La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kelkaj loĝantoj en la unua lamuta jurto.
(Fotis la aŭtoro)
El la malalta jurto fluis amaso da felvestitaj homoj, grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj kun samaj karakterizaj mongolvizaĝoj. Ĉiuj estis vestitaj per vilaj feloj kaj scivole rigardis nin tra siaj mallarĝaj okulfendetoj. La feljakoj de la virinoj estis superŝutitaj per perlaj brodaĵoj kaj pendkovritaj per metalaj ornamaĵoj, tintiloj kaj sonoriletoj, kiuj ektintis je ĉiu paŝo.
Post kiam la hundoj estis fortike enĉenigitaj, la lamutoj en balbuta ruslingvo invitis nin eniri kaj trinki teon.
En la duonlumo interne la indiĝenoj sidis ĉirkaŭ la fajro en la mezo de la jurto, kaj viroj kaj virinoj fumante siajn pipojn. Ni salutis ilin kaj estis proponataj eksidi sur la sternitajn boacajn felojn, kiuj servis kiel planko.
Ĉiuj scivole pririgardis nin. Precipe mia edzino vekis grandan intereson inter la virina parto de la jurtanaro. Ili rakontis, ke okazis nur unu fojon antaŭe, ke virino vizitis ilin. La viroj ĝenerale parolis ruse sufiĉe bone, sed la virinoj regule nur sciis kelkajn vortojn.
Sávanoh prezentis nin per la jenaj vortoj: ”Jevó ni kommersánt, jevó Expedizia, jevó jurta ŝíbko daIjóko za morje.” (Li ne estas komercisto, li estas ekspedicio, lia jurto kuŝas terure malproksime trans la maro.)
Interne la jurto konsistis el tri tendetoj el boaca felo. La nombro de tiaj internaj tendoj aŭ ”pologoj” dependas de la nombro de la familioj. Ĉiu familio nome havas sian propran. Tage la antaŭaj flankoj de tiuj tendoj estas fikslevitaj.
La mastrino de tiu interna tendo, kie ni lokiĝis, alprenis malpuran lignan kesteton, en kiu kelkaj tasoj, glasoj kaj pladoj kuŝis envolvitaj en preskaŭ nigra ĉifontuko, kiu iam estis blanka. Ŝi metis tiujn sur ladan pleton, tute similan al ordinara simpla sveda kafpleto, kaj enverŝis teon el giganta kupra kaldrono. Sur la pleton mia edzino ŝutis amason da keksoj el papersako. En malpli ol unu minuto ili estis for. El ĉiuj flankoj de la jurto oni venis por gustumi ilin.
Post kiam ni trinkis multajn tasojn da teo, la virinoj venis kun sekaj boacfelaj ŝuoj por ke ni ne bezonu sidi en niaj propraj malsekaj.
Tiun kutimon prezenti sekajn ŝuojn ni poste renkontis en preskaŭ ĉiu lamuta jurto.
Post kelka tempo ni estis regalataj per manĝaĵo. Matene, tagmeze kaj vespere ĝi konsistas el la samo, nome kuirita boaca viando.
La viandpecoj estas alportataj en lignaj trogoj, kaj la fingroj devas servi kiel forkoj, la ponardo por detranĉi la pecojn. La lamutoj ĉiam kuiras la viandon sen salo. Pro tio ĉiu vojaĝanto kunportas malgrandan salujon, en kiun li trempas la viandpecojn, antaŭ ol li manĝas ilin.
La lamutoj ĉiam uzas la fingrojn kiel forkojn.
(Fotis la aŭtoro)
Niaj kunvojaĝantoj, la felkomercistoj, jam komencis siajn zibelnegocojn, kaj tie ĉi kaj tie en la jurto oni vidis, kiel la zibelaj feloj estis ekzamenataj kaj prezoj fiksataj. Tiuj lastaj ordinare variis inter 150 kaj 200 japanaj jenoj, t.e. laŭ sveda mono respektive 300 kaj 400 kronoj. Tiu sumo neniam estis pagata per moneroj, ĉiam per komercaĵoj. Por sugesti la lamutojn, ke ili ricevas altan pagon por la feloj, oni kelkfoje povas pagi ankoraŭ pli ol la menciitan sumon, sed tiam des pli altigas la prezon de la varoj. El la varoj certe teo kaj tabako ludas la plej gravan rolon. Fokfelaj rimenoj por kaptŝnuro, jungiloj kaj aliaĵoj ankaŭ estas gravaj artikloj. Krome la lamutoj ofte aĉetas farunon por karbobulkoj kaj keksojn kaj bombonojn. Samkiel ĉiuj aliaj naturpopoloj ili kompreneble ŝatas alkoholon. Sur la sledo de unu el la komercistoj mi vidis 40 alkoholbotelojn.
Vespere la antaŭa flanko de la internaj tendoj estis mallevata, kaj ĉiu familio eniris en la sian. Stĉarinaj kandeloj kiujn la lamutoj aĉetis de la komercistoj, estis ekbruligataj, kaj mia edzino kaj mi eksidis kaj interparolis kun niaj gemastroj. Sed antaŭ ol mi emigis ilin kun intereso respondi miajn demandojn, mi devis rakonti al ili multe pri niaj familiaj rilatoj, pri nia lando kaj kiel aspektas tie. Ili estis treege interesataj kaj speciale volis scii, kiaj ĉaseblaj bestoj k.s. ekzistas tie. Ili sieĝis nin per ĉiaj demandoj, kaj la okuloj elstaris el la kapo, kiam mi rakontis, ke ni ankaŭ havas specon de lamutoj en la norda parto de nia lando, kiuj vivas per bredado de boacoj, kaj loĝas en jurtoj. Mi devis rakonti multe pri la laponoj, kaj kiam mi montris kolorigitan karton ilustritan kun lapontendoj kaj akjoj, ili pririgardis ĝin kun senlima intereso, kaj ili eldemandis min pri ĉiuj detaloj. La akjo de la laponoj ne elvokis ilian aprobon. Ili ridante komparis ĝin kun la kanoto de la kamĉatkanoj kaj miris, ke oni povas ien veni per tia trogo. Ili petis min, ke mi montru al la laponoj veninte hejmen, kiaj aspektas la sledoj de la lamutoj, tiam ili eble povus lerni fari similajn. Kaj kiajn vestojn ili havas. La virinoj ja ne portas perlojn. Devas esti malabunde da zibeloj tie. Kaj ĉiajn aliajn pripensojn ili faris. Sed post tiu vespero ni estis bonaj amikoj, kaj tiu suspektemo, kiun ili komence montris rilate al ni, malaperis tute kaj plene. Poste ili volonte respondis ĉion, pri kio mi demandis ilin.
