La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Tra Sovaĝa Kamĉatko

Aŭtoro: Sten Bergman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4: Al la enfluejo de la Kamĉatka rivero

Dum la restanta parto de la somero ni entreprenis ekskursojn en diversaj direktoj tra la regionoj ĉirkaŭ Petropavlovsk, studadis la bestaran kaj la plantaran regnojn kaj faris kolektojn. Ĉar ĉiu el ni havis sian specialan taskon, ni dividis nin dum la vojaĝoj en apartajn partiojn, kaj tiel okazis, ke mia edzino, mi kaj Ernst Hedström en la aŭtuno forlasis Petropavlovsk per ŝipo por veturi norden kaj dum monato studi la bestaran vivon en la delta lando ĉe la enfluejo de la plej granda rivero de Kamĉatko.

07
Mia edzino kun kelkaj kamĉatkaj floroj.
(Fotis la aŭtoro)

Niaj kamaradoj Eric kaj Elsie Hultén kaj René Malaise ĵus antaŭe startis per motorboato suden al Aĥomten golfo por respektive botanikaj kaj zoologiaj esploroj.

Unue ni estis veturontaj per la rusa militŝipo ”Magnét”, kiu dum kelka tempo estis kuŝanta en la haveno de Petropavlovsk kaj ironta rekte al Ust-Kamĉatsk. Sed la tagon antaŭ la ekiro de la ŝipo, maristo venis kun sciigo de la ŝipestro, ke li ricevis aliajn ordonojn, kiel oni ŝajnigis, kaj ke la ŝipo nun iros al la Komandorinsuloj kaj poste rekte al Vladivostok. Laŭ onidiro la kaŭzo estis tute alia. Granda parto de la ŝipanaro forkuris en Petropavlovsk kaj multaj el la restantoj minacis fari same, se la ŝipestro ne promesis al ili iri tien, kien ili volis, nome al la Komandorinsuloj kaj poste returne al Vladivostok.

Li estis devigita cedi al ilia postulo por ne seniĝi je homoj.

Belega militŝipo! Sur la Komandorinsuloj estas facile interŝanĝi al si bluvulpajn felojn por alkoholo, el tio la deziro de la ŝipanoj tien veturi.

Ni do estis trompitaj je Magnét. Nia espero nun estis la lasta ŝipo en la jaro, ”Jana”, ankaŭ ĝi rusa. Kiam ĝi fine alvenis meze de septembro, mi elserĉis la ŝipestron kaj sciigis lin, ke ni deziras veturi per la ŝipo al Ust-Kamĉatsk, kondiĉe ke la ŝipo en la revojaĝo denove haltos en tiu loko por venigi nin. Tion la ŝipestro konfirmis per manpremo kaj sia honora vorto kaj ni enŝipiĝis.

La estimata leganto, kiu je vaporŝipaj vojaĝoj alkutimiĝis suriri ĵus kolorŝmiritan kaj elegantan ŝipon, kie regas ordo kaj pureco, ekmirus je la ekvido de tia rusa ŝipo, kiu ennaĝas en la havenon de Petropavlovsk. La tuta ŝipkorpo estas rusta kaj ne kolorŝmirita dum jaroj. La ferdeko estas plenŝarĝita per ĉio inter tero kaj ĉielo. Tie staras fiŝbareloj premiĝantaj kun brasikaj kapoj kaj ajlokestoj. Sen brasiko kaj ajlo ruso nome ne povas vivi longe. Kelkaj malfeliĉaj bovinoj staras ligitaj inter la rubaĵoj, aŭ destinitaj por esti manĝataj dum la vojaĝo aŭ kunportataj de iu novkulturonto. En la lasta kazo ili estas plej bedaŭrindaj, ĉar ili devas esti sen stalo, eĉ se li travintros ĉe la bordo de la Nordpolusa maro. Porkoj kutime apartenas al la vivanta provianto surŝipe kaj kelkatempe rajtas iri liberaj. Ili ja ne precize kontribuas al la purigado.

Sed ankoraŭ mi ne parolis pri la pasaĝeroj. Tiuj tamen malornamis plej multe. Se oni elektus la plej aĉajn vagabondajn tipojn el la eŭropaj havenkvartaloj, rezultus proksimume tia kolekto da homoj el nekredeble miksita deveno, kiuj interbatalas tie ĉi pri loko, fiŝbareloj kaj bestaĉoj.

La permesata nombro da pasaĝeroj estis nelimigita, kaj io alia cetere estas neeble en ĉi tiuj regionoj, kiam ankoraŭ iras nur kelkaj malmultaj ŝipoj en ĉiu sezono. Kelkfoje la ŝipestro rifuzas aron da homoj enŝipiĝi. Li deklaras, ke estas plenplene. Tiam ekestas tumulto.

