La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XX

La barono glitas tra la mondo; vizitinte la monton Etno, li troviĝas en la Suda maro. – Li vizitas Vulkanon dum sia vojaĝo; suriras holandan ŝipon; venas al insulo de fromaĝo, ĉirkaŭita de laktomaro; priskribas eksterordinarajn objektojn. – Ili perdas la kompason; la ŝipo glitas en la buŝon de fiŝo nekonata en ĉi tiu parto de la mondo; ilia malfacilaĵo forsaviĝi de tie; alvenas en la Kaspian maron. – Malsatigas urson ĝismorte. – Kelkaj anekdotoj pri vesto. – En ĉi tiu ĉapitro, kiu estas la plej longa, la barono moralizas pri la virto de veremo.

La vojaĝo de sinjoro Sekostaro al Sicilio, pri kiu mi legis kun granda plezuro, instigis min fari viziton al la monto Etno; mia vojaĝo al tiu loko ne aperigis iun rakontindan cirkonstancon.

Iun matenon frue, tri aŭ kvar tagojn post mia alveno, mi eliris el dometo, en kiu mi dormis, en distanco de dek kilometroj de la malsupraĵo de la monto, decidinte esplori la internaĵon, se mi eĉ pereus dum la provo. Post tri horoj da malfacila laboro mi trovis min ĉe la supraĵo; ĝi tiam estis – kaj jam estis dum pli ol tri semajnoj – furiozanta; ĝia aspekto en tiu stato estas jam tiel ofte priskribita de diversaj vojaĝantoj, ke mi ne tedos vin per priskribo de objektoj, kun kiuj vi jam bone konatiĝis.

Mi promenis ĉirkaŭ la rando de la kratero, kiu ŝajnis almenaŭ kvindekoble pli ampleksa ol la Diabla Punĉo-Pelvo apud Petersfield, ĉe la vojo al Portsmouth, sed ne tiel vasta en la fundo, ĉar en tiu parto ĝi pli similas la mallarĝan parton de funelo, ol punĉo-pelvon. Fine, decidinte, mi ensaltis kun la piedoj antaŭe; mi tuj trovis min en varma loko, kaj mia korpo estis kontuzata kaj bruligata en diversaj partoj de la ruĝe varmegaj cindroj, kiuj en furioza supreniro kontraŭis mian malsupreniron; tamen mia pezo baldaŭ portis min al la malsupraĵo, kie mi trovis min meze de bruado, miksita kun plej teruraj malbenadoj; rekonsciiĝinte kaj sentante malpliigon de miaj doloroj, mi komencis ĉirkaŭrigardi. Imagu, sinjoroj, mian surprizon, kiam mi trovis min en kunesto de Vulkano kaj liaj Ciklopoj, kiuj dum la lastaj tri semajnoj, menciitaj antaŭe, malpaciĝis pri konservado de bonordo kaj konvena disciplino, kaj tio kaŭzis tian alarmegon dum tiu tempo en la supra mondo.

Tamen, mia alveno restarigis pacon en la tuta societo kaj Vulkano mem honoris min, metante kataplasmon sur miajn vundojn, kiuj tuj saniĝis; li ankaŭ metis antaŭ min refreŝigaĵojn, precipe nektaron kaj aliajn freŝajn vinojn, al kiuj nur la dioj kaj diinoj mem aspiras.

Post la fino de tiu manĝo, Vulkano ordonis al Venuso, ke ŝi montru al mi ĉiun favoron, kiun mia situacio postulis. Priskribi la ĉambron kaj la kuŝejon, sur kiu mi ripozis, estas tulte ne eble, tial mi ne provos ĝin; sufiĉu diri, ke fari al tia priskribo justecon aŭ paroli pri tiu korafabla diino en iu maniero konforma al ŝia merito, estas ekster la kapablo de vortoj.

Vulkano donis al mi tre koncizan historion pri la monto Etno. Li diris, ke ĝi estas nenio alia krom amaso da cindraĵoj ĵetitaj el lia forĝejo; ke li ofte estas devigata puni siajn servistojn, al kiuj li en sia furiozo kutime ĵetas ruĝe varmegajn karbojn el sia hejmo, kiujn ili ofte kaptas kun granda lerteco kaj elĵetas eksteren en la mondon, por ke li ne povu atingi ilin, ĉar ili neniam eĉ provas ataki lin returne per reĵeto.