La nokton ni pasigis en la internaj tendoj, kie fariĝis tre malvasta loko.
Jam antaŭ tagiĝo, la indiĝenoj komencis moviĝi, kaj baldaŭ ni ĉiuj sidis ĉirkaŭ la bolanta matenteo.
Lamutaj boacoj.
(Fotis la aŭtoro)
La jurto situis en valo. Ĉie ĉirkaŭe estis altaj blankaj montegoj kun deklivoj kovritaj de larikarbaro. Sur tiuj montoj sin paŝtis la boaca grego. Tuj post la tetrinkado kelkaj lamutoj alligis al si skiojn – eĉ pli mallongaj ol tiuj de la kamĉatkanoj kaj sur la suba flanko tegitaj per la mallongharara felo de la kruroj de la boaco – kaj ekkuris supren al la montego por peli la gregon malsupren al la jurto.
Post mallonga tempo oni povis distingi kontraŭ la blanka neĝo sur la montega deklivo malhelan ondiĝantan rubandon, kiu moviĝis malsupren de la montego en direkto al la jurto. En la lorno oni povis vidi flanke de la kurbiĝanta grego du malgrandajn punktojn: la du lamutojn. Sed hundojn ili ne uzis kiel helpon ĉe la manovrado de la grego, kiel faras niaj laponoj. Tio tiom pli mirigis min, ĉar en ĉiu lamuta jurto ĉiam troviĝis pluraj ĉashundoj, kiuj ĝuis grandan famon pro ĉaslerteco kaj inteligento. Sed nek la lamutoj nek la korjakoj ilin uzas kiel helpon ĉe la prizorgado de la boaca grego.
Atendante la gregon, ni eniris en la jurton kaj varmigis nin ĉe la fajro. Subite ni ekaŭdis tintilojn sonorantajn – ili sonoris tiel melodie bele en la malvarmego. Ni rampis el la jurto. Kaj jen ili venis flue, milo da grandaj, belaj boacoj, rimarkinde pli grandaj ol niaj laponaj boacoj. La plej multaj estis grizaj, kelkaj tre helaj, aliaj neĝoblankaj kaj pluraj makulitaj.
La tirhundoj, kiuj estis ligitaj ĉe arboj kaj arbustoj en la proksimo komencis boji kaj salti. Precipe la miaj, kiuj vidis boacojn je la unua fojo, estis tute furiozaj kaj tiris kaj ŝiris siajn ĉenojn. La lupa naturo aperis, kaj mi estas certa, ke ili sin ĵetus sur boacon, se ili elŝiriĝus.
La boacoj ne tre atentis ilin – ili alkutimiĝis al bojantaj hundoj.
Sed la lamutoj min petis pririgardi, ĉu ili estas firme ligitaj. La tuta granda grego inunde kovris la lokon ĉirkaŭ la jurto, kaj la boacoj montris tre malgrandan timon. Oni eĉ povis tuŝi kelkajn per la mano.
Kiam mi fotografis ilin, kelkaj volis aliri kaj priflari la kameron.
Amaso da boacoj aliris tute al la jurto serĉante por urino. Ili avide manĝis la neĝon, kie tia estis eligita. Ofte pluraj premiĝis por atingi tiajn makulojn. Kiam ili fariĝis tro trudiĝemaj kaj komencis mordeti je la jurto kaj la provizoj, kiuj estis amasigitaj tie ekstere, la lamutoj forpelis ilin, sed ili tuj revenis.
Nun estis necese kapti nombron da tir- kaj rajdbestoj, ĉar kelkaj lamutoj veturos al alia jurto kelkajn mejlojn de tie. Ĉiuj viraj lamutoj en la jurto partoprenis. Kelkaj pelis la boacojn tien kaj reen, dum aliaj per ĵetmaŝo kaptis la deziratajn bestojn. Kun miregiga lerteco ili ĵetis la 10 klaftojn longan fokfelan rimenon en tiun kornaron, kiun ili deziris. Ili bezonis duonan horon por kapti la boacojn.
Poste oni altrenis la boacsledon. La lamuta boacsledo estas kompleta artaĵo. Ĝi estas gracila, eleganta kaj mirinde fortika. Ĉio estas farita el betulo. Samkiel sur la hundsledo oni vane serĉas por eĉ unu najlo aŭ ŝraŭbo. Ankaŭ ĉi tie ĉiuj artikoj estas kunligitaj per rimenoj, ne el fokfelo kiel sur la hundsledo sed el mallarĝaj, krudaj boacfelaj rimenoj. Per tio ĝi farigas fleksebla kaj malrigida kaj malgraŭ sia gracileco nekredeble fortika kaj samkiel la hundsledo ĝi estas riparebla kie ajn en la arbaro. La bildo plej bone montras, kiel aspektas la sledo, kaj mi bone povas kompreni, ke la lamutoj devas trovi, ke la akjo de la laponoj estas kriplaĵo.
Lamuta boacsledo.
(Fotis la aŭtoro)
Antaŭ la sledo oni jungis du boacojn unu apud la alia. La jungilo estis tre simpla, nur granda maŝo el larĝa fokfela rimeno, kiu estas metata ĉirkaŭ la kolon kaj inter la antaŭajn piedojn. Kondukrimeno iris al la kapo de ĉiu boaco, kaj per tiu oni povis direkti al unu aŭ alia flanko. La vipo konsistis el vergo kun akra butono ĉe la pinto kaj la bremso el peco de boaca korno kun fera pinto, kiu pendas sur la ekstera flanko de la dekstra glitilo, ĝuste kie oni metas la piedon. Ĝi estas tiel konstruita, ke oni nur bezonas meti la piedon sur ĝin por ke la ferpinto sin boru en la neĝon kaj bremsu.
Poste oni alkondukis du rajdboacojn, kaj metis la plej beletajn selojn el boaca felo sur ilin. La lamutoj nome uzas la boacon kiel rajdbeston, kutimo, kiu estas tre malofta inter boacbredantaj popoloj kaj krom inter la ceteraj tungusoj nur ekzistas inter la karagasoj kaj la sojotoj en la Sajanaj alpoj de Centra Azio. La seloj estas metataj sur la boacoj rimarkinde pli antaŭe ol sur ĉevalo. Oni sidas preskaŭ super la antaŭaj piedoj, kio estas videbla sur la bildoj, kaj direktas per kondukrimeno. Neniaj piedingoj ekzistas. Por kunhelpi ĉe la ekvilibrado oni tial, precipe la virinoj, uzas longan bastonon.
