La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

La barono banas sin en la Mediteranea maro – renkontas neatenditan gaston – venas senintence en regionon de varmego kaj mallumo, el kiu li estas liberigita per la korn-pipa (Korn-pipa danco estas speco de danco, kiu estas falata per lapida kaj vigla movado de la piedoj. Ĝi estas ĉefe skota danco kaj nomigas ”Horn-pipe”) danco. Li timigas siajn savantojn kaj revenas sur la teron.

Unu fojon mi estis en granda danĝero esti perdita en plej stranga maniero en la Mediteranea maro. Mi banis min en tiu agrabla maro apud Marseilles iun someran posttagmezon, kiam mi vidis tre grandan fiŝon, kun makzeloj larĝe malfermitaj, kiu alproksimiĝis al mi kun plej granda rapideco; ne estis tempo por perdi, mi ne povis ĝin eviti. Mi tuj malgrandigis mian korpon kiel eble plej multe, kunmetante miajn piedojn kaj metante miajn manojn proksime al miaj flankoj; en tiu pozicio mi pasis inter ĝiaj makzeloj kaj en ĝian stomakon, kie mi restis dum kelka tempo en plena mallumo kaj komforta varmo, kiel vi ja povas supozi; fine mi pensis, ke se mi faros al ĝi doloron, ĝi volonte elĵetos min. Havante sufiĉan spacon, mi ekludis miajn petolaĵojn, turnis min, dancetis, paŝis kaj saltis, sed nenio ŝajne tiel maltrankviligis ĝin, kiel la rapida movado de miaj piedoj, kiam mi provis danci la korn-pipan dancon. Tuj post kiam mi komencis tion fari, ĝi malebligis mian dancon per subitaj konvulsioj kaj ektremoj; mi persistis.

Fine ĝi ekkriis terure kaj ekstaris preskaŭ vertikale en la akvo, kun ĝia korpo kaj ĝiaj ŝultroj ekster la akvo, kaj pro tio ĝi estis vidata de maristoj sur preterpasanta itala ŝipo; ili harpunis ĝin en kelkaj minutoj. Kiam oni levis ĝin sur la ferdekon, mi aŭdis la maristojn diskutantaj pri la plej bona maniero ĝin distranĉi, por konservi kiel eble plej grandan kvanton da oleo. Komprenante la italan lingvon, mi havis teruran antaŭtimon, ke la iloj uzotaj por tiu procedo ankaŭ pereigos min; tial mi staris tiel proksime al la centro, kiel estis eble, ĉar en la stomako de ĉi tiu kreitaĵo estis sufiĉe da spaco por dekduo da homoj, kaj mi kompreneble supozis, ke ili komencos ĉe la ekstremaĵo.. Tamen miaj timoj baldaŭ ĉesis, ĉar ili komencis malfermi la malsupran parton de la ventro. Ekvidante brileton de lumo, mi forte kriis por esti liberigita el mia situacio, en kiu mi preskaŭ sufokiĝis. Estas por mi neeble doni ĝustan priskribon de la grado kaj speco de la mirego, kiu sidis sur ĉies vizaĝo, kiam oni aŭdis homan voĉon, kiu eliĝis el la interno de fiŝo, kaj tiom pli multe, kiam oni vidis nudan homon promenanta rekte el ĝia korpo.

Unuvorte, sinjoro, mi rakontis al ili la tutan historion, kiel mi rakontas ĝin al vi, dum mirego frapis ilin ĝis muteco. Refreŝi ĝinte min kaj saltinte en la maron por min purigi, mi naĝis al miaj vestoj, kiuj kuŝis sur la marbordo, kie mi antaŭe lasis ilin. Kiom mi povas kalkuli, mi estis malliberigita en la stomako de tiu besto preskaŭ kvar horojn kaj duonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.