La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20: Laŭ la okcidenta marbordo al Karlsson

88
La maljunega kamĉatkano. Rimarku la fenestron el kunkudritaj fiŝhaŭtoj.
(Fotis la aŭtoro)

Antaŭ ol ni forlasis Rairusovon, ni konatiĝis kun la plej malju na loĝanto de Kamĉatko, blankhara maljuna kamĉatkano, kiu laŭdire havis 106 jarojn, kaj tia li ankaŭ ŝajnis. Li estis tute blinda, sed povis aŭdi kaj paroli tre bone. Li parolis multe pri malnovaj tempoj kaj bone memoris, kiam la kamĉatkanoj loĝis en terkabanoj.

Li diris, ke antaŭe troviĝis konsiderinde pli da zibeloj kaj ursoj ol nun, kaj ke la salmo malmultiĝis altagrade. Sed la kamĉatkanoj vivas pli bone nun ol antaŭe. Nun ĉiuj havas bonajn pafilojn, antaŭe oni devis kontentiĝi je lancoj. Ĉio sendube pliboniĝis de tiu tempo, kiam li estis juna, sed ne plu estas la samaj trankvilo kaj paco en la lando kiel tiam.

Ni nun estis difinitive pretaj ekiri sur la vojo hejmen al Petropavlovsk, kiu estis 800 km. malproksima. La unua parto de tiu distanco iris tra malsanaj vilaĝoj, sed iom pli sude ni povis atendi treege agrablan interrompon: la vizito de Karlsson. En la vilaĝo Monomallova, nome de multaj jaroj loĝadis la svedo Karlsson. Tie ni ankaŭ esperis trovi Jansson, kun kiu ni en la fruvintro renkontiĝis en Milkova.

Sed inter ni kaj Karlsson kuŝis 400 verstoj kaj 8 kamĉatkanaj vilaĝoj.

Kun ripozintaj hundoj ni do startis de Ĥairusovo direkte al Karlsson.

Ni pasis preter Bjelogolovaja, la plej malgranda vilaĝo, kiun ni trafis en Kamĉatko, konsistanta el kvar domoj kaj situanta meze sur la tundro sen iu arbo kiel ŝirmo. La sekva vilaĝo nomigis Morogetsnaja.

Mi kredas, ke ĝi estis la plej originala kamĉatka vilaĝo, kiun mi vidis. Preskaŭ ĉiu domo havis fiŝhaŭtajn aŭ ursintestajn fenestrojn, kaj kiel lumigaĵo apenaŭ estis uzata io alia ol ursa aŭ foka graso.

Ĉiuj parolis kamĉatkane. La mastro de nia restadejo petis pardonon, ke li nur havas kamĉatkanan panon, t.e. sekigita salmo, kiel regalaĵon al la teo. Krom jukolo kaj teo oni regalis nin per frostigitaj beroj de empetroj. Preskaŭ la tuta vilaĝo kolektiĝis en nia bivakejo por rigardi nin. Ili pririgardis nin tiel scivole, kvazaŭ ni estus kuriozaj bestoj en menaĝerio.

En la vilaĝo Sopoĥnaja je la unua fojo ni trovis alian tipon de la balaganoj ol la ordinaran ĉe la okcidenta marbordo. Estis la plej originala tipo, kiun oni trovas menciita en la plej malnovaj priskriboj pri la lando. La provizejo sur la surfosta konstruaĵo havis piramidan formon kaj okupis la tutan supran areon. La vilaĝo Mik sude de Soporinaja estis la lasta vilaĝo, kie oni parolis la kamĉatkanan idiomon ĉiutage.

89
La originala tipo de balagano. (Fotis la aŭtoro)

Iom post iom ni alvenis al la maro, kiun ni ne vidis de tre longe.

Sur la tundroj laŭlonge de la marbordo ni plurfoje vidis grandajn gregojn de boacoj. Kelkajn korjakajn jurtojn ni ankaŭ vidis. La hundoj ĉiam plirapidigis la kuron je tiaj okazoj kaj povis kuri galope duonan mejlon seninterrompe, kiam ili flaris aŭ vidis la gregojn.

Sed tie sur la libera kaj ebena grundo estis tute agrable, kiam ili flugis antaŭen laŭ la tundro.

En korjaka jurto, kiu kuŝis preskaŭ en nia vojo, ni faris viziton.