Oni rajdas paŝe aŭ trote sed neniam galope. La boacoj ne eltenas tiel fortan streĉadon, kiun postulas tio lasta. Sed alie ili estas tre persistaj ankaŭ kiel rajdbestoj. 50 km ili senpene iras kun unu rajdanto en unu tago sen malutilo. Mi mem vidis ripetfoje, kiel lamutoj en duona tago rajdis 30 ĝis 40 km kaj la boacoj ne ŝajnis lacigitaj.
Mia edzino kaj mi kompreneble provis rajdadon sur boacoj, sed nur mallongajn distancojn ĉirkaŭ la jurtoj. La lamutoj ne volonte lasis nin uzi iliajn rajdboacojn por pli longaj vojaĝoj, ĉar ili konsideris nin tro pezaj por ili.
Kiam do la dezirataj boacoj estis kaptitaj, aljungitaj kaj selitaj, oni kunpelis la gregon for de la jurto, kaj denove ĝi serpentumante supreniris la montegon, ĝis kiam oni bezonos ĝin venontfoje.
Nia plano ne ampleksis restadon dum pli longa tempo antaŭ ol en la sekvonta jurto, kiu havis plurajn aliajn jurtojn en la proksimo.
Ni do decidis veturi plu en la sama tago kaj en sama direkto kiel la lamutoj kun siaj boacoj. Nun estas tiel, ke se boacsledoj kaj hundsledoj veturos laŭ la sama vojo, la hundsledoj devas veturi antaŭe kaj la boacsledoj sufiĉe longan tempon poste. Se tiuj lastaj veturas antaŭe, la sekvo estas, ke la hundoj bojegante ekkuras en la freŝaj paŝosignoj de la boacoj kaj per ĉiu forto provas atingi la boacojn.
Rajdanta lamutino.
(Fotis la aŭtoro)
Ŝarĝitaj per diversaj etnografiaĵoj, kiujn ni interŝanĝe ricevis en la jurto, ni startis kune kun mia fidela Sávanoh, kiu sidis kantetante pro ĝojo pri la bonsukcesaj zibelnegocoj, kiujn li faris, dum pluraj el la aliaj komercistoj ne ricevis eĉ unu felon. Lia vizaĝo radiis pro ĝojo kaj la nigraj okuloj brilis, kiam li rakontis al mi, kiom lin envias la aliaj. Por ankoraŭ pli inciti ilin, de temp’al tempo li prenis zibelfelon kaj svingis ĝin en la aero kriante al la hundoj: ”Jen vi vidas, hundoj, kiel aspektas bona zibelfelo.” Tion li tamen nur faris kiam liaj konkurantoj estis tiel proksime, ke ili vidis kaj aŭdis ĉion.
Sed tio estis nur en la komenco de la tago, ĉar baldaŭ ni devis pensi pri aliaj aferoj. Sávanoh jam matene kuraĝigis min per tio, ke la hieraŭa vojo estis kvazaŭ tundro kompare kun la vojo al la sekvonta jurto. La koro preskaŭ saltos el la buŝo, tiel peniga ĝi estos, li diris.
Dufoje ni devis dejungi la hundojn, ligi ĉenojn sub la glitilojn kaj per komunaj fortoj malsupren treni po unu sledon. Sed poste ni venis al la plej terura deklivo, kiun ni renkontis dum la vintra vojaĝo. Kiam ni staris ĉe ĝia piedo, mi ne kredis, ke estus eble per ŝarĝitaj sledoj suprengrimpi tiajn krutaĵojn. Ni prenis po unu sledon.
La hundoj, la admirindaj bestoj, ektiregis per ĉiuj fortoj. La langoj pendis el iliaj buŝoj, kaj ili spiregis kiel bloviloj. Iris metron post metro. Se ni cedis por momento, la sledo glitis malantaŭen. Kiam ni fine suprenigis la du unuajn sledojn sur la supron, ni estis malsekaj kiel ĉifonoj, kaj la koro batis tiel ke ni povus timi, ke ĝi krevos.
Sed estis neniu tempo por ripozo. Ni ligis la hundojn kaj renversis la sledojn, jen ni devis ŝoviĝi malsupren en la abismon por kunhelpi pri la posta sledo.
Fine ĉiuj estis supre. La vido de tie estis grandioza. Kien oni turnis la okulon, kuŝis neĝoblankaj montegoj kaj vulkanoj baniĝantaj en la sunlumo. Blovetadis nepriskribeble agrable. En tiu varmigita stato, en kiu oni sin trovis, la glacia vento estis sentata same agrabla kiel alie kutimas la plej varmetaj someraj ventetoj. Kion oni pleje bezonis, estis malvarmetiĝo, kaj mi manĝis neĝon sen ĉeso. Ofte tio estis la sola maniero malvarmigi sin, se oni ne lavis la vizaĝon per neĝo. Ambaŭ manierojn oni ofte praktikas. Mi veturis longe sen ĉapo post tiu ŝvitbano. La haroj, kiuj estis tramalsekaj, fariĝis blankaj kaj rigidaj de frosto.
Lamuto en sia nefermita felvesto.
(Fotis la aŭtoro)
Subite Sávanoh difektis sian sledon. Por ne perdi tempon du fojojn, ni faris tepaŭzon tie, kvankam estis malfacile trovi brullignon.
Antaŭ ol ni estis pretaj, la lamutoj atingis nin per siaj rajdboacoj kaj unu sledo. La hundoj ekvidis ilin la unuaj kaj volis alkuri. Ni devis ligi ilin fortike kaj minaci ilin per fortaj vortoj. La lamutoj haltis kelkcent metrojn malantaŭ ni, ligis la boacojn kaj venis por partopreni en la tetrinkado.
En la krepuskiĝo ni atingis la riveron Bistraja (La rapida). Sur ĝia bordo kuŝis la jurto, kiun ni serĉis. Sed kiam ni alvenis, mi estis tiel ĝismorte elĉerpita, kiel mi neniam antaŭe estis. La tuta korpo tremis, kaj mi apenaŭ kapablis enĉenigi la hundojn. Poste ni eniris – mia edzino ne estis multe pli bonfarta ol mi – kaj eksidis inter novan aron da lamutoj, egale gastamaj kaj afablaj kiel la antaŭaj. Dum pluraj horoj mi ne kapablis ion manĝi, kaj mi ankoraŭ hodiaŭ memoras, kiel malfacile estis por mi kolekti la lastajn fortojn por eliri kaj manĝigi la hundojn. La kompatindaj bestoj ankaŭ ne estis similaj al si mem. Ili restis kuŝante, ĝis kiam mi metis la fiŝon antaŭ ili.
Kelkaj ne elmanĝis sian porcion. Parolante pri hundnutraĵo, samkiel miaj kunvojaĝantoj mi ankaŭ kunportis jukolon el Kosyrevsk por tuta semajno. La lamutoj nome ne volas buĉi boacojn je hundman ĝaĵo. Kelkaj lamutoj tamen tenas propran hundaron kaj tiaokaze havas jukolon, sed ili ĉiam havas malmulte, pro kio estas plej saĝe kunporti tiom, por kiom estas loko.
