mi la plej bonan okazon imageblan por rigardi tiun belegan kontinenton.

Antaŭ ol ni eniris la arktan regionon, la malvarmo komencis influi min; sed, trapikinte unu el miaj vezikoj, mi prenis gluton kaj trovis, ke la malvarmo poste ne povis fari al mi iun impreson. Pasante trans la Golfon de Hudson, mi vidis kelkajn ankritajn ŝipojn, apartenantajn al la samnoma kompanio, kaj multajn indiĝenajn gentojn, marŝantajn kun siaj peltoj al la vendejo.

Mi jam tiel alkutimiĝis al mia sidloko kaj fariĝis tiel sperta rajdisto, ke mi povis sidi rekte kaj rigardi ĉirkaŭ mi; sed ordinare mi kuŝis sur la kolo de la aglo, tenante ĝin firme per miaj brakoj kaj havante miajn manojn inter ĝiaj plumoj, por restigi ilin varmaj.

En tiu malvarma klimato mi rimarkis, ke la agloj flugis kun pli granda rapideco, supozeble por restigi sian sangon en cirkulado.

Pasante la Baffin-golfon, mi vidis oriente kelkajn balenŝipojn kaj multajn surprizigajn glacio-montojn en tiuj maroj.

Dum mi superrigardis tiujn mirindaĵojn de la naturo, venis en mian kapon la ideo, ke tio estas bona okazo por trovi la nordokcidentan trairejon, se tia ekzistas, kaj akiri ne nur la premion proponitan de la registaro, sed ankaŭ la honoron de eltrovo, kiu alportus tiom da avantagoj al ĉiu eŭropa nacio.

Sed dum miaj pensoj estis okupitaj per tiu agrabla revo, mi estis alarmita per tio, ke la unua aglo frapis sian kapon kontraŭ solida travidebla substanco, kaj post momento tiun aglon, sur kiu mi rajdis, trafis la sama sorto, kaj ambaŭ falis ŝajne senvivaj. Ĉi tie niaj vivoj nepre finiĝus, se la sento de danĝero kaj la strangeco de la situacio ne estus inspirintaj min per grado de ĝustagado kaj lerteco, kiu ebligis al ni fali preskaŭ tri kilometrojn vertikale kun ne pli da maloportuneco, ol se ni malsupreniĝus per ŝnurego; ĉar tuj kiam mi ekvidis la kunpuŝigon de la agloj kun glaciigita nubo, kiu estas kutima objekto apud la polusoj (la agloj estis proksime unu apud la alia), mi kuŝiĝis sur la dorso de la unua aglo kaj ektenis ĝiajn flugilojn por konservi ilian etendiĝon, samtempe etendante miajn piedojn malantaŭe, por subteni la flugilojn de la alia aglo. Tio havis la deziritan efikon, kaj ni malleviĝis tre bone sur monton glacian, kiu laŭ mia supozo altiĝis proksimume kvin kilometrojn super la marnivelo.

Mi deagliĝis, senŝarĝis la aglojn, malfermis unu el la vezikoj kaj donis iom de la likvoro al ĉiu el ili sen konsideri, ke la teruroj de pereo ŝajnis konspiri kontraŭ mi. La bruego de la ondoj, krakado de la glacio kaj la blekado de ursoj kune formis scenon plej teruran kaj timindan; sed malgraŭ tio mia zorgo pri la rekonsciigo de la agloj estis tiel granda, ke mi tute ne pensis pri la danĝero, kiu minacis min. Doninte al ili ĉian helpon, kiu estis en mia povo, mi staris super ili kun dolora maltrankvilo, bone sciante, ke nur per ilia helpo mi povas esti savata el tiuj malesperigaj lokoj.

Subite monstra urso, kun voĉo kiel tondro, komencis blekadi malantaŭ mi. Mi turniĝis, kaj vidante, ke la besto estas preta por min formanĝi, mi pro timo tiel forte premis la vezikon, kiun mi havis en miaj manoj, ke ĝi krevis, kaj la likvoro, ŝprucante en la okulojn de la besto, tute blindigis ĝin. Ĝi tuj forturniĝis de mi, forkuris en konsterniĝo kaj tuj falis trans glacian krutaĵon en la maron, kaj mi ne plu vidis ĝin.

Post forpaso de tiu danĝero mi denove turnis mian atenton al la agloj, kiujn mi trovis en sufiĉe bona stato de resani ĝo, kaj supozante, ke ili senfortiĝis pro manko de nutraĵo, mi prenis viandofrukton, tranĉis ĝin en malgrandajn pecojn kaj prezentis ĝin al ili; ili ĝin formanĝis avide.

Doninte al ili sufiĉajn manĝaĵon kaj trinkaĵon kaj eluzinte la reston de mia provianto, mi ekprenis mian sidlokon kiel antaŭe. Aranĝinte min kaj fiksante ĉion en plej bona maniero, mi komencis manĝi kaj trinki kun apetito; kaj pro la influo de la monto, kiel mi ĝin nomis, mi estis tre gaja kaj kantis kelkajn strofojn de kanto, kiun mi lernis, kiam mi estis knabo; sed la bruo baldaŭ alarmis la aglojn, kiuj estis dormantaj pro la kvanto de la likvoro, kiun ili eltrinkis, kaj ili leviĝis ŝajne tre teruritaj. Feliĉe por mi, tamen, dum mi nutris ilin, mi hazarde turnis iliajn kapojn al sudoriento, kaj en tiu direkto ili iris kun rapida movado. Post kelkaj horoj mi vidis la okcidentajn insulojn, kaj baldaŭ poste mi havis la neesprimeblan plezuron, ekvidi la malnovan Anglujon. Mi tute ne atentis la marojn kaj la insulojn, kiujn ni superpasis.

La agloj malleviĝis iom post iom, alproksimiĝante al la bordo kaj intencante surteriĝi, kiel mi supozis, sur unu el la Kimraj montoj; sed kiam ili estis en distanco de proksimume 55 metroj, oni pafis al ili per du kanonoj; unu kuglo trafis vezikon, kiu pendis ĉe mia talio, alia kuglo eniris en la bruston de la antaŭa aglo, kiu falis sur la teron, dum la alia, sur kiu mi rajdis, ne ricevis vundon, sed forflugis kun mirinda rapideco.

Ĉi tiu cirkonstanco treege alarmis min, kaj mi komencis pensi, ke estas tute ne eble forsaviĝi, sed rekonsciiĝinte, mi denove rigardis malsupren, kaj je mia neesprimebla ĝojo mi vidis Margate en kelka distanco kaj la aglon malleviĝanta sur la malnovan turon, de kie ĝi forportis min en la mateno de la hieraŭa tago. Kiam ĝi surteriĝis, mi tuj deĵetis min, feliĉa, ke mi troviĝas denove redonita al la mondo. La aglo forflugis post kelkaj minutoj, kaj mi sidiĝis por trankviligi mian tremantan spiriton; tion mi faris dum kelkaj horoj.

Baldaŭ poste mi vizitis miajn amikojn kaj rakontis tiujn aventurojn. Mirego montriĝis sur ĉies vizaĝo; iliaj gratuloj ĉe mia feliĉa reveno estis ripetataj kun neafektita grado de plezuro, kaj ni pasigis la vesperon ĝuste tiel, kiel ni faras nun; ĉiu ĉeestanto faris plej altajn komplimentojn al mia kuraĝo kaj veremo.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.