|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Aventuroj en Turkujo kaj sur la rivero Nilo. – Li vidis balonon super Konstantinopolo; alpafas kaj faligas ĝin; trovas en ĝi francan eksperimentan filozofon. – Li iras pro misio al Kairo kaj revenas sur la Nilo, kie li estas ĵetata en neatenditan situacion kaj retenata tie ses semajnojn.
Kiam mi estis en la servo de la turkoj, mi ofte amuzis min en plezur-boatoj sur la Marmara maro, de kiu oni havas belegan perspektivon de la tuta urbo Konstantinopolo, inkluzive de la serajlo de la Grandsinjoro. Iun matenon, admirante la belecon kaj serenecon de lia ĉielo, mi rimarkis en la aero globforman objekton, kiu ŝajne havis la grandecon de dekducola globeto kun io pendanta sub ĝi. Mi tuj elprenis mian plej grandan kaj plej longtuban birdopafilon, sen kiu mi neniam vojaĝas aŭ eĉ faras iun ekskurson, se mi povas eviti tion; mi ŝargis ĝin per kuglo kaj pafis al la globo, sed sen rezulto, ĉar la objekto estis en tro granda distanco. Mi tiam enmetis duoblan kvanton da pulvo kaj kvin aŭ ses kuglojn: ĉi tiu dua provo sukcesis; ĉiuj kugloj efikis, deŝiris unu fiankon de la globo kaj ĝin malsuprenigis. Imagu mian surprizon, kiam lukse orumita ĉaro, pendanta sub grandega balono kaj havanta en si homon kaj parton de ŝafo, ŝajne rostitan, falis en sesfuta distanco de mi. Kiam mia surprizego en certa grado malpliiĝis, mi ordonis al miaj ŝipistoj remi proksime al tiu stranga aervojaĝanto.
Mi akceptis lin sur la ferdeko de mia barko (li estis franco).
Li estis tre senfortigita de la subita falo en la maron kaj ne kapabla paroli; post iom da tempo li tamen refortiĝis kaj rakontis pri si jenon: ”Antaŭ sep aŭ ok tagoj – mi ne povas precize diri kiam, ĉar mi perdis mian kalkulpovon, estinte dum la pli granda parto de la tempo tie, kie la suno neniam subiĝas – mi leviĝis aeren de Lands End en Kornvalo, sur la insulo Granda Britujo, en la ĉaro, el kiu oni ĵus prenis min, pendigita sub tre granda balono, kaj prenis kun mi ŝafon, por fari per ĝi atmosferajn eksperimentojn.
Malfeliĉe la vento ŝanĝiĝis dum la unuaj dek minutoj tuj post mia suprenigo, kaj anstataŭ iri al Exeter, kie mi intencis surterigi, mi estis pelata en la direkto al la maro, super kiu, kiel mi supozas, mi restis ĝis nun, tamen multe tro alte por fari iajn observojn. ”La alvokoj de malsato estis tiel premigaj, ke la intencitaj eksperimentoj pri varmego kaj spirado cedis al ili. En la tria tago mi estis devigata, buĉi la ŝafon pro nutraĵo; kaj troviĝante tiutempe multe pli alte ol la luno kaj post pli ol dekses horoj tiel proksime al la suno, ke ĝi bruldifektis miajn brovojn, mi lokis la kadavron de la ŝafo, post zorga senfeligo, en tiu parto de la ĉaro, kie la suno havis sufiĉan potencon, aŭ alivorte, kie la balono ne ombris ĝin de la suno; per tiu metodo ĝi estis bonege rostita dum proksimume du horoj. Ĉi tio estis mia nutraĵo ĝis nun.” Ĉi tie li paŭzis kaj ŝajnis esti perdita en pensoj, rigardante la objektojn ĉirkaŭe. Kiam mi sciigis al li, ke la konstruaĵo antaŭ ni estas la serajlo de la grandsinjoro en Konstantinopolo, li ŝajnis tre konsternita, ĉar li supozis esti en tuta alia loko.
