La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15: Al la korjakoj

En la tago post la festo korjako vizitis la lamutan tendaron. Li veturis per hundoj kaj evidente ne havis alian komision ol tion, ke li volis sidi kaj babili iomete. Kiam la hundoj per forta bojado anoncis al ni lian alvenon, ni eliris el la jurto por renkonti lin. Estis la korjako Akej, posedanto de granda boaca grego kaj de jurto en la proksimo. Li estis malgranda kaj tendeneca, havis ledan koloron je la vizaĝo kaj ne estis malsimila al indiano laŭ la vizaĝaj trajtoj.

Li havis abruptajn kaj malrapidajn movojn kaj balanciĝis trankvile antaŭen al la jurto, post kiam li ligis la hundojn.

”Prijatel, ĉu vi havas muŝagarikojn por mi?” estis la unua, kion li demandis, post kiam ni salutis unu la alian. ”Prijatel” estas la alparolo de la lamutoj kaj la korjakoj, por ĉiuj. Ĝi tute simple signifas ”amiko”. Li verŝajne kredis, ke mi estas komercisto, kaj ili ofte kutimas kunporti muŝagarikojn kiam ili veturas al la montegoj. La korjakoj kaj la lamutoj kun fervoro uzas ilin kiel ebriigaĵon.

Ni eniris en la jurton kaj trinkis teon kune. Nia lamuta mastro nun faris prelegon pri ni al la korjako. Ĝi estis farata en korjakalamuta interlingvaĵo, pro kio mi nenion komprenis. Kredeble li rakontis multe da interesaj kaj mirigaj aferoj, ĉar la korjako de temp’al tempo aŭdigis treege bestan, siblan sonon, kiun mi poste trovis signifi precize la samon kiel ”ho, diable”. Pli proksime al ĝia signifo mi ne povas veni.

Dum pluraj tagoj mi pripensis, ke je la unua okazo ni ekiros al la korjakoj, tiom pli ĉar lastatempe estis malfacile havigi nutraĵon al la hundoj, kaj mi ne volis, ke ili estu malgrasiĝintaj ĝis tiuj postulantaj vojaĝoj, kiuj atendis. Ni nun havis bonegan okazon ricevi akompananton, kaj mi demandis al la korjako, ĉu li iel malkonsentas, ke ni akompanos lin al lia jurto kaj vizitos lin dum kelkaj tagoj, kaj antaŭ ĉio ĉu li povas promesi bone nutri la hundojn per boaca viando. Li ĉion promesis, kaj kiam ni sidis interparolante dum kelka tempo, li proponis, ke ni ekiru. Ni adiaŭsalutis al la lamutoj, tamen ne je la lasta fojo, aljungis niajn hundojn kaj sekvis la korjakon.

64
Korjaka familio ekster sia fela jurto.
(Fotis la aŭtoro)

Ni vojaĝis trans unu monteton post la alia kovritan de larikarbaroj, kaj pli malfrue en la tago ni alvenis al valo, en kies fundo estis videbla ronda nigra punkto. Estis la jurto de la korjako. Grandan areon ĉirkaŭ la jurto kovris arbetaro. Per sia malplena sledo la korjako atingis longan antaŭspacon kaj estis malaperinta el nia vido.

Kun kelkaj ĉenoj sub la glitiloj ni feliĉe malsuprenveturis la montdeklivojn. Sed en la lasta deklivo ni faris rulfalon, kaj tio estis tre bona, ĉar tio haltigis la sledon. La hundoj estis tre ekscititaj. La arbetaro nome komencis moviĝi. Ĝi transformiĝis je ondiĝanta boaca grego, kaj la hundoj flarsentis kaj vidis ĝin. Restis proksimume 600 metroj ĝis la jurto kaj la grego. La hundoj nur staris kaj bojis kaj volis alkuri. Mi apenaŭ kuraĝis komandi starton, ĉar mi sciis, ke eĉ per ĉiuj fortoj mi ne povus haltigi ilin. Ili estis sangavidaj kiel lupoj, kaj kiam mi fine lasis ilin kuri kun la sledo, kiu kun ŝarĝo kaj pasaĝeroj pezis 250 kg, ili fakte flugis laŭ la neĝo, kaj rekte al la grego.

