La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XIII

Vojaĝo al la Nordo La barono enŝipigas kun kapitano Phipps, atakas du grandajn ursojn kaj preskaŭ perdas sian vivon. – Li havigas al si la konfidon de tiuj bestoj kaj tiam detruas milojn de ili – ŝarĝas la ŝipon kun ties femuroj kaj feloj – fordonacas la femurojn kaj ricevas rekompence ĝeneralan inviton al ĉiuj urbestraj festenoj. La barono rifuzas la honoron de trono kaj reĝinon kun ĝi. – Disputo inter la kapitano kaj la barono, en kiu, pro ĝentileco, la kapitano gajnas la punktojn.

Ni ĉiuj, memoras la lastan esplorvojaĝon de kapitano Phipps (nun lordo Mulgrave) al la nordo. Mi akompanis la kapitanon, ne kiel oficiro, sed kiel privata amiko. Kiam ni alvenis al alta norda latitudo, mi rigardis la objektojn ĉirkaŭ mi tra la teleskopo, kiun mi prezentis al via atento en miaj Gibraltaraj aventuroj.

Mi pensis, ke mi vidas du grandajn blankajn ursojn en furioza aktiveco sur amaso da glacio, multe pli alta ol la mastoj, kaj en distanco de ĉirkaŭ unu mejlo kaj duono. Mi tuj prenis mian karabenon, ĵetis ĝin sur miajn ŝultrojn kaj iris supren sur la glacio. Kiam mi atingis la supraĵon, la malebeneco de la supraĵo igis mian aliron al tiuj bestoj ne esprimeble peniga kaj danĝera; iufoje malhelpis min malbelegaj kavaĵoj, kiujn mi devis transsalti; en alia parto la supraĵo estis tiel glata kiel spegulo kaj mi konstante falis; alproksimiĝante sufiĉe por atingi la ursojn, mi trovis, ke ili nur ludas.

Mi tuj komencis taksi la valoron de iliaj feloj, ĉar ĉiu el ili estis tiel granda kiel bone nutrita bovo. Malfeliĉe en la sama momento, kiam mi direktis mian karabenon, mia dekstra piedo glitis, mi falis sur mian dorson, kaj la forto de la bato tute senkonsciigis min por preskaŭ duonhoro. Tamen, kiam mi rekonscii ĝis (imagu mian surprizon!) mi trovis, ke unu el tiuj grandaj bestoj, kiujn mi ĵus priskribis, jam turnis min tiel, ke mia vizaĝo estis malsupre, kaj ĵus prenis la zonon de mia pantalono, kiu tiam estis nova kaj farita el ledo. Ĝi certe volis porti min, kun la piedoj antaŭe, Dio scias kien, kiam mi prenis ĉi tiun tranĉilon (montras grandan tranĉilon) el mia flanka poŝo, ekhakis ĉe unu el ĝiaj malantaŭaj piedoj kaj detranĉis tri el ĝiaj piedfingroj; ĝi tuj lasis min fali kaj blekis tre terure.

Mi prenis mian karabenon kaj pafis al ĝi, dum ĝi forkuris; ĝi tuj falis. La bruo de la pafilo vekis kelkajn milojn da blankaj ursoj, kiuj estis dormantaj sur la glacio en distanco de duonmejlo; ili tuj venis al la loko. Mi ne povis perdi tempon.

Plej feliĉa penso venis en mian cerbon ĝuste en tiu momento.

Mi deprenis la felon kaj la kapon de la mortinta urso en duono de la tempo, kiun bezonus aliaj homoj por senfeligi kuniklon, kaj mi envolis min en ĝi, metante mian propran kapon sub la kapon de Bruin (Bruin = angla nomo por urso). La tuta aro tuj ĉirkaŭis min, kaj mia antaŭtimo ĵetis min, vi povas esti certaj, en plej kompatindan situacion; mia plano tamen sukcesis plej admirinde por mia savo. Ili ĉiuj alvenis flarante kaj verŝajne konsideris min urso-frato; mankis al mi nur la grandeco, por fari min bonega imitaĵo; tamen mi vidis inter ili kelkajn ursidojn, ne pli grandajn ol mi mem. Post kiam ili ĉiuj flaris min kaj la korpon de sia mortinta kunulo, kies felo nun fariĝis mia ŝirmaĵo, ni ŝajnis tre amikemaj, kaj mi trovis, ke mi povas imiti ĉiujn iliajn agojn sufiĉe bone; sed en murmurado, blekado, kaj ĉirkaŭpremado ili facile superis min. Mi nun komencis pensi, kiel mi povus profiti la komunan konfidon, kiun mi kreis inter mi kaj tiuj bestoj.

