La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nur en la kvara tago ni povis daŭrigi nian vojaĝon al la etapa celo, la 40 verstojn malproksima kamĉatkana vilaĝo Kamaki.
La hundoj kaj ni estis sufiĉe ripozintaj. Koreano estis veturinta tuj antaŭ ni kaj farinta sledsulkon, kiun ni sekvis. Inter Niĵne Kamĉatsk kaj Kamaki la granda Kamĉatka rivero fluas parte larĝa kaj malrapida tra malalta lando, parte ĝi trapenetras altan montaron en longa kaj mallarĝa interkrutejo. Tie la rivero estas rapidflua kaj malfrue kovriĝas per glacio, kaj tre multaj personoj avertis nin, ke solaj ni ne traveturu tiun interkrutejon. La montaj muroj abrupte krutas ĉe ambaŭ flankoj, kaj kelkfoje lavangoj kutimas forbalai de la montega krutaĵo dikajn arbojn kaj pereigi preterpasantajn hundsledojn kun homoj kaj ĉio. Tion ni aŭdadis ĝis tedo, kaj kiam ni penadis antaŭen tra la interkrutejo, kun certa respekto ni tenis nin meze sur la rivero. En la tagmezo ni aranĝis al ni tepaŭzon ĉe la bordo. La hundoj tuj kurbigis sin ringe kaj ekdormis, dum ni kolektis brullignon, kaj baldaŭ ni havis varmigan fajron. Je teakvo ni degelis neĝon. Tio estas unu el la oportunaĵoj ĉe la vintraj vojaĝoj en la tiea lando, ke oni neniam bezonas embarasiĝi pri akvo, kie ajn oni tendumas. La tesaketo, entenanta teon, emajlajn tasojn, biskvitojn kaj sukeron, ĉiam kuŝas facile alligita supre de ĉio en la sledo, por ke oni ne bezonu mallaĉi tiun je la tepaŭzo. La tekruĉo, la ”ĉajnik”, ĉiam havas sian specialan lokon, pendante en la malantaŭa parto de la sledo. Mi ankoraŭ ne menciis tiun memkompreneblan fakton, ke oni havas la tutan pakaĵon fortike firmligita sur la sledo, tiel ke nenio povas defali, kiam la sledo renversiĝas aŭ rulturniĝas du-tri fojojn sur kruta deklivo. Tio ordinare okazas plurfoje dum la tago, sed nenion signifas por la sledo nek por la hundoj. Oni ricevas nur neĝobanon, se oni ne sukcesas desalti en ĝusta tempo.
La tepaŭzo en la tagmezo estas unu el la plej agrablaj interrompoj.
Trinkinte du-tri duonlitrajn tasojn da bolanta teo, oni sentas sin kvazaŭ nova homo. Se oni estis frostrigida kaj elĉerpita pro peno, oni fariĝas varma kaj vigla. De la bonvola mastrino en nia lasta restadejo ni ricevis ĵusbakitan tritikpanon kiel vojmanĝaĵon. Ĝi nun estis frostiĝinta kiel glacibulo kaj tiel malmola, ke oni povus mortbati per ĝi bovon. Hedström kaj mi nin distingis fraptranĉante per la hakilo elegantajn pantavolojn, kiujn ni moligis antaŭ la fajro, kaj kiuj poste gustis tute kiel freŝbakitaj. Ili ja estis eĉ varmaj. Se oni havas lokon kaj emon, oni do povas kunporti kelkajn sakojn da tritikpanoj, bakitaj en novembro, kaj poste manĝi freŝan kaj ĵusbakitan panon ĝis en aprilo, kiam komenciĝas la degelado.
Kiam mallumiĝis, ni nur atingis duonvoje por Kamaki, kaj la hundoj estis lacegaj. Do nur estis necese elekti konvenan tendlokon.
Ni tiam troviĝis iom interne de la interkrutejo kaj baldaŭ trovis, kion ni serĉis. Ni forŝovelis la neĝon per nia ligna fosilo, pensante ke ni atingos malsupren ĝis la tero, sed la skibastono montris dumetran profundon, do tio ne estis peninda. Ni elprenis la tendon el la sledo, hakis tendostangojn, kaj baldaŭ la tendo estis starigita.
Post tio ni muntis la tendfornon, malgrandan, hejmefaritan, kiu pezis unu kilogramon kaj havis la saman modelon kiel tiu, kiun uzas ĉiuj zibelĉasistoj dum la vintro en la tiea lando. Ĝi estis aranĝita kun disprenebla tubo, kiu en kunpakita stato estis enŝovata en la fornon kaj alie estis kunmetata kaj elstaris tra truo en la tenda vando. Ni metis iom da branĉetaĵo sur la neĝon en la tendo kaj sur ĝin la dormsakojn. Hakinte sufiĉe da brulligno kaj liginte la hundojn al la ĉirkaŭaj arboj, ni enrampis en nian bonegan tendon. Jen ni bruligis stĉarinan kandelon, pinĉfiksitan en supre fendita bastoneto, kiun ni enigis en la neĝon. Jen kandelingo, kiu neniam renversi ĝis kaj estis lokebla kien ajn en la tendo. La forno baldaŭ fariĝis brulruĝa kaj pli kaj pli profundiĝis en la neĝo, eĉ kiam ni metis du longajn transversajn trabojn sub ĝin. Fariĝis varme kiel en ĉambro, kaj oni demetis la peltojn. Ekstere la temperaturo montris –16 gradojn C. Ni gratulis nin ke ni ne havas 40-gradan malvarmon en la unua nokto. Sur la forno, kiu samtempe estis kuirforno, mia edzino nun kuiris kafon, malfalsan kaj fortan, ĉar tio estis nia unua tendejo en la longa vico al Petropavlovsk kaj samtempe nia unua vintra tendejo. Antaŭe ni ĉiam uzis niajn japanajn krudsilkajn tendojn, sed ni timis, ke tia ne povus elteni en la neĝoŝtormoj, kaj tial ni kunprenis la svedan por tiu vojaĝo.
Estis varme kaj agrable en la tendo, kaj oni povis sidi vestita kiel en ordinara ĉambro, skribi taglibron en kvieto kaj trankvilo ktp.
Nur la maldika ŝtofvando apartigis nin de la malvarmo ekstera, sed tion ĝi faris bone, tiom longe kiom oni hejtis. Tuj kiam oni ĉesis hejti, fariĝis kiel ekstere.
Post kelkaj horoj estis tempo eliri por manĝigi la hundojn. La sledhundoj en Kamĉatko nur ricevas nutraĵon unu fojon en ĉiu tagnokto kaj ordinare en la vespero post finita laboro. Sed oni ne donu la manĝaĵon al ili pli frue ol kelkajn horojn post la fino de la laboro.