Unu solan komunan bojegon ili aŭdigis. Mi bremsis per la ”ostol”, tiel ke la neĝo kirliĝis ĉirkaŭ ni, sed tio neniel helpis. Grupo da korjakoj, kiuj staris ekster la jurto, ĵus kaptis kelkajn boacojn. Ili ne volis, ke la grego estu dispelita, kaj tial tri kuris kontraŭ nin kun la kaptŝnuro preta en la mano. Kiam ni atingis ĝis ĉ. 50 metroj de la plej proksimaj boacoj, ĉiu per fulmerapidaj movoj ĵetis la ŝnuron kontraŭ la alkurantajn hundojn. La du unuaj estis kaptataj en la maŝoj, la postkurantaj kuris en unu amason, kaj fariĝis subita halto.

Poste la korjakoj kunhelpis dejungi kaj ligi la ekscititajn hundojn.

Kiam tio estis farita, ni povis kviete kaj trankvile saluti al ĉiuj prijatel-oj, kiuj troviĝis ekster la jurto. Ĉiuj estis mirige malpuraj kaj aspektis treege sovaĝaj kun siaj vilaj felvestoj kaj ventmorditaj indianviza ĝoj. Kelkaj virinoj kaj tuta amaso da infanoj venis el la jurto.

La infanoj estis preskaŭ nigraj pro koto, kaj la virinoj ne multe pli bonaj. Tiuj lastaj ĉiuj estis nudkapaj kaj portis la harojn pendantaj en du plektaĵoj. La viroj portis ilin razitaj ĉe la verto super la frunto.

Ĉiuj estis afablaj kaj gastamaj kaj invitis nin eniri kaj varmigi nin per teo.

Sed antaŭ ol ni enrampis en la jurton, ni devis rigardi la boacan gregon de la korjakoj. Ĝi vere estis rigardinda. Laŭ mia taksado ĝi konsistis el du aŭ tri mil bestoj, kaj tamen la mastro asertis, ke estas nur la duono de la grego, kiu estas pelita malsupren de la montegoj.

La boacoj ne estis tute similaj al tiuj de la lamutoj. Oni tuj povis vidi, ke ili estas pli malgrandaj, kaj plue la mezkoloro estis rimarkeble pli malhela.

La jurto ankaŭ estis multe pli granda ol tiu de la lamutoj, kaj tuj falis al ni en la okulojn tiu granda nombro da sledoj, kiu staris ekster ĝi.

65
La korjakoj tre similis al indianoj je la vizaĝo.
(Fotis la aŭtoro)

Jen ni enrampis tra la fela kurteno, sed blindigitaj de suno kaj neĝo, nur post iom da tempo ni povis ion distingi en la duonlumo interne. La lamutaj kaj la korjakaj jurtoj nur enlasas la taglumon tra la fumelirejo. Ĉio estis farita laŭ pli granda skalo ol en la jurtoj de la lamutoj. En la internaj tendoj oni eĉ povis stari tute rekta ne atingante la plafonon. Sed cetere ĉio estis simila.

Kelkaj gigantaj kupraj kaldronoj pendis per du ĉenoj super la fajro, kaj grandaj pecoj de viando superstaris el ili. Kelkaj nejunaj virinoj skrapis felojn tuj apud la fajro. Ili estis tiel malpuraj, ke mia edzino timtremis, kiam ŝi vidis ilin. Cetere en la jurto svarmis malgrandaj vilaj hundidoj kaj nepriskribeble malpuraj duonnudaj infanoj.

Tiuj lastaj ludis kun la hundidoj kaj per grandaj pecoj de viando, kiujn mi timis, ke ni poste ricevos por tagmanĝo. Kvankam ni estis tre malsataj, la apetito tute malaperis, tuj kiam ni envenis en la jurton.

