La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

PART I

Ĉapitro I

La barono rakontas siajn aventurojn al amikoj ĉe botelo La barono rakontas pri siaj unuaj vojaĝoj. La miregigaj efikoj de uragano. – Li alvenas Cejlonon, venkas du eksterordinarajn kontraŭulojn, revenas al Holando.

Kelke da jaroj antaŭ ol mia barbo anoncis baldaŭan plena ĝon, aŭ, alivorte, kiam mi estis nek viro nek knabo, sed inter ambaŭ, mi esprimis en diversaj konversacioj fortan deziron vidi la mondon; pri tio malkuraĝigis min miaj gepatroj, kvankam mia patro mem multe vojaĝis, kio evidentiĝos, antaŭ ol mi finos mian strangan kaj, mi povas aldoni, interesan rakonton. Kuzo de mia patrina flanko tre amis min kaj ofte diris, ke mi estas brava, vigla junulo, kaj multe inklinis kontentigi mian scivolemon. Lia elokventeco havis pli fortan efikon ol mia, ĉar mia patro konsentis, ke mi akompanu lin en vojaĝo al la insulo Cejlono, kie lia onklo loĝis multajn jarojn kiel guberniestro.

Ni ŝipveturis for el Amsterdamo kun dokumentoj de iliaj altaj ekscelencoj la ŝtatestroj de Holando. La sola rakontinda okazintaĵo dum la vojaĝo estis la mirindaj efikoj de uragano, kiu eltiris kun la radikoj multnombrajn arbojn de eksterordinaraj dikeco kaj alteco. Tio okazis sur insulo, kie ni ankris por preni lignon kaj akvon; kelkaj el tiuj arboj pezis multajn tunojn, tamen la ventego portis ilin tiel mirinde alten, ke ili aspektis kiel plumetoj de malgrandaj birdoj flugantaj en la aero, ĉar ili estis minimume kvin mejlojn super la tero. Sed kiam la uragano trankviliĝis, ili ĉiuj tuj falis vertikale sur siajn respektivajn lokojn kaj enradikiĝis denove, escepte de la plej granda, kiu, kiam ĝi forbloviĝis en la aeron, havis sur siaj branĉoj viron kaj lian edzinon, tre honestan maljunan paron, kiu kolektis kukumojn. (En tiu parto de la terglobo ĉi tiu utila vegetaĵo kreskas sur arboj.) Dum la falo de la arbo la pezo de ĉi tiu paro klinis la trunkon kaj faligis ĝin en horizontala pozicio: ĝi falis sur la ĉefon de la insulo kaj tuj mortigis lin; li estis forlasinta la domon dum la uragano, timante, ke ĝi falos sur lin, kaj estis revenanta tra sia propra ĝardeno, kiam ĉi tiu feliĉa akcidento okazis. La vorto feliĉa ĉi tie postulas iom da klarigo.

Tiu ĉefo estis homo kun tre avara kaj despota karaktero, kaj kvankam li ne havis familion, la indiĝenoj de la insulo preskaŭ mortis pro malsato sekve de liaj subpremantaj kaj malnoblaj impostoj. La objektoj, kiujn li tiamaniere prenis de ili, eĉ estis putrantaj en liaj provizejoj, dum la kompatindaj mizeruloj, de kiuj li forrabis ilin, konsumiĝis en malriĉeco.

Kvankam la pereigo de ĉi tiu tirano estis akcidento, la popolo elektis la kukum-kolektantojn por la ofico de ĉefoj; jen signo de dankemo pro la mortigo, kvankam akcidenta, al ilia tirano.

Riparinte la difektojn, suferitajn en tiu eksterordinara uragano, kaj adiaŭinte la novan ĉefon kaj lian edzino-moŝton, ni eknavigis kun bona vento al la celo de nia vojaĝo.

Post proksimume ses semajnoj ni alvenis en Cejlono, kie oni akceptis nin kun grandaj signoj de amikeco kaj vera ĝentileco.

La sekvantaj strangaj aventuroj eble ne estos tedaj.

Loĝinte en Cejlono proksimume dek kvar tagojn, mi akompanis al ĉaso unu el la fratoj de la guberniestro. Li estis forta, atleta homo, kaj, alkutimiĝinte al tiu klimato (ĉar li jam loĝis tie kelkajn jarojn), li eltenis la varmegon de la suno pli bone ol mi; dum nia ekskurso li estis multe progresinta tra densa arbaro, dum mi estis nur ĉe la eniro.

Apud la bordoj de vasta parto da akvo, kiu okupis mian atenton, mi pensis, ke mi aŭdas susurantan bruon malantaŭ mi; turninte min, mi preskaŭ ŝtoniĝis ĉe la ekvido de leono, kiu evidente alproksimiĝis kun la intenco kontentigi sian apetiton per mia kompatinda korpo, eĉ ne petante mian konsenton.

