|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La barono rakontas pri siaj aventuroj dum vojaĝo al Nord-Ameriko, kiuj bone meritas la atenton de la leganto. Petolaĵoj de baleno. – Mevo savas la vivon de maristo. – La kapo de la barono estas perforte premegita en lian stomakon. – Li lerte ŝtopas danĝeran akvoenfluon en la ŝipo laŭ kurioza maniero.
Mi enŝipigis en Portsmouth en unuaklasa angla batalŝipo kun cent kanonoj kaj dek kvar centoj da maristoj, por iri al Nord-Ameriko. Nenio rakontinda okazis, ĝis ni estis en distanco de tricent mejloj de la rivero Sankta Laŭrenco, kiam la ŝipo koliziis kun terura forto al (kiel ni supozis) roko; tamen, ĵetante la sondilon, ni ne povis trovi fundon, eĉ ne ĉe tricent klaftoj. Kio igis ĉi tiun cirkonstancon pli mirinda kaj efektive tute ne komprenebla, estis, ke la forteco de la kolizio estis tia, ke ni perdis la direktilon, nia busprito rompiĝis en la mezo, kaj ĉiuj niaj mastoj fendiĝis de la supraĵo ĝis la malsupraĵo, kaj du el ili falis sur la ferdekon; unu kompatinda maristo, kiu estis supre faldanta la ĉefan velon, estis ĵetita minimume tri mejlojn for de la ŝipo, sed li feliĉe savigis, ektenante la voston de granda mevo, kiu reportis kaj lokis lin ĝuste sur la punkto, el kiu li estis ĵetita.
Alia pruvo pri la grandeco de la kolizio estis la forteco, kun kiu la maristoj inter la ferdekoj estis pelataj kontraŭ la plankoj super ili; mia kapo, ekzemple, estis premita en mian stomakon, kie ĝi restis dum kelkaj monatoj, antaŭ ol ĝi revenis al sia natura situo.
Dum ni ĉiuj estis en stato de mirego sekve de la ĝenerala neklarigebla konfuzo, en kiu ni estis envolvitaj, la tuta afero subite klariĝis per la apero de granda baleno, kiu estis ripozinta en dormo, en distanco de proksimume dek ses futoj de la supraĵo de la akvo. Ĉi tiu besto estis tiel malkontenta pri la maltrankvileco, kiun kaŭzis al ĝi nia ŝipo, ĉar dum nia irado ni gratis ĝian nazon, ke ĝi enbatis la tutan galerion kaj parton de la antaŭa ferdeko per sia vosto kaj preskaŭ en la sama momento forprenis per siaj dentegoj la ĉefankron, kiu pendis, kiel kutime, ĉe la kilo, kaj forkuris kun la ŝipo, minimume sesdek mejlojn kun rapideco de dek du mejloj dum horo; feliĉe la kablo ŝiriĝis, kaj ni perdis ambaŭ, kaj la balenon kaj la ankron.
Tamen, revenante al Eŭropo post kelkaj monatoj, ni trovis, en distanco de kelkaj mejloj apud la sama loko, la saman balenon drivanta malviva sur la akvo; ĝi havis longecon de pli ol duonmejlo.
Povante preni sur la ŝipon nur malgrandan parton de tiu monstro, ni eligis niajn boatojn kaj kun granda malfacileco detranĉis ĝian kapon, en kiu, je nia granda ĝojo, ni trovis nian ankron kaj pli ol kvardek klaftojn de nia kablo; ambaŭ estis kaŝitaj en la maldekstra flanko de ĝia buŝego, ĝuste sub la lango. (Eble tio estis la kaŭzo de ĝia morto, ĉar tiu parto de ĝia lango estis multe ŝvelinta kun forta brulumo.) Ĉi tiu estas la sola eksterordinara cirkonstanco, kiu okazis dum ĉi tiu vojaĝo. Unu parton de nia fatalo mi tamen preskaŭ forgesis: dum la baleno forkuris kun la ŝipo, la ŝipo iom fendiĝis, kaj akvo komencis enverŝiĝi tiel rapide, ke ĉiuj niaj pumpiloj ne povus savi nin de surfundiĝo; feliĉe mi unue trovis la difekton.
Mi trovis, ke ĝi estas granda truo, proksimume unu futon en la diametro. Vi kompreneble supozos, ke ĉi tiu cirkonstanco faras al mi senfinan plezuron, se mi informos vin, ke tiu bela ŝipo estis savita kun ĝia tuta maristaro per plej feliĉa penso! Unuvorte, mi sidigis min sur la truon, kaj mi estus povinta ĉesigi la enfluon de la akvo, eĉ se la truo estus estinta pli granda; vi ne miros pri tio, se mi informos vin; ke mi devenas de holandaj gepatroj.
Mia situacio, dum mi sidis tie, estis iom malvarma, sed la ĉarpentista arto baldaŭ liberigis min.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.