En la interna tendo de nia mastro ni eksidis sur la boacajn felojn, atendante la neeviteblan teon. Ni estis ĝojaj, ke la korjakoj ne manĝas panon je la teo, ĉar kia ĝi aspektus? Plej malfacile estis, ke ĉiuj estis tiel treege afablaj kaj bonintencaj, ke ni ne havis koron eliri al la sledo kaj elpreni niajn proprajn kuirvazojn kaj tasojn. Se oni tion faras, ili nome, kiel mi jam menciis, tiel ofendigas, ke ili prefere volas ke oni forvojaĝu tuj.

Kaj rusoj, kamĉatkanoj kaj lamutoj asertis nin, ke la korjakoj neniam sin lavas de la lulilo ĝis la tombo. Nun ni jam ne dubis pri tiu aserto. Kiam mi pli poste estis sufiĉe impertinenta intervjui la amikon Akej, nian korjakan mastron, pri tiu delikata demando, li deklaris, ke foje povas okazi somere, kiam brilas la suno kaj oni ŝvitas, ke oni freŝigas la vizaĝon en iu rivero. ”Sed ja ne estas io mirinda, ke la korjakoj neniam sin lavas”, li deklaris. ”Vi nur vidu la kamĉatkanojn ĉe la okcidenta marbordo. Tie ili nutras la hundojn per kisla, kaj kiam ili ne havas forkegon sub la mano, ili prenas la kislan per la manoj. Tion korjako neniam povus fari”, li ekkriis triumfante.

66
Korjaka patrino kun sia infano.
(Fotis la aŭtoro)

Baldaŭ la teo estis preta, kaj la tuta jurto, inkluzive infanojn kaj hundidojn, kolektiĝis en la interna tendo de Akej, kie ni sidigis nin.

Ĉiu mastrino kunportis malgrandan lignan skatolon, el kiu ŝi malrapide elprenis tasojn por la teo. Ili kuŝis envolvitaj en ĉifonoj. La tasoj estis metataj sur grandan pleton, kaj unu el la virinoj enverŝis la teon. Antaŭ ol ŝi plenigis tiujn du tasojn, kiuj estis por ni, nia mastrino viŝis ilin per tufo de sfagno, kiu kuŝis en angulo. Per tio ili fariĝis, se eble, eĉ pli malpuraj. Ni kunportis saketon da bombonoj kaj keksoj, kaj mia edzino ŝutis sufiĉe multajn sur la pleton. Certe ŝajnis al ni, ke ili malaperis rapide ĉe la lamutoj, sed estis nenio kompare kun tie ĉi. Mi ne povis kalkuli ĝis dek, antaŭ ol la pleto estis malplena. Ne sufiĉis, ke ĉiuj plenŝtopis la buŝon per keksoj kaj bombonoj samtempe, ili ankaŭ enpoŝigis tiom, kiom ili nur povis.

Kelkaj infanoj malpaciĝis pri la akiraĵo, kaj ĉio finiĝis per laŭta plorado.

Post kiam ni trinkis la unuan tason, ĝi estis sufiĉe pura interne, ke ni povis pli ĝui la duan.

Sidante ĉirkaŭ la tetasoj ni havis okazon admiri arton, kiu paligus niajn lernejajn knabojn pro envio. La viraj korjakoj estis veraj fenomenoj kraĉi trafe. Unu-du-tri, dum oni sidis kaj interparolis kun ili, dozo da salivo preterflugis la orelon aŭ la tetason kiel projektilo kaj surteriĝis proksime de la fajro. Ili ne movis la Iipojn sed ekĵetis ĝin ne ŝanĝante unu mienon.

La plenkreskaj korjakoj ordinare trinkis po minimume 4 aŭ 5 tasojn da teo. Kiam la tetrinkado estis finita, la tasoj estis metataj en siajn skatolojn. Nia mastrino ankoraŭ unu fojon montris sian estimon al ni viŝante niajn tasojn per la sama tufo kiel antaŭe. Sávanoh antaŭavertis nin, ke ili lavas la tasojn kraĉante en ilin kaj poste viŝante ilin per musko, sed tion mi neniam vidis. Tiel necivilizitan lavadon mi vidis nur unu fojon, kaj tio estis en la laŭmoda Marina Palace Hotel en Port Said en Egiptio; kie unu el la nigraj kelneroj ricevis ordonon ŝanĝi arĝentan kuleron, kiu ne estis pura. Li prenis la kuleron, iris en angulon de la eleganta manĝosalono, rapide ĉirkaŭrigardis kaj poste kraĉis en la kuleron kaj viŝis ĝin per la kelnera mantuko. Poste rapidis returne kaj transdonis ĝin kun eleganta gesto.