Se ili ricevas la manĝaĵon tuj, kiam ili spiregantaj kaj lacigitaj atingis la celon de la taga vojaĝo, ili ja englutas ĝin same avide kiel pli poste, sed tiam ili ordinare elvomas ĝin. La nutraĵo de la tirhundoj tra la tuta jaro konsistas el precize la sama por ĉiuj manĝoj, nome salmo. Estas mirinde, ke ĝi povas vivteni sin per tiu senvaria manĝaĵo. Dum la vintro la plejmulto ricevas absolute nenion krom salmo kaj neĝo, la salmo ordinare sekigita kaj kelkfoje putra. Dum la somero povas okazi, ke ili hazarde trovas raton aŭ ion alian, se ili okaze liberiĝus, sed tio estas malofta. Ĉiu hundo devas dum laboro havi tutan salmon ĉiutage.
Fojnŝarĝaĵo en Kamĉatko.
(Fotis Eric Hultén)
Ni kunportis en la sledo fiŝojn por kelkaj tagoj. Nome oni devas esti ĉiam preparita por neĝoŝtormo. Kiam mi aliris al la sledo, kaj la hundoj rimarkis, ke mi komencas elpreni la jukolon, ekestis terura tumulto. Ĉiuj hundoj estis malsataj kiel lupoj kaj ili bojis kaj ŝiris sovaĝe siajn ĉenojn. Agrabla laboro estas manĝigi ilin, kaj pli dankajn manĝogastojn oni certe ne povas trovi. La plej ordinara maniero estas, ke oni stariĝas meze inter ili kaj ĵetas po unu fiŝon al ĉiu hundo. Ordinare ili kaptas ĝin jam en la aero kaj englutas ĝin en fenomene mallonga tempo kun ostoj kaj ĉio. Restas absolute nenio. Se hundo postlasus iom el sia porcio, ĝi estas malsana. Oni ĉiam devas ligi ilin tiel, ke ili ne atingas unu la alian, alie ekestas sangaj interbataloj por la manĝaĵo.
Post kiam ni ĝissate manĝis je kafo kaj ĵusbakita pano kaj jukolo, kiu estas la ordinara vojaĝa provianto kaj el sama speco por hundoj kaj homoj, ni enrampis en la dormsakojn. Kiel dirite, estis la unua vintra nokto, ke ni dormos sur la neĝo, kaj ni diris bonan nokton unu al la alia ne sen ia sciema animstreĉo, ĉu ni vekiĝos en la proksima mateno frostmortintaj aŭ ne. Ni havis la tendon proksimume tie, kie la kamĉatkanoj plej multe kriis pri lavangoj, kaj ni ankaŭ ekdormis kun espero, ke ni ne bezonos esti forviŝataj dum la nokto. Kredeble mi ne bezonas atentigi pri tio, ke oni kuŝas tute vestita kaj plue volonte surmetas ĉiom da unuopaj vestaĵoj, kiujn oni hazarde kunhavas.
La sorto estis al ni tre bona, kaj ni vekiĝis vivaj, eĉ se treege frostrigidaj.
La termometro en la tendo montris -22 gradojn C. Post kiam unu el ni sin oferis kaj elrampis la unua el la dormsako – vera ”hundlaboro” en la malvarmego – kaj ekbruligis fajron en la forno per splitoj kaj ligno pretigitaj en la antaŭa vespero, ni havis ordinaran ĉambrotemperaturon post 20 minutoj kaj povis ĝui varman teon kaj la lastan freŝan panon.
Jen ni unue kunmetis la kuirilojn, jen la dormsakojn. Poste ni elĵetis la brulruĝan fornon en la neĝon, kie la maldika lado malvarmi ĝis en kvin minutoj, ni malkonstruis kaj kunvolvis la tendon, kaj ŝarĝis ĉion sur la sledon. Post tio ni jungis la hundojn, alligis ilin al la tirŝnuro, kaj fine ni surmetis la skiojn. Se la hundoj estas bonaj kaj sufiĉe ripozintaj, ili ĉiam bojas pro fervoro kaj kuras kun vervo, kiam oni kondukas ilin al la sledo. Poste ili staras bojante kaj ŝirante la tirŝnuron, pro kio oni devas certe fiksligi la sledon, ĝis kiam oni estos preta por starto. La vertago kaj Sera montris nenian entuziasmon en ĉi tiu procedo, sed la aliaj estis viglaj, kiam ni komandis la startvorton ”nuká”.
Giganta maraglo.
Neĝis iom dum la nokto, tamen ne tiom, ke konsiderinde malhelpis.
Tial la veturo iris sufiĉe bone en la komenco, sed diversloke la neĝo kunbloviĝis amase, kie la peza sledo fiksiĝis.
La pejzaĝo estis sovaĝa kaj bela. La altaj montoj ambaŭflanke de la rivero, estis kovritaj de betularbaro. Granda blankŝultra maraglo alflugis kaj eksidis sur maljunan arbon sur la montega krutaĵo rigardante nin. El ĝia alta vidpunkto ni certe aspektis kvazaŭ etaj formikoj, rampantaj antaŭen jen malsupre sur la neĝo.
Ofte ni devis helpi al la hundoj treni la sledon, kie la neĝo kunblovi ĝis amase. Ni prenis la ordinaran tepaŭzon meze de la tago. En la krepusko mi ekvidis malproksime post ni kvar nigrajn punktojn, kiuj moviĝis en direkto al ni. Per la lorno mi povis konstati, ke estas hundsledoj. Mi konjektis, ke estas kvar japanaj oficiroj de la krozŝipo Iwami, kiuj vojaĝis de Petropavlovsk tra la lando al UstKamĉatsk kaj nun estas revojaĝantaj. Ili alproksimiĝis rapide per siaj unuaklasaj hundoj, kaj post duonhoro ili nin atingis. Ĝuste estis la japanoj kaj ilia gvidanto. Ni renkontiĝis en Ust-Kamĉatsk, tial fariĝis halto ambaŭflanke. La japanoj sidis envolvitaj per tiom da peltaĵoj, ke nur kun plej granda peno ili povis sin movi. Ili vidis niajn skisulkojn kaj esperis renkonti nin. Kun japana ĝentileco ili esprimis sian admiron pri nia sentima decido traveturi Kamĉatkon per skioj, kion ili antaŭe kredis ŝerco, sed nun vidis seriozon. Precipe ili admiris ”madame” kaj asertis, ke japana virino neniam povus elteni tiajn penadojn. Tion lastan mi ankaŭ kredas vera, ĉar la japaninoj ĝenerale estas fremdaj je ĉia sporto.
La japanoj ĝentile proponis al mia edzino anticipe vojaĝi per unu el iliaj sledoj, sed malgraŭ ke ŝi estis laca, ŝi rezignis tion favore por la hundoj. Anstataŭe ni transmetis kelkajn pudojn el nia ŝarĝo (1 pud=16 kg.) sur iliajn sledojn kaj plifaciligis tiamaniere la laboron al niaj hundoj. Ni disiĝis, interkonsentinte, ke ni renkontiĝos pli malfrue vespere ĉe la kamĉatkano Stepan Andrejanoviĉ, kies domon ni intencis ”inundi” ĉiuj kune.
Fine ni trapasis la interkrutejon kaj venis en arbaran regionon.
