La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jam antaŭ ol ni surbordiĝis, nin atingis la sciigo, ke la kvarmasta skuno en Hakodate, per kiu ni preskaŭ veturis, eksplodis kaj subakvi ĝis, ĝuste kiam ĝi ekiris al Kamĉatko. Ĉiuj homoj pereis. Nun ŝajnis al ni, ke ni havis grandiozan feliĉon, kiuj suferis ŝiprompiĝon kun ”Kommandor Bering” anstataŭ ekflugi en la aeron kun la skuno.
La ruĝa registaro, reprezentata de la policestro, aperis sur la torpedŝipoj kaj donis al ni permeson surbordiĝi. Do japanaj maristoj remveturigis nin al la bordo, kaj je la dua fojo ni suriris la bordon de Kamĉatko. Ni komence faris promenadon laŭ la ĉefstrato. La domoj ĝenerale estis unuetaĝaj domoj el ligno kaj nekolorigitaj kun tegmento el ondumita lado. Diversaj vendejoj sen abundo je varoj borderis la straton. La plej multaj estis ĉinaj.
En la strato maldense iris homoj. La rusa lingvo tranĉis niajn orelojn, miksita kun ĉina kaj japana. Ĉiuj homoj haltis kaj gapis al ni kaj ŝajnis treege mirigitaj vidante nin. Malplena ĉaro bruante alruliĝis tirata de ĉevalo kun la tipa rusa granda lignarko super la jungilo. La veturigisto nepre devis haltigi la ĉaron por rigardi. Verŝajne ni aspektis senmezure strangaj. Sed eble aro da kamĉatkanoj kaŭzus same grandan sensacion en eŭropa urbeto.
Tiel ni daŭrigis rigardante la urbon, kaj baldaŭ ni jam vidis la plejmulton. Fine ni haltis en la sola kafejo, sesaklasa tia, ĉar ni estis tre malsataj. Tiam ni estis konstatintaj, ke Petropavlovsk estas malgranda simpatia urbeto kun tri stratoj kaj la komenco de la kvara, ke ĝi plejparte estas loĝata de rusoj, ĉinoj, japanoj kaj koreanoj, sed krome de diversaj aliaj popoloj, kiuj ne estis tre facile difineblaj senprepare. Plue, ke la loĝantoj estas tre scivolaj kaj ke neniu ŝajnas rapidema. Krome, ke porkoj iras liberaj ĉie kaj ke ursidoj promenas ekster kelkaj domoj, kaj diversajn aliajn aferojn.
Petropavlovsk vidata de sur unu el la ĉirkaŭaj montoj.
(Fotis René Malaise)
Kelkajn horojn pli poste ni sidis ĉe la ĉina komercisto Sun-in-tun kaj traktis pri luado de iu domo. Ni sukcesis lui la solan liberan domon de la urbo, tute eŭropan konstruaĵon kun kvin ĉambroj kaj kuirejo, kuŝantan ĉe la tria strato kun belega vido al Avaĉa Golfo.
Por kvindekmil rubloj (laŭ tiama kurzo kvindek kronoj) la blankbarba maljunulo Saĥaroff veturtransportis niajn kestegojn, kaj post kiam ni aranĝis lotumadon pri la ĉambroj, ĉiu komencis laŭpove ordigi por si.
La plej grandan ĉambron ni aranĝis je laboratorio kun laborejoj por preparo de bestoj kaj plantoj, alia ĉambro fariĝis manĝejo, kaj la tri ceteraj fariĝis privataj labor- kaj dormĉambroj. Ni ĉarpentis vigle kaj fervore, kaj ĉiu rigardis kiel honoron aranĝi la ĉambron kiel eble plej plaĉe. Kelkaj portaĵoj da lignotabuloj, kiujn ni sukcesis akiri, baldaŭ estis transformitaj je bretoj, tabloj kaj benkoj, kaj dormetantaj ĉarpentistaj talentoj ekhavis brilajn ŝancojn montri sian efikon. La sinjorinoj kunhelpis laŭ plejebla kapablo kaj zorgis pri la estetika ornamado.