La virinoj ploras kaj krias, la viroj blasfemas. La fino estas, ke li elĵetas ŝnurŝtupetaron kaj lasas ilin grimpi la ŝipon, dum benoj kaj blasfemoj tranĉas la aeron. Oni prenas homojn samkvante kiel ordinaran ŝarĝon. Kaj preskaŭ ĉiuj estas vaguloj, kiuj kunportas ĉion, kion ili posedas. Tio tamen ordinare trovas lokon en kelkaj fokfelaj sakoj, la kutimaj valizoj en ĉi tiuj regionoj. Ĉiuj tiaj ferdekaj pasaĝeroj devas mem serĉi al si kuŝejon, kie ili nur povas. Se ekzistas, loko en la holdo, ĝi unue estiĝas okupita, poste venas la savboatoj kaj fine la libera ferdeko. Oni kuŝas kaj dormas kie ajn inter siaj ĉifonoj kaj kunligaĵoj.

Se la ŝipo venas de norde, oni ordinare havas felan sakon, disŝiritan boacan felon aŭ iun ursfelon, sur kiu oni povas kuŝi, se ĝi venas de sude oni devas kontentiĝi je kelkaj sakĉifonaĵoj. Se pluvas oni rampas sub gudrotukon. Kiaj aspektas la necesejoj, pri tio oni ne parolu.

Oni povus kredi, ke la manĝa demando inter tiel multaj homoj estus iom malfacile aranĝebla. Sed ĝi efektive estas tre simpla. La tuta demando estas solvita, se nur kunestas la tekruĉo. Venante el Vladivostok oni ĉiam kunhavas kelkajn dikajn bulkojn. Iom da ajlo oni ankaŭ ĉiam povas akiri, se oni nur sin tenas en amika rilato kun la ĉinoj en la kuirejo, kaj io plua ne estas necesa.

Tia estas la vivo sur tiuj ŝipoj, kiuj kelkajn fojojn dum la somero vizitas ĉi tiujn malproksimajn bordojn. Ili eliras de Vladivostok.

Oni facile povas imagi tiun sennoman mizeron, kiu estiĝas, kiam tia ŝipo en nebulo, ventego aŭ mallumo ĵetiĝas sur la rokan kaj malbone kartografitan marbordon, kio okazas ĉiun someron.

Jana ĝuste estis ŝipo el la supre priskribita tipo. Ĝi estis ironta al la Golfo de Barono Korff por venigi homojn kaj fiŝojn laŭlonge de la bordo en tre multaj lokoj. Petropavlovsk estis tia unua haveno depost Vladivostok. Tial ĝi ankoraŭ ne estis tiom plenŝarĝita, ke ni ne povis akiri lokon en la holdo. Alie ni kutimis specialigi nin pri la savboatoj dum niaj vojaĝoj. Tie oni ordinare povis aranĝi tre hejmece, kaj krome oni havis avantaĝon ĉe ŝiprompiĝo. En la holdo ni devis loĝi sur breto. Estis proksimume 3/4 metra alto ĝis la plafono, kiu estas el fero, pri kio oni ricevis doloran memorigon ĉiufoje, kiam oni leviĝis rapide.

Nia akompanantaro tie sube estis amaso da rusoj, sed ankaŭ grupo da ĉinaj kulioj. La lastaj kunestis por servi kiel havenlaboristoj, t.e. por prizorgi la en- kaj elŝarĝadon en la havenoj. Dum tiuj tri tagoj, kiom daŭris la vojaĝo, ni havis okazon studi la du popolspecojn.

Estis treege interese.

La rusoj trinkis teon, fumis cigaredojn, diskutis politikon kaj mallaŭdis Kamĉatkon, kiu povus esti konvena restadejo por sovaĝuloj sed ne por civilizitaj homoj. Ili tamen dormis dum la plejparto de la tago.

La ĉinoj estis la plimulto tie sube. Kiam ili ne estis komanditaj je iu laboro, ili kutime ludis kartojn. Tiam ili sidis en rondo sur breto kun la kruroj krucigitaj en ĉina maniero. Renversita tino servis kiel ludtablo. Sur ĝi staris stĉarina kandelo. La ludkartoj konsistis el kartonaj slipoj, proksimume du cm. larĝaj kaj dek cm. longaj, sur kiuj estis presitaj ĉinaj signoj. Tujtuje nin frapis la mortsimila seriozeco, kiun montris la ludantoj. Grupo de svedaj havenlaboristoj, ludante kartojn, batas la tablon per la pugno, blasfemas kaj diskutadas, ke estas aŭdeble longan distancon. La ĉinoj sidadis silente kaj ŝanĝis siajn kartojn, metis kaj ordigis. Alumetoj verŝajne servis kiel ludmarkoj. Mallaŭte oni interparolis. La plej multaj fumis siajn tipajn pipojn kun malgrandaj kapoj, kiujn ili senĉege plenŝtopis kaj bruligis per la kandelo.

