La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro V

La efikoj de granda aktiveco kaj spiritĉeesto. – Li priskribas favoratan hundon, kiu naskis dum ĉasado, postkurante leporon: la leporo ankaŭ naskis dum forkuro. – Li donace ricevas de grafo Przoboski faman ĉevalon, kun kiu li faras multajn eksterordinarajn agojn.

Ĉiuj ĉi tiuj feliĉaj forsaviĝoj, sinjoroj, estis ŝancoj, uzitaj avantaĝe per spiritĉeesto kaj fortaj penegoj, kiuj, prenate kune, kiel ĉiu scias, faras la sukcesplenan sportiston, mariston aŭ soldaton; sed tre riproĉinda kaj senprudenta estus tiu sportisto, admiralo aŭ generalo, kiu ĉiam dependus de siaj feliĉaj sorto kaj steloj, ne zorgante pri tiuj specialaj artifikoj necesaj por lia profesio, kaj ne provizante sin per la plej bonaj iloj, kiuj certigas sukceson. Oni povas kulpigi min nek pri unu nek pri la alia flanko; ĉar mi ĉiam estis fama kaj pro la bonegeco de miaj ĉevaloj, hundoj, pafiloj kaj glavoj, kaj pro la lerta maniero de ilia uzado kaj manovrado, do parolante ĝenerale: mi povas esperi, ke oni memoros min en arbaro, sur kampo kaj en ĉevalkurejo. Mi ne volas rakonti ĉi tie la detalojn de miaj ĉevalstaloj, hundejoj aŭ batalilejo; sed mi nepre devas mencii unu tre amatan hundinon. Ĝi estis ĉashundino, kaj mi neniam havis nek vidis pli bonan. Ĝi maljuniĝis en mia servo kaj estis notinda ne pro sia grandeco, sed prefere pro sia neordinara rapideco. Mi ĉiam ĉasis leporojn kun ĝi. Se vi estus vidintaj ĝin, vi certe ĝin admirus kaj ne mirus, ke mi tiel amis ĝin kaj ke mi ĉasis kun ĝi tiel multe. Ĝi kuris tiel rapide, tiel multe kaj tiel longe en mia servo, ke en la lastaj tagoj de ĝia vivo mi estis devigata uzi ĝin sole kiel terhundon, en kiu ofico ĝi ankoraŭ servis al mi dum multaj jaroj.

Ĉasante iutage leporon, kiu ŝajnis al mi neordinare granda, mi simpatiis kun mia kompatinda hundino, kiu estis graveda, kaj tamen ĉasis rapide kiel ĉiam. Mi mem povis sekvi surĉevale nur en granda distanco. Subite mi ekaŭdis bruon kvazaŭ venanta de aro da hundoj, tamen ĝi estis tiel malforta kaj malklara, ke mi ne sciis la kaŭzon.

Alproksimiĝante mi spertis grandan surprizon. La leporo naskis dum la kurado; la samo okazis al mia hundino dum la ĉasado, kaj estis precize tiom da leporidoj kiom da hundidoj.

Instinkte la unuaj kuris, kaj la lastaj ĉasis; kaj mi trovis min posedanto de ses leporoj kaj de sama nombro da hundoj ĉe la fino de ĉaso, kiu komenciĝis nur per unu.

Mi memoras ĉi tiun mian mirindan hundinon kun la samaj plezuro kaj amo kiel belegan litovan ĉevalon, kiun mono ne povus aĉeti. Ĝi, fariĝis mia tute hazarde, kaj tio donis al mi okazon montri mian lertecon en ĉevalrajdado en plej bonaj cirkonstancoj. Mi estis gasto, en la belega kampodomo de grafo Przoboski en Litovujo, kaj restis por tetrinko kun la sinjorinoj en la salono, dum la sinjoroj estis ekstere sur la korto por rigardi junan altspiritan ĉevalon, kiu ĵus alvenis el la ĉevalbredejo. Ni subite ekaŭdis alarman bruon; mi rapidis malsupren kaj trovis la ĉevalon tiel neregebla, ke neniu kuraĝis alproksimiĝi al ĝi aŭ surseliĝi. La plej kuraĝaj ĉevalrajdistoj staris konsternitaj kaj en teruro; malespero esprimiĝis sur ĉies vizaĝo, kiam, per unu salto, mi estis sur ĝia dorso. Per tio mi surprizis ĝin kaj poste faris ĝin ĝentila kaj obeema per la plej bona montro de rajdarto, kiun mi posedis. Por montri tion perfekte al la sinjorinoj kaj por ŝpari al ili la neceson eliri eksteren, mi devigis la ĉevalon, salti tra la fenestro en la salonon, ĉirkaŭmarŝis kelkajn fojojn, pasis, trotis kaj galopis, kaj fine igis la ĉevalon surtabliĝi, por ripeti la manovrojn sur la tablo en bela stilo de miniaturo, kio tre plaĉis al la sinjorinoj; ĉar la ĉevaleto faris ĉion mirinde bone kaj rompis nek tason nek teleron. Tio metis min tiel alten en ilia opinio kaj tiel bone en la opinio de la grafo, ke kun sia kutima ĝentileco li petis, ke mi akceptu tiun junan ĉevalon por rajdi ĝin plengalope al venko kaj honoro en la milito kontraŭ la turkoj, kiu baldaŭ devis komenciĝi sub la komando de grafo Münnich.

Mi efektive ne povis ricevi pli agrablan donacon, nek pli bonan antaŭsignon ĉe la malfermo de tiu militiro, en kiu mi lernis mian metion kiel soldato. Ĉevalo tiel milda, tiel altspirita kaj tiel furioza, samtempe ŝafido kaj Bucefalo (Ĉevalo de Aleksandro la Granda), ĉiam rememorigis al mi klare la devon de soldato kaj ĝentilhomo kaj la mirindajn agojn, kiujn la juna Aleksandro faris sur la batalkampo.

