La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

22: Vortklarigoj

(Kun kelkaj eseeptoj vortoj troviĝantaj en Plena Vortaro ne enestas en ĉi tiu listo.)

akjo: lapona kanotsimila glitveturilo.

Alfa kaj Omega: la unua kaj la lasta literoj de la greka alfabeto. do la komenco kaj la fino. (Biblia citaĵo: Apok. 1: 8.)

ampelo: kantbirdo (Ampelis garrulus).

anaso sovaĝa: speco de la anasoj (Anas boschas).

asturo: rabobesto, speco de la akcipitroj (Astur gentilis albidus).

balagano: salmosekigejo.

boaco: lapona nomo de norda cervo (Rangifer).

ĉajnik: tekuirilo.

empetro: sovaĝa arbeto el la familio de Erikacoj kun pinglosimilaj folioj kaj nigraj beroj (Empetrum nigrum).

gado lesivita: speciala sveda kristnaska manĝaĵo, konsistanta el sekigita fiŝo, precipe gado, kiun oni moligas en lesivo de sodo kaj kalko kaj poste kuiras.

gracila: havanta maldikan delikatan formon. 

gulo: rabobesto, speco de la musteloj (Gulo gulo).

histrioniko: naĝbirdo, specco de la Anseridoj (Histrionicus histrionicus pacificus)

hulo: åvelondado mara.

ĥaraŝó: rusa vorto signifanta proksimume ”bone”.

jukolo: ”júkkola” estas sunsekigita salmo.

jurto: ”jurta” estas kabano aŭ tendo, en kiu loĝas la kamĉatkanoj. Antikvatempe ili estis duone subteraj.

kantcigno: speco de cigno, karakterizita de sia kantsimila krio. (Cygnus musicus).

karadrio: kantbirdo, speco de la Karadriidoj (Charadrius dominicus fulvus).

kekso: plata maldika kuko, ordinare el tritiko.

kisla: putra fermentinta salmo.

klangulo: naĝbirdo, speco de la Anseridoj (Bucephala clangula).

kolimbo: naĝbirdo, speco de la Kolimbidoj (Colymbus).

kormorano: naĝbirdo (Phalacrocorax pelagicus).

lutro: rabobesto, speco de la musteloj (Lutra lutra).

maraglo: giganta speco de la agloj (Haliætus pelagicus).

marmoto: mambesto, speco de la Sciuridoj, kiu dormas dum la tuta vintro (Marmota).

mergo: naĝbirdo (Mergus); mergeto: malgranda mergo (Mergus serrator).

montŝafo: speco de la ŝafoj (Ovis nivicola).

mustelo: malgranda karnomanĝanta mambesto tre maldikkorpa, kies felo estas tre ŝatata (Mustela). /Plena Vortaro/

muŝagariko: speco de venena fungo, ruĝa kun blankaj makuloj, (Amanita muscaria).

niĉevó: rusa vorto sigrtifanta proksimume ”ne gravas”.

nikteo blanka: speco de la strigoj (Nyctea nivea).

nucifrago: speco de la Korvidoj (Nucifraga caryocatactes kamchaticus).

numenio: kantbirdo, speco de la Karadriidoj (Numenius phæopus variegatus).

obturatoro: mekanika sistemo, lokita sur la objektivo aŭ en fotografilo, por malfermi kaj fermi laŭ difinita tempo la eniron de la luma bildo sur la impreseman platon. /Verax/

piceo: speco de la koniferoj, en Esperanto ordinare nomata ”abio” (Picea).

pinikolo: kantbirdo, speco de la Fringilidoj (Pinicola enucleator kamchaticus).

pino rampa: speco de nana pino (Pinus pumilia).

poliporo: speco de fungo (Polyporus).

pologo: interna tendo de jurto.

psalomŝĉiko: psalmokantisto kaj pastra helpanto.

pud: pezo ekvivalenta al 16 kilogramoj.

purgo: ”purga” estas neĝoŝtormo.

rodi: mordeti, manĝi per malgrandaj pecetoj; roduloj genro de mambestoj, havanta en ĉiu makzelo tranĉodentojn. /Plena Vortaro/ Komp. rodo.

rodo: eksterhavena parto de maro nature aŭ arte ŝirmita kontraŭ la ventoj, kie la ŝipoj povas sendanĝere haltadi. /Plena Vortaro/ Komp. rodi!

saporo: fiŝkaptilo, speco de ligna naso.

sfagno: speco de griza musko (Sphagnum).

sito: kantbirdo, speco de la Citidoj (Sitta europæa albifrons).

sledo: glitveturilo.

spuro: paŝosignoj de bestoj.

stilzbirdoj: ordo de birdoj karakterizitaj de longaj kruroj senplumaj kiuj similas stilzojn. /Verax/

surnio: speco de la strigoj (Surnia ulula).

ŝamano: pastro-sorĉisto, kiu sin okupas pri ”ŝamanismo”, t.e. la kredo ke oni povas elvoki spiritojn kaj per ilia helpo esplori kaj ŝanĝi la pason de la okazoj.

tabano boaca: granda muŝosimila insekto, kiu en sia lasta larvstadio vivas sub la dorshaŭto de brutoj kaj cervoj (Oedemagna)

tenaca: havanta densecon, kiu ne facile cedas al disrompo aŭ distranĉo; malfacile maĉebla pro sia ledeca karaktero. (tenacis; tenaz, tenace, tenacions, tough; zäh; seg.)

vakcinio: sovaĝa arbeto el la familio de Erikacoj kun ruĝaj manĝeblaj beroj (Vaccinium vitis idæa).

zibelo: rabobesto, speco de la musteloj, kies felo estas tre altvalora (Martes zibellina).


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.