Kiam ili daŭrigis dum duona horo, kelkaj el ili komencis fariĝi laŭtvoĉaj unu al la alia. Kvankam ne komprenante eĉ unu vorton el iliaj diroj, oni ne povis erari pri tio, kion ili opiniis. En momento ĉiuj konfuze interbabiladis, tiel ke neniu povis aŭdi eĉ unu vorton el la diroj de la alia. Sed tio ne daŭris longe. Unu el ili ekkaptis ĉiujn kartojn, kiuj kuŝis sur la tino, kaj furioze disĵetis ilin en ĉiuj direktoj.

La brulantan kandelon li forĵetis en la holdon. Ĉiuj interatakiĝis kiel aro da koleraj kokoj kaj evidente superŝutis unu la alian per ĉiuj insultaj vortoj de Ĉinio. Sed fariĝis alia ludo. Ruso, sur kies kapon falis la brulanta kandelo, venis furioza kiel furio kaj intermiksiĝis en la ludon. Li provis apartigi la batalantojn por kapti tiun, kiu ĵetis la kandelon, sed li ne sukcesis. Kelkaj aliaj rusoj venis por helpi, sed nur alvokinte la ŝipan subestron, oni per komunaj fortoj sukcesis apartigi la flavulojn. Ne fariĝis plu kartludado en tiu vespero.

Ankaŭ estis interese vidi, kiam la ĉinoj ricevis manĝaĵon. Unu el ili estis iuspeca estro de la aliaj. Kelkajn fojojn dum la tago li venis el la kuirejo kun du grandaj siteloj plenaj de manĝaĵo. Unu ordinare enhavis rizon, la alia supon. Ĉiu ĉino alvenis kun sia gamelo kaj siaj bastonetoj por plenigo. Kiam ĉiuj kune ensorbis la manĝaĵon, sonis kvazaŭ kiam porkoj manĝas. Oni nur aŭdis unisonan sorbadon.

La rizon ili manĝis per la bastonetoj.

Matene ili sin lavis tre zorge kaj la plejmulto brosis la dentojn.

Tage ili kunkudris truojn en siaj vestoj aŭ interbabilis, sed supozeble ne pri politiko. Ili ŝajnis feliĉaj kaj kontentaj je la ekzistado kaj ofte ridis.

Dum la vojaĝo al Ust-Kamĉatsk, kiel nomiĝas la loko ĉe la enfluejo de la Kamĉatka rivero, ni dum la tuta tempo tenis nin sufiĉe ekstere sur la maro, tamen ne je pli longa distanco ol ke ni povis vidi la vulkanojn kaj la neĝmontegojn laŭlonge de la marbordo.

Post unu tagnokto ni atingis fiŝkaptan lokon, Semljaĉik, kie haltadis la rusa ŝipo ”Tomsk” ŝarĝante fiŝon. La loko alie estis plej konata pro varma fonto, kiu havas grandan famon povi kuraci sifilison.

Tra la tuta jaro homoj restadas tie por bani.

Ŝajnas neeble por du rusaj ŝipoj, kiuj estas dispelitaj, tiel renkonti ĝi sen pli intima interrilato. La rusoj estas societemaj homoj. Ĉiu ja havis ”snakomi”, konatulojn, sur Tomsk. Tio ja devas esti sufiĉa kaŭzo por haltado. Sekve Jana ĵetis ankron apud Tomsk, kaj boatetoj naĝis ripetfoje inter la du ŝipoj. La ŝipestro kaj amasoj da pasaĝeroj transveturis al Tomsk kaj trinkis teon. Neniam mi povus revi, ke ŝipo povus esti tiom plenŝarĝita per homoj kiel tiu. La homoj staris kiel prempakitaj haringoj sur la ferdeko.

Nur post ses plenaj horoj oni finbabilis kaj Jana levis la ankron.

La tempo ne multe valoras ĉi tie malproksime en la sovaĝa Oriento.

Sur tiu sveda ŝipo, per kiu ni vojaĝis al Japanio, oni kalkulis ĉiun minuton en la havenoj kaj ĉio iris en febra rapideco.

La proksiman tagon la sensacio por ni estis rigardi la plej grandan vulkanan konuson de la mondo, la senkompare belegan Kluĉevskaja. Ĝi tamen ankoraŭ estis proksimume 150 km malproksima kaj nur estis vidata kvazaŭ en nebulo.

Nur en la mateno de la tria tago la ŝipo ĵetis ankron kelkajn kilometrojn ekster la enfluejo de la granda Kamĉatka rivero. La lando interna estis nuda kaj senarbara – la granda delta lando de la rivero.

Per lorno oni povis distingi arojn da grizaj domoj. Kelkloke ankaŭ du-tri fumtubegojn. La grandaj japanaj konservajaj fabrikejoj estis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.