La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XIV

Nia barono superas baronon Tott super ĉiu komparo, tamen ne sukcesas en parto de lia provo. – Li falas en malfavoron ĉe la Grandsinjoro, kiu ordonas la detranĉon de lia kapo. – Li forkuras kaj enŝipigas, estas portata al Venecio.

Barono de Tott en siaj memuaroj faras paradon tiel gran dan pri unu sola ago, kiel multaj vojaĝantoj, kies tuta vivo pasis en rigardado al la diversaj partoj de la terglobo; miaflanke, se mi estus elblovita el Europo ĝis Azio el la faŭko de kanono, mi poste fanfaronus pri ĝi malpli, ol li fanfaronas pro tio, ke li pafis per turka kanono. Tio, kion li diras pri tiu mirinda kanono, laŭ mia memoro estas jeno:

”La turkoj lokis sub la kastelo kaj proksime de la urbo grandegan kanonon, fanditan el kupro, kiu portis marmoran kuglon de milcentfunta pezo. Mi volis – diras Tott – pafi ĝin, sed mi volis unue prijuĝi ĝian efikon. La homamaso ĉirkaŭ mi tremis ĉe ĉi tiu propono, asertante, ke ĝi detruos ne sole la kastelon, sed ankaŭ la urbon; fine iliaj, timoj parte ĉesis, kaj oni permesis al mi pafi per ĝi. Ĝi bezonis ne malpli ol tricent tridek funtojn da pulvo, kaj la kuglo pezis, kiel mi jam diris, mil cent funtojn. Kiam la inĝeniero alportis la tuŝpulvon, la amaso ĉirkaŭ mi retirigis kiel eble plej rapide; kun plej granda malfacilaĵo mi konvinkis la paŝaon, kiu intence venis, ke ne estas danĝere: eĉ la inĝeniero, kiu devis pafi laŭ miaj instrukcioj, forte timis.

Mi starigis min sur ŝtonaĵo malantaŭ la kanono, donis la signalon kaj sentis ekpuŝon similan al skuo de tertremo! En distanco de tricent klaftoj la kuglo eksplodis en tri pecojn; la fragmentoj transflugis la markolon, resaltis de la kontraŭa monto kaj postlasis la supraĵon de la akvo en sia tuta larĝeco kiel grandan ŝaŭmaĵon.”

Jen, sinjoroj, kiom mi povas memori, la rakonto de barono Tott pri la plej granda kanono en la konata mondo. Kaj kiam mi estis tie antaŭ nelonge, la anekdoto pri la Totta pafado el tiu grandega kanono estis menciata kiel pruvo de la eksterordinara kuraĝo de tiu sinjoro.

Mi decidis, ke franco ne superu min; tial mi prenis sur mian ŝultron tiun saman kanonon, kaj ekvilibriginte ĝin en bona pozicio, saltis kun ĝi en la maron, naĝis ĝis la kontraŭa bordo, kaj de tie malfeliĉe provis reĵeti ĝin sur ĝian antaŭan lokon. Mi diras ”malfeliĉe”, ĉar ĝi iom glitis en mia mano, ĝuste kiam mi volis ĵeti ĝin, kaj sekve de tio ĝi falis en la mezon de la kanalo, kie ĝi nun kuŝas, sen kredebleco, ke oni iam ĝin reprenos. Malgraŭ la granda favoro, kiun mi havis ĉe la grandsinjoro, kiel mi jam diris, ĉi tiu kruela turko, kiam li aŭdis pri la perdo de sia fama kanono, ordonis, ke oni dehaku mian kapon. Mi tuj informigis pri tio de unu el la sultaninoj, ĉe kiu mi fariĝis granda favorato, kaj ŝi kaŝis min en sia buduaro, dum la oficiro kun siaj asistantoj, kiuj estis komisiitaj min ekzekuti, serĉis min.

En tiu sama nokto mi forsaviĝis sur ŝipo veturanta al Venecio; ĉe tiu ŝipo oni ĝuste tiam levis la ankron por la vojaĝo.

Ĉi tiun lastan historion, sinjoroj, mi ne tre ŝatas rakonti, ĉar mi malsukcesis en mia entrepreno, kaj krom tio mi preskaŭ perdis mian vivon; tamen, ĉar ĝi enhavas nenion kontraŭ mia honoro, mi ne volis kaŝi ĝin antaŭ vi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.