”Niaj kvereloj” – aldonis li – ”iufoje daŭras tri aŭ kvar monatojn, kaj tiuj aperaĵoj de karboj aŭ cindroj en la mondo estas tio, kion vi mortuloj nomas erupcioj.” Monto Vezuvo, li certigis al mi, estas alia el liaj fabrikoj, al kiu li havas koridoron mil sepcent kilometrojn sub la fundo de la maro, kie similaj kvereloj kaŭzas similajn erupciojn. Mi estus restinta tie kiel humila servanto de sinjorino Venuso, sed kelkaj klaĉistoj, kiuj havas ĝojon pri malico, murmuris en la orelojn de Vulkano rakonton, kiu levis en li konvulsion de ĵaluzo ne pacigebla.

Sen eĉ la plej malgranda antaŭaverto li prenis min iun matenon sub sian brakon, dum mi servis Venuson kiel kutime, kaj portis min en ĉambron, kiun mi neniam vidis antaŭe, en kiu estis, kiel ŝajnis, puto kun larĝa aperturo; super ĝi li tenis min en braklonga distanco, kaj dirante: ”sendanka mortulo, reiru al la mondo, de kie vi venis” kaj ne donante al mi eĉ plej malgrandan eblecon respondi, li ĵetis min en la centron. Mi trovis min malsupreniranta kun pliiĝanta rapideco, ĝis la teruro en mia menso forigis de mi ĉiun kapablon de pripenso. Mi supozas, ke mi falis en letargion, el kiu mi subite vekiĝis per enfalo en grandan kvanton da akvo, kiu estis lumigata per la sunaj radioj!!!

De la tempo de mia infaneco mi povis naĝi tre bone kaj fari ĉiujn artifikojn en la akvo. Mi nun trovis min en paradizo, kompare al la mensaj teruroj, el kiuj mi ĵus estis liberigita.

Post ĉirkaŭrigardo dum ioma tempo, mi povis vidi nenion krom marspaco etendiĝanta en ĉiuj direktoj ĝis nevidebleco; mi ankaŭ trovis ĝin tre malvarma, tute malsimila klimato al tiu de la fabriko de Vulkano. Fine mi ekvidis en kelka distanco objekton mirinde grandan, similan al grandega roko, alproksimi ĝantan al mi; mi tuj trovis, ke ĝi estas peco da drivanta glacio. Mi ĉirkaŭnaĝis ĝin, ĝis kiam mi trovis lokon, kie mi povis grimpi ĝis la supraĵo; tion mi faris, sed ne sen iom da malfacileco. Mi ankoraŭ ne povis vidi teron, kaj malespero revenis kun duobla potenco. Tamen, antaŭ noktiĝo mi vidis velon, al kiu mi naĝis tre rapide; kiam mi estis proksime, mi vokis germane; ili respondis holande. Mi tiam ĵetis min en la maron, kaj ili elĵetis ŝnuregon, per kiu oni prenis min sur la ŝipon. Mi nun demandis, kie mi estas, kaj ricevis informon, ke ni estas en la granda Suda oceano. Ĉi tiu sciigo forigis ĉiujn dubojn kaj malfacilaĵojn. Nun evidentigis, ke mi trapasis de la monto Etno tra la centro de la tero ĝis la sudaj maroj. Ĉi tio, sinjoroj, estis pli mallonga vojo ol vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kaj tion neniu krom mi iam faris aŭ eĉ provis fari; tamen la proksiman fojon, kiam mi tion faros, mi estos pli zorgema pri miaj observoj.

Mi refreŝiĝis kaj iris por ripozi. La Holandanoj estas tre maldelikata popolo. Mi rakontis la Etnan vojaĝon al la oficiroj, ĝuste kiel mi ĝin rakontis al vi, kaj kelkaj el ili, precipe la ŝipestro, ŝajnis per siaj grimacoj kaj duonfrazoj dubi pri mia veremo; tamen ĉar li afable prenis min sur sian ŝipon kaj estis ĝuste tiam servanta al miaj necesoj, mi enpoŝigis la insultojn.

