La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17: Tra mortantaj regionoj laŭ la Oliotska maro

De Tigil restis por ni ĉ. 100 svedaj mejloj (1000 kilometroj) al Petropavlovsk. La pli granda parto de tiu distanco konsistis el unu kontinua tundro. Sur tiu tundro kuŝas 18 kamĉatkanaj vilaĝoj disŝutitaj je interspaco de du ĝis ok mejloj. La pli granda parto de la tundro estas ebena kiel la maro. Oni vidas neniun finon de ĝi.

Kelkloke ĝi estas interrompita de iu betularbaro, nepriskribeble bonvena por vojaĝantoj dum la vintro. Aliloke la unuformecon rompas iu monteca tereno. Malaltaj montaĵoj kaj valoj alternas. Laŭ la riveroj, kiuj tratranĉas tiun tundron, tiriĝas strio da salika vegetajaro.

La tundro etendiĝas de la maro ordinare kelkajn mejlojn alinterne de la lando kaj estas oriente limita de montĉeno.

La homoj, kiuj loĝas en tiu regiono de Dio forgesita verŝajne apartenas al la plej kompatindaj sur nia tero, kaj vojaĝo tra tiuj mortantaj regionoj laŭ la Oĥotska maro estas korprema. Tie loĝas la lastaj restoj de nacio, kiu baldaŭ estos ekstermita de sur la tero.

En aliaj partoj de Kamĉatko la kamĉatkanoj estas tiom miksitaj kun la rusoj, ke ili perdis sian idiomon kaj sian proprecon. Sed en deko da vilaĝoj, kiel mi jam menciis, en ekstreme malalta grado ili sin miksis kun la rusoj kaj ankoraŭ parolas sian propran idiomon. Sed la rusa civilizacio tamen metis sian postsignon ankaŭ sur tiu malgranda popola restaĵo. Ĉiu kamĉatkano, viro, virino kaj infano, suferas de hereda sifiliso, enkondukita de la rusoj antaŭ longe. Tiu malsano jam furiozis terure en tiuj dezertaj regionoj, kie mankas ĉiu helpo de kuracistoj. Krom tio japanoj kaj rusoj konkuras por dronigi la kadukajn kaj mizerajn vilaĝojn en alkoholo, kiun la malsanaj kamĉatkanoj ŝatas pli alte ol ĉion alian.

La sekvo de ĉio ĉi estas, ke la okcidenta marbordo de Kamĉatko en la nuna tempo prezentas malĝojigan bildon de homa mizero kaj detimigan ekzemplon, kiel povas okazi, kiam civilizita nacio ekregas naturpopolon kaj sendas siajn plej malbonajn reprezentantojn por administri ĝin.

78
Tipa kamĉatkana dometo ĉe la okcidenta marbordo.
(Fotis la aŭtoro).

Tra tiu regiono ni estis vojaĝontaj. Mi konfesas, ke ne estis alloga tasko, tiom pli ĉar ni estis absolute dependaj de tiuj vilaĝoj por la proviantado. Ni decidis, ke atinginte la vilaĝon Ĥairusovo, situantan 200 verstojn sude de Tigil, ni forlasos la kamĉatkanojn por kelka tempo kaj supreniros al la montegoj por daŭrigi niajn studojn pri lamutoj kaj korjakoj.

Jen ni startis iun tagon por la lasta centmejla vojaĝo el Tigil, kie ni ĝuis grandiozan gastamon ĉe la reprezentanto de la HudsonBay-kompanio, Pimenoff. De tiu mi informiĝis, kiuj domoj en la sekvontaj vilaĝoj estas malplej abomenaj por tranoktado.

La unua vilaĝo sur la vojo suden nomiĝas Napana. Vespere ni alproksimiĝis al tiu. Grupo da grizaj, falemaj dometoj estis vidataj je distanco meze sur la tundro, kvazaŭ tien ĵetitaj je hazardo. La hundoj flarsentis la putran fiŝon de la vilaĝo kaj plirapidigis la kuron, kaj baldaŭ ni alvenis, kiel ĉiam salutataj de la kolera bojego de amaso da tirhundoj. Scivolaj indiĝenoj, vestitaj per felĉifonoj, kiujn ili ricevis de la korjakoj, rapidis eksteren por rigardi nin. Eljunginte la hundojn kaj metinte unu kiel gardanton ĉe la sledo, mi elserĉis tiun kamĉatkanon inter la rigardantoj, ĉe kiu ni tranoktos, kaj jen en lia akompano ni iris al lia dometo tra la kaduka vilaĝo, konsistanta el deko da domoj.

Kiam ni eniris tra la pordo, tiel terura fetoro trafis nin, ke ni preskaŭ falis dorsen. La dometo konsistis el unu sola ĉambro. Mebloj tute mankis escepte de tablo. Kelkaj kestoj servis kiel seĝoj. Sur unu el ili oni povis legi ”California Fruits”, sur alia kelkajn japanajn literojn.

Sur la planko en la anguloj kuŝis kunpuŝitaj vestoj, boacaj feloj kaj difektita gramofono. Kelkaj malsanaj indiĝenoj, apenaŭ kapablaj leviĝi, kuŝis inter la ĉifonoj en alia angulo. Kelkaj duone nudaj infanoj ludis sur la planko per peco da viando. Proksime de la fajrujo kuŝis tute frostigita virboaco por malmoliĝo. La mastrino de la domo, nigrehara kamĉatkanino, timeme alvenis, salutis kaj poste malaperis en la kamenangulo, kie ŝi komencis manipuli per la samovaro. Kamĉatkana dometo sen samovaro ne ekzistas, eĉ se ĉio alia mankas en la domo.

