La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
AVENTUROJ DE BARONO
MÜNCHHAUSEN

Aŭtoro: Rudolf Erich Raspe

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro VI

La barono fariĝas militkaptito kaj estas vendata kiel sklavo, – paŝtas la abelojn de la Sultano, kiuj estas atakataj de du ursoj. – Li perdas unu el siaj abeloj; arĝenta hakilo, kiun li! ĵetas al lia ursoj, resaltas kaj flugas supren al la luno; li alportas ĝin per genia eltrovo, falas surteren dum reveno de la luno, sed sukcesas eligi sin el Ja truo en la grundo. Li elturnigas el malfacila situacio sur mallarĝa vojo, kie li renkontas kaleŝon, en maniero neniam antaŭe provita aŭ farita. – La mirinda efiko de la frosto al la franca korno de lia servisto.

Mi ne ĉiam sukcesis. Mi foje havis la malfeliĉon esti superfortigata de pli granda nombro da soldatoj kaj fariĝi milita kaptito; kaj, kio estas pli abomena, sed ĉiam kutima inter la turkoj, esti vendata kiel sklavo. (La barono poste trovis grandan favoron ĉe la grandsinjoro, kiel evidentiĝos baldaŭ.) En tiu stato de humileco mia ĉiutaga tasko ne estis tre malfacila kaj laboriga, sed iom stranga kaj enuiga. Tio estis peli ĉiumatene la abelojn de la sultano al ilia paŝtejo, gardi ilin dum la tuta tago kaj ĉe noktiĝo repeli ilin al la abelujo.

Unu vesperon mi rimarkis la foreston de unu abelo kaj baldaŭ rimarkis, ke du ursoj atakis ĝin, por disŝiri ĝin pro la mielo, kiun ĝi portis. Mi havis en la manoj neniun atakilon krom la arĝenta hakilo, kiu estas la insigno de la sultanaj ĝardenistoj kaj farmistoj. Mi ĵetis ĝin al la rabistoj kun la intenco fortimigi ilin kaj liberigi la kompatindan abelon; sed per malfeliĉa turniĝo de mia mano ĝi flugis supren kaj daŭre leviĝis, ĝis kiam ĝi atingis la lunon. Kiel ricevi ĝin returne? Kiel venigi ĝin malsupren? Mi memoris, ke turkaj faboj kreskas tre rapide kaj atingas mirindan altecon. Mi tuj plantis unu el ili; ĝi elkreskis kaj eĉ alkroĉiĝis al unu el la kornoj de la luno. Mi nun devis nur grimpi sur ĝi ĝis la luno, kiun mi baldaŭ tre bone atingis. Estis malfacila afero trovi mian arĝentan hakilon en loko, kie ĉio ĉirkaŭe havas la brilecon de arĝento; fine tamen mi trovis ĝin inter amaso da grenventumaĵo kaj dishakita pajlo. Mi nun volis reveni; sed ho ve! la varmego de la suno sekigis mian fabon: ĝi estis tute senutila por mia malsupreniro.

Mi do komencis labori kaj faris ŝnuregon el tiu dishakita pajlo, tiel longan kaj bonan, kiel mi povis. Tiun ŝnuregon mi ligis al unu el la lunaj kornoj, kaj deglitis ĝis la fino.

Ĉi tie mi tenis min firme per la maldekstra mano, kaj per la hakilo en mia dekstra mano mi tranĉis la longan nun senutilan finon de la supra parto de la ŝnuro kaj alligis ĝin al la malsupra parto; tio portis min sufiĉe longan distancon pli malsupren.

Tiu ripetita splisado kaj kunligado de la ŝnuro ne plibonigis ĝian kvaliton, nek portis min ĝis la tero de la sultana farmbieno. Mi estis en la distanco de almenaŭ kvar aŭ kvin mejloj de la tero, kiam ĝi ŝiriĝis. Mi falis sur la teron kun tiel mirinda rapideco kaj forteco, ke mi trovis min senkonscia en truo almenaŭ naŭ klaftojn profunda, farita de la pezo de mia korpo falinta el tia alteco; mi rekonsciiĝis, sed ne sciis, kiel eliri el ĝi; tamen mi elfosis ŝtupojn per miaj ungoj kaj facile sukcesis eliri.