Mi nun miaflanke komencis demandi, kien ili veturas. Al tio ili respondis, ke ili serĉas novajn malkovrojn, ”kaj” – diris ili – ”se via rakonto estas vera, nova vojo estas trovita, kaj ni ne revenos malkontentaj.” Ni nun estis ĝuste en la unua vojo de kapitano Cook kaj en la sekvanta mateno alvenis en Botany Bay. Tiun lokon mi ne volas rekomendi al la brita registaro kiel loĝejon por krimuloj aŭ kiel punejon; ĝi devus esti rekompenco por merito. Naturo grandanime superŝutis ĝin per siaj plej bonaj donacoj.

Ni restis tie nur tri tagojn; la kvaran tagon post nia foriro leviĝis plej terura uragano, kiu detruis dum kelkaj horoj ĉiujn niajn velojn, disrompis nian buspriton kaj faligis nian topmaston; ĝi falis rekte sur la skatolon enhavanta nian kompason; la skatolo kaj la kompaso dispeciĝis. Ĉiu marvojaĝinto scias la sekvojn de tia malfeliĉo: ni ne plu povis direkti nian ŝipon. Fine la ventego trankviliĝis kaj sekvis ĝin daŭra vigla vento, kiu forportis nin minimume sepdek mejlojn ĉiuhore dum ses monatoj! Poste ni komencis rimarki mirindan ŝanĝiĝon de ĉio ĉirkaŭ ni; niaj spiritoj faciliĝis, niaj nazoj estis regalataj per la plej agrablaj aromoj imageblaj; la maro ankaŭ ŝanĝis sian koloraspekton kaj el verdkolora fariĝis blanka!!

Baldaŭ post tiuj mirindaj ŝanĝoj ni ekvidis teron kaj iom proksime golfon, en kiun ni veturis proksimume tricent kilometrojn, kaj trovis ĝin vasta kaj profunda; en ĝi fluis plej bongusta lakto. Tie ni surbordigis kaj tuj trovis, ke tio estas insulo konsistanta el unu granda fromaĝo. Ni konstatis tion, kiam unu el niaj kunuloj svenis tuj post la surbordiĝo; tiu viro ĉiam sentis abomenon kontraŭ fromaĝo; kiam li rekonsciigis, li petis, ke ni forprenu la fromaĝon de sub liaj piedoj; post ekzameno ni trovis lin tute prava, ĉar la tuta insulo, kiel mi jam diris, estis nenio alia ol fromaĝo de treega grandeco! Per ĝi la loĝantaro, kiu estis mirinde grandnombra, precipe nutras sin, kaj ĝi rekreskas dumnokte proporcie al sia konsumiĝo dumtage.

Ĉi tie estis sufiĉe da vinberarboj kun grandaj vinberoj, kiuj, post premado, donis nenion krom lakto. Ni vidis la loĝantojn kurantaj vetkonkursojn sur la supraĵo de la lakto: ili estis rektaj, elegantaj figuroj, nur futojn altaj, havis tri krurojn, sed nur unu brakon. Iliaj formoj estis entute graciaj, kaj dum kverelo ili uzas kun granda lerteco rektan kornon, kiu kreskas ĉe plenaĝuloj sur la centro de ilia frunto. Ili tute ne surfundiĝis, sed kuris kaj marŝis sur la supraĵo de la lakto, kiel ni kuras kaj marŝas sur herbejo.

Sur ĉi tiu fromaĝa insulo abundege kreskas greno, kies rondformaj spikoj produktas tute pretajn panbulojn similajn al fungoj. Ni trovis dum nia vagado trans tiun fromaĝon dek sep aliajn riverojn da lakto kaj dek riverojn da vino.