Aranĝante nian domon ni ankaŭ interkonatiĝis kun kelkaj el la eminentuloj de la urbo. Kelkajn el ili, kiuj ludis pli gravan rolon por ni, mi petas permeson prezenti.
La plej grava trovito en tiu rilato estis la pastro de la urbo, bonvestita sinjoro kun longaj haroj, kiu subite atakis nin en plej pura sveda lingvo. Li estis naskita de sveda patrino kaj rusa patro kaj kreskinta en Finlando. Li fariĝis unu el niaj plej intimaj konatuloj kaj komence li estis valora kiel interpretisto kaj konsilanto. Kun malfalse rusa sincereco li senceremonie regalis nin per granda parto de la historio de sia vivo, kiu estis ekstreme varia. Li renkontiĝis kun Sven Hedin (Fama sveda esplorvojaĝanto) en Tibeto, vivis dum dek jaroj en Koreo ktp. Li poste rigardis kiel sian naturan devon kaj komision veni al ni preskaŭ ĉiutage por doni al ni resumon de la lastaj skandalaĵoj de la urbo.
Li estis helpema kaj afabla kaj volonte kunportis faskon da fiŝoj aŭ ion alian manĝeblan al nia mastrumado kaj reiris de ni kun paketo da malmola pano, skatoleto kun anĉovoj aŭ io alia.
Li donis al ni multajn utilajn informojn pri la urbo kaj la homoj kies animoj estis pli nigraj ol tiuj de la plej nigraj negroj. Baldaŭ ni sciis, ke la viro, kiu vivis en tiu domo kutimis fanfaroni, ke li murdis tiom kaj tiom da homoj, ke lia najbaro forkuris el Saĥalin, ke tiu kaj tiu gajnis multe da mono je malhonestaj komercoj, ke lia bofrato estis ŝtelisto ktp. La resumo de la tuto estis, ke plej multaj urbanoj estis pli malpli grandaj friponoj. Nur malmultaj homoj trovis plaĉon en liaj okuloj.
Alia eminentulo estis la estro de la supera lernejo en Petropavlovsk, kamĉatkano studinta en Tomsk. Li estis inteligenta homo kaj parolis angle bonege. Antaŭ ĉio li havis natursciencajn interesojn kaj fervore sin dediĉis al botaniko kaj kompreneble bone konis la cirkonstancojn de la lando. Li faris al ni plurajn valorajn servojn en diversaj okazoj.
Vintra bildo de Petropavlovsk
Plue troviĝis veterinaro en la urbo, estono, kiu loĝis minimume dek jarojn en Kamĉatko. Lia distrikto ampleksis la tutan Kamĉatkan duoninsulon, la Anadyr-regionon, la Ĉukĉo-duoninsulon, la insulon de Wrangel ktp. Ĝi estis tiel vasta, ke jam je la komenco li komprenis la senesperecon povi fari ian utilon kaj tuj decidis nur vegeti.
Li neniam forlasis Petropavlovsk kaj ne havis laboron dum multaj jaroj, kvankam li estis en ofico kaj akceptis salajron. Li ankaŭ diris, ke li forgesis ĉion, kion li lernis en sia fako. Li parolis germane.
Tiuj tri personoj estis la solaj kun iom da edukiteco, kun kiuj ni pli intime interkonatiĝis dum la unua somero.
Kiel estas videble laŭ la bildo, Petropavlovsk situas sur montdeklivo.
Ĉe la ĉefstrato ĉiuj vendejoj estas kolektitaj. Plejparte estas ĉinaj sed ankaŭ kelkaj japanaj kaj rusaj kaj unu amerikana. La lasta, ”Seidenberg kaj Wittenberg”, estis senkompare la plej riĉe provizita.
Tie oni povas aĉeti svedajn Primus-kuirilojn, kaliforniajn fruktkonservaĵojn, japanajn alumetojn kaj plue ĉion, kion oni modere povas pretendi en tia loko, kia Petropavlovsk, kaj multe krom tio.
