La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

Interesa rakonto pri la prauloj de la barono. – Kverelo pri la ĝusta loko, kie staris la arkeo de Noaĥo. – La historio de la ŝtonĵetilo kaj ĝiaj ecoj. Favorata poeto estas prezentata sub ne tre delikataj aŭspicioj. – La obstineco de reĝino Elizabeto. – La patro de la barono transiras la markolon inter Anglujo kaj Holando sur marĉevalo, kiun li poste vendas por sepcent dukatoj.

Vi deziras (mi povas vidi tion sur viaj vizaĝoj), ke mi donu al vi informon, kiamaniere mi fariĝis posedanto de tia trezoro, kia estas la ŝtonĵetilo menciita antaŭ nelonge. (Ĉi tie faktoj devas esti tenataj en sankteco). Jen kiel tio okazis: Mi devenas de la edzino de Urio, kiun ni ĉiuj konas kiel intimulinon de David; ŝi naskis kelkajn infanojn al lia reĝa moŝto; foje la geedzoj kverelis pri afero de granda graveco, t. e. pri la ĝusta loko, kie la arkeo de Noaĥo estis konstruita kaj kie ĝi ripozis post la diluvo. Disiĝo rezultis. Ŝi ofte aŭdis Davidon parolanta pri lia ŝtonĵetilo kiel lia plej valora trezoro. Ŝi ŝtelis ĝin en la nokto de la disiĝo, sed oni sciigis pri la ŝtelo, antaŭ ol ŝi forlasis lian regnon, kaj ne malpli ol ses el liaj gardistoj postkuris ŝin.

Tamen, mem uzante la ŝtonĵetilon, ŝi trafis unu el ili ĝuste tie, kie David batis Goljaton, kaj ŝi tuj mortigis lin. Liaj akompanantoj estis tiel timigitaj pro lia falo, ke ili ĉiuj iris returne kaj lasis la edzinon de Urio daŭrigi sian vojaĝon. Ŝi prenis kun si, kiel mi devus informi vin antaŭe, sian plej amatan filon el tiu kuniĝo; al li ŝi testamentis la ŝtonĵetilon, kaj tiel ĝi seninterrompe iris de patro al filo, ĝis kiam ĝi venis en mian posedon. Unu el ĝiaj posedintoj, mia prapra-pra-avo, kiu vivis antaŭ ducent kvindek jaroj, vizitis Anglujon kaj amikigis kun granda poeto, kiu estis terura ŝtelisto de cervoj; lia nomo, mi pensas, estis Shakespeare. Li ofte prunteprenis tiun ŝtonĵetilon kaj mortigis per ĝi tiel multajn el la cervoj de Sir Thomas Lucy, ke preskaŭ trafis lin la sorto de miaj du amikoj en Gibraltaro. La kompatinda Shakespeare estis malliberigita, kaj mia antaŭulo havigis al li lian liberigon en tre stranga maniero.

La reĝino Elizabeto tiam estis sur la trono, sed ŝi fariĝis jam tiel malagema, ke ĉia, eĉ bagatela afero ĝenis ŝin; vestiĝi, senvesti ĝi, manĝi, trinki kaj fari aliajn aferojn, kiuj restu ne nomataj, faris la vivon por ŝi neportebla ŝarĝo. Mia praulo ebligis al ŝi, ke laŭ sia volo ŝi povis aŭ farigi tiujn aferojn per anstataŭanto aŭ tute ne fari ilin! Kaj kio, laŭ via supozo, estis la sola rekompenco, kiun ŝi sukcesis trudi al li por la servo?

La liberigon de Shakespeare! Li havis tian amon por tiu fama verkisto, ke li estus mallongiginta sian propran vivon por aldoni kelkajn tagojn al la vivo de sia amiko.

Mi ne aŭdis, ke iuj el la regatoj de la reĝino, kaj precipe ne la bovaĵ-manĝantoj, kiel oni vulgare nomas certan korpuson da gvardianoj, tre aprobis ŝian manieron de vivado tute sen manĝaĵo, kiom ajn la noveco de la afero eble imponis al ili en tiu tempo. Ŝi mem ne laŭvivis la kutimon pli ol sep jarojn kaj duonon.

Mia patro, kiu estis la lasta posedanto de tiu ŝtonĵetilo antaŭ mi, rakontis al mi la sekvantan anekdoton :

Li promenis sur la marbordo en Harwich, havante ĉi tiun ĵetilon en sia poŝo; antaŭ ol liaj paŝoj kovris unu mejlon, lin atakis furioza besto, nomata marĉevalo; kun malfermita buŝo ĝi kuris al li kun granda furiozeco; li hezitis momenton, sed tuj poste elpoŝigis la ĵetilon, retiris sin proksimume tricent futojn, klinis sin por preni du ŝtonetojn, de kiuj multaj kuŝis sub liaj piedoj, kaj ekĵetis ilin tiel lerte al la besto, ke ĉiu ŝtono elbatis unu okulon kaj lokiĝis en la kavo kaŭzita de la elbato. Li nun sidigis sin sur la dorso de la besto, kaj rajdis sur ĝi en la maron; ĉar en la momento, kiam ĝi perdis sian vidpovon, ĝi ankaŭ perdis sian furiozecon kaj fariĝis tute malsova ĝa. La ĵetilo estis metita en ĝian buŝon kiel bridilo, kaj la besto estis direktata kun plej granda facileco trans la oceanon.

Post malpli ol tri horoj ili ambaŭ atingis la kontraŭan marbordon, kiu estas en distanco de ĉirkaŭ tridek marmejloj.

La mastro de la gastejo ”Tri Tasoj” en Hellevoetsluis en Holando aĉetis tiun marĉevalon, por elmontri ĝin, por sepcent dukatoj, kio egalis pli ol tricent pundojn, kaj en la sekvanta tago mia patro pagis por sia revojaĝo al Harwich.

Mia patro faris dum sia vojaĝo sur la dorso de la besto kelkajn strangajn observojn, kiujn mi rakontos poste.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.