Post tridek ok tagoj ni venis al la kontraŭa flanko. Tie ni trovis amason da blua ŝimo, kiel nomas ĝin la fromaĝ-manĝantoj; el ĝi kreskas ĉiuspecaj riĉaj fruktoj. Anstataŭ bredi akarojn, ĝi produktis persikojn, nektarinojn, abrikotojn kaj mil aliajn bongustajn fruktojn, kiujn ni tute ne konas. En tiuj arboj, kiuj havas mirindan grandecon, estis granda nombro da birdonestoj; inter aliaj estis grandega nesto de alciono; ĝi estis minimume duoble pli granda ol la kupolo de la preĝejo de Sankta Paŭlo en Londono.

Esplorante ni trovis, ke ĉi tiu nesto estas farita el grandegaj arboj kurioze kunplektitaj; en ĝi estis (atendu unu momenton, mi volas paroli precize, kiel ĉiam), en ĝi estis pli ol kvincent ovoj, kaj ĉio el ili estis tiel granda kiel kvar ordinaraj okshoftoj aŭ ok bareloj, kaj ni povis ne nur vidi la idojn interne, sed ankaŭ aŭdi ilin pepantaj.

Tranĉe malferminte kun granda peno unu el tiuj ovoj, ni ellasis ideton senpluman, multe pli grandan ol dudek plenkreskaj vulturoj. Ĝuste kiam mi donis al tiu junulo la liberecon, la maljuna alciono alvenis, kaj ekkaptante per unu el siaj ungegoj nian kapitanon, kiu sin okupis pri la rompado de la ovo, forflugis kun li pli ol mejlon alten; poste ĝi lasis lin fali en la maron, elbatinte ĉiujn liajn dentojn per siaj flugiloj.

Holandanoj ordinare naĝas tre bone; li baldaŭ venis al ni, kaj ni reiris al nia ŝipo. Sed ni iris alian vojon ol antaŭe kaj rimarkis multajn strangajn objektojn. Ni pafmortigis du sova ĝajn bovojn, ĉiu havis unu kornon, kiel la loĝantoj, sed ĝi kreskis inter la okuloj de tiuj bestoj. Ni poste bedaŭris, ke ni mortigis ilin, ĉar la loĝantoj dresas tiajn kreitaĵojn kaj uzas ilin, kiel ni uzas ĉevalojn, por rajdado kaj por tirado de kaleŝoj; ilia viando, oni informis nin, estas bonega, sed senutila tie, kie la homoj sin nutras per fromaĝo kaj lakto.

Kiam ni estis en dutaga distanco de nia ŝipo, ni ekvidis du homojn pendantajn de sur alta arbo je siaj kalkanoj. Demandinte pri la kaŭzo de ilia puno, ni sciiĝis, ke ili estis vojaĝantoj, kiuj post hejmenreveno trompis siajn amikojn, priskribante lokojn, kiujn ili neniam vidis, kaj rakontante pri aferoj, kiujn ili neniam spertis. Mi ne plu kompatis ilin, ĉar mi mem ĉiam limigas min al faktoj.

Tuj post nia alveno sur la ŝipo ni malligis ĝin kaj forveturis de tiu eksterordinara lando; tiam, je nia mirego ĉiuj multnombraj arboj sur la bordo, tre altaj kaj larĝaj, honoris nin dufoje per komuna kliniĝo; ili tuj reprenis sian antaŭan pozicion, kiu estis tute vertikala. Laŭ informo poste ricevita pri tiu fromaĝ-insulo, ĝi estas multe pli granda ol la tuta eŭropa kontinento!

Post vojaĝo de tri monatoj, ne sciante kien, estante ankoraŭ sen kompaso, ni venis en maron, kiu ŝajnis preskaŭ nigra.

Gustumante la akvon, ni trovis, ke ĝi estas bonega vino, kaj kun granda malfacilo ni detenis la maristojn de ebriiĝo. Post kelkaj horoj ni trovis nin ĉirkaŭataj de balenoj kaj aliaj grandegaj bestoj; unu el ili ŝajnis tiel granda, ke okulo ne povis formi juĝon pri ĝi; ni ne vidis ĝin antaŭ nia alproksimiĝo. Ĉi tiu monstro tiris nian ŝipon, kun ĉiuj ĝiaj starantaj mastoj kaj veloj levitaj, per unu ensuĉo en sian buŝegon, inter siajn dentojn, kiuj estis multe pli grandaj kaj multe pli altaj ol la mastoj de unuaklasa batalŝipo. Kiam ni jam estis en ĝia buŝego kelkan tempon, ĝi malfermis ĝin sufiĉe vaste, enprenis grandegan kvanton da akvo kaj drivigis nian ŝipon, kiu havis minimume la ŝargamplekson de kvincent tunoj, en sian stomakon; tie ni kuŝis tiel kviete kiel ankrite en plena senventeco.

