La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ĉi tiu estas tre mallonga ĉapitro, sed ĝi enhavas fakton, pro kiu la memoro pri la barono devas resti kara al ĉiu anglo, precipe al tiu, kiu eble havos la malfeliĉon fariĝi militkaptito.
Ĉe mia reveno de Gibraltaro mi vojaĝis al Anglujo tra Franclando. Kvankam mi estas alilandano, la vojaĝo ne kaŭzis al mi iun malfacilaĵon. Mi trovis en la haveno de Calais ŝipon ĵus alvenintan kun nombro da anglaj maristoj kiel militkaptitoj. Mi tuj elpensis la ideon doni al tiuj bravuloj liberecon, kaj tion mi plenumis jene :
Farinte paron da grandaj flugiloj, longaj po cent dudek futoj kaj larĝaj po kvardek du, kaj alfiksinte ilin al mi mem, mi leviĝis je tagiĝo, kiam ĉiuj dormis, eĉ la gardostaranto sur la ferdeko. Ŝvebante super la ŝipo, mi alligis tri hokegojn al la topoj de la tri mastoj per mia ĵetilo kaj levis la ŝipon kelkajn futojn el la akvo kaj tuj poste ekflugis trans la markolon al Dover, kie mi alvenis post duonhoro! Ne plu bezonante tiujn flugilojn, mi donacis ilin al la guberniestro de la kastelo de Dover, kie ili nun estas ekspoziciataj por la scivolemuloj.
La kaptitoj kaj la francoj, kiuj gardis ilin, ne vekiĝis, ĝis kiam ili jam estis du horojn sur la Dovera enŝipiĝejo. Kiam la angloj komprenis sian situacion, ili tuj interŝanĝis lokojn kun la gardistoj kaj reprenis tion, kion oni forrabis de ili, sed nenion plian, ĉar ili estis tro grandanimaj por reciproki en rabado.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.