|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Vojaĝo orienten. La barono prezentas amikon, kiu neniam trompis lin. – Li gajnas cent gineojn, fidante al la nazo de tiu amiko. – Ĉasado surmare.
– Aliaj cirkonstancoj, kiuj espereble kaŭzos al la leganto ne malgrandan plezuron.
Dum vojaĝo, kiun mi faris al Orienta Hindujo kun kapitano Hamilton, mi havis ĉe mi plej amatan ĉashundon; ĝi valoris, por uzi konatan frazon, sian pezon en oro, ĉar ĝi neniam min trompis. Iun tagon, kiam ni estis, laŭ la plej bona observado, kiun ni povis fari, en distanco de minimume tricent mejloj de tero, mia hundo subite ekflaris; mi observis ĝin proksimume unu horon kun mirego kaj menciis la cirkonstancon al la ŝipestro kaj al ĉiuj oficiroj sur la ŝipo, asertante, ke ni nepre estas proksime de tero, ĉar mia hundo flaris ĉasaĵon. Pri tio ĉiuj ridis; sed tio ne ŝanĝis eĉ iomete la bonan opinion, kiun mi havis pri mia hundo. Post longa disputo por kaj kontraŭ mi sentime diris al la ŝipestro, ke mi fidas la nazon de mia hundo pli multe ol ĉiujn okulojn de la ŝipanaro, kaj tial mi proponis veti la sumon, kiun mi kontraktis pagi por mia vojaĝo (t. e. cent gineojn), ke ni trovos ĉasaĵon post malpli ol duonhoro. La ŝipestro (bona bravulo) ridis denove, petis sinjoron Crawford, la kuraciston, ke li palpu mian pulson; li faris tion kaj raportis, ke mi estas perfekte sana. La sekvanta dialogo okazis inter ili; mi aŭdis ĝin, kvankam ĝi estis parolata mallaŭte kaj en kelka distanco.
Ŝipestro: Lia cerbo estas en malordo; mi ne povas kun honoro akcepti lian veton.
Kuracisto: Mi opinias male; li estas tute sana kaj pli multe kredas al la flarkapablo de sia hundo ol al la opinio de ĉiuj oficiroj sur la ŝipo; li certe malgajnos, kaj tion li ja meritas.
Ŝipestro: Tia veto ne povas esti justa de mia flanko; tamen mi akceptos ĝin, eĉ se mi redonos lian monon poste.
Dum ĉi tiu interparolo la hundo daŭrigis sian flaradon kaj konfirmis al mi pli multe mian antaŭan opinion. Mi proponis la veton duan fojon, ĝi tiam estis akceptita. ”Farite!” apenaŭ estis eldirita ĉe ambaŭ flankoj, kiam kelkaj maristoj, kiuj fiŝkaptis en la longa boato, alligita al la posta parto de la ŝipo, harpunis tre grandan ŝarkon, kiun ili surŝipigis. Tuj ili komencis distranĉi ĝin, por enbareligi la oleon, kaj jen – ili trovis ne malpli ol ses parojn da vivantaj perdrikoj en la stomako de ĉi tiu besto.
Ili estis en tiu situacio jam tiel longe, ke unu el la perdrikinoj estis sidanta sur kvar ovoj, kaj kvina ĵus elkoviĝis, kiam la ŝarko estis malfermata. Ĉi tiun junan birdon mi edukis, metante ĝin al katidaro, kiu venis en la mondon kelkajn minutojn antaŭe! La maljuna katino amis ĝin tiel kiel iun el siaj propraj idoj kvarpiedaj, kaj kiam la birdido forflugis tiel malproksimen, ke la katino ne povis atingi ĝin, la katino estis tre malgaja ĝis ĝia reveno. Inter la aliaj perdrikoj estis kvar inoj; unu aŭ alia ĉiam estis sidanta sur ovoj dum la vojaĝo, kaj tiel ni havis sufiĉon da ĉasaĵo por la tablo de la ŝipestro. Al la brava hundo, (ĉar ĝi estis la kaŭzo de mia gajno de cent gineoj) pro dankemo mi donis la ostojn ĉiutage kaj kelkafoje eĉ tutan birdon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.