”La kaŭzo” – li aldonis – ”de mia longa flugado estis malfunkciigo de ŝnureto, kiu estis fiksita al valvo en la baliono kaj celis la ellason de la bruliĝema gaso; kaj se la balono ne estus alpafita kaj la ŝnureto disŝirita en la antaŭdirita maniero, eble mi, kiel Mahometo, estus pendanta inter la ĉielo kaj la tero ĝis la tago de la lasta juĝado.”
* * *
La grandsinjoro, al kiu mi estis prezentita de la ambasadoroj de Rusujo kaj Francujo, dungis min por aranĝi gravan aferon en Kairo; ĝi estis de tia speco, ke ĝi devas por ĉiam resti sekreto. Mi iris tien surtere kun granda ceremonio; plenuminte tie la aferon, mi maldungis preskaŭ ĉiujn miajn servistojn kaj revenis kiel privata sinjoro. La vetero estis ĝojiga, kaj tiu fama rivero, la Nilo, estis nepriskribeble belega; unuvorte: min venkis la tento lui barkon por malsuprenveturi al Aleksandrio.
La trian tagon de mia vojaĝo la rivero komencis leviĝi mirindege (vi ĉiuj aŭdis, mi supozas, pri la ĉiujara inundo de la Nilo), kaj en la sekvanta tago ĝi etendiĝis super la tuta lando, multajn mejlojn ambaŭflanke! En la kvina tago, ĉe la sunleviĝo, mia barko intermiksiĝis kun io, kion mi unue konsideris arbetaĵo; sed kiam pliheliĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de migdaloj, tute maturaj kaj en plej alta perfekteco. Sondante la profundecon de la akvo, miaj ŝipistoj trovis, ke ni estis minimume sesdek futojn de la tero, ne povante iri antaŭen nek malantaŭen.
Je ĉirkaŭ la oka aŭ naŭa horo, tiel proksimume, kiel mi povis juĝi laŭ alteco de la suno, la vento subite leviĝis kaj klinis mian barkon unuflanken; nun ĝi pleniĝis de akvo, kaj mi ne vidis ĝin dum kelka tempo. Feliĉe ni ĉiuj savis nin (ses viroj kaj du knaboj), tenante firme la arbon, kies branĉoj estis sufiĉe fortikaj por nia pezo, sed ne por la pezo de la barko. En tiu situacio ni restis ses semajnojn kaj tri tagojn, nutrante nin per la migdaloj; mi ne bezonas informi vin, ke ni havis sufiĉegon da akvo. En la kvardekdua tago de nia malfeliĉo la akvo malleviĝis tiel rapide, kiel ĝi leviĝis, kaj en la kvardeksesa ni povis meti niajn piedojn sur la firman teron.
Nia barko estis la unua agrabla objekto, kiun ni vidis, proksimume sescent futojn for de la loko, kie ĝi subakvigis. Sekiginte ĉion utilan per la varmego de la suno kaj ŝarĝinte nin per necesaĵoj el la provizoj sur la barko, ni ekvojiris por retrovi nian perditan direkton; ni trovis, laŭ la plej ĝusta kalkulo, ke ni estis portitaj trans ĝardenmurojn kaj diversajn barilojn, pli ol cent kvindek mejlojn.
Post kvar tagoj, post tre laciga piedirado en maldikaj ŝuoj, ni atingis la riveron; kiu nun jam estis inter la limoj de siaj bordoj, rakontis niajn aventurojn al knabo, kiu afable kontentigis ĉiujn niajn bezonojn kaj sendis nin antaŭen en sia barko.
Post ses tagoj ni alvenis en Aleksandrio, kie ni enŝipiĝis por Konstantinopolo. La grandsinjoro akceptis min afable, kaj mi havis la honoron vidi la serajlon, al kiu lia moŝto mem prezentis min.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.