Kvankam multaj tagoj post tiu estis malfacilaj, tiu tago tamen restas en la memoro kiel la plej peniga dum la tuta ekspedicio. En la nokto ni nur povis dormi kelkajn horojn. Sed nun ni ankaŭ atingis lokon, kiun ni pensis uzi kiel ĉefrestadejon dum iu tempo, kaj tio estis bona.
Apenaŭ ni envenis en la jurton, kiam la lamutoj unuvoĉe petis por rigardi la ilustritan karton pri la laponoj. La famo jam atingis tien. En ĉiuj postaj jurtoj, kiujn ni vizitis, estis same. La akjo ĉie vekis la saman malaprobon. ”Kaj kiel malriĉaj ili aspektas, kiuj ne havas perlojn!”
Pli poste en la vespero amiko Sávanoh provis igi la lamutojn danci sian nacian dancon ”norgali”. Mem majstro pri tiu arto, li sukcesis kolekti ĉiujn en la jurto, kaj en la lumo de la fajrujo ni nun povis okulvidi tiun strangan dancon. Ĝi estas farata tiel, ke la lamutoj, kaj viroj kaj virinoj, aranĝitaj kvazaŭ por ronddanco ĉirkaŭ la fajro, staras sur unu loko svingante sin jen al unu jen al alia flanko, eligante unu al la alia iajn bestajn siblajn sonojn, dum ili alterne fermas la okulojn kaj faras grimacojn. La danco, se oni povas ĝin tiel nomi, nek estas bela nek prezentas ian varion, nur kurioza. Estas nekompreneble, ke ili povas elteni tiel longe, kiel ili faras, ne raŭkiĝante. Norgali estas tre ŝatata plezuro ĉe la lamutoj.
La sekvan matenon la komercistoj veturis plu al aliaj jurtoj. Iom post ilia forvojaĝo komenciĝis la plej sovaĝa alkohola orgio, kiun oni povas imagi. Ĉiuj pagis siajn felojn parte per alkoholo, kaj nun oni intencis drinki. Post duona horo ĉiuj viroj en la jurto estis ebriaj.
Kelkaj estis el la sovaĝa speco, aliaj kviete endormiĝis, tuj kiam ili ebriiĝis. lu maljunulo estis speciale malfacila. Li komencis interbatalon kontraŭ la aliaj, elingigis la ponardon kaj tute furioziĝis. La ŝaŭmo staris al li ĉirkaŭ la buŝo, kaj li ĉirkaŭkuris kiel sovaĝulo.
Subite li saltis rekte en la fajron. Ni ĉiuj alkuris kaj elgiris lin. Poste la virinoj kaj tiuj viroj, kiuj ne estis tute senkonsciaj, alprenis dikajn fokfelajn rimenojn kaj ligis lin ĉe piedoj kaj manoj, tiel ke li ne povis moviĝi. Poste li devis kuŝi kiel pakaĵo, kaj fine li endormiĝis.
Mia edzino kaj mi uzis parton de la tago por ekskurso per skioj al proksima jurto, dum la mastroj fordormis al si la ebriecon. Kiam ni revenis posttagmeze, la plej multaj revigliĝis. Unu el la pli aĝaj lamutoj, kiu havis kvietan temperamenton, prilaboris sian magian tamburon kaj kantis monotonajn lamutajn melodiojn. La tutan reston de la tago kaj la duonon de la nokto li okupis sin pri tio sen ĉeso. Magia tamburo ĝustadire ne apartenas al la lamutoj. Laŭ la nomo ili estas kristanoj kaj oficiale konfesas la greke katolikan kredon.
En ĉiu jurto pendas malgranda ikono, kaj ili ofte faras la krucosignon antaŭ ĝi. Sed en koro kaj animo ili estas fidelaj al sia malnova ŝamanismo, t.e. la arto per helpo de spiritoj ŝanĝi la pason de la okazaro. Ilia ĉefa instrumento je tio estas la magia tamburo. Per ties helpo ili elvokas la spiritojn.
La maljunulo fariĝis pli kaj pli petola, des pli longe li frapis sian tamburon. Fine li devis surmeti sian specialan ŝamanan veston. Ĝi konsistas el speciala ŝamana pelto kun multaj perloj kaj felbrodaĵoj kaj felkufo, ĉirkaŭ kiu pendas longaj perlornamitaj feltufoj, kiuj malebligas al la portanto ion vidi. Ĉar li oficiale estis kristano, li sentis sin iom ĝenita sidi antaŭ ni elvokante spiritojn en tiu maniero kaj deklaris pli ol dudek fojojn, ke reale nur estis antikvatempe, kiam oni ĉi tiel frapis la tamburon. Nuntempe nur maljunuloj faras tion, kaj nur kiam ili estas ebriaj, li aldiris sincere. La mastrino en tiu interna tendo, kie ni loĝis, ankaŭ sentis sin treege ĝenita pro la maljunulo kaj deklaris ripetfoje, ke ili donace ricevis la magian tamburon de la korjakoj kaj ke ĝi estas tute identa kun la balalajko de la rusoj. En ĉiuj lamutaj jurtoj, kiujn ni poste vizitis, ni ĉiam trovis kaŝitan magian tamburon, kiun ili tamen prefere volis, ke oni ne rimarku.
Post kelkaj tagoj ni vojaĝis kune kun du lamutoj al alia jurto. Ĝi kuŝis sur vala deklivo duonan tagvojaĝon de la restadejo ĉe Bistraja kun ravaj perspektivoj en ĉiuj direktoj. Ĉi tie ni renkontis la plej simpatian lamutfamilion el ĉiuj, kun kiuj ni konatiĝis supre inter la montegoj, kaj tie ni ankaŭ restis dum pluraj tagoj. La famo pri ni jam antaŭ longe atingis ilin, kaj ili diris, ke ili dum pluraj tagoj atendis viziton de la vojaĝantoj el malproksime.
Maŭra.
(Fotis la aŭtoro)
Nia alveno al la jurto tamen estis ne tre respektinda, ĉar kiam ni pasis la lastan malsupreniran deklivon, ni en akra kurbo faris elegantan rulfalon meze antaŭ la okuloj de la lamutoj. La hundoj nur pensis pri boacoj kaj neniel atentis niajn provojn malrapidigi la kuron. Sed ni tamen estis egale elkore akceptataj. Ni ekloĝiĝis en interna tendo, kie loĝis la lamuto Ivan Petroviĉ kun sia edzino Maŭra kaj ilia kvinjara fileto llja. Jam antaŭ ol ni eltrinkis la unuan tetason, ili petis rigardi la ilustritan karton. Ĝi nun servis kiel ia rekomenda letero.
