La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Renkonto inter la nazo de la barono kaj porda fosto. – Ĝiaj mirindaj efikoj. Li trafas kvindek parojn da anasoj per unu pafo – elvipas vulpon el ĝia felo – kondukas hejmen maljunan porkinon en nova maniero – kaj venkas sovaĝan apron.

Pasis iom da tempo, antaŭ ol mi povis ricevi oficiran komision en la armeo, kaj en la daŭro de kelkaj monatoj mi estis tute libera por disperdi mian tempon kaj mian monon en la plej grandsinjora maniero. Vi bone povas imagi, ke mi foruzis multon de ambaŭ ekster la urbo kun tiuj bravaj homoj, kiuj sciis, kiel plej bone profiti tian arbaroriĉan landon. Eĉ la memoro pri tiuj amuzaĵoj donas al mi freŝan spiriton kaj kreas varman deziron al ilia ripetado.

Iun matenon mi vidis tra la fenestroj de mia dormoĉambro, ke granda lago, ne malproksime de tie, estis kovrita de sovaĝaj anasoj. Tuj mi prenis mian pafilon el la angulo, kuris malsupren kaj el la domo kun tia rapideco, ke mi akcidente vundis mian vizaĝon ĉe la porda fosto. Fajro elflugis el miaj okuloj, sed tio ne malhelpis mian intencon; mi baldaŭ venis sufiĉe proksime por pafi. Tiam, direktante mian pafilon, mi vidis kun ĉagreno, ke la siliko elsaltis el la ĉano per la forteco de la frapo, kiun mi ricevis antaŭ nelonge. Mi devis ne perdi tempon. Mi tuj memoris la efikon de la frapo al miaj okuloj, tial mi malfermis la pfanon, direktis la pafilon al la birdoj kaj mian pugnon al mia okulo. Forta frapo de mia pugno denove eligis fajrerojn el mia okulo; la pulvo eksplodis, kaj mi mortigis kvin parojn da anasoj, dudek marekojn kaj tri parojn da kerkedoloj. Spiritĉeesto estas la esenco de vira ekzerciĝado. Dum soldatoj kaj maristoj ŝuldas al tio multajn el siaj feliĉaj saviĝoj, ĉasistoj kaj sportistoj ne pli malmulte ŝuldas al tio siajn sukcesojn.

En iu nobela arbaro en Rusujo mi renkontis belan nigran vulpon; estus domaĝe ties multvaloran felon difekti per kuglo aŭ pafaĵo. La vulpo staris proksime de arbo. Rapide mi elprenis la kuglon kaj metis bonan najlon en ĝian lokon, pafis kaj trafis tiel bone, ke mi alnajlis ĝian voston al la arbo. Mi tuj aliris, eltiris mian tranĉilon, faris kruc-tranĉon trans ĝian vizaĝon, ekprenis mian vipon kaj elvipis la vulpon el ĝia bela felo.

Okazo kaj bonŝanco ofte korektas niajn erarojn; por tio mi havis strangan ekzemplon tuj poste, kiam en la profundo de iu arbaro mi vidis sovaĝajn porkon kaj porkinon, kurantajn proksime unu post la alia. Mia kuglo maltrafis ilin, tamen nur la antaŭa porko forkuris, sed la porkino ekstaris senmove, kvazaŭ fiksita al la tero. Ekzamenante la aferon, mi trovis, ke la besto estas tre maljuna porkino, blinda pro maljuneco. Ĝi kutimis buŝteni la voston de sia ido, por esti kondukata laŭ fila devo. Mia kuglo trafis la voston kaj distranĉis ĝin, sed la maljunulino daŭre tenis la restintan parton en sia buŝo, kaj ĉar ĝia antaŭa gvidanto ne plu tiris ĝin, ĝi kompreneble haltis.

Tial mi prenis la restintan parton de la porka vosto kaj kondukis la maljunan beston hejmen sen plia peno miaflanke kaj sen kontraŭvolo aŭ timo flanke de la senhelpa maljuna porkino.

Teruraj estas tiuj sovaĝaj porkinoj, kaj tamen ankoraŭ pli furiozaj kaj danĝeraj estas la aproj. Unu el ili mi foje renkontis en arbaro, malfeliĉe ne estante preparita por atako aŭ defendo.

Mi retiris min post kverkon ĝuste en la momento, kiam la furioza besto celis flankan atakon al mi kun tia forteco, ke ĝiaj dentegoj traboris la arbon; sekve de tio ĝi nek povis ripeti la atencon, nek retiri sin ...”Ho, ho!”, mi pensis, ”baldaŭ mi vin havos!” kaj tuj mi prenis ŝtonon, per kiu mi martelis kaj kurbigis ĝiajn dentegojn tiamaniere, ke ĝi ne povis foriri; ĝi nepre devis atendi mian revenon el la proksima vilaĝo. Mi iris tien por preni ŝnuregon kaj veturilon por bone ligi kaj poste forporti ĝin sendifekta kaj vivanta, en kio mi perfekte sukcesis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.