Estis tre malfacile interparoli kun la korjakoj en tiu jurto, ĉar nur kelkaj scipovis, kaj tre malbone, la rusan lingvon. Samkiel la lamutoj ili estis tre interesataj de niaj familiaj rilatoj. Ili volis scii, ĉu vivas la gepatroj, ĉu ni havas fratojn kaj fratinojn, kiel ili nomiĝas, ĉu ili havas boacojn, ĉasas zibelojn aŭ estas komercistoj kaj ĉion alian. Ili ankaŭ informiĝis, ĉu vivas korjakoj en nia lando, volis scii, kiom da alkoholo oni ricevas por unu zibelo tie, ĉu ni estas idolanoj aŭ kristanoj ktp. sen ĉeso.

67
Korjakino. (Fotis la aŭtoro)

Ĉiuj korjakoj, kaj viroj kaj virinoj, portis ĉe si perlornamitan flartabakujon, kaj oni oftle vidis ilin enbuŝigantaj tabakmaĉaĵon. Flartabako tamen estas multekosta varo, kaj ili estas tiel ŝparemaj, ke ili neniam elsputis la maĉaĵon, kiam ili okaze laciĝis. Tiam ili anstataŭe elprenis ĝin kaj metis ĝin malantaŭ la orelon, precize kiel faras butika komizo per la krajono. Post tempeto ili ree enbuŝigis ĝin kaj ĝuis plu. Ofte oni vidis la patrinon regalanta siajn neplenaĝajn filinojn per tabakmaĉajo. La knaboj frue havigas al si propran flartabakujon, kaj mi neniam vidis plenaĝan viran korjakon sen tia ujo.

Ke ĉiu havas belan flartabakujon estas honoro. La flartabakon ili faras el mandjura folia tabako, miksita kun cindro.

68
Por du skatoloj da tabako mi ricevis boacon al la hundoj.
(Fotis la aŭtoro)

Post la tetrinkado mi petis al Akej pri aĉeto de boaco al la hundoj.

La grego ankoraŭ restis ekster la jurto, kaj li tuj eliris, prenis sian ĵetmaŝon kaj kaptis beston. La boaco estis mortigata en la ordinara maniero per ponarda piko en la koron, post kiam ĝi antaŭe estis renversita kaj la piedoj estis duope kunligitaj. Poste ni kune trenis la boacon al la hundoj, kiuj saltis kaj bojis je la vido. Du korjakoj senfeligis ĝin en kelkaj minutoj kaj dispecigis ĝin en dek partojn.

Ĉe la interna flanko de la felo troviĝis multnombre larvoj de insekto, la boaca tabano, kiu somere demetas ovojn en la haŭto. La vermosimilajn larvojn la korjakoj avide elserĉis kaj metis en la buŝon, deklarante, ke ili estas same bongustaj kiel miaj bombonoj. Ankaŭ rekomendo por tiuj! Kelkfoje ili metis ilin en la ĉapon por porti hejmen al la infanoj. Estis ĝuo vidi, kun kia ĝojego la fidelaj hundoj manĝis la varman viandon. Ion tiel bongustan ili eble neniam ricevis, sed post nun ili ricevos ĝin ofte. En malpli ol kvin minutoj ne restis peco da viando de la boaco. Sed tiam la hundoj ankaŭ estis kontentaj kaj dankeme lekis min, kiam mi parolis kun ili. Kiel pagon por la boaco mi donis du skatolojn kun tabako. Akej ekestis tiel ravita, ke li ĉirkaŭiris kaj montris ilin al ĉiuj. Mi ne scias, kion li plej ŝatis, ĉu la skatolojn aŭ la tabakon.