Nun ni ankaŭ forlasis la riveron, kiu tie faras multe da kurboj, kaj enveturis en la arbaron por rekte tranĉi tiujn kurbojn. Nun ni povis sekvi la freŝajn postsignojn de la japanoj. Kiam ni disiĝis de ili, ni konjektis, ke restos dek verstoj al Kamaki. Sed ni laboradis antaŭen horon post horo, kaj neniu vilaĝo estis videbla. La hundoj estis lacegaj kaj nur volis halti. Aspektis mallume en duobla senco.
Subite montriĝis lumo tre malproksime, kaj kun ĝojo ni pensis pri teo kaj varmo, kiuj nin atendis. Sed kiel ni veturis kaj laboris, ni neniam proksimiĝis al la lumo. Tiam je unu fojo ĝi leviĝis super la arbopintojn, kaj je nia senlima malespero ni konstatis, ke estas stelo.
Fine ni estis tute konvinkitaj, ke ni devos dormi ekstere ankaŭ en tiu nokto, kiam subite malproksima hundbojo aŭdiĝis. Sed estis jam la dekunua horo, kiam ni fine estis akceptataj de la komuna bojado de ĉiuj hundoj en la vilaĝo.
Ni enpaŝis al Stepan kaj trovis, ke li estas afabla, kamĉatkana maljunulo. Ankaŭ gastama li estis, kaj ni estis regalataj per teo kaj bonorda porcio da viando.
La japanoj ĵus ekkuŝis por dormi sur la planko en unu el la ĉambroj.
Ĉe la kapkuseno ĉiu havis sian revolveron. Ĉar ili estis alvenontaj al Petropavlovsk konsiderinde pli frue ol ni, mi kaptis la okazon sendi per ili leteron al la kamaradoj.
Kamaki estis la unua efektive kamĉatkana vilaĝo, kiun ni renkontis, kaj ni restis la postan tagon por rigardi ĝin pli detale. De la vilaĝo oni havas liberan vidon al la granda Kluĉevskaja vulkano, kiu nun, kiam ni venis sepdek kilometrojn pli proksime al ĝi, kreskis je impona aperaĵo, kiu superregis la tutan regionon. Ekde la piedo ĝis la verto ĝi estis neĝokovrita, kaj la fumkolono kiel pinto altiĝis ĉielen.
La alia granda vidindaĵo estis la estingiginta giganta vulkano Ŝiveljuĉ. Ĝi ne havas same noblan formon, kiel ĝia alta najbaro, sed kuŝas tie kiel granda kaj senorda maso, disfendita kaj rompiĝinta, terura monumento en lafo super la morto de giganto.
Kamĉatkanaj infanoj.
(Fotis la aŭtoro)
Pri la vilaĝo mi ne perdos multajn vortojn. Ĝi estis precize simila al Niĵne Kamĉatsk kaj la ceteraj vilaĝoj kun malbone konstruitaj dometoj, balaganoj, longharaj bovinoj kaj sennombraj koleregaj hundoj. La lastaj en vilaĝo de 15 ĝis 20 dometoj kutime atingas la nombron de du ĝis tri cent. Ĉiu vira individuo super 15 jaroj havas sian propran jungitaron de dek hundoj.
La plejmulto de la viraj vilaĝanoj forestis kiel ordinare dum la vintro. Ili estas en la arbaroj ĉasante zibelojn. Krom virinoj kaj infanoj nur la maljunuloj estis hejme. Ili kunhelpas je diversaj aferetoj, sed prefere plejeble malmulte, ĉar ili estas tre maldiligentaj.
Ofte ilia laboro estas limigita je tio, ke ili hejmen veturigas lignon kaj fojnon. Kontraŭe la virinoj ne devas esti mallaboremaj. Ili kuiras manĝaĵon, portas akvon, prizorgas la bestojn kaj faras entute ĉiun penigan laboron. Sur ilin ja ankaŭ falas la tuta pezo de la gastamo.
Certe ne estas tre ĝojige kuiri manĝaĵon al domo, kiu ĉiam estas plena de gastoj, kiuj povas resti seninterrompe du semajnojn kaj pli, se la hazardo malice volas. Kaj kiam ili forvojaĝis, eble tuj venas novaj sledoj kun homoj. Se la gastoj jen ne estas bone regalataj en iu domo, baldaŭ tuta Kamĉatko tion scias. Sed estas la plej granda fiero de kamĉatkano, ke lia domo ofte estas vizitata de gastoj.
Li volonte fanfaronas pri tio, kaj ofte mi aŭdis miajn kamĉatkanajn gastigantojn esprimi sin proksimume jene: ”Mi havas gastojn sen interrompo dum la tuta vintro. Ili kuŝas tiel dense kiel salmoj sur mia planko en la noktoj, kaj ĉirkaŭ la domo ĉiam staras hundoj amase. Ne scias mi kial ĉiuj enloĝiĝas ĉe mi. Apud aliaj domoj oni malofte vidas hundojn.” Certe li sciis same bone, kiel mi, ke ili enloĝigas ĉe li, ĉar li manĝigas ilin pli bone kaj havas pli grandan plankon.
La kamĉatkanoj ordinare sentis sin tre flatitaj, kiam ni enloĝiĝis ĉe ili. Estis pruvo de aprobo al iliaj bonaj manĝaĵo kaj mastreco, kiam ĉe kamĉatkano loĝis ”Expedizia”, kio estis la kutima nomo de ni, ĉu ni aperis solaj aŭ pluraj kune. Kaj ve al ni, se ni je unu okazo enloĝiĝis en unu domo kaj je posta vizito en alia. Tiam la unua gastiginto ekestis ĝismorte ofendita. – Kion malbonan li povas esti farinta, ĉar Expedizia ne volas loĝi ĉe li? Li ja havis freŝan ursviandon kaj salmotrutojn kaj terpomojn je deserto. Kaj li ja donis nutraĵon al iliaj hundoj. ”Kaj kial ili enloĝiĝas ĝuste ĉe Gregorij? Li ja kutime manĝas fiŝon kaj havas pli da blatoj ol ni. Mi tute ne scias, kion mi faris.”
Tiajn ĉagrenojn oni povis eksciti, se oni pro ia kaŭzo ŝanĝis loĝejon je du sinsekvaj vizitoj. Ŝanĝi de unu domo al alia dum sama vizito en la vilaĝo estas nepenseble. Tiam la gastigintoj mortus pro ĉagreno. Tamen ni ne ŝanĝis loĝejon multfoje kaj neniam sen efektiva kaŭzo. Sed kiam oni ripetfoje ricevis teon kun cimoj kaj blatoj en la feĉo, tiam ni komencis paroli pri ŝanĝo.
La balaganoj en Kamaki estis el alia tipo ol tiuj, kiujn mi vidis antaŭe. Ili apartenis al tipo, kiun mi poste trovis la plej ĝenerala en la valo de la Kamĉatka rivero, sed kontraŭe forte diferenciĝis de tiu de la okcidenta marbordo. Unike por tiuj estas, ke la provizejo nur ampleksas parton de la supra areo de la surfosta konstruaĵo kaj ne la tutan kiel ĉe la okcidenta marbordo.