Estis unu el la plej grandaj jurtoj, kiujn ni vizitis, kaj ni renkontis amason da korjakoj. Mi demandis al la mastro de la jurto, ĉu li konas Karlsson. Jes, certe li ja konas. Karlsson estis lia speciala prijatel, kaj kun fiero li rakontis, ke tiu ĉiam prenas de li sian provizon da boaca viando. Kiam la korjako siavice ion bezonas, li ĉiam aĉetas tion ĉe Karlsson, kiu neniam trompas lin, kiel kutimas fari aliaj komercistoj. Karlsson estas honestulo, deklaris la korjako. Li ankaŭ rakontis, ke Karlsson diris, ke li ricevos viziton de kelkaj samlandanoj dum la printempo. Sed nun li certe estas forvojaĝinta, li aldiris.

90
Kie loĝis la korjako, kiu estis bona amiko de Karlsson.
(Fotis la aŭtoro)

De kiam ni forlasis Ĥairusovo estis varme kaj sune dum la tagoj.

Meze de la tago la temperaturo ofte altiĝis eĉ super la frostpunkton. El tio sekvis, ke la neĝo fariĝis algluema kaj la sledo tute ne volis gliti. Je tiu tempo ĉiu hundsledistoj metas ŝtalon aŭ balenostojn sub la glitilojn de la sledo, t.e. oni alŝraŭbas du maldikajn glitilojn el la supremenciita materialo sub la lignajn glitilojn. Ŝtalo kaj balenosto konkuras esti pli bona. La ŝtalo glitas pli bone sur neĝo, sed la balenosto iras pli facile sur senneĝa tero, kaj printempe oni ofte devas transveturi tian. Tial estas tre ŝatata kverela kaj diskuta temo dum la printempo, kio estas pli bona, ĉu ŝtalo aŭ baleno.

Kelkaj insistas pri la unua, aliaj pri la alia. Dum la tuta vojaĝo mi havis du ŝtalglitilojn ŝraŭbfiksitaj sub la sledfundo kaj nun malfiksis ilin kaj metis ilin sur ĝustan lokon je granda faciligo por la hundoj. La sledo glitis duoble facile.

Alia artiklo, kiu estas necesa en la sama sezono, estas neĝokulvitroj.

Precipe sur la tundroj de la okcidenta marbordo, kie ofte en longaj distancoj ne troviĝas unu sola punkto sur kiu ripozigi la okulon, ili estas nepre necesaj. Oni ne povas sin helpi unu solan tagon sen tiaj. Ĉiu indiĝeno, el kiu ajn speco li estu, ankaŭ komencas porti neĝokulvitrojn je tiu tempo, kaj la plej multaj komercistoj vendas tiajn.

Ĉiu tago nin portis bonan distancon alsude, ordinare ĉ. 50 km.

Ni pasis unu kamĉatkanan vilaĝon post la alia. Sed mi ne malŝparos multajn vortojn pri tiuj vilaĝoj. La unu estis tute simila al la alia.

Estis nur tiu diferenco ke ju pli ni proksimigis al Petropavlovsk, des pli ofte troviĝis rusoj en la vilaĝoj, kaj des pli la kamĉatkanoj estis miksitaj kun tiuj.

Kutimo, kiun ni tre malŝatis, estis disvastigita tiel ĝenerale sur ĉi tiu marbordo kiel sur la alia. Estis la malbona kutimo vespermanĝi kiom eble plej malfrue. En tuta Kamĉatko, kaj laŭdire estas same en la tuta nordorienta Siberio, oni manĝas la ĉefan manĝon de la tago vespere. Ĉe la kamĉatkanoj estas bontono vespermanĝi plejeble malfrue. La naŭa, deka horoj vespere ordinare estas rigardataj tro fruaj, kaj por esti vere eleganta oni invitas al vespermanĝo inter la dekunua kaj la dekdua nokte. Sennombrajn fojojn ni venis tute malsategaj al vilaĝo ĉirkaŭ la sesa, sepa horo vespere. Post kiam la mastrino regalis per teo, ŝi ordinare senprokraste komencas prepari la vespermanĝon. En bonhava domo ĝi ĝenerale konsistas el salmo fritita en ursgraso, kaj el supo kun kelkaj grandaj viandpecoj de urso, boaco aŭ montŝafo. Ĉirkaŭ la oka ĉio eble estas preta, kaj odoras de bona manĝaĵo en la tuta dometo. Sed malgraŭ ke ĉiuj estas malsataj kaj nenion pli deziras ol povi manĝi, la mastrino decideme formetas la pretigitan manĝaĵon en la varman fornon, ke ĝi devas stari kaj sekiĝi, ĝis kiam estos sufiĉe malfrue por alporti ĝin. Ĉar oni ne rajtas pagi la manĝaĵon, oni ankaŭ ne bone povas elkomandi ĝin, kiam oni deziras. Se ŝi volas esti speciale ĝentila, povas foje okazi, ke ŝi prokrastas la vespermanĝon ĝis noktomezo. Sed dume ŝi mem estas tiel dormema, ke ŝi kutime devas permesi al si dormeton por deteni sin de dormo, mi povus preskaŭ diri. Ĉirkaŭ noktomezo ŝi fine venas, dormema kaj oscedanta, kaj demandas ĉu eble estas ”Para uĵinatj” (tempo por vespermanĝi). Foje ni alvenis ĉirkaŭ la naŭa al vilaĝo. Ni estis tro lacigitaj por elatendi la manĝaĵon kaj tuj ekkuŝis por dormi. Inter la dekdua kaj unua horoj nokte nin vekis la gemastroj por bonega vespermanĝo.