79
Kamĉatkana belulino. Nia mastrino en Utholok.
(Fotis la aŭtoro)

En tiu agrabla ĉirkaŭaĵo oni invitis nin eksidi sur keston ĉe la tablo kaj trinki teon – malfortan brikteon sen sukero, alportatan en nelavitaj tasoj. Sed ni igis ilin verŝi la teon en niaj proprajn tasojn.

Dum la tetrinkado subite ekbojis ĉiuj hundoj de la vilaĝo. Tio signifas, ke venas nova sledo. Laŭ malnova kutimo oni rigardas tra la fenestro por prividi, kiu estas, sed tiam trovas, ke la fenestroj konsistas el kunkudritaj fiŝhaŭtoj, kiuj ja tralasas la lumon, sed tra kiuj estas neeble ion distingi. La. najbaro havas fenestron el kunkudritaj ursintestoj, aliaj el fokintestoj. Ili tute ne estas malbonaj sed eltenas nur unu vintron. Krome oni devas esti antaŭzorga, tiel ke oni lokigas la fenestrojn tiel alte, ke la tirhundoj ne povas ilin atingi, ĉar alie oni riskas, ke ili iun belan tagon estas formanĝitaj.

80
Mi vigligas la hundojn per peco da fiŝo.
(Fotis Dagny Bergman)

Mi faris promenadon inter la dometoj por havigi nutraĵon al la hundoj, entrepreno, kiu ofte renkontas malfacilaĵojn. La tuta vilaĝo haladzas de putra fiŝo. Ĉiuj domoj aspektas egale. Sama naŭza fetoro, sama malpureco, samaj mizeroj kaj malsanoj. La kamĉatkanoj estas tiomagrade maldiligentaj, ke ili somere preterlasas fiŝkapti tiom, ke la provizo sufiĉu ĝis kiam la fiŝoj denove aperos, malgraŭ ke ili ne bezonas labori pli ol unu semajnon por sekurigi sian tutan bezonon.

Mallumiĝis, kaj la kamĉatkano ekbruligis sian ”ŝirnik-on”, t.e. la fiŝolea lampo, ĉar elĉerpiĝis lia petrolo. Ĝi konsistas el fera pelveto, pendigita ĉe la muro kaj plena de ursa aŭ foka graso. Malgranda strio da ŝtofo servas kiel meĉo. Ni eksidis por paroli kun nia mastro. Li mem tre bone parolis ruse, sed lia familio nur scipovis la kamĉatkanan idiomon. Li rakontis, kiel malglata estas la vivo en Kamĉatko, kiel oni devas labori tra la tuta somero pri la fiŝkaptado, kiel malmulte da fiŝoj nun troviĝas, post kiam tien venis la japanoj, kaj kiel malfacile estas akiri zibelajn felojn dum la vintro. ”Oni foje devas veturi eĉ du, tri tagojn de la vilaĝo, antaŭ ol oni povas trovi zibelon. Se nur la korjakoj foriĝus, ja estus tolereble, ĉar ili fortimigas ĉiujn zibelojn. Sed pretere, mi ree devas veturi al la korjakoj por pli da viando post kelkaj tagoj, mi havas nenion, per kio nutri la hundojn. Ĉiu fiŝo elĉerpiĝis, kaj ankoraŭ restas kelkaj monatoj ĝis printempo. Neniam oni havas kvieton kaj trankvilon. Kiel oni trovu tempon por ĉasi zibelojn, kiam oni devas veturi por viando ĉiusemajne?

Tio ja postulas la duonan vintron”, li plendis.

Fakto estas, ke la traputraj kamĉatkanoj de la okcidenta marbordo mortus pro malsato, se la korjakoj ne helpus ilin. La korjakoj per siaj boacaj gregoj nutras la loĝantojn de preskaŭ la tuta okcidenta marbordo. La kamĉatkanoj veturas tien kaj reen al iliaj jurtoj kaj almozpetas boacan viandon. La bonkoraj korjakoj ne povas vidi, ke kunvivanto malsatas, kaj buĉas al ili de siaj boacoj. La korjakaj virinoj kudras vestojn el boaca felo al la kamĉatkanoj, kiuj diras, ke ili ne scias kudri, sed pli vere estas tro maldiligentaj por tion fari.

Kiel la supre menciita vilaĝo aspektis ankaŭ la aliaj. Sama nepriskribebla mizero, sama terura mallaboremo. La plej abomena restadejo, kiun ni trafis, estis en la vilaĝo Utĥolok. Tie ni unuafoje estis regalataj per putra salmo, komplezo, kiun ni ĝentile sed decideme malakceptis. Naŭzis nin bezoni tie restadi. Se la vetero ne estus malbona kaj la malsato ne estus pelinta nin al la vilaĝo, ni neniam povus resti.

Kelkajn el tiuj sifilisaj vilaĝoj estis tiel abomene viziti, ke ni foje ne kapablis tranokti en ili sed nur havigis nutraĵon al la hundoj kaj provianton al ni mem kaj daŭrigis iun mejlon preter la vilaĝon kaj tranoktis sub libera ĉielo aŭ en terkabano, kiu kutime troviĝas inter du malproksimaj vilaĝoj kiel rifuĝo por vojaĝantoj. En bona vetero, estis pli agrable pasigi la vesperon ĉe varmiga bivaka fajro ekstere en la sovaĝejo, kaj tie la boaca viando kaj la fiŝo gustis senfine pli bone ol en la naŭza aero en kamĉatkana dometo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.