La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XV

Kroma rakonto pri la vojaĝo inter Harwich kaj Hellevoitsluis. – Priskribo de multaj submaraj objektoj neniam menciitaj de iu alia vojaĝanto antaŭe. Rokoj vidataj sur tiu vojaĝo egalas la Alpojn laŭ alteco. – Omaroj, kankroj ktp. de eksterordinara grandeco. – La barono savas vivon de virino. – La kaŭzo, kial ŝi falis en la maron. – Li plenumas kun sukceso la direktivojn de Doktoro Hawes.

Mi forlasis kelkajn tre gravajn partojn de la rakonto pri la vojaĝo de mia patro trans la Anglan markolon al Holando; tiujn partojn, por ke ili ne estu tute perditaj, mi nun fidele donos al vi per liaj propraj vortoj, kiel mi aŭdis lin rakonti ilin al siaj amikoj kelkajn fojojn.

”Ĉe mia alveno en Hellevoitsluis,” – diris mia patro, ”oni rimarkis, ke mi spiras malfacile; kiam la loĝantoj demandis pri la kaŭzo, mi informis ilin, ke la besto, sur kies dorso mi rajdis de Harwich al ilia bordo, ne povis naĝi! La stranga formo kaj la karakterizeco de tiu besto estas tiaj, ke ĝi ne povas drivi aŭ sin movi sur la supraĵo de la akvo; ĝi kuris per nekredebla rapideco. Sur la fundo, de marbordo al marbordo, pelante antaŭ si milionojn da fiŝoj, multaj el ili estis tute malsimilaj al ĉiuj, kiujn mi antaŭe vidis, ĉar ili portis sian kapon sur la ekstremaĵo de sia vosto. Mi transiris,” – li daŭrigis, – ”unu mirindegan vicon da rokoj, same altaj kiel la Alpoj (la pintoj aŭ plej altaj partoj de tiuj submaraj montoj estas laŭdire pli ol cent klaftojn sub la supraĵo de la maro), sur kies deklivoj kreskis multaj specoj de altaj arboj, ŝarĝitaj per marfruktoj, ekzemple per omaroj, kankroj, ostroj, petunkoj, mituloj, marlimakoj ktp.; kelkaj el ili unuope sufiĉis por veturilŝargo, kaj certe neniu estis malpli granda ol portista ŝargo!

Tiuj, kiujn oni vendas en niaj foirejoj, estas el malsupera pigmea speco, aŭ, pli bone dirite, akvofalaĵoj, t. e. fruktoj, deskuitaj per la moviĝo de la akvo de sur la arbobranĉoj, sur kiuj ili kreskis, simile kiel la fruktoj! en niaj ĝardenoj estas dearbigataj de la vento! La omararboj ŝajnis al mi la plej fruktoriĉaj, sed la kankro- kaj ostroarboj estis la plej altaj. La marlimakoj kreskas sur speco de arbustoj, kiu staras ĉe la piedo de la ostrarboj kaj supren volvigas ĉirkaŭ ĝi kiel la hedero ĉirkaŭ la kverko. Mi rimarkis ankaŭ la rezulton de kelkaj ŝiprompiĝoj ktp., precipe ĉe unu ŝipo, kiu surfundiĝis kaŭze de kunpuŝiĝo kun monto aŭ roko, kies supraĵo estis nur tri klaftojn sub la supraĵo. Subakviĝante ĝi falis sur sian flankon kaj elradikigis tre grandan omararbon. Tio okazis en printempo, kiam la omaroj estis tre junaj, kaj multaj el ili, deskuitaj per la forteco de la ekpuŝo, falis sur kankroarbon, kiu kreskis sub ili. La omaroj kaj kankroj kuniĝis kaj produktis novan frukton aspekantan kiel ambaŭ kune. Mi provis kunporti ekzempleron, sed ĝi estis tro granda, kaj mia salakva Pegaso ŝajnis tre malkontenta pri ĉiu provo haltigi ĝian kuradon, dum mi restis sur ĝia dorso.

Krom tio mi tiam estis, kvankam galopanta sur roka monto kuŝanta ĉirkaŭ mezvoje de la vojaĝo, minimume kvincent klaftojn sub la supraĵo de la maro, kaj mi komencis trovi la mankon de aero maloportuna; tial mi ne havis la inklinon plilongigi la tempon. Krom tio mia situacio en aliaj rilatoj estis tre malagrabla; mi renkontis multajn grandajn fiŝojn, kiuj, se mi povis juĝi laŭ iliaj malfermitaj buŝoj, ne nur kapablis, sed ankaŭ deziris manĝi nin; kaj ĉar mia Rozinanto estis blinda, mi mem devis gardi nin kontraŭ la atencoj de tiuj estaĵoj kaj krome ne malatenti miajn aliajn malfacilaĵojn.

Alproksimiĝante al la holanda marbordo, kiam la akvo super niaj kapoj havis ne pli ol dudek klaftojn, mi opiniis vidi homan figuron en virina vestaĵo, kuŝantan sur la sablaro antaŭ ni kaj montrantan signon de vivo. Kiam mi venis pli proksimen, mi vidis, ke ŝia mano moviĝas; mi prenis ĝin en la mian kaj portis la korpon sur la bordon. Apotekisto, kiu ĵus ricevis instruon de d-ro Hawes en Londono, revivigis ŝin. Ŝi estis edzino de viro, kiu estris ŝipon el Hellevoitsluis. Kiam li ĵus forlasis la havenon, ŝi, aŭdinte ke li havis kun si amatinon, sekvis lin en remboato. Atinginte la ferdekon, ŝi rapidis al sia edzo kaj bategis lin kun tia furiozeco, ke li trovis plej prudente iri flanken kaj permesi al ŝi fari la impreson de siaj fingroj prefere sur la ondoj ol sur lia vizaĝo. Li ne malbone konjektis pri la rezulto; ĉar renkontante neniun baron, ŝi iris rekte en la maron, kaj estis mia malfeliĉa sorto meti la fundamenton de reunuiĝo por tiu feliĉa paro.

Mi facile povas imagi la malbenojn, per kiuj la edzo ŝarĝis min, kiam ĉe lia reveno tiu dolĉa kreitaĵo atendis lin kaj kiam li eksciis la manieron, en kiu ŝi denove venis en la mondon.

Kvankam granda estis la aflikto, kiun mi kreis por ĉi tiu kompatinda diablo, tamen mi esperas, ke li mortos en amikeco al mi, ĉar mia motivo estis bona, kvankam la sekvoj por li, oni devas tion konfesi, estis teruraj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.