Ju pli proksimen al la vilaĝo de Karlsson ni venis, des pli longajn tagvojaĝojn ni faris, kaj dum la lastaj sep tagoj ni permesis al ni neniun haltadon. Alie oni devas doni al la hundoj unu ripoztagon post kvin labortagoj. Sed ĉe Karlsson la hundoj povos plene ripozadi.

Posttagmeze la 28. marto fine ekaŭdiĝis la hundbojoj de la vilaĝo de Karlsson, Monomariova. Duonan horon pli poste ni enveturis en la vilaĝon. La unuan indiĝenon, kiun mi vidis, mi demandis pri la domo de Karlsson, kaj li montris al ni belan domon kun verando kaj flagstango. Kelkaj viglaj bubetoj, kiuj vidis kien ni celas, kuris al ni renkonte kriante: ”Ĉu vi veturas al Karlsson? Estas nia paĉjo.”

91
Trans la senfinajn tundrojn survoje al la vilaĝo de Karlsson.

El la domo venis du junaj viroj. La unu estis la filo de Karlsson, la alia estis lia bofilo. Oni atendis nin delonge kaj elkore bonvensalutis nin, sed ni eksciis ke Karlsson kaj Jansson ne estas hejme, sed povas veni kiun ajn tagon. Antaŭ pluraj semajnoj ili vojaĝis al la vilaĝo Javina, unu el la plej sudaj vilaĝoj de la duoninsulo, kie Karlsson antaŭe loĝis kaj ankoraŭ havas diversajn aferojn por prizorgi.

Estis granda ĉagreno por ni ne renkonti ilin, sed ni tamen estis devigitaj ripozigi la hundojn en du tagoj kaj esperis, ke la du svedoj venos dum la tempo.

Kafo kaj buterpanaro tuj estis pretigataj. Karlsson donis siajn instrukciojn. Mi havis leterojn de Karlsson, Jansson kaj la kamaradoj en Petropavlovsk. Tiu de Karlson estis tiel mallonga kiel bonvola.

Ĝi tekstis: ”Karaj samlandanoj! Bonvenon al mia vilaĝo! Se vi ion deziras, nur diru al mia filo. Vi ne bezonas fali en embarason pri nutraĵo al la hundoj. Amike Severin Karlsson.”

92
La tri plej junaj infanoj de Karlsson.
(Fotis la aŭtoro)

Karlsson konis la vundan punkton. Li sciis, ke la plej granda malfacilaĵo dum la vintraj vojaĝoj estas havigi nutraĵon al la hundoj kaj tial volis ŝpari al ni tiun zorgon.

La domo de Karlsson ne estis simila al aliaj en Kamĉatko. Li havis unu ĉambron, kiu tute egale povus esti en sveda vilaĝana dometo. Meze sur la planko staris ronda tablo kun flordesegna tuko. Super ĝi pendis hejmeca plafonlampo, la sola, kiun mi vidis en la lando, en la fenestroj floris fuksioj kaj pelargonioj, kaj ĉe unu muro staris libroŝranko. Ĝi certe estis la sola en sia speco sur la tuta okcidenta marbordo de Kamĉatko. En tiu libroŝranko ni trovis plurajn svedajn librojn, i. a. La fabelo pri Fritiof kaj La legendoj de Flagjunkro Stål. La fabelon pri Fritiof Karlsson sciis parkere same kiel Andersson en Ust-Kamĉatsk. Plue troviĝis pluraj svedaj ĵurnaloj, kiuj plej proksime devenis de nia domo en Petropavlovsk.