Ni iris en la militon interalie ankaŭ, kiel ŝajnis, kun la intenco, rebonigi la reputacion de la rusa armeo, kiu malbonfamigis iom per la milito apud la Pruth, kiun gvidis caro Petro; kaj tion ni tute bone plenumis per kelkaj tre lacigaj kaj gloraj militiroj sub la komando de tiu granda generalo, kies nomon mi jam antaŭe menciis.

Modesteco malpermesas al malsuperuloj arogi al si grandajn sukcesojn aŭ venkojn, kies gloro ĝenerate estas proprigata al la komandantoj aŭ eĉ (kio estas eĉ iom embarasiga) al reĝoj kaj reĝinoj, kiuj neniam flaris pulvon krom ĉe manovroj kaj militoparadoj, neniam vidis batalkampon, nek malamikon en batalaranĝo.

Mi do ne pretendas iun parton de la gloro en la grandaj interbataloj kun la malamiko. Ni ĉiuj faris nian devon, kio, en la lingvo de patrioto, soldato kaj ĝentilhomo, estas tre ampleksa vorto kun granda honoro, signifo kaj graveco, pri kiu la plimulto de la novaĵistoj kaj trinkejaj politikistoj povas havi nur tre malnoblan kaj malestimindan ideon. Tamen, havante korpuson da husaroj sub mia komando, mi faris kelkajn ekspediciojn kun laŭvola aŭtoritato; kaj la sukceso, kiun mi havis, mi povas, laŭ mia opinio, juste kaj sole noti por mia kredito kaj por la kredito de la bravuloj, kiujn mi kondukis al konkero kaj venko. Foje ni havis tre varman laboron en la antaŭgvardio, kiam ni pelis la turkojn en Oczakovon. Mia vigla litova ĉevalo preskaŭ kondukis min en malfeliĉon. Mi havis kun mia korpuso antaŭpostenon kaj vidis la malamikon venanta al ni en nubo da polvo, kiu lasis min iom necerta pri lia efektiva nombro kaj liaj veraj intencoj. Envolvi min en simila nubo, estus ja nur ordinara prudento, sed ne estus akirinta al mi la necesan scion, nek respondus al la celo, por kiu mi estis sendita; tial mi ordonis al miaj kamaradoj, ambaŭflanke disiri dekstren kaj maldekstren kaj estigi tiom da polvo, kiom ili povis, kaj mi mem iris antaŭen rekte al la malamiko, por havi pli proksiman vidon. En ĉi tio mi sukcesis, ĉar la malamiko haltis kaj ekbatalis, sed ne tre longe, ĉar la timo pro miaj flankuloj repelis lin iom en malordo. Ĉi tiu estis la momento por ataki la malamikajn vicojn kun spirito; mi tute disrompis ilian kunecon, faris teruran pereigon al ili kaj forpelis ilin ne nur returne al la ĉirkaŭmurita urbo, sed eĉ tra la muro, tute kontraŭ niaj plej sangavidaj esperoj.

La rapideco de mia litova ĉevalo ebligis al mi esti la plej antaŭa postkuranto; kaj vidante la malamikon preskaŭ fluganta tra la kontraŭa pordego de la urbo, mi pensis, ke estus prudente, halti sur la foira placo por reformi la vicojn de mia korpuso. Mi haltis, sinjoroj; sed imagu mian surprizegon, kiam mi sur ĉi tiu placo ne vidis ĉirkaŭ mi eĉ unu el miaj husaroj!

Ĉu ili trasercas la aliajn stratojn, aŭ kio okazis al ili? ili ne povas esti malproksime kaj certe baldaŭ alvenos. – En tiu atendado mi trotigis mian spiregantan litovan ĉevalon al fonto sur la placo kaj lasis ĝin trinki. Ĝi trinkis pli ol ordinare kaj kun avideco ne kontentigebla; tamen tio estis tute natura: rigardante ĉirkaŭen por trovi miajn soldatojn, kion mi ekvidis, sinjoroj? La malantaŭa parto de la kompatinda kreitaĵo – gluteo kaj kruroj – mankis, kvazaŭ la ĉevalo estus distranĉita en du pecojn, kaj la akvo elfluis, kiel ĝi eniris, ne refreŝigante la beston, nek farante al ĝi ion bonan! Kiel tio povis okazi, estis por mi tuta mistero, ĝis kiam mi revenis kun la ĉevalo al la urba pordego. Tie mi vidis, ke kiam mi enkuregis rapidege post la forkuranta malamiko, oni malsuprenigis la pordokulison (peza falpordo kun akraj pintegoj ĉe la malsupraĵo, kiun oni faligas subite por malebligi al malamiko eniron en fortikigitan urbon) ne vidatan de mi, kaj ĝi tute detranĉis la malantaŭan parton de mia ĉevalo, kaj tiu parto ankoraŭ kuŝis tremetante ekster la pordego. Tio estus por mi neriparebla perdo, se la hufferaĵisto ne sukcesus kunigi ambaŭ partojn, dum ili ankoraŭ estis varmaj.

Li kunkudris ilin per branĉetoj kaj junaj plantaĵoj de laŭroj, kiujn li trovis apude; la vundo resaniĝis, kaj, kio povis okazi nur al tia glora ĉevalo, la branĉetoj enradikiĝis en la korpo, elkreskis kaj formis laŭbon super mi tiel, ke poste mi povis iri al multaj ekspedicioj en la ombro de miaj laŭroj kaj tiuj de mia ĉevalo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.