Ĉe la sama strato kuŝas la poŝt- kaj telegrafoficejo, okupanta ĉ. 15 personojn, kvankam kutime venas nur po du-tri poŝtŝipoj ĉiujare, plue la preĝejo kaj malgrandan distancon de ĝi la Popola domo, kie oni kutimas aranĝi tumultajn politikajn kunvenojn variante kun amuzaj aranĝoj en formo de kino, danco k. a. Se mi plue mencias japanan razejon, mi kredas, ke nenio grava restas en la centro de la urbo. En la orienta parto de la urbo la registarejoj estas lokitaj, ĉiuj konstruitaj en sama stilo, grizkoloraj duetaĝaj domoj kun ladaj tegmentoj. Inter ili oni distingas la domon de la eksguberniestroj, antaŭ kiu kuŝas kelkaj kanonoj.
Iom ekster la urbo en la sama direkto kuŝas la radiostacio, la sola komunikilo kun la ekstera mondo dum la longa vintro. Post ĝi la sovaĝejo daŭriĝas en plej rimarkebla maniero. Nome fariĝas abrupta halto, se oni deziras daŭrigi la promenadon, ĉar tie komenciĝas la ”alŝovniko” (Alnus maximoviczi), la seninterrompa tapiŝo de densejo, unu el la plagoj de Kamĉatko, tra kiu oni eble povus rampi, se oni ne havas portaĵojn, sed aliokaze devas elhaki sian vojon.
Laŭ la ekstero Petropavlovsk povus esti karakterizata kiel io inter tipa rusa urbeto kaj rapidege konstruita orserĉista urbo en Alasko.
Tiu aro da grizaj lignodomoj, el kiuj konsistas la urbo, ŝajnas pli malpli senzorge disŝutitaj ĉirkaŭ la tri stratoj. Esceptante la ĉefstraton, kiu ŝajnas iomete civilizita, oni tie kaj ie ĉe la aliaj stratoj ektrovas domaĉojn kaj kabanojn, kiuj estas kunigitaj el ladskatoloj, lignaĵetoj, malnovaj pantalonoj kaj la plej neimageblaj ingrediencoj.
Ili premiĝas pri la loko inter rubejoj kaj terpomkampoj. Se oni eniras en la vestiblon de tia domo post la mallumiĝo, ofte okazas, ke oni falpuŝiĝas je dika porko, antaŭ ol oni trovas tiun, kiun oni serĉas.
Rilate la porkojn, ili estas tiel multnombraj en la urbo, ke ili certamaniere karakterizas ĝin. Ĉie ili rajtas iri liberaj kaj devas plejparte vivteni sin mem per vegetaĵoj kaj balaaĵoj. Iam kaj tiam okazas ke iu porko subite malaperas sen postsigno, aŭ en la faŭkon de iu sin elŝirinta sledhundo, aŭ kiel okazis kiam la pastro de la urbo pro pura bonfaremo ektenis malgrandan forkurintan porkidon, kiu grandiĝis tute konvene ĝis Kristnasko.
La akvoliverejo konsistas el kelkaj petolaj montriveretoj kun la plej bongusta akvo, kiuj saltetas malsupren laŭ la monto kaj disbranĉi ĝas en multaj fluakvetoj al la diversaj domoj. La serenan akvon okaze malklarigas iu porko, al kiu plaĉas kuŝi banante sin en la akvokondukilo dum sunluma antaŭtagmezo, aŭ iu nesolidara urbano, kiu lavas vestojn aŭ metas barelon kun sala salmo por sensaligo en la rivereton supre de la disbranĉiĝo.
En tiu per si mem idilia urbo loĝas iom pli ol milo da homoj. La plej multaj estas rusoj, sed japanoj, ĉinoj kaj koreanoj konsistigas bonan trionon. La du lastaj popolspecoj hakfendas brullignon, alportas akvon kaj faras entute ĉiun pezan laboron en la urbo. Al la rusoj nome ne plaĉas tia laboro. Ĉiu ruso kun ioma memrespekto tenas ĉinon, sur kiun li povas ŝuti ĉiun pezan kaj penigan laboron.
La japanoj en Petropavlovsk plejparte estas komercistoj.