La aero certe estis iom varma kaj tre malbonodora. Ni trovis ankrojn, kablojn, boatojn kaj barkojn en abundo, kaj multnombrajn ŝipojn, kelkajn ŝarĝitajn kaj kelkajn sen ŝargo, kiujn ĉi tiu kreitaĵo jam englutis.

La tuta laboro estis farata ĉe lumo de torĉoj; estis videblaj nek suno, nek luno, nek planedoj, laŭ kiuj oni povus fari observojn.

Dufoje ĉiutage ni ĉiuj estis drivantaj kaj surfundiĝantaj; kiam ajn ĝi trinkis, fariĝis por ni tajdalfluo; kaj kiam ĝi ekskreciis, ni trovis nin surfunde; laŭ modera kalkulo ĝi enprenis pli multe da akvo per unu sola engluto, ol oni ordinare trovas en la lago de Ĝenevo, kvankam tiu lago havas periferion de pli ol tridek mejloj. En la dua tago de mallibereco en tiuj regionoj de mallumo, ni dum malalta tajdo kuraĝis vagadi kun la ŝipestro kaj kelkaj oficiroj, kun torĉoj en niaj manoj. Ni renkontis homojn el ĉiuj nacioj, en la nombro de pli ol dek mi!; ili volis interkonsiliĝi pri tio, kiel reliberiĝi. Kelkaj el ili jam loĝis en la stomako de tiu besto kelkajn jarojn; estis ĉi tie kelkaj infanoj, kiuj neniam vidis la mondon, iliaj patrinoj akuŝis kelkajn fojojn en tiu varma situacio. Ĝuste kiam la prezidanto volis informi nin pri la motivo de la kunveno, tiu malbenita fiŝo, fariĝinte soifa, ektrinkis en sia kutima maniero; la akvo enverŝigis tiel rapide, ke ni ĉiuj tuj estis devigataj retiri nin al niaj respektivaj ŝipoj aŭ riski dronon; kelkaj devis naĝi kaj kun malfacileco savis sian vivon. Post kelkaj horoj ni estis pli feliĉaj, ni interrenkontis denove, kiam la monstro ĵus malplenigis sin. Mi, estis elektita prezidanto, kaj mia unua ago estis proponi, ke ni kunligu du ĉefmastojn, kaj kiam la fiŝo malfermos sian buŝegon la proksiman fojon, starigu la mastojn tiel, ke ĝi ne povos fermi la buŝegon. Tiu propono estis unuanime aprobita. Cent fortaj viroj estis elektitaj por tiu tasko. Apenaŭ ni estis preparintaj niajn mastojn, sin prezentis oportuna okazo: la monstro malfermis sian buŝegon, oni tuj metis la supraĵon de la masto sub la palaton, kaj la alia fino traboris la langon; la operacio efike malebligis al la monstro fermi la buŝegon. Tuj kiam ĉio en ĝia stomako drivis denove, ni prenis kelkajn boatojn kaj remis nin for en la mondon.

La taglumo post (kiom ni povis juĝi) trimonata enfermo en tuta mallumo, vigligis nian spiriton surprizege. Kiam ni ĉiuj adiaŭis tiun ampleksan beston, nia societo konsistis el naŭdek ŝipoj ĉiunaciaj, kiuj kuŝis en ĉi tiu enfermita situacio.

Ni lasis la du mastojn en la buŝego de la monstro, por ke aliaj homoj ne estu malliberigotaj en la sama terura profundo de mallumo kaj malpuraĵo. Nia unua celo estis ekscii, en kiu parto de la mondo ni troviĝas; pri tio ni dum kelka tempo ne povis certiĝi. Fine mi trovis, sekve de antaŭaj observoj, ke ni estas en la Kaspia maro, kiu lavas parton de la lando de la kalmukaj tataroj. Kiel ni venis ĉi tien, estis neeble kompreni, ĉar ĉi tiu maro havas neniun komunikon kun alia maro.

