La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

Petolado; ĝiaj konsekvencoj – La kastelo de Windsor – ”Sankta Paŭlo – Kolegio de kuracistoj – Funebro-partoprenantoj, tombofosistoj k. t. p. preskaŭ ruinigitaj. – La industrio de la apotekistoj.

Tiu fama ŝtonĵetilo ebligas al sia posedanto ĉiun taskon, kiun li deziras plenumi. Mi faris balonon de tiel ampleksaj dimensioj, ke ĝusta raporto pri la silko, kiun ĝi enhavis, estus ekster kredebleco. La magazeno de ĉiu silkaĵisto kaj la provizaĵo de ĉiu silkoteksisto en Londono, Westminster kaj Spitalfields kontribuis al ĝi. Per ĉi tiu balono kaj mia ĵetilo mi faris multajn petolaĵojn. Ekzemple, mi prenis unu domon de ĝia loko kaj anstataŭigis ĝin per alia, ne maltrankviligante la loĝantojn, kiuj kutime estis dormantaj aŭ tro multe okupitaj, por rimarki la movadon de sia loĝejo. Kiam la gardostaranto en la kastelo de Windsor aŭdis la horloĝon de Sankta Paŭlo batanta la dektrian horon, tio estis pro mia lerteco: en tiu nokto mi preskaŭ kunigis la konstruaĵojn, metante la kastelon sur la kampo de Sankta Georgo kaj portante ĝin returne antaŭ la tagiĝo, ne vekante iun el la loĝantoj. Malgraŭ tiuj heroaĵoj mi estus kaŝinta la sekreton de mia balono kaj ĝiaj ecoj, se Montgolfier ne estus farinta la arton de flugado publike konata.

La tridekan de septembro, kiam la Kolegio de kuracistoj elektis siajn oficistojn kaj manĝis luksege kune, mi plenigis mian balonon, flugigis ĝin super la kupolon de ilia konstruaĵo, fiksis la ĵetilon ĉirkaŭ la oran globon sur la supraĵo, alligis ĝian alian finon al la balono, kaj tuj suprenigis kun la kolegio ĝis granda alteco, kie mi tenis ilin pli ol tri monatojn. Vi kompreneble demandos, kion ili faris rilate la nutradon dum tiel longa tempo? Al ĉi tio mi respondas, ke eĉ se mi estus tenanta ilin pendantaj duoble pli longan tempon, ili ne estus suferintaj de tio maloportunecon, ĉar sufiĉege, aŭ pli bone abundege, ili kovris sian tablon por la ĉiutaga festeno.

Kvankam tio estis nur sendanĝera petolaĵo, ĝi tamen alportis multan malbonon al kelkaj respektindaj personoj inter la pastroj, funebraĵistoj, sakristianoj kaj tombo-fosistoj. Ili suferis, tion oni devas konfesi; ĉar estas bone konata fakto, ke dum la tri monatoj, kiam la kolegio pendis en la aero, kaj tiel la kuracistoj ne povis viziti siajn pacientojn, mortis neniu krom kelkaj homoj, kiuj falis antaŭ la falĉilo de la Tempo, kaj kelkaj mizeruloj, kiuj, eble por eviti iun bagatelan maloportunaĵon ĉi tie, metis sur sin perfortan manon kaj enprofundiĝis en mizero senfine pli granda ol tiu, kiun ili, sen momenta konsidero, esperis eviti per tia senpripensa paŝo.

Se la apotekistoj ne estus estintaj tre agemaj dum tiu tempo, duono de la funebraĵistoj estus bankrotintaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.