Ŝajnas al mi kaj malĝojige kaj ridinde, ke tiuj kompatindaj felvestitaj sovaĝuloj, kiuj havas neniun interrilaton kun la civilizacio, estu devigitaj lasi sin bapti de tiuj karikaturoj de pastroj, kiuj troviĝas tie kaj tie ĉi en la vilaĝoj kaj en neniu rilato staras sur pli alta nivelo ol la sovaĝuloj. Kial la lamutoj ne havu rajton frapi sian magian tamburon, kiel faris iliaj prapatroj de nememoreblaj tempoj, kaj kial ili ne havu rajton konservi siajn proprajn nomojn, kiuj sonoras de sovaĝejo, anstataŭ esti baptataj je Ivan Petroviĉ de duoncivilizita kamĉatkano aŭ ruso? Tio pli konvenas al sinjoro en redingoto kaj kaŭĉukaj galoŝoj ol al liberaj kaj sendependaj sovaĝuloj, kiuj vivas per viando kaj estas vestitaj per feloj ĝis sur la korpa haŭto. Mi opinias, ke la misio faris bonon en multaj lokoj, sed ĉi tie inter la montegoj ĝi ne faras tion. Kiam. la reprezentantoj de la nova kredo staras tiel malalte, kiel ili faras en Kamĉatko, ili ne povas veki respekton inter siaj prozelitoj kaj devas unue misii sin mem, antaŭ ol ili komencas je aliaj.
Nu bone, Ivan Petroviĉ tamen estis interesa kaj simpatia homo, kaj en tri tagoj mi turmentis lin per trudiĝemaj demandoj pri la vivo de la lamutoj kaj pri la detaloj de la boaca bredado. Mia edzino, kiu ĉie gajnis la korojn de la virinoj, igis ilin rakonti pri la severa vivo de la virinoj, pri iliaj malĝojoj kaj plezuroj, pri iliaj geedziĝoj kaj entombigoj. Maŭra estis ne nur la plej bela sed ankaŭ la plej simpatia el ĉiuj lamutinoj, kiujn ni renkontis. Ŝi ankoraŭ staris en la plena belĉarmo de sia junaĝo kaj ne ricevis tiujn sulkojn sur la vizaĝo, kiujn alie la severa vivo frue faras al la homoj en tiuj regionoj.
Ni travivis multajn interesajn aferojn en tiu jurto. Ni ricevis ekkonon pri la ĉiutaga vivo de la lamutoj, faris rajdajn ekskursojn sur la dorso de boaco kaj akompanis niajn gemastrojn en iliaj boacsledoj por vizitoj al proksimaj jurtoj. Ni ekhavis fortan impreson de tiu sendependa kaj feliĉa vivo, kiun vivas tiuj nomadoj. Ili posedas ĉion necesan krom teo kaj tabako.
Mia edzino kaj lamutino sur la boacodorso.
(Fotis la aŭtoro)
La boaca grego estas ilia plej grava posedaĵo. Sed diference de siaj najbaroj, la korjakoj, ili ne vivas ekskluzive per tiu. La ĉaso estas por la lamutoj grava vivrimedo, kaj ili dividas sian laboron inter tiu kaj la bredado de la boacoj. Sekve ili ne povas teni tiel grandajn gregojn de boacoj kiel la korjakoj, kiuj preskaŭ ekskluzive vivas per bredado de siaj boacoj kaj preskaŭ nur por plezuro iam ĉasas. Nek la lamutoj nek la korjakoj iam melkas siajn boacojn, kiel faras niaj laponoj. Kiam mi demandis ilin pri tiu afero, tio vekis kaj miron kaj ridon. La tuta jurto ridis kaj miris, kiel mi povas kredi, ke ili volas fortrinki la lakton por la boacidoj.
Ĉar la lamutoj do ne tenas grandajn gregojn de boacoj – ĉiu jurto ĝenerale havis de kelkaj centoj ĝis maksimume milo da bestoj – ŝajnis al ili domaĝe buĉi pli ol la plej necesan. Se la lamutoj loĝas proksime de riĉa korjako, kiu povas havi eĉ 4 ĝis 5 mil bestojn, ili kutime preferas veturi al tiu kaj almozpetas kelkajn boacojn. Kaj la afablaj korjakoj, kiuj certe sentas sin iomete fieraj pro sia riĉeco, eliras kaj kaptas tiom, kiom deziras la lamutoj. Ĉio okazas sub amikaj formoj, kaj la lamutoj supozeble faras reservon al la korjakoj, kvankam mi neniam vidis tion. Sed la korjakoj ofte diris al mi post tiaj viandvizitoj: ”Jes, tiuj lamutoj, ili ja estas sentaŭgaj. En la tuta vintro ili senĉese veturas al ni por boacoj. Eĉ ne unu boacon el siaj propraj ili volas buĉi, nur pro tio ke ni donas al ili, kion ili bezonas.
Oni devus ne doni al ili eĉ unu boacon. Ili ja povus prizorgi siajn proprajn iom pli bone anstataŭ ĉirkaŭkuri ĉasante zibelojn.” Sed la venontan fojon, kiam la lamutoj venas, ili tamen estas gastame akceptataj, regalataj per teo kaj viando kaj revenas kun la sledoj plenaj de boaca viando. La lamutoj klarigis al mi la situacion jene: ”Tiuj kotaj korjakoj, ili havas tiom da boacoj, ke oni estus stulta, se oni buĉus iun el siaj propraj.” Ambaŭ gentoj malbone parolis unu pri la alia antaŭ mi, kaj mi ekhavis la impreson, ke la amikaj interrilataj formoj inter ili estas el la sama speco, kiel tiuj sinceraj deklaroj pri la plej granda reciproka amikeco, per kiuj ĉiam finiĝas la plej amaraj diplomataj notoj.
Lamutaj infanoj.
(Fotis la aŭtoro)
La ĉiutaga vivo en la jurto estas tre monotona. Oni ĉiam leviĝas frue, ordinare antaŭ ol estas plena lumo, tiel ke oni vidas la stelojn tra la fumelirejo, se estas serena tago. La plej unua faro estas ekbruligi fajron. Brulligno ĉiam troviĝas interne en la mateno. Poste oni surmetas la tekruĉon, kaj ĉiuj en la jurto sin varmigas per teo. Post tio sin lavas tiuj, kiuj havas emon, kiuj ne estas tre multaj. La lavado okazas tiel, ke ili albuŝigas la bekon de la granda tekruĉo kaj sorbplenigas la buŝon per akvo. Poste ili ŝprucigas la akvon en la manojn kaj iomete lavas la vizaĝon. Kiam mia edzino kaj mi unuafoje vidis, kiel ili lavas la infanojn, ni ne povis ne ridi. La patrino sorbplenigis la buŝon per akvo kaj poste elsputis unuope ŝprucaĵon rekte en la vizaĝon de la kriaĉanta infano, post kio ŝi frotis ĝin per tufo de sfagno. Kiel mantukon oni uzas tre delikatan kaj molan lignolanon, kiun la virinoj preparas skrapante per akra tranĉilo longajn kaj delikatajn tranĉaĵojn el salikligno. Oni ankaŭ uzas ĝin por viŝi la tetasojn.