De Kamaki al Kluĉi, la granda vilaĝo ĉe la piedo de la vulkano, estis 60 verstoj. Kompreneble ni ne povis per niaj hundoj kaj kun nia peza ŝarĝo fari tiun veturon en unu tago. La plej mallonga vojo tien ne iras sur la rivero, kiu serpentumas en grandaj kurboj, sed tra tundroj kaj betularbaroj. Kiel ŝirmon kontraŭ neĝoŝtormoj oni konstruis du malgrandajn kabanojn por vojirantoj inter tiuj vilaĝoj. Tiaj kabanoj, kiuj troviĝas ĉi tie kaj tie inter malproksimaj vilaĝoj, ofte konsistas el ternestoj. Ili ĉiam estas nomataj ”jurtoj”, eĉ se ili transformi ĝis je malgrandaj trunkdomoj. Antaŭ la rusa revolucio, kiam guberniestro kaj liaj oficistoj prizorgis la landon, ĉiu vilaĝo devis subtenadi certajn jurtojn, kaj en kelkaj lokoj, kiuj estis speciale elmetitaj al la neĝoŝtormoj, eĉ tien veturigi brullignon kaj jukolon.
Nuntempe, kiam foriĝis la timo pro puno, neniu zorgas pri tiuj jurtoj, kvankam ili estas same bezonataj nun kiel antaŭe. Kelkaj disputri ĝis, aliajn oni pecon post peco dishakis je brulligno. Kelkaj malmultaj vilaĝoj, kiuj prudentiĝis, tamen subtenadas ilin. Ni esperis, ke ni povos tranokti en iu el la jurtoj sur la vojo al Kluĉi.
En brila sunlumo ni forlasis Kamaki kun hundnutraĵo por tri tagoj. La vojaĝo iris trans tundrojn kaj frostigintajn marĉejojn. Fojon post fojo ni fiksiĝis en profunda neĝo. Hedström kaj mi helpis al la hundoj antaŭenigi la sledon, mia edzino iris antaŭe kaj faris sulkojn per siaj skioj. Ni admiris la konvenecon de la kamĉatkaj skioj, kiam oni devis puŝi la sledon. Dum la paso de la tago ni renkontis du hundsledojn, kiuj venis de Kluĉi. Bonege! Ni ricevis veturitajn sledsulkojn. Kiam du sledoj tiel renkontiĝas en la dezerto, estas tute nepenseble, ke oni nur preterpasas unu la alian kaj daŭrigas.
Se iu farus tiel, li certe estus rigardata frenezulo. Ne, ambaŭ sledoj haltas, kaj la du veturigistoj babilas iomete. Estas multo, kio povas esti interesa por scii. Antaŭ ĉio estas ”Kuda?” kaj ”Otkuda?” (Kien? kaj De kie?). Estas ja neeble daŭrigi la veturon, ne sciante, kien la renkontanto vojaĝos. Ĉu oni iros por ĉasi zibelon, ĉu oni trovis ursan neston, ĉu veturi por faruno, aĉeti pafilon aŭ ion alian interesan. La hundoj ordinare ekatakas sin reciproke, kaj faras tion senescepte, se oni ne minacas ilin per la ferpinta bremsbastono, la ”ostol”, ĝuste kiam oni renkontiĝas. Antaŭ ol oni haltas kaj babilas, oni ĉiam veturigas la du hundsledojn unu preter la alian, tiel ke la hundoj ne povas interbatali. Ambaŭ renkontantoj estis kamĉatkanoj kaj aspektis treege sovaĝaj kun siaj ventmorditaj vizaĝoj kaj vilaj felvestoj.
Vespere, kiam komencis krepuskiĝi, ni staris kun niaj hundoj kaj skioj meze sur granda tundro. Nigraj nuboj leviĝis sur la ĉielon, kaj estis necese trovi konvenan tendlokon. Sur la libera tundro ni ne povis havigi brullignon, tial ni devis pluiri. Malproksime neklare videtiĝis malhela makulo, kiu en la lorno montriĝis malgranda alnarbareto.
Tien ni direktis la veturon.
Sed estis malfacile por la hundoj elteni ĝis la celo. La vertago kaj Sera kompletigis la ĉagrenon, nun kiel multajn aliajn fojojn. Sera, la maljuna eluzita hundo, laboris bonorde maksimume dek minutojn post kiam ĝi estis punita kaj poste fuŝis, sed tiel lerte, ke daŭris longe ĝis kiam mi malkovris ĝin. Ĝi estis tiel ruza, ke ĝi iris kun la tirŝnuro, streĉita, sed ne tirante pli forte ol kiom estis necese por streĉi la ŝnuron. Sed tio ne estas sufiĉe. Kelkfoje ĝi ŝajnigis tiel lerte, ke ĝi iris klinante sin malrekte, kiel faras hundo, kiam ĝi laboras tre forte. Sed kiam ni faris paŭzon, kaj ĉiuj aliaj hundoj estis senspiraj kaj anhelis kun la lango pendanta el la buŝo, ĝi spiris kviete kiel post ordinara promeno, Pri la vertago ni ne parolu. Ni tamen decidis mortpafi ilin ambaŭ, kiam ni alvenos al Kluĉi, kaj havigi du pli bonajn. Ili tute detruis al ni la paciencon, kaj mia edzino diris, ke Al neniam kredis, ke mi povus diri tiom da malbelaj vortoj, kiom mi faris, kiam mi ĉiun duan tagon gvidis la hundojn. Sed mi konsolis min, ke ankoraŭ estas nedecidite, kiu estis la unua en tiu rilato, ĉu Hedström aŭ mi.
En la alnarbareto ni ripetis la saman tendmanovron kiel ĉe la rivera trafluejo kaj travivis ankaŭ tiun nokton. Tamen ni havis la malĝojon vekiĝante trovi pli ol unu futon da nova neĝo, kio estingis la esperon atingi al Kluĉi antaŭ la vespero. Kiam mi eliris en la mateno, nenio estis videbla de la hundoj. Ĉiuj estis malaperintaj, sed mi sciis, kie mi ilin havas. Kiam mi vokis ilin, la neĝokovraĵo ĝibiĝis en ok lokoj, kaj svingante la voston ili deskuis al si la neĝon. La hundoj ĉiam fosas al si kavaĵon, kiam ili ekkuŝas por dormi. Jen ne estas bezonata tre multe da neĝo, por ke ili estos tute entombigitaj.
Estas al ili varme kaj agrable sub la neĝo kaj ili sin ŝirmas kontraŭ la glacia vento.
Baldaŭ ĉio kuŝis sur la sledo, la hundoj estis aljungitaj kaj la skioj surestis. Sed la hundoj ekhavis severan penon por antaŭenigi la sledon en la profunda neĝo. Hedström estis en vico veturigi. La leganto tute ne kredu, ke tio estis la plej facila. Kontraŭe. Kiu veturigis, tiu havis duoblan penon ol la aliaj. Li havis veran ”hundlaboron” en duobla senco. Krom tio ke li neniam povis sidi sur la sledo, kiu estis tre peze ŝarĝita, li devis ripetfoje puŝi la sledon, evitigi ke ĝi renversiĝu, malimpliki la hundojn, kaj krome krii ĝis raŭkiĝo al la plej maldiligentaj. Certe ekzistas malmultaj aferoj, kiuj tiom tentas la paciencon, kiom veturigado per malbonaj hundoj. En la proksima vilaĝo la jungitaro devos esti plibonigita per du bonaj bestoj, pri tio ni estis firme decidintaj. Ĉia honoro al la bona Hatasawa, sed li estis ĝisfunde trompita de siaj rusaj konatuloj. Meti hundojn ankaŭ estas inter la plej malfacilaj aferoj, kiujn oni povas entrepreni.
