La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
Tra Sovaĝa KamĉatkoAŭtoro: Sten Bergman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Lamuta boaca ofero.
(Fotis la aŭtoro)
Korjakoj kaj lamutoj celebras plurajn festojn dum la vintro, La kaŭzoj de tiuj festoj estas multespecaj, sed la plimulto rilatas al la boaca grego kaj ĉe la lamutoj ankaŭ al la ĉaso. Do oni solenas kiel speciale ĝojigan okazaĵon, kiam naskiĝis la boacidoj en aprilo, kiam printempe la suno komencas sin montri pli ofte, kiam oni kaptis la unuan zibelon de la jaro ktp.
Speciale en marto ili volonte faras siajn festojn por ĝoji pri la alproksimiĝanta printempo. Estis ĝuste tia festo, kiu estis komencota en tiu lamuta jurto, al kiu ni nun alvenis.
La ceremonioj ĝuste komenciĝos. Multaj lamutoj kolektiĝis el diversaj lokoj, kaj ankaŭ kelke da komercistoj hazarde estis tie.
Kiam ni malsupren veturis al la jurto en plena galopo, ĉiuj lamutoj staris kolektitaj sur la libera loko ekstere. Iom antaŭ la grupo staris boaco, al kies malantaŭaj piedoj estis ligita kaptŝnuro. Lamuto tenis tiun. Cetere la boaco estis libera. Alia lamuto staris je kelka distanco de la boaco, tenante lancon en la mano. Estis evidente, ke la boaco estis oferota.
Ni havis plurajn konatojn inter la lamutaj gastoj, kaj tiuj komprenis, ke ni volas ĉeesti la ceremonion kaj prizorgis, ke oni atendis kelkajn minutojn ĝis kiam mi havis tempon firme ligi la hundojn.
Poste mia edzino kaj mi aliris al la solena grupo de lamutoj, kiu konsistis el nur viroj, kaj stariĝis por rigardi la spektaklon.
Subite ĉiuj lamutoj faris la krucosignon kaj kliniĝis. Poste oni per lerta mano donis al la boaco lancopikon en la koron. Ĝi dum momento staris senmova, poste ekŝanceliĝis kaj falis al la dekstra flanko kun la vundo supren. Se ĝi falas kun la vunda flanko al la tero, tio estas rigardata kiel malbona antaŭsigno. Kiam ĝi estis falinta, la virinoj elvenis el la jurto kun tranĉiloj en la manoj kaj komencis senfeligi la boacon.
Kiam la felo kun la apartenantaj kapo kaj kornoj estis apartigita de la korpo, la lamutoj konstruis stablon el kelkaj stangoj, sur kiu ĝi estis pendigata. Tiajn oferstablojn ni plurfoje renkontis. Je unu okazo ni trovis tian meze en arbaro. La lamuto en nia akompano rakontis, ke ĝi estas starigita sur tiu loko en la arbaro, kie la unua zibelo de la jaro estis pafata. Tiam ili nome ĉiam oferas boacon por ke estu bona ĉasakiro dum la daŭro de la sezono.
Kiam la boaco estis senfeligita kaj dispecigita, oni portis la viandon en la jurton kaj metis ĝin en la grandajn kuprajn kaldronojn, kiuj pendis super la fajro. Kiam ĝi estis prete kuirita, ĉiuj kolektiĝis en la jurto. Maljuna lamuto prenis pladon kun musko, faris la krucosignon, kliniĝis kaj movis ĝin dum multaj strangaj ceremonioj tien kaj reen super la fajro. Post tio li ĉirkaŭiris al ĉiu en la jurto kaj alportis la pladon. Ĉiuj prenis pinĉon da musko kaj ĵetis ĝin en la fajron. Nur post tio oni povis komenci la manĝadon.
Kiam la grandaj potoj kun viando estis malplenigitaj kaj ĉiu sentis sin sata kaj kontenta, oni denove eliris en la liberan aeron. Nun ekestos konkurso per boacsledo, konstanta numero en lamuta vintra festo. La boaca grego sin trovis proksime, kaj oni kaptis la bezonatajn bestojn.
La ne-lamutaj gastoj, t.e. la komercistoj kaj ni, laŭ malnova bona kutimo devis starigi premion. Unu elmetis tavolon da brikteo, dua saketon da biskvitoj, tria paketon da tabako. Ĉiuj premioj estis fiksataj ĉe la pinto de longa stango. Neniuj unua, dua kaj tria premloj ekzistas, sed tiu, kiu venas la unua, ricevas ĉion.
Sep sledoj partoprenos en la konkurso, la plimulto jungita per du boacoj. Korjakoj kaj lamutoj havas specialajn konkursajn sledojn por tiu celo. Ili estas tiel malpezaj, ke oni povas levi ilin per unu fingro. Oni veturu al loko ĉ. kvar verstojn malproksime kaj returne.
La sledoj estis aranĝataj, kaj jen oni komandis starton.
Ĉiu vipis siajn boacojn, kiom li kapablis, per sia vergo. Ili ĉiuj prenis galopon kaj baldaŭ estis ekster vido en la montethava kaj arbarplena tereno. Post proksimume 20 minutoj la unua sledo ekmontri ĝis, dense sekvata de pluraj. La malpezaj sledoj fakte flugis laŭ la tero. La lamutoj energie vipadis la galopantajn boacojn, kiuj spiregis pro klopodo kun la lango pendanta el la buŝo. Subite unu el la sledoj ricevis ekpuŝon, tiel ke ĝi renversiĝis. La lamuto, kiu veturigis, posttreniĝis iomete en la neĝo, sed sukcesis returni la sledon sur la glitilojn, eksidis kaj daŭrigis en sama furioza rapideco.
Tiu, kiu venis unua, ne prokrastis depreni la premiojn de la stango.
Pretaj por starto.
(Fotis la aŭtoro)
La sekva numero de la festo estis luktado. Du junaj lamutoj deĵetis siajn felvestojn tiel ke ili estis nudaj ĝis la talio. Ke la temperaturo montris dudek kaj kelkajn gradojn sub nulo ŝajne ne ĝenis la du luktantojn. Dum ĉiuj aliaj staris ĉirkaŭe kaj instigis ilin per alvokoj, ili ekkaptis unu la alian ĉirkaŭ la talio kaj luktis kun ĝojo kaj fervoro. Ili estis proksimume egale fortaj, kaj longe estis necerte, kiu el ili venkos. Sed fine unu dum la furioza aklamo de la rigardantoj sukcesis renversfaligi la alian en la neĝon kaj gajni la venkon, kiu alportis al li saketon da bombonoj.
La vesperon oni pasigis en la jurto, kie la programo konsistis el viandmanĝado kaj tetrinkado kaj kiel variaĵo alkoholo kaj bombonoj, ĉio je akompanado de la magia tamburo, kiun oni prifrapis ĝis malfrue en la nokto. En la lumo de la fajro oni dancis norgali kaj jen la lamuta vintra festo estis finita.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.