Mi aŭdis de maljuna armea ĥirurgisto, ke vundo en la spino kaŭzas tujan morton. Mi nun decidis provi tiun eksperimenton, kaj denove mi prenis mian tranĉilon. Per ĝi mi trafis la plej grandan urson en la nuko, apud la ŝultroj, sed kun granda antaŭtimo, ne dubante, ke la besto, se ĝi postvivos la pikon, disŝiros min. Tamen mi estis pli ol ordinare bonŝanca; ĝi falis malviva ĉe miaj piedoj, ne farante eĉ ia plej malgrandan bruon. Mi nun decidis mortigi ilin ĉiujn en tiu sama maniero, kaj tion mi efektive plenumis eĉ sen la plej malgranda malfacilaĵo; ĉar kvankam ili vidis siajn kunulojn fali, ili ne havis suspekton pri la kaŭzo, nek pri la efiko. Kiam ĉiuj kuŝis malvivaj antaŭ mi, mi sentis min dua Simsono mortiginta miajn milojn. Mi mallongigas la rakonton: mi revenis al la ŝipo kaj elpetis tri kvaronojn de la ŝipanaro por helpi min ĉe la senfeligado kaj por porti la femurojn sur la ŝipon; tion ni faris dum kelkaj horoj kaj plenŝarĝis la ŝipon per ili. La ceterajn partojn de la bestoj oni ĵetis en la maron, kaj tamen mi ne dubas, ke la cetero estus same bongusta kiel la femuro, se oni ĝin bone peklus.

Tuj post mia reveno mi sendis kelkajn femurojn, en la nomo de la kapitano, al la Lordoj de la Admiralitato, aliajn al la Lordoj de la Fisko, kelkajn al la Lordurbestro kaj Magistrato de Londono, kelkajn al ĉiuj negockompanioj kaj la restintajn al miaj elektitaj amikoj, de kiuj mi ricevis varmajn dankojn, sed de la urbo Londono mi ricevis apartan honoron, t. e. invito manĝi en la Guildhall (urbodomo de Londono, kie ĉiujare la nove elektita urbestro okazigas imponan festenon, al kiu li invitas ĉiujn famulojn en la lando) ĉiujare en la urbestra tago.

La ursofelojn mi sendis al la imperiestrino de Rusujo kiel vintrajn peltojn por sia imperiestrinan moŝton kaj ŝian korteganaron.

Pro tio ŝi skribis al mi dankleteron per sia propra mano kaj sendis ĝin per ambasadoro eksterordinara, invitante min partopreni la honorojn de sia lito kaj sia krono; sed ĉar mi neniam estis ambicia al reĝa digno, mi malakceptis en la plej ĝentila maniero la favoron de ŝia imperiestrina moŝto. La sama ambasadoro havis ordonon atendi kaj porti persone mian respondon al ŝia imperiestrina moŝto, por kio li forestis proksimunie tri monatojn. La respondo de ŝia imperiestrina moŝto konvinkis min pri la forteco de ŝiaj amikaj sentoj kaj pri la digneco de ŝia menso: ŝia antaŭnelonga malsano estis entute (kiel ŝi mem – afabla kreitaĵo! – sin esprimis en konversacio kun princo Dolgoruki) rezulto de mia krueleco.

Kion la alia sekso vidas en mi, mi ne povas kompreni, sed la imperiestrino ne estas la sola regnestrino, kiu proponis al mi sian manon.

Kelkaj personoj tre maljuste raportis, ke dum tiu ekspedicio kapitano Phipps ne iris tiel malproksimen, kiel li estus povinta. Ĉi tie fariĝas mia devo, senkulpigi lin. Nia ŝipo estis en plej bona stato, ĝis kiam mi superŝargis ĝin per tia granda kvanto da ursofeloj kaj femuroj; post tio estus ja freneze provi daŭrigi la vojaĝon, ĉar ni nun apenaŭ kapablis batali kontraŭ vigla ventego, ne parolante pri tiuj montegoj da glacio, kiuj kuŝis en la pli altaj latitudoj.

La kapitano post tiu tempo ofte esprimis ĉagrenon pro tio, ke li ne partoprenis en la honoroj de tiu tago, kiun li emfaze nomis Ursofela tago. Li ankaŭ tre deziris scii, per kia arto mi sukcesis pereigi tiom da miloj sen laciĝo kaj sen danĝero por mi mem; efektive li tiel ambicias dividi kun mi la honoron, ke mi eĉ kverelis pri tio, kaj nun ni ne parolas unu kun la alia. Li kuraĝe asertas, ke mi ne havis iun meriton, trompinte la ursojn, ĉar mi estis kovrita per unu el iliaj feloj; li eĉ deklaras, ke laŭ lia opinio ne ekzistas en Eŭropo inter la homa speco tiel perfekta natura urso, kiel li mem estas.

Li nun estas nobela lordo, kaj mi havas tiel ĝentilajn morojn, ke mi ne volas disputi kun lia lorda moŝto pri punkto tiel delikata.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.