Se oni aĉetas unuope, oni preskaŭ senescepte estas trompata. Kompreneble oni tiam ricevas la plej malbonan, kiun havas la vendanto.
Se oni kontraŭe aĉetas tutan jungitaron en unu fojo, oni ĉiam havas ŝancon ricevi almenaŭ kelkajn bonajn hundojn. Neniu ”kajur”, gvidanto, nome povas daŭre elteni posedante malbonajn tirhundojn, kaj se li vendas sian tutan jungitaron, kun plej bona volo li ne povas trompi la aĉetanton pri ĉiuj.
La pejzaĝo konsistis plejparte el tundroj, alterne kun malgrandaj salikaj kaj alnaj arbaretoj. Subite la silenton rompis sono, kiun oni tute ne atendus ekaŭdi en tiu dezerta montega kaj tundra regiono.
Estis la sono de la kantcigno. Ĝi venis el la aero. Mi baldaŭ ekvidis la cignojn el kiuj ok malleviĝis sur la tundron. Ke ili ne metiĝis sur la neĝon, mi estis tre certa. Devas troviĝi iu senglacia akvo tie. Mi kuris tien per skioj kaj trovis senglacian branĉon de la Kamĉatka rivero. En ĝi kuŝis minimume kvindek kantcignoj. Vere estis strange vidi la blankajn birdojn en tiu neĝa pejzaĝo. Ili tre bone akordis kun la neĝo ĉirkaŭ ili. Kiam ili ekvidis min, la koloj rektiĝis kvazaŭ bastonoj, kaj ili naĝis tien kaj reen. Mi alproksimiĝis ankoraŭ pli. Tiam unu post unu komencis leviĝi de sur la akvo, longe vipante per la flugiloj la riveran surfacon, antaŭ ol ili povis levi la pezan korpon.
Fine ĉiuj, krom la plej sentimaj, flugis en la aero. Tiuj lastaj fornaĝis.
Estiĝas brua vigleco, kiam ĉ. 50 cignoj ekflugas. En grandaj cirkloj ili flugis super la tundro kaj la rivero per malrapidaj flugilmovoj kaj malleviĝis denove sur la akvon je kelkaj verstoj pli malproksime.
Sed la cignoj ne estis solaj sur la rivero. Kelkaj anasaroj ankaŭ forleviĝis. Estis klanguloj kaj sovaĝaj anasoj. Tiuj birdoj kun ankoraŭ unu, la mergeto, travintras en Kamĉatko en tiaj vintre neglacikovritaj riveroj. Ili ne timas la mordan malvarmegon, sed restas dum la tuta vintro. La akvo ne frostiĝas depende de varmaj fontoj, kiuj enfluas en la riveron. Ĝi ne frostiĝas, eĉ se la temperaturo estas sub –40 gradoj C.
Du agloj sidis sur gigantaj poploj apud la rivero, kaj nikteo silente forŝvebis de la loko. Ili certe havas bonegan motivon restadi ĉe tiaj riveroj.
Mia edzino kaj Hedström nun estis tre malproksime kun la sledo, ĉar mi diris al ili, ke ili ne atendu por mi. Mi ofte kutimis fari malgrandajn ekskursojn, kiam estis io interesa por rigardi kaj mia ĉeesto ne estis necesa. Baldaŭ mi tamen reatingis ilin. Ni decidis fari la tepaŭzon, tuj kiam ni estos trapasintaj la tundron pro tiu simpla kaŭzo, ke ekzistis sur ĝi nenia brulligno. La arbaron ni vidis ĉe la horizonto dum la tuta tempo, sed kiel ĉiam, kaj antaŭe kaj poste, la tundro estis pli grandspaca, ol oni kredis. Nur posttagmeze ni atingis la sopiratan arbaron, kiu en Kamĉatko tiel ofte estas la savo dum la vintraj vojaĝoj. Se oni nur atingas la arbaron, multo estas gajnita.
En neĝoŝtormo ĝi ĉiam donas ŝirmon. La forto de la ventego estas rompita, kaj la malvarmego ne tiel akre mordas tie interne. Kaj antaŭ ĉio oni povas havigi brullignon por varmiga fajro.
Apenaŭ ni atingis la arbaran randon, kiam ni ektrovis malgrandan nefrostiĝintan rivereton, kaj tie ni haltis por tekuirado. Estas agrable havi teakvon tuj kaj ne bezoni degeligi neĝon.
Kiam ni denove ekiris post la tepaŭzo, la hundoj estis pli ol ordinare viglaj. Eĉ la vertago kaj Sera, la du pendigindaj kanajloj bonvolis tiri bonorde. Ni preskaŭ kuraĝis esperi, ke ili subite decidis komenci novan vivon de laboro kaj plenumo de siaj devoj, kio verdire ne estus tro frue. Sed ne estis tiel bone. La kaŭzo estis tute alia.
Ili flarsentis kamaradojn kaj putran salmon en la proksimo. Efektive post dekminuta vojaĝo tra la arbaro tute neatendite nin renkontis multe da hundbojoj kaj malgranda trunkdomo.
El tiu eliris maljuna ventmordita aĝulo, vestita per boacfelaj botoj kaj lia kapo estis kovrita per vila ĉapo el vulpfelo. Estis la maljuna ĉasisto Vasilij, kiu pli ol 20 vintrojn loĝis en tiu jurto. Li estis konata en la tuta valo de la Kamĉatka rivero kiel la plej lerta vulpĉasisto.
– Li nome specialiĝis je vulpo kaj neniam ekiras por ĉasi zibelon. La tutan vintron li pasigis en tiu jurto, kiu situas eksterordinare bone por lia celo. Nome ĝi kuŝas tute apud sistemo de vintre nefrostiĝintaj riveroj kaj kanaloj, kie anasoj kaj cignoj estas multnombraj.
Kaj ĉi tie vulpoj ĉirkaŭvagas en la vintro, embuskante por la birdoj. Sed la maljuna ĉasisto, kiu dediĉis sian vivon al vulpkaptado, scias la arton trompi tiujn ruzajn bestojn. Tion oni povis vidi en liaj ruzmienaj okuloj. Ili aspektis same ruzaj kiel tiuj de lia ruĝa ĉasaĵo, sed ekbrilo de bonhumoro kaj boneco ankaŭ lumis el ili. Ni tuj amikiĝis. Interne de la kabaneto estis varme kaj agrable, kaj la teakvo boladis sur la forno, kiu estis precize egala al la nia, nur iom pli granda. Estis dia sento enveni en varman ĉambron, kaj la maljunulo ne ŝajnis malĝoja pro nia vizito. Li ĉiam havas teakvon preta al ĉiuj pretervojaĝantoj, kaj ĉiuj estas bonvenaj. Ke ni ĵus trinkis teon, ne malebligis ke ni malplenigis ankoraŭ kelkajn duonlitrajn tasojn. En Kamĉatko oni povas trinki kiom ajn da teo, kaj se oni eniras en iun dometon nur por prizorgi urĝan aferon kaj montras intencon tuj foriri, oni ofte renkontas la esprimon: ”Bess ĉaj nilŝa.” (Sen teo neeble.) Figure parolite la tekruĉo aŭtomate ŝoviĝas super la fajron, kiam oni malfermas la pordon, se ĝi ne staras jam tie.