Unu el la indiĝenoj de la fromaĝa insulo, kiun mi kunvenigis, klarigis ĝin jene: ke la monstro, en kies stomako ni estis malliberigitaj, portis nin ĉi tien tra iu subtera koridoro. Ni remis al la bordo, kaj mi estis la unua, kiu surteriĝis. Ĝuste kiam mi metis mian piedon sur la teron, granda urso saltis sur min per siaj antaŭaj piedegoj. Mi ekkaptis po unu piedego per ĉiu mano kaj premegis ilin, ĝis kiam la urso blekis tre laŭte; en tiu pozicio mi tenis ĝin, ĝis kiam ĝi mortis pro malsato. Eble vi ridos, sinjoroj, sed mi sukcesis en tio, ĉar mi malebligis al ĝi leki siajn piedegojn.

De tie mi veturis duan fojon al Peterburgo, kie malnova amiko donacis al mi bonegan ĉashundon; ĝi devenis de la fama hundino menciita antaŭe, kiu naskis dum la ĉasado.

Malfeliĉe ĝi post nelonge estis pafmortigita de mallerta sportisto, kiu pafis al ĝi anstataŭ al aro da perdrikoj, kiujn la hundo ĵus flaris. El la felo de tiu kreitaĵo mi farigis ĉi tiun veŝton, kiu ĉiam kondukis min senvole al ĉasaĵo, kiam mi promenas en la kamparo dum la ĝusta sezono, kaj kiam mi venas sufiĉe proksimen, unu butono ĉiufoje defalas kaj lokiĝas sur la punkto, kie troviĝas la ĉasaĵo; kaj dum la leviĝo de la birdoj, estante ĉiam preta kaj kun ĉano streĉita, mi neniam maltrafas ilin. Jen restis nur tri butonoj; mi alkudros novan serion, kiam komenciĝos la sezono de ĉasado.

Kiam aro da perdrikoj estas maltrankviligitaj en tiu maniero per butono falanta inter ilin, ili ĉiam leviĝas de la tero en rekta linio unu post la alia. Iun tagon, forgesinte elpreni la premstangon el mia pafilo, mi elpafis ĝin rekte tra vico da perdrikoj, tiel regule, kvazaŭ la kuiristo estus trapikinta ilin.

Mi forgesis enmeti la kugletojn, kaj la premstango fariĝis tiel varmega de la pudro, ke la birdoj komptete rostiĝis dum mia hejmeniro.

Post mia alveno en Anglujo mi plenumis tion, kion mi forte deziris, t. e. mi zorgis pri tiu indiĝeno de la fromaĝ-insulo, kiun mi kunvenigis. Mia malnova amiko, Sir William Chambers, estas mia ŝuldanto pro ĉiuj ideoj rilate al ĥina ĝardenarto, per kies priskribo li akiris tiel grandan reputacion. En konversacio, kiun mi havis kun tiu sinjoro, li ŝajnis esti tre embarasita por trovi rimedon eklumigi la lanternojn de la novaj konstruaĵoj de Somerset House; la ordinara metodo de ŝtupetaroj, li rimarkigis, estas malpura kaj maloportuna. Mi tuj pensis pri mia indiĝeno de la fromaĝinsulo – kiam mi venigis lin de lia lando, li havis nur naŭ futojn, sed nun kreskis ĝis dek futoj kaj duono; mi prezentis lin al Sir William, kaj li estas nun elektita por tiu honorinda ofico. Li ankaŭ devas porti sub granda mantelo po unu ujo en ĉiu jaka poŝo, anstataŭ tiuj kvar, kiujn Sir William fiksis tute nature por privataj bezonoj en videbla situacio, en la granda kvarangulo.

De Sir William Pitt li ankaŭ akiris la oficon de kuriero al la Lordaj moŝtoj de la litoĉambro de lia reĝa moŝto. Lia ĉefa okupo nun estas, malkaŝi al sia honorinda patrono la sekretojn de la korteganaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.