Oni nun repelis la boacan gregon supren al la ĉirkaŭaj montegoj, kaj ni reiris en la jurton, unue por esti regalataj per manĝaĵo.

Kiel ĉe la lamutoj ĝi konsistas el kuirita boaca viando je ĉiuj manĝoj.

La salujon ni kunportis kaj nun povis fari novan sperton, nome manĝi duone krudan viandon. La korjakoj nome kuiras la viandon nur kvaronhoron aŭ dudek minutojn. Ligna plado kun kelkaj grandaj vaporiĝantaj viandpecoj estis alportata, kaj ĉiu elingigis sian ponardon kaj kaptis viandpecon per la mano. Per la ponardo oni detranĉis unu viandpecon post la alia de la ostoj kaj metis en la buŝon. La viando estis tenaca kaj interne tute ruĝa. Kiam la korjakoj ŝiris la ruĝajn viandpecojn per la dentoj, la sango gutis al ili laŭ la buŝanguloj. Eĉ se oni estus malsata kiel lupo, oni ne povus enbuŝigi unu peceton. Sed oni mirige rapide alkutimiĝas. Post kelkaj tagoj ni manĝis la duone krudan viandon kun bona apetito, kaj ni ne fartis malbone de ĝi dum nia tuta restado inter tiuj popoloj.

La vivo de la korjakoj en eĉ pli alta grado ol tiu de ta lamutoj dependas de la boaca grego. Ili ankaŭ dediĉis sian tutan laboron al tiu kaj ĉiam tenas grandajn gregojn. Per malavara mano ili ankaŭ fordonacas malkarege de sia abundo da boacoj al tiuj, kiuj bezonas.

Ĉiuj ĉirkaŭe loĝantaj popoloj dum la tuta vintro sen ĉeso veturas al la korjakoj por boaca viando. Ankaŭ estas multaj ĉinoj kaj rusoj, kiuj negocas per boaca viando. Ili senĉese veturas por viando kaj poste vendas ĝin en la pli grandaj vilaĝoj, kie ĉiam troviĝas multe da homoj, kiuj ne povas veturi la longajn kaj tre danĝerajn vojojn al la montegoj.

Brikteo ofte estas uzata kiel interŝanĝaĵo, sed plej ordinara, kiam temas pri boaca viando, estas alkoholo. Por botelo da alkoholo la korjakoj volonte buĉas plurajn boacojn. La korjakoj estas treege avidaj je alkoholo kaj ankaŭ alkutimiĝis, ke ĉiuj kiuj vizitas ilin, kunportas tiun varon. Tial ili komence tre malkontentiĝis, kiam mi rompis tiun tradicion kaj preterlasis ebriigi ilin. Maljuna korjako foje diris al mi, post kiam li longe atendadis: ”Vi, kiu estas juna, devus scii, kion bezonas maljunulo. Mi ne povas vivi sen alkoholo.”

Kiam la korjakoj kun siaj grandaj boacaj gregoj kaj jurtoj transloki ĝas de unu regiono al alia, fariĝas granda karavano. Tia vojaĝantaro povas konsisti el 30 sledoj kaj pli. La boacoj estas uzataj nur kiel tirbestoj, neniam kiel rajd- aŭ ŝarĝbestoj. La korjakoj eĉ konsideras kiel pekon rajdi sur siaj boacoj. Ĉar ili estas malpli grandaj ol la lamutaj boacoj ili ankaŭ ne konvenas por rajdo.

Ekster ĉiu korjaka jurto staras granda nombro da sledoj el diversaj specoj. Du el tiuj tipoj estas komplete identaj kun tiuj de la lamutoj, nome la ordinara ĉas- kaj vizitsledo kaj la konkursa sledo.

Sed krom tiuj troviĝas ĉe la korjakoj grandaj ŝarĝosledoj kaj kun kaj sen barilo ĉe la flankoj kiel sur fojnveturigiloj. Plue kovritaj sledoj por la infanoj en neĝado, kaj kelkaj aliaj. Ĉiuj estas faritaj el betulo kaj kunigitaj per rimenoj. Ili estas treege lerte, ofte preskaŭ arte faritaj.

