|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La barono transiras la riveron Tamizo sen helpo de ponto, ŝipo, boato, balono aŭ eĉ sia propra volo. Li vekiĝas post longa dormo kaj detruas monstron, kiu vivis per la detruo de aliaj.
Mia unua vizito al Anglujo estis ĉirkaŭ la komenco de la regado de la nuna reĝo. Mi havis la okazon iri al la haveno de Wapping por vidi komercaĵon enŝipigitan por kelkaj amikoj en Hamburg. Post tiu vizito mi pasis tra la Tur-haveno por iri returne. Ĉi tie mi trovis la sunon tiel potenca, kaj mi estis tiel laca, ke mi devis enpaŝi en unu el la kanonoj por refreŝigi min; tie mi profunde endormiĝils. Tio okazis ĉirkaŭ tagmezo; estis la kvara de junio, kaj ĝuste je la unua horo ĉi tiuj kanonoj estis pafataj memore de tiu datreveno (La naskiĝtago de la reĝo). Ili ĉiuj estis ŝargitaj per eksplodaĵo tiun matenon, kaj ĉar neniu supozis min en tiu situacio, mi estis elpafita trans la domojn sur la kontraŭan bordon de la rivero, en korton de farmisto, inter Bermondsey kaj Deptford, kie mi falis sur grandan fojnamason sen vekiĝi, kaj restis tie en profunda dormo ĝis la fojno fariĝis tiel terure altpreza (kio okazis proksimume tri monatojn poste), ke la farmisto trovis profitodone sendi sian tutan provizon al la foiro. La amaso, sur kiu mi ripozis, estis la plej granda en la korto kaj ĝi ampleksis pli ol kvincent ŝarĝojn.
Tiun oni komencis distranĉi unue. – Mi vekiĝis de la voĉo de la viroj, kiuj supreniris la ŝtupetaron por komenci ĉe la supraĵo, kaj mi leviĝis tute sen scio pri mia situacio; provante forkuri mi falis sur la farmiston, al kiu la fojno apartenis, kaj rompis lian nukon, tamen mem ricevis neniun difekton. Mi poste trovis, je mia granda konsolo, ke tiu viro estis plej abomena fripono, kiu ĉiam retenis la produktaĵojn de sia bieno por la tempo, kiam la prezoj plialtiĝis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.