Kelkaj el la viroj tuj matene skikuras al la grego por prizorgi ĝin kaj peli ĝin hejmen al la jurto, se oni bezonas bestojn.
La virinoj ordinare eksidas por prepari felojn, laboro, pri kiu ili regule estis okupitaj, kiam ni faris vizitojn. Ili ankaŭ faras ĉiujn vestojn, kaj siajn proprajn kaj tiujn de la viroj, kaj tio estas laboro, kiu okupas grandan parton de ilia tempo. Ĉiuj vestoj estas farataj el feloj. Escepte la ĉapon kaj kelkajn garnaĵojn la vestoj estas ekskluzive el boaca felo. La ĉapojn oni ofte kudras el gula, hunda aŭ, kiam ĝi estu tre eleganta, lutra felo. La someraj vestoj estas el ŝamo, kiun ili faras speciale mola. Kiel estas videble laŭ la bildoj la lamutoj, diference de la korjakoj, havas nefermitajn feljakojn. Tiuj de la viroj estas proksimume de la sama fasono kiel jaketo!
La preparado de la feloj okazas laŭ diversaj manieroj, depende de tio, por kio ili estos uzataj. Sed ĉiu tanado komenciĝas en sama maniero. La sekigitan felon oni sur la karna flanko skrapas pura de graso kaj kuniga histo. Poste oni ŝmiras la karnan flankon laŭ ofte uzata metodo per dekokto de alna ŝelo kaj urino, post kio oni ĝin kunfaldas kaj kuŝigas en iu varma loko tra unu nokto. La sekvontan tagon oni denove gratas ĝin per la skrapilo kaj frotas ĝin detale, per kio ĝi farigas mola kiel ŝtofo kaj estas preta.
Ĉiuj vestoj estas kudrataj per tendenoj anstataŭ fadeno kaj per trieĝaj kudriloj. Ordinaraj rondaj kudriloj estas tre maloportunaj ĉe felkudrado.
La sennombraj vitraj perloj sur la vestoj de la lamutoj estas tre alte ŝatataj. En ĉiu jurto, kiun ni vizitis, la virinoj demandis al ni por perloj. Tiu malgranda provizo, kiun ni kunportis, ekhavis rapidegan debiton, kaj ni multfoje bedaŭris, ke ni ne kunportis grandan provizon da perloj el Svedlando. Ili estis la absolute plej bonaj varoj por interŝanĝo, kompreneble se oni ne volis malaltigi sin al komercado per alkoholo. La perlojn oni surfadenigis en longaj vicoj sur tendenojn, kiuj poste estas alkudrataj al la felvestoj. Kiam vesto estas eluzita, oni transmetas la perlojn al nova.
La lamutoj estas tre lertaj tinkturi felojn al siaj vestoj. La virina vesto ĉiam estas ornamita, krom perloj, per granda nombro da mallar ĝaj borderaĵoj el diverskoloraj felpecoj. Bele ruĝan koloron oni ricevas per tinkturo el vakcinia suko, alian per alna ŝelo. La franĝoj de la ŝamana ĉapo ekz. konsistas el tufoj el nenaskita foko, tinkturitaj per vakcinia suko.
Kiam la lamutoj veturas malsupren al la vilaĝoj por vizito, vestitaj per siaj belaj felĉapoj, peltoj kaj botoj, la kamĉatkanoj kaj la rusoj ĉiam provas almozpeti tiujn de ili. Kelkaj estas tiom senhontaj, ke ili ebriigas ilin kaj tute simple ŝtelas iliajn belajn, perlornamitajn vestojn kaj poste vestas ilin per kelkaj eluzitaj kaj disgiritaj ĉifonoj. La lamutoj ofte plendis al ni kaj deklaris, ke nuntempe ili ĉiam surmetas la plej malbonan, kion ili posedas, kiam ili vizite veturas al rusoj aŭ kamĉatkanoj.
Ĉiuj virinoj en la jurto de Ivan Petroviĉ fumis. Al ĉiu pipo apartenas pingla purigilo, kiu ordinare pendas per rimeno ĉe la tabakujo.
Ĝi ofte estas inkrustita per kupro kaj samkiel la pipo la propra laboraĵo de la lamutoj. En akompano kun tiu pipa purigilo ofte pendas sur la tabakujo de la viro malgranda pinĉiletsimila aparato, ankaŭ ĝi provizita per inkrustaĵoj. Ĝi estas uzata por eltiri barberojn.
La lamutoj simile al la korjakoj havas tre malfortan barbkreskon. Ili ne ŝatas barbon, kaj Iaŭsekve eltiras la barberojn kun la radiko per tiu pinĉileto.
Kiam mi volis aĉeti tian pinĉileton por la kolektoj, la posedanto respondis al mi, ke ne utilas, ke mi komencas eltiri la barberojn. Tio doloras tiom, ke estas pli bone lasi ilin kreski. Oni devas komenci pli frue. Por efektive kuraci min li volis eltiri kelkajn barberojn por montri kiom doloras.
La tabakujo ofte estis treege bele brodita per perloj. Por ke la tabako pli longe daŭru, oni tranĉas rabotaĵojn el rampa pino, kiuj poste estis diserigataj kaj miksataj kun la tabako.
Preskaŭ ĉiuj viraj lamutoj uzis flartabakon. Por plifortigi la flartabakon, oni miksis ĝin per cindro de poliporo betula, kiujn oni kolektis en la arbaro. Ofte dum niaj komunaj ekskursoj mi vidis mian akompananton subite haltigi la sledon kaj surgrimpi arbon por tia poliporo.
Estis tre interese vidi, kiel sin amuzis la infanoj ekster la jurto.
Tre populara plezuro estis glitado sur la genuoj. La infanoj simile al la plenaĝuloj havas botojn el mallonghara boaca felo. La haroj kuŝu dense premitaj al sama direkto kaj la felo estas tre glata. Aspektis tre komike, kiam la etaj felpakaĵoj ekkuris kaj ĵetis sin surgenue malsupren laŭ malgranda deklivo. La glito iris rapide kaj ofte finiĝis per rulfalo. La etaj tungusidoj verŝajne havis grandan plezuron.