Nu, tie ni do sidis babilante kun la maljunulo ĉe la vaporiĝanta teo. Mi kredas, ke mi forgesis mencii, ke apartena.s al bona konduto ĉe la tablo, trinki la teon kiel eble brulvarmega. La kamĉatkanoj estas fenomenaj tiurilate. Kiam ni interfratiĝis iom kun la amiko Vasilij, li komencis miri, kiaj homoj ni efektive estas. Li aŭdis laŭ nia rusa parolo, ke ni ne estas rusaj. Tute subite li demandis, ĉu ni estas ”amerikanski”. Kiam ni neis tion, li konstatis duonlaŭte por si mem, ke ni ne estas ĉinoj nek japanoj nek koreanoj. Li faris sensukcesan provon nomante nin tataroj ja sen ia intenco ofendi – kaj tiam jam elĉerpis siajn konojn pri la popoloj de la mondo. Kiam ni poste rakontis al li, ke ni venas de lando, nomata Svedlando, tio ne tre interesis lin, ĝis kiam mi rakontis, ke troviĝas vulpoj ankaŭ tie.
Sed tiam la maljunulo ekflamis pro fervoro, kaj mi devis rakonti longan historion pri la vulpoj hejme en Svedlando kaj kiel oni ĉasis ilin. Kiam mi plue rakontis, ke ankaŭ mi pafis kelkajn vulpojn, mi plivaloriĝis rimarkeble en lia estimo, kaj li eksplikis la ĉefajn trajtojn de sia metodo. Li neniam pafis vulpon, sed ĉiam kaptis ilin per salmo. Por mem ne fari postsignojn en la neĝo, kiam li elmetis la salmojn, li uzis sian kanoton, faritan el kavigita popla trunko, kaj ĉirkaŭpadelis laŭ la riverbranĉoj kaj elmetis ilin sur la bordoj, kie la vulpoj volonte vagas embuskante por la birdoj. Li ankaŭ instruis al ni kelkajn sagacajn artifikojn, kiel oni pretigu ilin por ke la vulpo ne suspektu ruzon de satano. Kiam la interparolado pri la vulpĉaso estis finita, mi sentis min feliĉa ne esti vulpo en tiu riversistemo. La maljuna ĉasisto havis du knabojn, kaj dum ni interparolis, tiuj envenis kun du leporoj. Ili ĵus esploris la kaptilojn. Cetere tiuj du iris en la vulplernejo de sia paĉjo.
Ni decidis resti ĉe la maljunulo ĝis la sekvonta tago, kaj tio estis feliĉa decido, ĉar mallonge post la mallumiĝo denove aŭdiĝis la nuntempe tiel bone konata por ni terura muĝo, de la proksimiĝanta neĝoŝtormo.
Pli poste en la vespero mi sukcesis riĉigi la kolektojn per deko da malgrandaj roduloj kaj kvar sorikoj. Kiam mi metis ilin en miajn alkoholajn konservujojn la maljunulo ne povis ne esprimi sian malkontentecon pri mia maniero misuzi la alkoholon.
Vespere ni ekkuŝis sur la planko kaj plenŝtopis la fornon per ligno.
Antaŭ ol la maljunulo sternis sian dormsakon, li plenumis ian familian preĝon antaŭ la eta ikono en la plafonangulo, ripetfoje faris la krucsignon, kliniĝis kaj elparolis kelkajn nekompreneblajn vortojn. Mi vekiĝis kelkajn fojojn dum la nokto pro malgrandaj sorikoj, kiuj kuris trans mian vizaĝon. Ili tamen estas multe pli simpatiaj ol la cimoj, kiuj alie kelkfoje ĝenis la dormon, tamen ne tiel ofte, kiel oni povus atendi.
Matene estis la sama senespera vetero, kiel en la antaŭa vespero.
Se oni elŝovis la kapon tra la pordo de la jurto, oni fakte ricevis frapon en la vizaĝon de la purgo. Sed dum la antaŭtagmezo ĝi kvieti ĝis, kaj mi ĝuste preparis min por ĉasekskurso per la kavigita trunko de la maljunulo kun la knaboj kiel remistoj, kiam ĉiuj hundoj subite ekbojis, kaj tri hundjungitaroj alkuris al la jurto de la sama direkto, de kiu ni venis. Estis du ĉinoj kaj unu tataro, tri malfeliĉaj mizeruloj, kiuj aspektis altgrade kompatindaj. Ili estis el Ust-Kamĉatsk kaj ili forlasis Kamaki la antaŭan matenon esperante ke ili atingos tiun jurton en la vespero de la sama tago. Sed meze sur la tundro la purgo trafis ilin, kaj ili sidis kvazaŭ alnajlitaj, post kiam ili ĉirkaŭvagis dum iom da tempo vane serĉante la vojon. Sed plej malbonŝance nur unu el ili havis dormsakon. Ili havis tendon, sed ili ne kapablis starigi ĝin sur la tundro en la ventego, kaj ili pasigis la nokton kuŝante kune sur la neĝo kun la tendo sternita super si kaj kun la sledoj kiel ventŝirmilo. Ke ili ne mortfrostiĝis, estis miraklo.
Sed la du ĉinoj ne estis tre vivaj. Ili estis tute frostrigidaj kaj fariĝis tiel raŭkaj, ke ili apenaŭ povis eligi iun sonon. Ni prizorgis iliajn hundojn, kaj ili mem kuregis rekte al la forno, kie la teakvo estis tre oportuna. Ili vigliĝis post kelkaj tasoj da bolanta teo, kaj tuj kiam mi certiĝis, ke estas nenia priviva danĝero, mi startis kun la du knaboj de la vulpĉasisto.
Per lertaj manoj ili padelis senbrue la longan kaj mallarĝan kanoton tra serpentaj fluejoj kaj riverbranĉoj kun kristale klara akvo.
Nur tie sur la akvo oni povis vidi, kiel potenca estas la neĝotavolo, kiu kovras la teron. Ĝi estis proksimume du metrojn profunda kaj volviĝis en la plej molaj formoj ĉirkaŭ la turniĝantaj kanaloj. Kiam la rivero ie kurbiĝis, ni subite ektrafis kelkajn klangulojn aŭ mergojn, kiuj duonfrenezaj pro timo ekflugis, kaj per la pafilo mi malsuprenigis kelkajn. Dum pluraj horoj ni glitis senbrue en nia trunko.
Ni refoje suprenpelis la kantcignojn kaj la agloj forlasis siajn arbopintojn.
