|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Dua vojaĝo al la luno Dua vizito (sed akcidenta) al la luno. – La ŝipo pelata per uragano mil kilometrojn super la supraĵo de la akvo. – Nova atmosfero renkontas ilin kaj portas ilin en vastegan havenon sur la luno. – Priskribo pri la loĝantoj kaj ilia eniro en la lunan mondon. Bestoj, kutimoj, bataliloj, milito, vino, vegetaĵoj ktp.
Mi jam informis vin pri vojaĝo, kiun mi faris al la luno, por serĉi mian arĝentan hakilon; mi poste faris alian vojaĝon en multe pli agrabla maniero kaj restis sur la luno sufiĉe longan tempon por noti kelkajn aferojn, kiujn mi provos priskribi tiel precize, kiel mia memoro al mi permesos.
Mi partoprenis esplorvojaĝon laŭ peto de malproksima parenco, kiu havis la strangan ideon, ke oni povas trovi homojn, kiuj estas same grandaj kiel tiuj priskribitaj de Gulliver en la imperio de Brobdignag. Mi ĉiam konsideris tiun rakonton kiel fabelon; tamen, por plaĉi al li, ĉar li faris min sia heredonto, mi akompanis lin. Ni ŝipveturis al la sudaj maroj, kien ni venis, sen vidi ion rimarkindan krom kelkaj flugantaj viroj kaj virinoj, kiuj ludis ”saltantan ranon” kaj dancis menueton en la aero.
En la dekoka tago, post kiam ni preterpasis la insulon Otaheite, kiun kapitano Cook menciis kiel la lokon, de kie li alportis Omai, uragano alten blovis la ŝipon minimume mil kilometrojn de sur la supraĵo de la maro kaj, tenis ĝin en tiu alteco, ĝis kiam freŝa ventego leviĝis kaj plenigis la velojn en ĉiuj partoj, kaj nun ni vojaĝis antaŭen kun terura rapideco; tiel ni veturis super la nuboj dum ses semajnoj. Fine ni trovis grandan landon sur la ĉielo, similan al ronda kaj brileganta insulo, kie ni, atinginte oportunan havenon, surbordiĝis kaj tuj trovis, ke ĝi estas loĝata. Malsupre de ni ni vidis alian teron kun urboj, arboj, montoj, riveroj, maroj, ktp., kiu laŭ nia konjekto estis la mondo, kiun ni forlasis.
Ĉi tie ni vidis grandegajn figurojn rajdantajn sur mirinde grandegaj vulturoj, el kiuj ĉiu havis tri kapojn. Por havigi al vi ideon pri la grandeco de tiuj birdoj, mi devas informi vin, ke ĉiu el iliaj flugiloj havis la larĝecon kaj la sesoblan longecon de la ĉefa velo de nia ŝipo proksimume sescent-tuna. Anstataŭ rajdi sur ĉevaloj, kiel ni faras en ĉi tiu mondo, la loĝantoj de la luno (ĉar ni nun trovis, ke la insulo estas la luno) ĉirkaŭflugas sur tiuj birdoj.
La reĝo ĝuste estis okupita per milito kontraŭ la suno, kaj li proponis al mi oficiran komision; sed mi rifuzis la honoron, kiun lia reĝa moŝto intencis doni al mi.
Ĉio en tiu mondo havas eksterordinaran amplekson! Ordinara pulo ne estas multe pli malgranda ol unu el niaj ŝafoj. En milito la ĉefaj bataliloj estas rafanoj, kiujn oni uzas kiel sagojn; ĉiu, kiu estas vundita per tia sago, tuj mortas. La ŝildoj de la lunanoj estas faritaj el fungoj, kaj kiam rafanoj ne estas haveblaj pro ŝanĝo de la sezono, ili uzas tigojn de asparago.
Mi vidis tie ankaŭ kelkajn indiĝenojn de la hundostelo; komerco logas ilin al vagado. Iliaj vizaĝoj similas tiujn de grandaj dogoj, la okuloj troviĝas proksime de la suba parto aŭ pinto de la nazo. Palpebrojn ili ne havas, sed ili kovras siajn okulojn dum dormo per la fino de sia lango; ili kutime havas la altecon de dudek futoj. Oni ne nomas ilin speco de homoj, sed kuirantaj bestoj, ĉar ili preparas sian manĝaĵon per fajro, kiel ni faras tion. Sed ili ne perdas tempon per manĝado; ili malfermas sian maldekstran flankon kaj metas la tutan kvanton da manĝaĵo en unu fojo en la stomakon; poste ili refermas la flankon ĝis la sama tago de la sekvanta monato. Ili regalas sin per manĝaĵo ne pli ofte ol dek du fojojn dum jaro, do unu fojon en monato.