Alia ludo, kiu pli rekte antaŭekzercis ilin por la estonteco, estis ĵeti kaptŝnuron. Tiam ofte knabeto kuris tien kaj reen kun peco de boaca korno en la mano, dum alia provis ĵeti la maŝon ĉirkaŭ la kornon. Sed ordinare oni starigis stangon kun longa rimeno fiksita ĉe la pinto. En la malsupra ekstremo oni pendigis pezaĵon, kaj poste oni ekmovis tiun, kiu tiam desegnis cirklon ĉirkaŭ la stango.
Pluraj knaboj nun povis samtempe ĵeti kaptŝnuron post la svingiĝanta pezaĵo.
La kvinjara Ilja jam povis rajdi kiel plenaĝa viro.
(Fotis la aŭtoro)
Ivan Petroviĉ ŝatis rakontadi pri sia knabo Ilja, kiu nur havis kvin jarojn, sed tamen povis rajdi sur boaco kiel plenaĝa viro kaj jam kunhelpis gardante la gregon. Li eĉ komencis elmeti kaptilojn la pasintan vintron kaj sukcesis kapti du ermenojn. Por la unu li interŝan ĝe akiris tetason, por la alia tintilon al sia rajdboaco. En akompano kun la patro li lastsomere ekvidis sian unuan urson en la arbaro.
En la venonta vintro li rajtos komenci iomete ĉeesti ĉe la zibela ĉasado, la paĉjo deklaris kun videbla fiero. Sed la eta Ilja estis escepto, aliaj knaboj komencis rajdi nur je sep jaroj.
Sed Ivan Petroviĉ ne nur fanfaronis pri sia filo, li ankaŭ fanfaronis pri si mem. I a. li rakontis, ke ekzistas neniu lamuto kaj nur unu korjako, kiu povas trinki tiom da alkoholo kiom li ne fariĝante piano.
Li povis trinki tri botelojn (1/2 l. nediluita en ĉiu) unu post la alia kaj tamen iri firme sur la piedoj. Nur kiam li trinkis 5 aŭ 6 botelojn, li senkonsciiĝis kaj kuŝis kiel sako. ”Aliaj lamutoj ebriiĝas pro nur kelkaj glasoj!”, li deklaris aroge.
Kiam vesperiĝis, ni estis regalataj per supo. Ĝi konsistis el distranĉita viando, kuirita en akvo sen salo. Ĝi estis alportata en lavkuvo, el kiu ĉiuj ordinare manĝis senpere. Oni ja povas elpaki siajn proprajn vazojn kaj mem kuiri manĝaĵon en ia jurto, sed kaj la lamutoj kaj la korjakoj sentas sin ofenditaj de tio kaj rompas ĉiujn amikajn interrilatojn kun la gastoj. Se oni do volas veni en pli intiman kontakton kun ili, oni devas vivi precize kiel ili kaj forlasi civilizitajn kutimojn.
Dum ni kvietigis la malsaton en la lavkuvo, hundo ensaltis sur tri piedoj. Unu antaŭkruro estis ligita al la kolringo. La hundo prezentis kompatindan aspekton, sed ĉirkaŭlamis sufiĉe senĝene. Tiun kutimon mi poste retrovis en preskaŭ ĉiuj jurtoj. Oni fikslevis la antaŭkruron por ke la hundoj ne kuru peli la boacojn. Cetere ĉie en la jurtoj abundis je malgrandaj vilaj hundidoj, al kiuj ĉiuj estis afablaj.
La infanoj ludis kun la hundidoj, kaj neniam mi vidis iun piedfrapi aŭ bati ilin, kiel ĉiam faras la kamĉatkanoj.
De temp’al tempo, dum Ivan Petroviĉ kaj mi sidis kaj interparolis, lia edzino venis kaj proponis al ni frandaĵojn en formo de kruda medolo kaj boaca graso. Mia edzino tre amikiĝis kun ŝi kaj kun la ceteraj virinaj anoj de la jurto, kaj ni ambaŭ akiris multe da etnografiaĵoj por niaj kolektoj.
Unu el la plej aĝaj virinoj, kiu nomiĝis Matrona, estante infano vizitis la rusan guberniestron en Petropavlovsk kune kun sia patro kaj kelkaj aliaj lamutoj. Ŝi bonege parolis ruse kaj rakontis multe pri la vivo kaj kutimoj de la lamutoj.
Kiel dirite, la lamutoj laŭnome estas greke katolikaj. Maksimume unu fojon dum la jaro venas pastro, ordinare de Kluĉi aŭ de la okcidenta marbordo, kaj faras ofican rondvojaĝon inter la montegoj.
Tiam li baptas, geedzigas kaj entombigas por la tuta jaro je kontanta rekompenco, t.e. je zibelaj feloj. Kamĉatkana pastro nome faras nenion senpage.
Lamutinoj en siaj festaj vestaĵoj.
(Fotis la aŭtoro)
Sed kiam du lamutoj geedziĝas, ili tamen kutime preferas mem veturi al la pastro. Ofte ili tiam veturas al la granda vilaĝo Tigil en norda Kamĉatko. Multaj parencoj kaj amikoj akompanas ilin. Ili veturas parte rajdante, parte per boacsledoj kaj kunhavas grandan trajnon. Ĝis en la vilaĝo ili ne povas veturi pro la hundoj, sed haltas tendare je sufiĉa distanco de ĝi. Tie ili starigas grandan jurton, kiun ili kunpakis sur la sledo. Multajn ikonojn oni pendigas tie interne.
La geedziĝo okazas en la vilaĝa preĝejo, sed la festeno havas lokon en la jurto. Fariĝas pompa geedziĝo, kiu daŭras en tri tagoj kaj tri noktoj, dum neniu havas tempon por dormo. Jam longe antaŭe oni prizorgos, ke ne manku manĝaĵoj kaj alkoholo. Samkiel ĉe sveda vilaĝana geedziĝo la manĝaĵo ludas plej gravan rolon. Oni tamen ne bezonas manĝi nur la puran viandon. Boacaj langoj, medolostoj, boaca graso kaj aliaj frandaĵoj estas ŝparitaj dum longa tempo, tiel ke ĉiuj povu manĝi, kiom ili nur kapablas.
Ĉiuj estas vestitaj per siaj plej elegantaj porfestaj vestaĵoj, kiuj pezas pro perloj kaj metalaj ornamaĵoj el ĉiuj specoj, de grandaj kupraj ornamaĵoj ĝis malplenaj kartodingoj, pendseruroj kaj pecoj de hundjungiloj. Oni sin dediĉas al ĉiuspecaj plezuroj, saltas trans la fajron, dancas norgali, faras luktojn, vetkurojn per boacsledo kaj frapas la magian tamburon tage kaj nokte.