Vespere estis malvaste en la kabano. Ni estis naŭ, sed malgraŭ ke ni reprezentis kvar diversajn popolspecojn, la harmonio estis tre bona. Dum ni vespermanĝis, sekigitan ursviandon kaj jukolon, la ĉinoj rakontis pri siaj antaŭaj hundaventuroj en Kamĉatko, kiam ili kaptiĝis en neĝoŝtormo kaj la manĝaĵo elĉerpiĝis por ili mem kaj por la hundoj, kiel ili estis devigitaj manĝi hundviandon kaj aliajn aventurojn samspecajn. Gajaj kiel infanoj ili estis kaj ridis tiel, ke ĉiuj 32 dentoj estis videblaj, kiam ili rakontis ion gajigan. La ĉinoj estas unika popolo. Ili traartifikas sin ĉie kaj estas ĉiam feliĉaj, se ili nur povas labori. Mi admiras kaj estimas ilin. La nokton ni pasigis kiel anĉovoj en skatoleto.
La posta tago estis brile bela. Morda malvarmo ja estis, sed blua ĉielo kaj neniu vento. Plibonon oni ne povas deziri. Ni do ĉiuj interkonsentis, ke ni startu tuj post la matena teo. De tiu jurto la vojo al Kluĉi estas 20 verstojn longa kaj iras dum la tuta tempo tra arbaro.
Ni, kiuj estis kurontaj per skioj, kompreneble ne povis pripensi akompani la ĉinojn kaj la tataron. Sed ni havis la paŝosignojn de iliaj 30 hundoj kaj tri sledoj, kiujn ni povis sekvi, kaj pro tio mi estis ĝoja, ĉar alie ni devus mem plugi novan vojon en la profunda neĝo.
En la betularbaro ni faris novan konatiĝon kun birdo. Estis la surnio (Surnia ulula). Mi aŭdis ĝiajn logsonojn de pluraj lokoj en la arbaro, kaj ni sukcesis meti du ekzemplerojn al niaj kolektoj. Eta pego de la plej malgranda speco (Dryobates minor immaculatus), rimarkeble pli blanka ol nia sveda kaj nur ekzistanta en Kamĉatko, devis akompani la surniojn sur la longa vojo al la sveda Riksmuseet (Ŝtata muzeo naturscienca).
Inter la betuloj nun je la unua fojo komencis unuope aperi larikoj (Larix dahurica), antaŭsigno de la densaj larikarbaroj, al kiuj ni pli poste alvenos. Ĉi tie troviĝis etaj sitoj (Sitta europæa albifrons); kaj pompa urogalo (Tetrao parvirostris kamtchaticus) forleviĝis kun granda krakbruo. Ĉiuj hundoj bojante ekpostkuris ĝin kaj tute forgesis, ke ili estas tirbestoj. Feliĉe la sledo frapiĝis kontraŭ arbo kaj renversiĝis. Alifoje oni povas sperti malagrablaĵon, kiam la hundoj ekvidas ĉasaĵon. Se ili sur libera tundro subite ekvidas kurleviĝantan leporon kaj oni hazarde elslediĝis por ion aranĝi, ili ekkuregas kun la sledo galope, komplete ignorante ĉiujn vokojn. La ĉasado povas daŭri, ĝis kiam oni nur vidas ilin kiel nigran punkton en la malproksimo, kaj tiam oni nur povas esperi ke la sledo renversiĝos. Neniam okazas, ke ili revenas kun la sledo, kiam ili tiel forkuris. Oni tiam devas bele promeni post ili, kio ne estas tre amuze, se oni surhavas sian pezan duoblan vojaĝpelton.
La teakvon ni boligis sur la ardaĵoj de la ĉinoj, t.e. la fajro ankoraŭ ne estingiĝis post ili.
De temp al tempo oni tra malfermaĵo en la arbaro havis ekvidon al Kluĉevskaja, kiu dum la lastaj tagoj estis kaŝita de neĝodensaĵo kaj nuboj. Ĝi nun leviĝis ĝis fabeleca alto. La fumo supreniĝis vertikale.
Kluĉevskaja Sopka, la plej granda vulkana konuso en la mondo, 4916 m. super la maro.
(Fotis René Malaise)
Pli poste dum la tago ni renkontis kamĉatkanon, kiu veturis per senenhava sledo. Li veturis por brulligno. Ni sekve devis esti proksime de la vilaĝo. Kaj tute ĝuste: ĝi komencis aŭdigi. Kiam ni nun sentis nin certaj pri alveno, ni efektivigis nian decidon forsendi la plej malbonajn hundojn al la elizeaj ĉasejoj. Ili apenaŭ meritis la manĝaĵon, post kiam ni forlasis Ust-Kamĉatsk, kaj pli malhelpis ol progresigis la antaŭeniron. Hedström liberigis ilin de la jungitaro, kaj mi pluveturis. Post kelkaj minutoj du pistolpafoj tranĉis tra la aero, kaj la du bestoj estis entombigitaj en la profunda neĝo. Sera estis vera kamĉatka hundo, kiu penegis kaj laboradis dum sia tuta vivo. La vertago venis sur malĝustan lokon en la vivo. Paco al ilia memoro.
Ne daŭris longa tempo, ke ni komencis vidi la domojn de la vilaĝo. Nia loĝejo estos ĉe la ruso Gribov. Lia domo estis unu el la unuaj en la vilaĝo, kaj mi povas aserti, ke tie ni estis bone akceptataj kaj regalataj per kafo anstataŭ teo kaj per freŝaj bulkoj anstataŭ sekigita salmo kiel almanĝaĵo. Lia edzino aranĝis grandan bakadon por nia alveno, kiun ŝi atendis jam multajn tagojn. Trinkinte kafon ni rapidis eksteren por rigardi per la lornoj la plej altan vulkanan konuson de la mondo. Ĝi kuŝas ĉirkaŭita de vico da montegoj kaj vulkanoj, kiuj ankaŭ estis tre imponaj, sed ilia grandeco kuntiriĝas ĝis neniom apud Kluĉevskaja. Mi ne provos priskribi ĝian belecon. Mi tamen ne povus doni pli ol palan imagon pri ĝi. Se oni unu fojon vidis ĝin de Kluĉi baniĝantan en sunbrilo kun sia tuta blanka beleco, tiam oni neniam forgesos la bildon, kiom ajn longe oni vivos.
En Kluĉi ni decidis resti kelkajn tagojn. Hedström havis sufiĉe da birdoj preparotaj, kaj mi devis fari kelkajn preparajn aranĝojn por la somero, ĉar mi intencis ĉi tie havi la ĉefan restadejon dum parto de tiu.
Kluĉi estas unu el la plej grandaj vilaĝoj de Kamĉatko. Ĝi havas ĉ. 500 loĝantojn, plejparte miksitajn kamĉatkanojn, sed ankaŭ multajn rusojn, ĉinojn kaj koreanojn. Sufiĉe multaj tataroj kaj aleutoj ankaŭ loĝas tie. Ĝi havas sufiĉe grandan preĝejon kaj estas tre bele situanta ĉe la piedo de la vulkano. La Kamĉatka rivero fluas neĝovrita de glacio dum la tuta jaro, ekster la vilaĝo, tiel ke oni povas fiŝkapti dum la tuta vintro.
