La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro X

Li vizitas malnovan amikon, generalon Elliot, dum la sieĝo de Gibraltaro – surfundigas hispanan batalŝipon – vekas maljunan virinon sur la afrika marbordo – detruas ĉiujn kanonojn de la malamiko – timigas la grafon D’Artois kaj sendas lin al Parizo – savas la vivon de du anglaj spionoj per la sama ŝtonĵetilo, kiu mortigis Goljaton, kaj disrompas la sieĝon.

Dum la antaŭnelonga sieĝo de Gibraltaro mi iris kun provianta ŝiparo, sub la komando de Lord Rodney, por vidi mian malnovan amikon generalon Elliot, kiu, per sia majstra defendo de tiu loko, akiris laŭrojn neniam velkontajn. Post kiam la komuna ĝojo, kiu kutime regas ĉe renkontiĝo de malnovaj amikoj, iom malpliiĝis, mi iris por ekzameni la staton de la garnizono kaj vidi la movojn de la malamiko; ĉe tio la generalo akompanis min. Mi kunportis el Londono bonegan reflektan teleskopon, aĉetitan ĉe Dollond; per ĝia helpo mi trovis, ke la malamiko tiutempe intencas pafi per trideksesfunta kanono al la punkto, kie ni staris. Mi sciigis al la generalo ilian intencon; li ankaŭ rigardis tra la teleskopo kaj trovis miajn konjektojn ĝustaj. Mi tuj, kun lia permeso, ordonis, ke oni venigu el proksima baterio kvardekokfuntan kanonon, kiun mi lokis kun tia ĝusteco (studinte delonge la arton de artilerio), ke mi estis tute certa pri mia celataĵo.

Mi rigardadis la malamikon, ĝis kiam mi vidis la alumeton metitan al la tuŝtruo de ties kanono; ĝuste en tiu sama momento mi signalis, ke ankaŭ nia kanono estu pafigata.

Ĉirkaŭ mezvoje inter la du kanonoj la kugloj kunpuŝiĝis kun terura forteco, kaj la efiko estis mirindega. La malamika kuglo resaltis kun tia fortego, ke ĝi mortigis la soldaton, kiu ĝin pafis, forportante lian kapon kune kun dekses aliaj kapoj, kiujn ĝi renkontis en sia irado al la marbordo de Berberujo. Tie ĝia potenco, post kiam ĝi trairis tri mastojn de ŝipoj, kiuj tiam staris en linio unu post alia en la haveno, fine estis tiel eluzita, ke ĝi povis trabati nur la tegmenton de kabano de malriĉa laboristo, ĉirkaŭ sescent futojn enlande; tie ĝi rompis la kelkajn restintajn dentojn de maljuna virino, kiu dormis surdorse kun malfermita buŝo.

La kuglo lokiĝis en ŝia gorĝo. Ŝia edzo tuj poste venis hejmen kaj provis eltiri la kuglon, sed trovante tion nefarebla, li perforte enpuŝis ĝin per helpo de martelego en ŝian stomakon, el kiu ĝi poste eliĝis laŭ natura vojo.

Nia kuglo faris bonegan servon; ĉar ĝi ne nur rebatis la alian kuglon en la maniero priskribita, sed pluirante, kiel mi intencis, ĝi malmuntis la saman kanonon, kiu ĵus estis uzita kontraŭ ni, kaj sendis ĝin perforte en la internon de la ŝipo, kien ĝi falis kun tia forto, ke ĝi trarompis la kilon.

La ŝipo tuj pleniĝis de akvo kaj surfundiĝis kun pli ol mil hispanaj maristoj sur ĝi krom grandeta nombro da soldatoj. Ĉi tio, kompreneble, estis tre eksterordinara faro; mi tamen ne prenos la tutan meriton sur min mem: mia juĝo estis la ĉefa rimedo, sed la sorto iom helpis; ĉar mi poste trovis, ke la viro, kiu ŝargis mian kanonon, erare enmetis duoblan kvanton da pulvo; alie ni ne estus sukcesintaj tiom super ĉjuj supozoj, precipe ĉe la rebato de la malamika kuglo.

Generalo Elliot volis honori min pro tiu stranga servo per rango de oficiro; sed mi rifuzis ĉion, esceptante lian dankon, kiun mi ricevis en ĉeesto de grupo da oficiroj ĉetabligintaj por vespermanĝo en tiu sama tago.

Estante tre amika al la angloj, kiuj sendube estas brava popolo, mi decidis, ne forlasi la garnizonon, ĝis kiam mi faris al ili alian servon, kaj post ĉirkaŭ tri semajnoj okazo sin prezentis.

Mi alivestigis min per robo de romeklezia pastro, kaj ĉirkaŭ la unua horo matene mi ŝteliris el la garnizono, trapasis la malamikan linion kaj alvenis en la mezo de ilia tendaro, kie mi eniris en la tendon de princo D’Artois, la ĉefa komandanto, kaj aliaj oficiroj, kiuj sidis en profunda interkonsiliĝo, koncentri ĝantaj pri plano atakegi nian garnizonon en la sekvanta mateno. Mia alivestiĝo estis mia protekto; ili permesis mian daŭran ĉeeston tie, kaj mi aŭdis ĉion diritan ĝis ilia enlitiĝo.