Karlsson estis edziĝinta tri fojojn al kamĉatkaninoj kaj havis multajn infanojn. Ankaŭ lia lasta edzino mortis kaj multaj el la infanoj.

Sed ok infanojn li ankoraŭ havis en la vivo, kaj kvin el ili estis hejme, el ili tri junaj kaj du plenaĝaj, unu filo kaj unu filino. Tiuj du aspektis tiel svedaj, kiel oni nur povas postuli. Nenio konjektiĝis al aziana sango.

Ni restis du tagojn en la domo de Karlsson. Sed kiam ni nenion aŭdis de li, ni ne povis plu atendi, tiom malpli ĉar la riveroj komencis rompi la glacikovrilon ie ajn pro la varma vetero kaj ni devis transpasi multajn. En la tria tago ni do adiaŭsalutis la gastaman, sveda-kamĉatkanan domon sur la okcidentborda tundro kaj eniris la vojon al la maro por poste sekvi ĝin dum multaj tagoj. Japanaj fiŝkaptejoj kuŝis dise laŭlonge de la bordo. En kelkaj el ili loĝis gardisto, kiu prigardu ilin dum la vintro.

Kiam ni veturis ĉ. 20 verstojn, ni alvenis al tia dometo de gardisto, kie hundjungitaro estis ligita. Kiam ni alveturis al ĝi kaj la hundoj komencis boji, la pordo malfermiĝis kaj granda viro eliris. Ni rekonis unu la alian samtempe kaj kuris renkonte kun eksplodema entuziasmo. Estis Jansson. ”Kie estas Karlson?” mi unue demandis, post kiam ni salutis. ”Karlsson postrestis en la lasta vilaĝo, kie li devis fari kelkajn zibelajn komercojn, kaj do mi veturis antaŭe. Mi ekaŭdis, ke vi estas en Monomaĥova, kaj volis provi vin atingi tie.

Nun ni eniru kaj trinku teon dume, kaj jen Karlsson certe venos”, diris la Gnesta-ano.

93
Jansson kaj Karlsson (dekstre), la kamĉatkaj svedoj.
(Fotis la aŭtoro)

Do ni eniris al la gardisto, kompatinda ruso, kiu sidis tie tra la tuta vintro sen alia tasko ol pririgardi, ke ĉio estas simila al si mem.

Li ŝajne havis mukon en la cerbo, kaj tion mi vere ne miras. Estis ja la oka jaro, ke li sidis tie kaj kovis. Se li estus svedo, li supozeble komencus ian metion, sed plej plaĉis al li la nenionfarado. Li ŝajne pasigis la tagon rigardserĉante hundsledojn por havi akompananton ĉe la teo.

Ni sidis kelkajn horojn parolante kun Jansson, sed venis neniu Karlsson. Jansson insistis, ke ni iru returne kaj pasigu la sekvontan tagon kune ĉiuj kvar. Fine ni konsentis lian proponon, malgraŭ ke mi spirite vidis antaŭ mi vicon da neĝovritaj riveroj, kiujn ni devos transigi. Sed aliflanke mi opiniis, ke ni ne povos forlasi Kamĉatkon ne renkontinte ”Karlsson ĉe la okcidenta marbordo”, pri kiu ni aŭdis tiel multe, kaj kiun neniu el ni vidis. Ni do turnis la sledojn kaj veturis returne, ne al la vilaĝo sed al la rivera enfluejo ĉe la maro, kie Karlsson havis negrandan dometon kaj sian provizejon, ĉar li nuntempe estis granda felkomercisto. Dum la tuta tempo ni havis fortan kontraŭan venton, kiu premis la fortojn de la hundoj, sed post du horoj ni estis tie.

La dometo estis plaĉa kaj beleta. Granda magazeno el ondumita lado kuŝis apude. Estis nur kelkaj ŝtonĵetoj al la maro.

Tiun tutan vesperon ni atendis, kaj la postan tagon ni senĉese rigardesploris per la lorno for al la tundro, sed venis neniu Karlsson.

