La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro II

En kiu la barono montras sin bonega pafisto. – Li perdas sian ĉevalon kaj trovas lupon – devigas ĝin tiri sian glitveturilon – promesas regali siajn amikojn per rakonto de tiaj faktoj, kiuj bone meritos ilian atenton.

Mi ekvojiris el Romo, por vojaĝi al Ruslando meze de vintro, ĝuste pensante, ke frosto kaj neĝo nature plibonigos la vojojn, kiuj, laŭ la diro de ĉiu vojaĝanto, estas eksterordinare malbonaj en la nordaj partoj de Germanujo, Polujo, Kurlando kaj Litovujo. Mi iris surĉevale, ĉar tio estas la plej oportuna maniero vojaĝi; mi estis malpeze vestita, kaj pro tio mi des pli sentis la maloportunecon, ju pli nordorienten mi antaŭenvenis. Kiom devis suferi en tiuj severaj vetero kaj klimato tiu kompatinda maljunulo, kiun mi trovis sur senŝirma kampo en Polujo! Li kuŝis sur la vojo, senhelpa, tremanta kaj havanta preskaŭ neniun kovraĵon por sia nudeco. Mi kompatis la malfeliĉan homon; kvankam mi mem sentis la akrecon de la aero, mi tamen ĵetis sur lin mian mantelon, kaj tuj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, benanta min pro tiu bonfara ago, kaj diranta: ”Mia filo, por ĉi tio vi iam ricevos rekompencon.” Mi iris antaŭen; nokto kaj mallumo ĉirkaŭis min. Neniu vilaĝo estis videbla. La tuta kamparo estis kovrita de neĝo, kaj mi ne konis la vojon.

Lacigita mi elseliĝis kaj alligis mian ĉevalon al io simila al pinta stumpo de arbo, elstaranta el neĝo. Por defendo mi metis miajn pistolojn sub mian brakon kaj kuŝigis min sur la neĝo, kie mi dormis tiel bone, ke mi ne malfermis miajn okulojn ĝis plena taglumo. Ne estas facile kompreni mian miregon, kiam mi trovis min kuŝanta en tombejo meze de vilaĝo; kaj mia ĉevalo ne estis videbla, sed tuj poste mi aŭdis ĝin blekanta ie super mi. Rigardante supren, mi ekvidis ĝin pendanta per la brido ĉe la ventoflago de la turo. La afero nun klariĝis al mi: en la vespero la vilaĝo estis kovrita de neĝo; subita ŝanĝo de vetero okazis; mi malsupreniĝis al la tombejo dum la dormo, malrapide kaj nesenteble, dum la neĝo degelis; kaj tio, kion mi konsideris en la mallumo kiel stumpon de malgranda arbo, kiu elstaris super la neĝo kaj al kiu mi alligis mian ĉevalon, efektive estis la kruco aŭ la ventoflago de la preĝeja turo!

Post mallonga pripenso mi prenis unu el miaj pistoloj, dispafis la bridon, malsuprenigis la ĉevalon kaj daŭrigis mian vojaĝon.

Ĝi irigis min bone antaŭen en la internan parton de Ruslando.

Mi trovis surĉevalan vojaĝon en vintro ne laŭmoda, tial mi submetis min, kiel mi ĉiam faras, al la kutimo de la lando, prenis unuĉevalan glitveturilon kaj veturis vigle al Peterburgo.

Mi ne ĝuste memoras, ĉu estis en Estlando aŭ en Ingermanlando, sed mi memoras, ke meze de sovaĝa arbaro mi ekvidis teruran lupon kuranta post mi kun la tuta rapideco de avida vintra malsatego. Ĝi baldaŭ atingis min. Estis neniu ebleco de saviĝo.

Meĥanike mi kuŝigis min plate en la veturilo kaj lasis mian ĉevalon kuri laŭplaĉe por sinsavo. Tio, kion mi deziris, sed apenaŭ esperis aŭ atendis, okazis tuj poste. La lupo tute ne atentis min, sed faris saltegon super min kaj, furioze atakante la ĉevalon, komencis rapide disŝiri kaj manĝegi la malantaŭan parton de la kompatinda besto, kiu kuris tiom pli rapidege pro doloro kaj teruro. Do mem ne rimarkita kaj tute ekster danĝero, mi singarde levis mian kapon kaj kun naŭzego vidis, ke la lupo, manĝante, penetris en la korpon de la ĉevalo; post ne longe ĝi tute enigis sin en la ĉevalon. Tiam mi profitis la okazon kaj batis ĝin per la tenilo de mia vipo. Ĉi tiu neatendita atako sur ĝia malantaŭa parto tiel timigis la lupon, ke ĝi saltis antaŭen per sia tuta forto. La kadavro de la ĉevalo falis sur la teron, sed anstataŭ ĝi la lupo estis en la jungaĵo, kaj mi vipis ĝin konstante. Ni ambaŭ alvenis en plena kurado tute bone en Peterburgon, tute kontraŭe al nia atendado, kaj tre admiregataj de la rigardantoj.

Mi ne volas enuigi vin, sinjoroj, per la politiko, arto, scienco, kaj historio de tiu belega ĉefurbo de Ruslando, nek ĝeni vin per la diversaj intrigoj kaj agrablaj aventuroj, kiujn mi spertis en la ĝentilaj rondoj de tiu lando, kie la mastrino de domo ĉiam akceptas la vizitanton kun trinkaĵo kaj saluto. Mi prefere parolos pri la pli grandaj kaj pli noblaj objektoj de via atento, ĉevaloj kaj hundoj, miaj plej amataj el la bestaj kreitaĵoj; ankaŭ pri vulpoj, lupoj kaj ursoj, de kiuj, same kiel de alia ĉasaĵo, en Ruslando ĝenerale estas pli granda abundo ol en ĉiu alia lando de la mondo; fine pri tiaj sportoj, viraj ekzercoj kaj agoj de galanteco kaj aktiveco, kiuj distingas la sinjorojn pli bone ol la ŝima greka aŭ latina lingvo aŭ ĉiuj parfumoj, delikataĵoj kaj petolaĵoj de la francaj sprituloj aŭ ”petitmaĵtres”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.