Kiam mi trovis la tutan tendaron, eĉ la gardostarantojn, envolvitaj en la brakoj de Morfeo, mi komencis mian laboron; ĝi konsistis el tio, ke mi malmuntis ĉiujn kanonojn (ĉirkaŭ tricent de kvardekok- ĝis dudekkvarfuntaj kanonoj), kaj forĵetis ilin tri mejlojn en la maron. Havante neniun helpon, mi trovis ĉi tion la plej malfacila tasko, kiun mi iam entreprenis, escepte de la naĝado al la kontraŭa bordo kun la fama turka kanono, priskribita de barono Tott en siaj memoraĵoj, kion mi intencas mencii iom poste. Mi tiam amasigis kune en la centro de la tendaro ĉiujn kanon-veturilojn, kiujn mi, por eviti la aŭdeblan bruon de la radoj, portis duope sub miaj brakoj.

Vere belan aspekton prezentis la amasigitaĵo minimume tiel alte kiel la roko de Gibraltaro. Poste mi ekbruligis meĉaĵon, skrapante silikan ŝtonon, kiu kuŝis dudek futojn profunde en la tero (en malnova muro konstruita de la maŭroj, kiam ili invadis Hispanujon), per ŝargujo de fera kvardekfunta kanono, kaj tiel bruligis la tutan amason. Mi forgesis informi vin, ke mi ĵetis ĉiujn municiajn vagonojn sur la supraĵon de la amaso.

Antaŭ ol mi almetis la brulantan meĉaĵon, mi metis la plej brulemajn aĵojn malsupren tiel lerte, ke la tutaĵo estis unu flamego post momento. Por eviti suspekton, mi kiel unu el la unuaj faris alarmon. La tuta tendaranaro estis, kiel vi povas supozi, ŝtonigita pro surprizo: la komuna konkludo estis, ke ilia gardistaro estis subaĉetita kaj ke sep aŭ ok regimentoj de la garnizono okupiĝis per tiu terura detruo de la kanonaro.

Sinjoro Drinkwater en sia rakonto pri tiu fama sieĝo mencias la malamikan suferon de granda perdo kaŭze de brulego, kiu okazis en ĝia tendaro, sed li neniam sciis la kaŭzon; kiel li povis tion scii? Mi mem neniam malkaŝis ĝin ĝis nun (kvankam mi sola savis Gibraltaron per ĉi tiu nokta faro), eĉ ne al generalo Elliot. Grafo D’Artois kaj ĉiuj liaj kunuloj forkuris en timo kaj ne haltis survoje ĝis Parizo, kiun ili atingis post ĉirkaŭ dek kvar tagoj; tiu terura brulego havis tian malfeliĉan rezulton ĉe ili, ke ili ne kapablis manĝi ion dum tri monatoj poste, sed, kiel kameleonoj, vivis per aero.

Se iu sinjoro volas diri, ke li pridubas tiun rakonton, mi igos lin punpagi kvin litrojn da brando kaj trinki ĝin en unu engluto.

Proksimume du monatojn post kiam mi faris ĉi tiun servon al la sieĝitoj, iun matenon, dum mi sidis kun generalo Elliot ĉe matenmanĝo, bombo (ĉar mi ne havis la tempon, detrui iliajn bomboĵetilojn kune kun iliaj kanonoj) flugis en la ĉambron, kie ni sidis; ĝi falis sur nian tablon. La generalo, kion la plej multaj aliaj homoj estus farintaj, tuj forlasis la ĉambron; sed mi prenis la bombon, antaŭ ol ĝi eksplodis kaj portis ĝin al supraĵo de la roko.

Tiam, superrigardante la malamikan tendaron sur altaĵo apud la marbordo mi rimarkis nombron da homoj, sed per mia nuda okulo mi ne povis vidi, kion ili faras. Mi denove uzis mian teleskopon; tiam mi trovis, ke du el niaj oficiroj, unu generalo kaj la alia kolonelo, kun kiuj mi pasigis la antaŭan vesperon kaj kiuj dumnokte estis en la malamika tendaro kiel spionoj, estis kaptitaj, kaj en tiu sama momento oni estis ekzekutonta ilin sur eŝafodo. Mi trovis, la distancon tro granda por ĵeti la bombon per mia mano, sed plej feliĉe rememorante, ke mi havas en mia poŝo tiun saman ŝtonĵetilon, kiu helpis Davidon mortigi Goljaton, mi metis la bombon en ĝin kaj tuj ĵetis ĝin meze en la rondon. Ĝi eksplodis falante kaj mortigis ĉiujn ĉeestantojn, escepte de la du akuzitoj, kiuj estis savitaj pro tio, ke ili ĵus estis alten trenitaj; tamen unu el la pecoj de la bombo flugis per tia forto ĝis la piedo de la eŝafodo, ke ĝi tuj faligis ĝin.

Niaj du amikoj, tuj kiam ili eksentis firman teron, rigardis ĉirkaŭen por trovi la kaŭzon; kaj vidinte, ke la gardistoj, la ekzekutistoj kaj ĉiuj aliaj decidis morti unue, ili tuj liberigis unu la alian el la hontigaj ŝnuroj kaj poste kuris al la marbordo, kaptis hispanan boaton kun du viroj en ĝi kaj devigis ilin remi al unu el niaj ŝipoj, kiun ili atingis bone. Post kelkaj minutoj, kiam mi rakontis al generalo Elliot, kiel mi agis, ili ambaŭ prenis miajn manojn, kaj post reciproka gratulo ni iris por pasigi la tagon en festenado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.