Nur en la krepuskiĝo montriĝis punkto ĉe la horizonto. Ĝi kreskis, kaj kiam ĝi estis kelkajn kilometrojn de ni, Jansson konstatis per lorno, ke li rekonas la hundojn de Karlsson. Post mallonga tempo Karlsson ankaŭ enveturis en la korton, kaj ni eliris por akcepti lin. Li aspektis tute sveda malgraŭ la neĝokamizolo kaj la vila korjaka ĉapo el boaca felo. ”Bonvenon en nia lando”, li unue diris. Liginte la hundojn Karlsson eniris, deĵetis la supervestojn, kaj jen ni pli proksime konatiĝis. John jam pretigis la kafon, kaj post kiam ni trinkis ĝin, Karlsson prenis la ŝlosilojn al sia magazeno kaj eniris por elekti konvenajn konservaĵojn, ĉar nun estu festeno sur la tundro.

Neniam antaŭe kvar svedoj estis tie kunvenintaj. Nun, diabloj, pensis Karlsson. Jansson, kiu i. a. ankaŭ estis kuiristo sur ŝipo, scipovis la arton kuiri manĝaĵon kaj prenis sur sin la preparojn.

Karlsson nun rakontis iom pri siaj sortoj. Li estis naskita en Halmstad, eliris en la mondon kiel maristo kaj antaŭ 34 jaroj surteriĝis ĉe la okcidenta marbordo de Kamĉatko. En lia akompano sin trovis Finlanda filozofia doktoro, Otto Kuorikoski, kiu pro politikaj motivoj malaperis el Finlando. Tiuj du nun surbordiĝis ĉe la vilaĝo Javina proksime de la suda pinto de Kamĉatko. Ĉar ambaŭ, precipe Karlsson, estis interesataj de ĉaso, ili ekloĝis inter la kamĉatkanoj de la vilaĝo kaj vivis per ĉaso kaj fiŝkaptado kiel ili. Post dekkvin jaroj mortis la finlandano.

Karlsson daŭrigis ankoraŭ kelkajn jarojn kiel ĉasisto sed iom post iom li transiris al felkomercado. Li pafis pli ol mil ursojn en siaj vivtagoj.

Antaŭatempe la ursoj estis senlime pli multnombraj ol nun.

Tiam ili venis tute al apud la vilaĝoj, kaj Karlsson pafis multajn el sia fenestro en Javina. Li rakontis, ke sur albordiĝinta baleno li kalkulis ĝis ne malpli ol 31 ursoj, kiuj samtempe manĝis grason sur la kadavro.

Antaŭatempe, li rakontis, li kutimis ekiri por ĉasi ursojn supren laŭ la Czernaja rivero al la Kurila Maro. Tie li ĉiujare pafis grandnombron da ursoj, kaj fininte la ĉasadon li faris al si boaton el kelkaj grandaj feloj kun la harara flanko alinterne kaj kun restanta sur ili lardo. En tiu li poste ŝarĝis la ceterajn felojn kaj jen drivis malsupren laŭ la rivero kun la tuta ĉasakiraĵo.

Foje li sukcesis kapti etan lupidon, kiun li bredis inter siaj hundoj.

Kiam ĝi estis plenaĝa, ĝi pariĝis kun la tirhundoj kaj tiel Karlsson ricevis lupsangon en sian hundaron. La novaj tirhundoj montri ĝis fortaj kaj persistemaj, sed ili ankoraŭ havis multe da lupa naturo kaj estis danĝeraj, se oni batis ilin. Foje, kiam ili estis obstinaj kaj Karlsson ilin batis, li hazarde glitfalis. Tiam ĉiuj hundoj sin ĵetis sur lin, kaj apenaŭ li forsaviĝis viva. Li ankoraŭ havis grandajn cikatrojn de iliaj mordoj.

Dum Karlsson rakontis, John aranĝis la plej pompan vespermanĝon, kiun ni vidis dum jaroj. Ĝi finiĝis per konfititaj vinberoj kaj kremo, ĉio amerikana.

Sed sekvontmatene ni ĉiaokaze devis forveturi. Ni leviĝis jam je la 5-a horo. John regalis nin per maldikaj krespoj kaj kafo ĉe la matenman ĝo. Antaŭ ol ni forlasis la du honestulojn, ni ricevis ilian promeson, ke ili festos la Paskon ĉe ni en Petropavlovsk. Kaj kun tio ni mansignis adiaŭ unu al la alia, kaj baldaŭ nia sledo nur estis vidata kiel punkto malproksime.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.