Baldaŭ poste paco estis aranĝita kun la turkoj, kaj akirinte mian liberigon, mi forlasis Peterburgon en la tempo de tiu stranga revolucio, dum kiu la imperiestro en sia lulilo, lia patrino, la duko de Brunsvigo, ŝia patro, feldmarŝalo Münnich kaj multaj aliaj estis sendataj en Siberion. La vintro estis tiam tiel eksterordinare severa en tuta Eŭropo, ke la suno de tiu tempo ŝajnis esti frostvundita. Revenante al ĉi tiu urbo, mi spertis survoje pli grandajn maloportunaĵojn, ol estis tiuj, kiujn mi spertis dum mia vojaĝo al Ruslando.

Mi veturis per la poŝto, kaj trovante min sur mallarĝa vojeto, mi ordonis al la veturigisto, ke li signalu per sia korno, por ke aliaj vojaĝantoj ne renkontu nin sur la mallarĝa trapasejo. Li blovis per ĉiuj fortoj, sed liaj penoj estis vanaj, li ne povis sonigi la kornon. Pri tio mi ne sciis la kaŭzon, kaj tio estis iom malfacila afero, ĉar tuj poste ni trovis nin kontraŭ alia kaleŝo venanta el la kontraŭa direkto. Oni ne povis pluiri; tamen mi eliris el mia kaleŝo, maljungis la ĉevalojn, kaj estante iom forta, mi metis la tutan kaleŝon, eĉ kun la radoj kaj ĉiu enhavo, sur mian kapon; nun mi saltis trans barilon, kiu havis la altecon de naŭ futoj (kio ĉe tiel tre peza kaleŝo estis iom malfacila tasko), sur kampon kaj per alia salto venis returne sur la vojon post la alia kaleŝo. Poste mi reiris pro la ĉevaloj, kaj lokinte unu sur mian kapon kaj la alian sub mian brakon, per la sama metodo kiel antaŭe portis ilin al mia kaleŝo, aljungis ilin kaj veturis al gastejo ĉe nia haltejo. Mi devas klarigi, ke la ĉevalo sub mia brako estis tre vigla kaj havis ne pli ol kvar jarojn; dum mia dua salto trans la barilon ĝi esprimis grandan malamon al tia perforta metodo per piedbato kaj ekbleko; tamen mi regis ĝiajn malantaŭajn piedojn, metante ilin en mian poŝon. Alveninte antaŭ la gastejo, mia veturigisto kaj mi refreŝigis nin; li pendigis sian kornon sur najlon apud la kuireja fajro; mi sidis ĉe la alia flanko.

Subite ni aŭdis tereng! tereng! tereng! teng! teng! Ni rigardis ĉirkaŭen kaj nun trovis la kaŭzon, kial la veturigisto ne povis sonigi la kornon antaŭe: la sonoj estis frostiĝintaj en la korno kaj nun elvenis dum degelado tute klare kaj multe je la honoro de la veturigisto, tiel ke la honestulo distris nin dum iom da tempo per diversaj melodioj, sen meti sian buŝon al la korno. La reĝo de Prusujo – marŝo – Super montoj, super valoj – kaj multaj aliaj amataj melodioj eliĝis. Fine la degela distraĵo finigis, ĝuste kiel ĉi tiu mallonga rakonto pri miaj vojaĝoj en Ruslando.

Kelkaj vojaĝantoj facile rakontas pli multe ol eble estas vere; se iu inter la ĉeestantoj havas dubon pri mia veremo, mi nur povas diri al tiuj, ke mi kompatas ilian mankon de fido, kaj devas peti, ke ili forlasu nin, antaŭ ol mi komencos la duan parton de miaj aventuroj, kiuj estas tiel same bazitaj sur vero kiel tiuj jam rakontitaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.