Kiam la festenado estas finita, oni kunpakas la jurton kun apartenaĵoj, kaj la tuta longa karavano sin retiras al la montegoj.
Kiam ni estis ekveturontaj kaj Ivan Petroviĉ ekaŭdis, ke ni intencas pli poste dum la vintro vojaĝi al la okcidenta marbordo, li rakontis, ke li mem multfoje estis tie kaj bone konas la vilaĝojn. Sed odoris tiel malbone en la dometoj de la kamĉatkanoj, ke li kredis, ke estos neeble por ni dormi en ili. La lamutoj, alkutimiĝintaj al freŝa aero, ekhavis kapdoloron en la malplaĉaj dometoj. En la vilaĝo Plairusovo li konsilis al ni enloĝigi ĉe lia amiko Kosigin. Lia domo estas la sola, en kiu oni povas spiri.
Kaj jen ni adiaŭsalutis al la amikoj en la jurto ĉe la Elorman-rivero, jungis la hundojn kaj solaj komencis novan, penigan transmontan vojaĝon al alia jurto, pri kies situo mi havigis detalajn informojn.
Ni startis frumatene kaj antaŭkalkulis, ke ni atingos tien en bona tempo antaŭ la mallumiĝo. La tereno estis la ordinara. Deklivo supren kaj deklivo malsupren kaj kiel kuraĝigo inter tiuj iu abismo, ĝis kies fundo ni devis malsupreniri nur por denove suprengrimpi la alian flankon. Sed Sávanoh instruis al mi artifikon, kiam oni sola veturas malsupren laŭ montega krutaĵo. Ĝi estis tiel simpla kiel sagaca, kaj konsistis en tio, ke oni enmetas unu antaŭkruron de ĉiu hundo en la kolringon, kiam oni iras malsupren. Se oni plue ligis kelkajn hundĉenojn sub la glitiloj, oni povas venki ĉiajn ajn abismojn.
Se la neĝo krome estas malfirma, ĝi preskaŭ ne povas antaŭeniri mem. Tiamaniere oni evitas la klopodon ligi ilin malantaŭ la sledo. Aspektis treege ridinde vidi dek hundojn tiel malsuprensaltantaj montdeklivon kvazaŭ kripluloj. La unuan fojon, kiam Sávanoh montris sian eltrovon al ni kaj kelkaj aliaj, ni ne povis ne ridegi, tiel komike aspektis. Tiu metodo estis tre oportuna en ĉi tiu tago.
Mi poste uzis ĝin dum la tuta vintro, kaj ĝi ofte savis nin el mafacilaj situacioj.
Meze de la tago mi difektis unu glitilon. Necesiĝis pluraj horoj por ĝin ripari, kaj kiam ni estis pretaj, la krepusko komencis kovri la dezerton per sia densiĝanta vualo. Sed laŭ niaj kalkuloj ne restos longa vojo al la jurto. La hundoj tamen montris neniajn signojn ke ili flarsentas boacojn, kaj la situacio komencis aspekti malluma, precipe pro tio ke ni kunportis provianton nek al ni mem nek al la hundoj. Tial ni veturis tiel rapide kiel ni kapablis, kaj ankoraŭ ne estis karbonigra mallumo, kiam ni transpasis la lastan montodorson kaj venis en tiun valon, kie la jurto laŭ kalkulo troviĝu. La neĝo ankaŭ estis tute tretita de boacoj, sed jurton ni ne vidis. Kontraŭe ni baldaŭ trovis la lokon, kie antaŭ nelonge staris jurto. Tie eĉ ankoraŭ kuŝis kelkaj felsakoj kaj ursfeloj.
Se ni ne estus sciintaj tion antaŭe, ni nun eklernis, ke la lamutoj estas nomadoj. Ili tute simple translokiĝis kun jurto kaj boaca grego.
Sed ĝis kie? Jes, tio nun estis preskaŭ egala al ni. Nek ni nek niaj fidelaj tirbestoj emis daŭrigi en la mallumo. Por tio ni estis tro lacekonsumitaj kaj plue ne povis distingi paŝosignojn. Sed plej malbone estis, ke ni ne havis manĝaĵon. Tamen al ni restis nur decidiki pri tranoktado. Sed unue ni devis havi ion varmigan. La fajron ni ekbruligis sur la malnova fajrujo, sed ne estis facile trovi sekan lignon, ĉar kompreneble ĉio seka estis forbruligita. Post multa klopodo mi tamen trovis tiom, ke sufiĉis por kuiri teon. La kompatindaj hundoj devis ekdormi kun malplena stomako. Ĉe Ivan Petroviĉ elĉerpi ĝis la malgranda provizo da jukolo, kaj boacon li ne volis buĉi.
Sed en tiu vespero mi promesis al la hundoj, ke ili rajtos satmanĝi je varma boaca viando, tuj kiam ni alvenos al la korjakoj.
Ni sternis ia dormsakojn sur tiuj ursfeloj, kiuj estis postlasitaj sur la jurta loko kaj ekkuŝis por dormi, dum la malsato kriis en la stomako.
Ni decidis frumatene elserĉi la lamutojn translokiĝintajn, sekvante la postsignojn de la boaca grego.
Estis malvarma kaj stelklara vintrovespero, kiam ni ekkuŝis por dormi, sed kiam ni vekiĝis en la tagiĝo, la tuta ĉielo estis nubkovrita, la neĝo turniĝadis ĉirkaŭ ni, diserigita kiel faruno, kaj susuris en la montegoj. Jen agrable! Se ni nur scius, kiom longe estas al la jurto! Baldaŭ ĉiuj paŝosignoj estos forviŝitaj.
Ni eĉ ne prenis tempon por kuiri teon, sed tre rapide ŝarĝis la aĵojn sur la sledon. Ne estis ĝojo aljungi la malsatajn hundojn, kiuj riproĉe rigardis nin kaj miris, kial ili ne ricevas manĝaĵon. Post kiam mi serĉesploris la terenon kaj trovis, en kiu direkto la lamutoj translo ĝiĝis, ni startis en la paŝosignoj de la boaca grego, kiuj ankoraŭ ne estis plene forviŝitaj. En pluraj verstoj la grego iris antaŭen sur frostiĝinta rivero, poste supren laŭ montega deklivo kaj jen malsupren en valon. Tie la hundoj ekflaris la boacojn, kaj post ankoraŭ duonhora vojaĝo ni ekvidis jurton, ondigantan gregon de boacoj kaj amason da homoj. En plena rapideco ni veturis malsupren al la jurto, ĝuste kiam komenciĝos lamuta vintra festo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.