Kion fari en tiu terura dilemo? Mi ne havis eĉ unu momenton por pripensi. Mia pafilo estis ŝargita nur per kugletoj, kaj kuglojn mi ne havis. Kvankam mi ne povis imagi la eblecon mortigi tian beston per tia malforta municio, tamen mi havis esperon timigi ĝin per la bruo kaj eble ankaŭ vundi ĝin. Mi tuj ekpafis, ne atendante ĝian alproksimiĝon, kaj la bruo nur kolerigis ĝin; ĝi plirapidigis siajn paŝojn kaj ŝajne proksimiĝis al mi plej rapide. Mi provis forkuri, sed tio nur pliigis (se tio estus ebla) mian maltrankvilecon; ĉar en la momento, kiam mi turnis min, mi ekvidis grandan krokodilon kun malfermita buŝego preskaŭ preta min akcepti. Dekstre de mi estis la akvo menciita antaŭe kaj maldekstre profunda krutegaĵo, havanta, kiel mi poste eksciis, ujon ĉe la fundo kun venenaj kreitaĵoj; unuvorte, mi rigardis min perdita, ĉar la leono nun staris sur siaj malantaŭaj piedoj kaj ĝuste estis ekkaptonta min.

Pro timo mi falis senvole sur la teron, kaj, kiel poste evidenti ĝis, la leono transsaltis super min. Mi kuŝis kelkan tempon en situacio ne priskribebla per vortoj, atendante ĉiumomente senti ĝiajn dentojn aŭ ungegojn en iu parto de mi. Restinte en tiu malfeliĉa situacio kelkajn sekundojn, mi aŭdis furiozan, sed neordinaran bruon, malsimilan al kiu ajn sono, kiu iam antaŭe trafis miajn orelojn; kaj oni ne miros pri tio, se mi informos vin, de kie ĝi venis: post kelktempa aŭskulto mi kuraĝis levi mian kapon kaj ĉirkaŭrigardi, kaj tiam, je mia ne priskribebla ĝojo, mi vidis, ke la leono, avide saltante al mi, saltis antaŭen, dum mi falis, en la buŝegon de la krokodilo, kiu, kiel mi jam diris, estis larĝe malfermita. La kapo de unu fiksiĝis en la gorĝo de la alia! Kaj ili baraktis, por sin liberiĝi! Mi feliĉe ekmemoris mian ĉas-tranĉilon, kiu pendis ĉe mia flanko; per ĝi mi detranĉis la kapon de la leono per unu frapo, kaj la korpo falis al miaj piedoj! Poste per la kolbo de mia pafilo mi enbategis la kapon de la leono pli profunden en la gorĝon de la krokodilo kaj pereigis ĉi tiun per sufokigo, ĉar ĝi ne povis engluti nek eligi la leonan kapon.

Tuj post kiam mi tiel komplete venkis miajn du potencajn kontraŭulojn, mia kunulo alvenis, serĉante min; ĉar rimarkinte, ke mi ne sekvis lin en la arbaron, li revenis, pensante, ke mi perdis la vojon, aŭ ke iu akcidento trafis min.

Post reciproka gratulado mi mezuris la krokodilon, kiu havis la longecon de kvardek futoj.

Tuj kiam mi estis rakontinta al la guberniestro ĉi tiun eksterordinaran aventuron, li sendis veturilon kaj servistojn, kiuj portis hejmen la du kadavrojn. La felon de la leono oni bone preparis, kune kun la haroj, kaj oni faris el ĝi tabakujojn, kiujn post nia reveno al Holando mi donacis al la urbestroj, kiuj rekompence petis, ke mi akceptu mil dukatojn. La haŭton de la krokodilo oni pajloŝtopis en la kutima maniero, kaj ĝi estas bonega objekto en la publika muzeo de Amsterdam, kie la gvidisto rakontas al ĉiu vizitanto la tutan aventuron, kun tiuj aldonoj, kiujn li trovas konvenaj. Kelkaj el liaj variaĵoj estas iom fantaziaj. Unu el ili estas, ke la leono rekte saltis tra la krokodilo, kaj eliris tra la malantaŭa pordo, kaj en la momento, kiam ĝia kapo aperis, lia sinjora moŝto la granda barono, (kiel plaĉas al li nomi min) detranĉis ĝin, kune kun tri futoj de la krokodila vosto. Ĉi tiu homo havas tiel malmulte da respekto al la vero, ke li iufoje aldonas, ke tuj kiam la krokodilo eksentis la perdon de sia vosto, ĝi turnis sin, ekprenis la ĉastranĉilon el la mano de la sinjoro, kaj englutis ĝin kun tia avideco, ke la tranĉilo trapikis ĝian koron kaj tuj mortigis ĝin.

La malgranda respekto, kiun tiu aroganta fripono havas al la vero, iufoje igas min timi, ke miaj veraj rakontoj estos suspektindaj, kiam oni trovos ilin kune kun liaj abomenaj elpensaĵoj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.