Kluĉi estas la plej grava komerca loko interne de la lando. La fela komerco en la tuta Kamĉatka valo havas sian sidejon tie. Pluraj grandaj felfirmoj havas deponejojn en la vilaĝo. La plej grandaj estas ”Hudson Bay Company” kaj ”Olaf Swenson Co”. La lastan posedas svedo-amerikano kun tiu nomo. Lia nomo estas konata kaj respektata en ĉiu kabano en la tuta Kamĉatka duoninsulo. En ĉiu jaro Swenson venas de Seattle per sia ŝipo, ŝarĝita per ĉio, kio estas imagebla por la bezonoj de Kamĉatko. Parto de la ŝipo estas vera butiko, kie ĉio estas aĉetebla. Kaj kiam la indiĝenoj envenas en tiun, ili volonte aĉetas ĉion, kion ili vidas, t.e. tiom, por kiom sufiĉas iliaj feloj. La felojn – zibelajn, vulpajn, lutrajn, ursajn ktp. – taksas Swenson, kaj poste la ĉasistoj povas aĉeti kiel en ordinara butiko.
Ili havas grandan emon superi sian pagkapablon vidante ĉiujn belajn objektojn, kiujn Swenson kunportis de Ameriko kaj kiuj tute ne konsistas el nur pafiloj, kartoĉoj kaj kaptiloj. En la naĝanta vendejo oni povas aĉeti ĉion inter tero kaj ĉielo, de motorboato ĝis kudrilo, de maĉgumo ĝis rikoltmaŝinoj. Sufiĉe solventaj aĉetantoj ricevas krediton ĝis mirige grandaj sumoj. Ili ĝoje vendas la felon de la urso, antaŭ ol ĝi estas pafita.
Tiamaniere Swenson iras de loko al loko ĉirkaŭ la bordo. La famo pri lia alveno disvastiĝas kun granda rapideco kaj ĉiam alvenas antaŭ li. En pli eminentaj lokoj, kiaj Ust-Kamĉatsk, li elŝarĝas grandajn kvantojn da varoj, kiujn poste liaj lokaj agentoj distribuas kaj ŝanĝas por feloj. Kiam li en tiu honesta maniero ”senfeligis” Kamĉatkon, li daŭrigas supren al la Anadyr- kaj Ĉukĉolandoj. Se permesas la tempo, li faras rondveturon al la polusmara bordo kaj revenas en la malfrua aŭtuno al Seattle, malplena je varoj sed kun milionvaloroj el felaĵoj. La tutan tempon dum la vojaĝo li igas sin informata pri la fluktuantaj mondprezoj sur la fela merkato per sia propra ”senfadena”.
Post tiu deflankiĝo ni estas pretaj por rigardi tiun motorboaton, kiu transportas la varojn de Swenson al la vilaĝo. Ĝi kuŝas superne ĝita apud alia tia, cetere konkuranta boato, sed nia mastro, kiu estas maŝinisto sur unu, rakontas, ke ambaŭ estas provizitaj per svedaj motoroj, Bolinder kaj Atlas. Ili ricevis treege bonan ateston pri longedaŭra kaj fidela servo. En tiu konekso oni povas mencii, ke la motorboatoj ĉe la grandaj konservajaj fabrikejoj apud Ust-Kamĉatsk grandparte estas provizitaj per svedaj motoroj.
En tiel granda vilaĝo kiel Kluĉi ĉiam estas vigla vivo. Hundsledoj venas kaj iras en ĉiuj direktoj. Jen startas komercisto por longa vojaĝo kun la sledo plena de varoj, jen kamĉatkano hejmenigas brullignon el la arbaro aŭ veturas kun granda fojnŝarĝo, tirata de dek hundoj.
Ĉasistoj venas hejmen de ĉasado je ursoj aŭ montŝafoj, kun la sledoj ŝarĝitaj per viando kaj feloj. Sur la dommuroj gigantaj ursfeloj estas alnajlitaj por sekigado.
Dum vizito ĉe rusa familio, en la vilaĝo mi ricevis pluan pruvon, ke la tero estas pli malgranda ol oni ĝenerale supozas. Mi sidis foliumante sen intereso fotografaĵan albumon, kaj subite mi preskaŭ falis de la seĝo pro miro trovante la portreton de unu el miaj amikoj kaj studentkamaradoj en Stockholm. La mistero ricevis sian simplan klarigon de la mastrino, kiu estis el Finlando kaj parencino lia.
En la pasinto mi intence evitis paroli pri politiko, ĉar mi opinias, ke tia mizeraĉo ne apartenas al Kamĉatko. Sed ĉi tie en Kluĉi, samkiel en ĉiuj aliaj pli grandaj vilaĝoj, la rusoj rebaptis la malnovan honorindan vilaĝan konsilantaron kun ĝia ”starosta” (plejaĝularo) je ”Kluĉia Revolucia Komitato” kaj devigis la kompatindajn kamĉatkanojn, kiuj eĉ ne scias, kio estas revolucio, hisi ruĝajn flagojn sur siaj domoj. La tago post nia alveno al la vilaĝo estis festotago, kaj lumis ruĝe sur ĉiuj dometoj. Fariĝis stranga kontrasta efekto kontraŭ la neĝeblanka, fumiĝanta vulkano.
Nia eta ursido faras promenon.
(Fotis la aŭtoro)
Dum nia vizito en Kluĉi mi pligrandigis la kolektojn per stranga blua formo de la asturo. Sed ni ankaŭ havigis vojaĝan akompananton de tre neordinara speco. La tagon antaŭ nia starto kelkaj kamĉatkanoj revenis de ursĉasado. Ili mortpafis gigantan ursinon en la ternesto kaj tie trovis du etajn ursidojn, kiujn ili kunportis hejmen.
Unu mortfrostiĝis survoje de la arbaro, sed la alia vivis. Ĉino alvenis kaj raportis la okazaĵon. Mi aĉetis la kuriozan etan figuron, al kiu ankoraŭ iom ŝanceliĝis la piedoj. Ne strange, ĉar ĝi la saman tagon venis el la sovaĝejo per hundsledo. Ĝi ankoraŭ estis tiom malgranda, ke ĝi nur trinkis lakton. Ĝi tuj lernis trinki el botelo. Mi decidis provi konduki ĝin viva al Petropavlovsk kaj havigis saketon el boaca felo, en kiun ĝi Iaŭte protestante estis metata. Kiam mi demandis al la ĉirkaŭe starantaj kamĉatkanoj, ĉu ili kredas, ke ĝi eltenos dum eble tutmonata vojaĝo en tiu malkomforta maniero, ĉiuj unuvoĉe respondis ”jes” en la plej konvinka maniero. Ĝi ankaŭ poste montriĝis la plej nemortema besto, kiun mi povis imagi, kvankam ĝi ne estis pli granda ol kato.
La ursido kaj la hundo Kuma estis bonaj amikoj.
(Fotis la aŭtoro)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.