69
La korjako Akej kun kaptŝnuro, neĝoŝuoj kaj filoj.
(Fotis la aŭtoro)

Granda nombro de la sledoj estas ĉiam ŝarĝitaj kaj enhavas vestojn kaj ilaron, kiujn oni ne uzas ĉiutage. Kiam oni bezonas ilin, oni nur eliras kaj prenas ilin el la sledo, kaj tiamanlere ne bezonas okupi lokon per ili en la jurto. Ekstere en la sledoj ankaŭ kuŝas la mortovestoj.

La nombro da translokiĝoj ĉefe dependas de la provizo je paßtaĵo por la boaca grego. Kiel konate la boacoj vintre vivas per likenoj, kiujn ili per la piedoj elskrapas el sub la neĝo. Dum la vintro oni ordinare lokigas la jurtojn en ĉi valo aŭ sur iu tundro. La boacoj evitas la plej altajn montegojn, kie la vento kaj la malvarmo estas plej fortaj. Somere la kuloj estas terure multnombraj sur la tundroj kaj en la valoj kaj donas al la boacoj neniun trankvilon. Tiam oni sin tiras kun la grego supren al la pli altaj montegoj. Sed somere oni devas pli ofte translokigi, kaj tiam oni kompreneble ne povas kunporti la tutan trajnon, kiam oni ne povas uzi la sledojn. Tial ĉiuj pliaĝuloj kaj infanoj restas ĉe iu rivero tra la somero kaj tiam ĉefparte vivas per fiŝkaptado. Nur kelkaj junaj viroj kaj virinoj akompanas la gregon. Sammaniere faras la lamutoj. Kiel mi antaŭe menciis, ili ne,uzas hundojn ĉe la zorgado pri la grego.

Post kelktaga restado en la jurto de Akej ni veturis al Ikava, lia patro, tre maljuna kaj riĉa korjako, kiu loĝis ne malproksime de tie.

Kiel adiaŭan donacon ni ricevis de la edzino de Akej kelkajn frostigitajn boacajn langojn por vojaĝa manĝaĵo kaj kelkajn tendenojn kaj pecojn de mallonghara boaca felo por ripari niajn felŝuojn, se ili disŝiriĝos.

Ikava akceptis nin tre sindetene. Li certe suspektis ian artifikon de satano pri nia vizito. Lia jurto estis eĉ pli granda ol tiu de Akej kaj entenis kvar grandajn familiojn. Sed ĝi ankaŭ estis konsiderinde pli malpura ol la alia. La virinoj kiel kutime skrapadis felojn. Unu kuŝis surventre kaj alkudris perlojn al ĉapo. Ili ĉiuj estis tre malpuraj kaj faris malagrablan impreson. Cetere ĉio estis simila. La potoj kun viando pendis super la fajro, kaj la tekruĉo kompreneble tuj surŝovi ĝis.

Mi demandis al la maljunulo, kiom da jaroj li havas. Li diris, ke li havas preskaŭ cent jarojn. Li certe troigis je minimume dudek kvin jaroj. La korjakoj neniam kontrolas sian aĝon, kaj nur kiam la infanoj estas malgrandaj, la gepatroj memoras, kiom da vintroj ili havas.

70
Korjakoj kaptantaj boacojn per ĵetŝnuro.
(Fotis la aŭtoro)

Ni estis regalataj per preskaŭ nigra brikteo kaj tenaca, duone kruda viando kaj ni konversaciis kun la gemastroj, dum ili maĉis flartabakon kaj kraĉis kun la sama fenomena celtrafeco kiel iliaj parencoj. Ikava rakontis, ke li antaŭatempe kutimis vagi kun siaj boacaj gregoj en la regionoj ĉirkaŭ Tigil en norda Kamĉatko, sed jen li malpaciĝis kun siaj najbaroj kaj ekiris suden. Li havis fraton tie supre kaj petis min saluti, se mi renkontus lin, ke li, Ikava, havas sian jurton apud la rivero Bistraja kaj ke ĉiuj estas sanaj.

