|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]()
LA VOJAĜOJ KAJ MIRINDAJ
|
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Meditadoj pri la cervo de Sankta Huberto. – Li pafas cervon per ĉerizokernoj; la mirindaj efikoj de ti u pafo. Li mortigas urson per eksterordinara lerteco, priskribas kortuŝe la danĝeron. Lin atakas lupo, li turnas ĝian internon eksteren. – Atakas lin rabia hundo, de kiu li sin savas. – Lia surtuto fariĝas rabia, kaj lia tuta vestaro estas ĵetita en konfuzan staton.
Vi aŭdis sendube pri Sankta Huberto, la sanktulo kaj protektanto de ĉasistoj kaj sportistoj, kaj pri la nobla cervo, kiu aperis al li en arbaro, kun sankta kruco inter siaj kornoj. Mi alportis mian respektegon al tiu sanktulo ĉiujare en bona societo kaj vidis tiun cervon milfoje, aŭ pentrita en preĝejo, aŭ brodita inter la steloj de liaj kavaliroj, tial, je honoro kaj konscienco de bona sportisto, mi apenaŭ scias, ĉu efektive antaŭe ekzistis aŭ eĉ nuntempe ekzistas tiaj kruchavantaj cervoj. Sed permesu al mi prefere rakonti, kion mi mem vidis.
Eluzinte iun tagon mian tutan pafaĵon, mi trovis min neatendite en ĉeesto de majesta cervo; ĝi rigardis min tiel sentime, kvazaŭ ĝi scius pri mia malplena kuglujo. Mi tuj ŝargis mian pafilon per pulvo kaj metis sur ĝin plenmanon da ĉerizokernoj, de kiuj mi forigis la fruktokarnon tiom, kiom la rapideco tion permesis. Tiel mi pafis kaj trafis ĝin ĝuste en la mezo de ĝia frunto, inter la kornoj; tio senkonsciigis ĝin, ĝi ŝanceli ĝis, sed forkuris. Unu aŭ du jarojn poste, estante kun ĉasistaro en la sama arbaro, mi ekvidis belan cervon kun bela plenkreska ĉerizarbo, pli ol dek futojn alta, inter ĝiaj kornoj.
Mi tuj rememoris mian antaŭan aventuron, rigardis ĝin kiel mian propraĵon kaj faligis ĝin per unu pafo, kiu samtempe donis al mi la kokson kaj la ĉerizan saŭcon; ĉar la arbo estis riĉe kovrita de plej delikataj fruktoj, kiajn mi neniam antaŭe gustumis. Kiu scias, ĉu eble iu fervora sankta sportisto aŭ sportema abato aŭ episkopo similmaniere pafis, plantis kaj fiksis la krucon inter la kornoj de la cervo de Sankta Huberto?
Ili ĉiam estis kaj ankoraŭ estas famaj pro plantado de krucoj kaj – kornoj (Simbola esprimo, signifanta: fari mokaĵojn aŭ petolaĵojn); kaj okaze de akcidento aŭ dilemo, kiujn ofte renkontas fervoraj sportistoj, oni kaptas kion ajn por sinsavo kaj prefere provas ĉiun rimedon anstataŭ maltrafi favoran okazon. Mi ofte trovis min en tia situacio.
Kion vi diros ekzemple pri jena afero? Iun tagon en pola arbaro taglumo kaj pulvo estis eluzitaj. Dum mi reiris hejmen, terura urso tre rapide persekutis min kun malfermita buŝo, preta ataki min; mi tuj traserĉis ĉiujn miajn poŝojn pro pulvo kaj kugloj, sed vane; mi trovis nenion krom du ekstraj silikoj.
Unu el ĉi tiuj mi ĵetis per mia tuta forto tra la malfermita buŝego de la monstro en ĝian gorĝon. Tio kaŭzis al ĝi doloron kaj igis ĝin turni sin tiel, ke mi povis ĵeti la duan silikon en ĝian malantaŭan pordon, kion mi efektive faris kun granda sukceso; ĉar ĝi enflugis internen, kunpuŝiĝis kun la unua siliko en la stomako, tiel ke estiĝis fajro, kaj sekve de tio la urso dispartiĝis per terura eksplodo. Kvankam mi mem forsavi ĝis el danĝero tiun fojon, mi ne dezirus, denove provi similan eksperimenton aŭ sen alia municio iri kontraŭ urso.
Estis, por tiel diri, mia fatalo, ke la plej furiozaj kaj plej danĝeraj bestoj ĝenerale renkontis min tiam, kiam mi estis sendefenda, kvazaŭ ili scius aŭ havus instinktan informon pri tio. Ekzemple, terura lupo kuregis al mi foje tiel subite kaj tiel proksime, ke mi ne povis fari ion alian ol sekvi meĥanikan instinkton kaj ŝovegi mian pugnon en ĝian malfermitan buŝon. Pro mia sekureco mi puŝadis plu kaj plu, ĝis kiam mia brako eniris interne ĝis la ŝultro. Kiel liberigi min? Mi ne estis tute kontenta en mia malfacila situacio. – Jen lupo vizaĝon kontraŭ vizaĝo; nia reciproka okulumado ne estis el la plej agrabla speco. Se mi eltirus mian brakon, la besto sin ĵetus des pli furioze sur min; tion mi vidis en ĝiaj flamantaj okuloj. Mallonge dirite: mi prenis ĝian voston, turnis ĝian internon eksteren, kiel oni faras tion je ganto, kaj ĵetis ĝin sur la teron, kie mi lasis ĝin.
La sama rimedo ne estus servinta ĉe rabia hundo, kiu baldaŭ poste kuris al mi sur mallarĝa strato en Peterburgo. Oni devas forkuri, mi diris al mi; kaj por fari tion pli bone, mi deĵetis mian peltan mantelon kaj tre baldaŭ trovis min sendanĝera en mia domo. Poste mi sendis mian serviston pro la mantelo, kaj li metis ĝin en la ŝrankon kun miaj aliaj vestoj.
En la sekvanta tago mi estis miregigata kaj timigata per la kriado de Joĉjo: ”Pro Dio, sinjoro, via pelta mantelo estas rabia!” Mi alrapidis kaj trovis preskaŭ ĉiujn miajn vestojn ĉirkaŭenĵetitaj kaj disŝiritaj en pecojn. La viro estis tute prava en sia konstato pri la rabieco de la mantelo. Mi mem vidis ĝin ĝuste en tiu momento atakanta belan frakon, kiun ĝi skuadis kaj ĉirkaŭenĵetis en senkompata maniero.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.