Ĉiu krom manĝegulo aŭ Epikurano certe preferas ĉj tiun metodon al la nia.
Estas nur unu sekso inter la kuirantaj bestoj kaj ĉiuj aliaj bestoj sur la luno; ili ĉiuj estas produktoj de arboj diversgrandaj kaj diversfoliaj. Tiu arbo, kiu produktas kuirantan beston aŭ homan specon, estas multe pli bela ol ĉiuj aliaj arboj: ĝi havas grandajn rektajn branĉojn kaj karnokolorajn foliojn, kaj la fruktoj, kiujn ĝi produktas, estas nuksoj aŭ silikvoj, kovritaj de malmola ŝelo kaj longaj minimume du metrojn. Kiam ili maturiĝis, kio estas juĝata laŭ la ŝanĝita koloro, oni tre zorge kolektas kaj flankenmetas ilin por difinita tempo; kiam oni volas vivigi la semon de tiuj nuksoj, oni ĵetas ilin en grandan kaldronon da bolanta akvo, kiu malfermas la ŝelon post kelkaj horoj, kaj la kreitaĵo elsaltas.
La naturo formas ilian menson por diversaj okupoj antaŭ ilia alveno en la mondo: el unu ŝelo elvenas militisto, el alia – filozofo, el tria – teologo, el kvara – leĝisto, el kvina – terkulturisto, el sesa – arlekeno, ktp., kaj ĉiu el ili tuj komencas sin perfektigi, ekzercante praktike tion, kion li antaŭe sciis nur teorie …
Kiam ili maljuniĝas, ili ne mortas, sed fariĝas aero kaj forvapori ĝas kiel fumo! Trinkaĵon ili tute ne bezonas; la solaj eliraĵoj de sia korpo foriĝas senkonscie kaj pere de ilia spirado.
Ili havas sur ĉiu mano nur unu fingron, per kiu ili faras ĉion en same perfekta maniero kiel ni, kiuj havas kvar fingrojn kaj polekson. Ilia kapo estas lokita sub la dekstra brako, kaj kiam ili estas ekveturontaj aŭ preparas sin por iu forta movlaboro, ili kutime lasas la kapon hejme, ĉar ili povas konsulti la kapon en kiu ajn distanco; ĉi tio estas tre ordinara kutimo; kaj se altranguloj aŭ eminentuloj inter la lunanoj havas inklinon vidi, kio okazas en la simpla popolo, ili restas hejme, sed sendas sole sian senkorpan kapon, kiu ĉeestas nerekonate kaj revenas laŭvole kun raporto pri la okazintaĵoj.
La kernoj de iliaj vinberoj ĝuste similas hajlerojn, kaj mi estas plene konvinkilta, ke kiam ventego skuas iliajn vinberarojn kaj deĵetas la fruktojn de sur la branĉoj, la kernoj falas malsupren kaj formas nian hajlon. Mi konsilas al tiuj, kiuj same opinias, konservi kvanton de la hajleroj ĉe la plej proksima hajlado kaj fari lunan vinon. Ĝi estas populara trinkaĵo ĉe Sankta Luko.
Kelkajn rimarkindajn cirkonstancojn mi preskaŭ forgesis.
Ili uzas sian ventron same, kiel ni uzas sakon, kaj ĵetas en ĝin ĉion laŭ bezono, ĉar ili povas fermi aŭ malfermi ĝin laŭvole, kiel ankaŭ la stomakon. Ili ne estas ĝenataj per internaĵoj, hepato, koro aŭ intestaro, nek embarasataj per vestoj, kaj neniu parto de ilia korpo estas maldeca por montrado. La okulojn ili povas elpreni el ilia loko kaj reenmeti, laŭvole, kaj ili povas vidi per ili same bone, se ili tenas ilin en la manoj, kiel en la kapo, kaj se per iu katastrofo ili perdas aŭ difektas okulon, ili povas aĉeti aŭ pruntepreni alian kaj vidi per ĝi tiel klare, kiel ili vidas per siaj propraj. Negocistoj kun okuloj estas tial tre multnombraj en plej multaj partoj de la luno, kaj en ĉi tiu sola punkto ĉiuj loĝantoj estas tre kapricaj: jen verdaj kaj jen flavaj okuloj estas laŭmodaj.
Mi scias, ke tiuj aferoj ŝajnas strangaj; sed se iu ombro de dubo restas en ies menso, mi ripetas: li mem vojaĝu tien, kaj tiam li ekscios, ke mi estas verema vojaĝanto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.