Ikava estis unu el tiuj malmultaj korjakoj, kiujn mi renkontis, kiu parolis ruse kompare bone. Sed evidente li ne estis ĉarmita de nia vizito kaj faris ĉiajn malfacilaĵojn por ke ni ne restu longe. Kiam ni ekzemple petis permeson aĉeti boacon, li deklaris, ke li havas neniun por sendi al la grego, kaj nur kun plej granda klopodo mi povis ricevi stomakon de boaco plenan de sango al la hundoj. Kompreneble ĝi estis frostiĝinta kaj malmola kiel ŝtono, kaj la hakilo preskaŭ ne tranĉis, kiam mi volis disfendi ĝin al la hundoj.

71
Korjaka boacjungitaro. (Fotis la aŭtoro)

Ĉiuj en tiu jurto estis suspektemaj kaj nesimpatiaj, kaj ni decidis plu veturi jam la sekvontan tagon. Pli poste en alia jurto ni eksciis la kaŭzon de tiu suspektemo. La maljunulo Ikava superstiĉe timis, ke ni ekvidos lian boacan gregon kaj fotografos ĝin. Li timis tiun satanan aparaton, kiun mi havis, kaj kredis, ke ĝi venigos malfeliĉon sur lian gregon.

Nia plano nun celis al tio, ke ni transversu la centran montĉenon kaj transiru al la okcidenta marbordo. Sed antaŭ tio ni volis viziti la vilaĝon Kluĉi, kie ni devis prizorgi kelkajn aferojn kaj intencis deponi tiujn kolektojn, kiujn ni kunigis. Tiuj jam per diversaj sledoj estis senditaj antaŭe al la vilaĝo Kosyrevsk.

Frue en la posta mateno ni do diris adiaŭ al la korjakoj por tiu fojo kaj eliris kun direkto al lamuta jurto, kie ni intencis tranokti kaj provos trovi kunvojaĝanton returne al Kosyrevsk.

Ni feliĉe atingis la jurton, sed neniu havis okazon kunvojaĝi. Se ni volas atendi kelkajn tagojn, ni havos akompananton. Sed por tio ni ne havis tempon kaj anstataŭe decidis veturi solaj. Tiu decido estis tiom pli necesa, ĉar mi ne povis havigi nutraĵon al la hundoj, kaj estis tri tagvojaĝoj al la vilaĝo en bona vetero. Nun dum la tuta vojaĝo en la montegoj mi havis rezervon de 15 fiŝoj en la fundo de la sledo. Per duona porcio ĝi povus sufiĉi por tri tagoj. Ni do ne povis resti eĉ unu tagon, sed startis solaj la sekvan matenon survoje al Kosyrevsk. Estis iom timiga sento ne havi akompananton en tiel malfacila tereno, kie ni nur veturis unu fojon. Se ekestus neĝoŝtormo kaj ĉiuj vojsignoj forviŝitaj, ni timis ne trovi la vojon. Sed ni ne havis alian elekton. Kiam ni forlasis la tendaron, la ĉielo estis kovrita de nuboj kaj neĝis tre rimarkinde. Komercisto pasinttage alvenis el Kosyrevsk, kaj ni esperis, ke ni povos sekvi liajn sledsulkojn.

Kiam ni startis, estis kelkaj coloj da nova neĝo en la sulkoj. Ĉirkaŭ tagmezo estis unu futo. Per komunaj fortoj ni klopodis supren kaj malsupren laŭ la krutaĵoj kaj ne prenis tempon por kuiri teon antaŭ posttagmezo. Tiam ni jam transpasis la plej malfacilajn deklivojn kaj atingis ĝis en la larikarbaroj. Tie la vojo preskaŭ seninterrompe iris malsupren, kaj malpli da neĝo falis en la tre bone veturitajn sulkojn. Sed deblovarbaĵoj kaj branĉoj tre malhelpis nin.