Se al la supre menciitaj popolspecoj krom kelkaj kamĉatkanoj mi aldonas la aluditajn en la komeco de tiu ĉi ĉapitro individuojn el pli malpli malfacile difineblaj rasoj, aleutojn, jakutojn, tatarojn k. c., kiuj prezentas multnuancan miksaĵon de flavo kaj blanko, jen la loĝantaro de la urbo estas kompleta.
Kontraste al la orserĉista urbo en Alasko, kie energio kaj senripoza laborado metas signon sur la vivon, kuŝas super ĉi tiu eta norda loko kvazaŭ vualo de nenionfarado, mallaboremo kaj senvigleco.
La tempo ĉi tie havas nenian valoron. Kion oni ne faras hodiaŭ, oni same bone faros morgaŭ aŭ postmorgaŭ aŭ venontjare. Ĝuste tio estas la danĝero por eŭropano. Malrapide sed neeviteble li malvigli ĝas pli kaj pli je ĉiu jaro. Mi kredas, ke homo loĝinta en Kamĉatko dum dek jaroj estas perdita por la civilizacio kaj maltaŭga por laŭorda laboro.
La rusa loĝantaro en Petropavlovsk estas el tre miksita speco. La karakterizo de la pastro pri ili akordigas al granda parto. Mi tre baldaŭ rimarkis, ke oni prefere ne demandu ilin, pri kio ili sin okupis, antaŭ ol ili venis al Kamĉatko. Ĉar oni povas esti absolute certa pri tio, ke ili ne estas naskitaj en la lando. Anstataŭe ili venis el ĉiuj imageblaj anguletoj de la rusa regno. Oni trovis homojn el Krimeo kaj Astraĥano, el Arĥangelsk kaj Jakutsk, el Leningrado kaj Moskvo kaj el ĉiuj urboj kaj vilaĝoj de Siberio. Sed de kie ajn ili venis, la saman stampon ili portis. La saman optimistan rigardon al la morgaŭa laborkapablo kaj samajn ”niĉevó”-principojn en ĉio, pri kio ili sin okupis. Se oni analizus tiun multspecan popolmaterialon kaj provus apartigi la ŝafojn for de la kaproj, mi timas, ke la plejmulto apartenus al la lastaj. Ĉar certe estas plejparte malbonaj elementoj, kiuj serĉis sian vojon ĉi tien, inter ili multaj krimuloj forkurintaj el Saĥalin kaj Siberio.
Petropavlovsk, kiu estas la ĉefurbo de Kamĉatko, kiel tia ankaŭ estas la sidejo de la landa registaro. En la bona malnova tempo, t.e. antaŭ la rusa revolucio, guberniestro havis la plej superan potencon.
Kiam la ondoj de la revolucio fine atingis tien ĉi, li estis eksigita, kaj bolŝevika komitato estis enoficigita por estri la landon. Tiu komitato do regis en Petropavlovsk, kiam ni alvenis tien. Ĝi portis la gloran nomon ”La Kamĉatka Revolucia Komitato”, sed malgraŭ tio akceptis nin afable. En la servo de la ruĝa registaro staris kelkaj centoj da oficistoj ĉiaspecaj. La tuto aspektis kiel tuta sistemo de komisionoj de la mondmilita tempo, kie klaketadis skribmaŝinoj kaj troviĝis sekcioj por ĉio. Pri kio ili cetere amuzis sin en tiuj sekcioj, mi ne scias kaj ankaŭ ne havis emon esplori tion.
Por konservi la ordon en la urbo ekzistas polica korpuso kun ĉ. dekdu membroj. Kelkaj el tiuj ĉiam iris postene en la ĉefstrato. Ili vere aspektis tre respektindaj kun siaj grandaj sabroj, revolveroj kaj ruĝaj zonoj. Ilia plej grava komisio ŝajne estis konfiski por propra konsumo alkoholon sur tiuj rusaj ŝipoj, kiuj alvenis. Povis esti sukcesaj kaptoj je centoj da litroj sur unu sola ŝipo, sekve la ofico kiel policano certe estis tre aspirinda.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.