Tamen la veturo iris pli bone ol ni atendis, kaj ĉe la krepuskiĝo ni nur havis emon daŭrigi. La hundoj estis pli ol ordinare viglaj, malgraŭ ke ili laboris jam de frua mateno. Ili sendube estis ĝojaj forlasi tiujn malagrablajn montegajn regionojn, kie ili tiom suferadis kaj ofte havis malmulte da manĝaĵo. Aliokaze ili ne estus povintaj kuri tiel volonte kun tiel peza ŝarĝo, kiun ili tiris. La luno leviĝis super la arbosuprojn kaj ankoraŭ pli instigis ilin.

Ni veturis horon post horo, ĝis kiam la hundoj ĉirkaŭ noktomezo subite haltis. Ni ĉirkaŭrigardis en la lunlumo kaj trovis, ke ni estas ĝuste sur tiu loko, kie ni tranoktis la unuan fojon dum la vojaĝo al la montegoj. Precize ŝajnis, kvazaŭ la hundoj estus decidintaj kuri tien. Malgraŭ ke multe, da neĝo falis post la lasta fojo, ili tuj rekonis la lokon. Ni ankaŭ estis tre kontentaj pri la vojaĝa rezulto de la tago, kiu esperigis nin, ke ni atingos al Kosyrevsk antaŭ la sekvonta vespero.

La neĝado ĉesis kaj la ĉielo fariĝis tute stelklara. Estis malvarma februara nokto. Liginte la hundojn mi prenis la hakilon kaj iris por havigi brullignon. Mi trovis sekan larikarbon proksime kaj komencis dehaki ĝin. Je la unua hako la tenilo rompiĝis ĉe la mezo. Jen agrabla situacio! Ni ĝuste sopiris, ke ni provu nin varmigi ĉe bona ŝtipara fajro, sed nun mi devis kontentiĝi kolektante iom da sekaj branĉoj kaj lignetaĵoj, tiom ke ni povis kuiri teon.

Ni forŝovis per la piedoj iom da neĝo, sternis prenon da branĉetaĵoj kaj poste metis la dormsakojn sur tion. La korpo doloris post la penoj dum la tago en la krutaĵoj, kaj daŭris longe, ĝis kiam ni povis ekdormi.

Sekvan matenon la malvarmego mordis. Mia jako, kiu pasintvespere estis malseka kiel ĉifono pro ŝvito, dum la nokto kuŝis en la sledo. Ĝi nun estis rigida pro frosto, tiel ke mi povis pledpilki per ĝi.

Nur kiam mi moligis ĝin longan tempon ĉe la fajro, mi povis surmeti ĝin. Ne penindis sekigi ĝin, ĉar ĝi ja baldaŭ malsekiĝos denove.

Ni devis pasi plurajn negrandajn tundrojn. Tie la sledsulkoj tute kovriĝis per la kirloneĝo, kaj ofte estis tre penige trovi kaj tre peze trabori al si la vojon tra la malfirma neĝo. Plurfoje kiam ni mem ne estis certaj pri la vojo, ni lasis la gvidhundon iri, kien ĝi volis, kaj plej ofte ni venis ĝuste.

Fariĝis pli kaj pli malvarme, kiam proksimiĝis la vespero, kaj je la sunsubiro la temperaturo proksimiĝis al -30 gradoj C. Sur la lasta granda tundro ni devis skikuri apud la sledo, ĉar la neĝo estis malfirma kaj profunda. De tie denove estis videbla la Kluĉevskaja vulkano kun sia giganta fajrofasko. Ĝi aspektis terura en la mallumo kaj la malvarma vintra pejzaĝo. Fine ni denove envenis en la larikarbaron.

Tie ni trovis la hundvojsignojn inter Kosyrevsk kaj Tolbaĉik, kiuj estis faritaj dum la tago. Tiam ni sciis, ke restas ĉ. 7 verstoj al la vilaĝo. Sed la neĝo estis malglata pro la malvarmo, kaj la veturo iris eksterordinare malbone antaŭen. La malvarmo plifortiĝis, kaj ni devis kuri longajn distancojn por teni nin varmaj, kaj nur malfrue en la vespero ni tute frostrigidaj alvenis al Kosyrevsk, kie ni enloĝiĝis ĉe malgrandruso, kiu havis sufiĉe da prudento regali nin per kafo anstataŭ teo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.